Pli seriozaj eventoj estis raportitaj en 1912 el Ĉinio, kie ŝajne la propagando de ĉinaj anarkiistofj en Parizo markis la esperant- istojn kelkloke per la stigmato de kontraŭŝtata aktivado. En decembro 1911 la gvidanto de la Esperanto-grupo en Mukden, minacata per aresto, ĉar li estis kulpigita revoluciano, kiu adoras Tolstoj kaj Esperanton, nur per fuĝo povis elsaviĝi. Alia grupes- tro en Ĉinio estis mortigita de nekonato, post kiam la urbestro estis deklarinta: „Esperanto kaŭzos revolucion."[147] En oktobro 1913 multaj germanlingvaj gazetoj raportis pri malpermeso de varba kunveno de esperantistoj en la hungara urbo Szĉkesfehĉr- v4r fare de la policestro - laŭdire sub la preteksto, ke ili uzas „ŝte- listan lingvon". Pri la afero okazis interpelacio en la hungara parlamento. Ne estas klare, ĉu la policestro malpermesis la kun- venon, ĉar ĝi temis pri Esperanto aŭ ĉar ĝi ne estis laŭorde anon- cita. Sed li mem poste konfesis, ke li avertis la esperantistojn ne uzi Esperanton kiel sekretan lingvon, nekonatan de iliaj labor- donantoj.[148]
La impreso, kiu povus altrudi sin pro tiuj ĉi ekzemploj kaj la antaŭe nomitaj el Ruslando, nome ke jam tiutempe Esperanto nerevokeble ligis sin aŭ estis asociata kun „maldekstrismo", tamen nepre bezonus ĝustigon. Kontraŭ simpliga prezento, ke antaŭ la Unua Mondmilito estis klara divido-linio inter progrese- maj esperantistoj, unuflanke, kaj reakciaj kontraŭuloj, ali- flanke, parolas precipe du faktoj: Unue, la lingvon lernis unua- vice homoj nepolitikemaj, kaj la movado en tiu tempo estis firme kontrolata de personoj, kiujn konscia socialisto kalkulus al la „klas-malamikoj". Due, la establitaj laboristaj partioj plejparte ignoris, nur escepte subtenis aŭ eĉ malfavoris la esperantistojn. Provo de la francaj socialistoj Jean Jaurĉs kaj Edouard Vaillant meti proponon, ke Esperanto estu uzata en la oficialaj sciigoj de la brusela Internacia Socialista Oficejo, en la tagordon de la Internacia Socialista Kongreso en Stuttgart (1907) fiaskis, ĉefe pro la kontraŭstaro de la germana socialdemokrato Paul Singer.[149]
Dum kelka tempo la gvidantoj de la Socialdemokrata Partio de Germanio eĉ malpermesis al sia partia gazetaro, precipe al la centra organo Vorwarts, skribi kion ajn pri Esperanto[150], kaj kiam en 1914 okazis en Leipzig la 9a Germana Esperanto-Kongreso, lokaj burĝaj gazetoj raportis pri ĝi favore, dum la socialdemo- krata Leipziger Volkszeitung ridindigis Esperanton.[151] Rusa la- boristo plendis en 1913, ke liaj gvidantoj rigardas Esperanton „kiel superfluan aferon, ili timas ke laboristoj deflankiĝos de sia urĝa celo".[152] Kaj, simile, la nederlanda socialisto Willem van Ravesteyn nomis la Esperanto-movadon „burĝa malsaĝaĵo" kaj la propagandon por tiu lingvo inter laboristoj „danĝera ludeto".[153]Oni povas mencii kontraŭajn ekzemplojn. La ĉeĥaj socialde- mokratoj dum sia lOa kongreso en 1911 tre favore rezoluciis por Esperanto[154], la itala anarkiisto Errico Malatesta mem lernis ĝin[155], la japano Osugi Sakae en 1907/08 gvidis Esperanto-kursojn en Tokio interalie por ĉinaj studentoj[156], kaj lia ĉina samcelano Sifo (Liu Shifu) de 1913 ĝis 1915 eldonis ĝis korpa elĉerpiĝo la gravan ĉin- kaj esperantlingvan revuon La Voĉo de la Popolo.s Krome, okaze de la Oka Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo en 1912, la loka filio de Pola Socialdemokrata Partio organizis grandan manifestacion de diverslandaj socialistoj.[157] Sed restas la fakto, ke antaŭ la Unua Mondmilito maldekstruloj ĝenerale ne povis stampi la movadon per sia koloro.[158] Eĉ la germana ŝovi- nisma gazetaro, avide serĉante pruvojn por la danĝero de Esper- anto, apenaŭ malkovris la argumenton, ke de tiu lingvo povus minaci, apud subfosado de la germana kulturo kaj komerco, ankaŭ klasbatalaj ideologioj.
Se tamen en la cara regno kaj kelkaj aliaj landoj la aŭtoritatoj atribuis al tiu juna lingvo danĝeron kaj pro tio malhelpis ĝian dis- vastiĝon kaj ĉikanis ĝiajn adeptojn, tio kredeble por la plej mult- aj koncernatoj estis granda surprizo. Ili nur malfacile povis kom- preni, kial la okupiĝo pri Esperanto renkontis tian malamikecon, kial al ĝi estis donita eĉ ŝtatrenversa karaktero. Kiu lernis Esper- anton, tiu sekvis la alvokojn de Zamenhof por la interpacigo de ĉiuj homoj; li volis kontribui al tio, ke la homoj, ne deprenante ion de la alia, utiligu neŭtralan interkomunikilon. Estis la mal- nova revo pri unueca homaro en nova formo, kiu tute ne estis malproksima de la realaĵoj, ĉar la scienc-teknika evoluo komence de la jarcento ŝajnis kreskigi la konscion pri la bezono de internacia lingvo. Sed - kiel ajn modestaj provizore restis la sukcesoj de la laboro por realigo de tiu revo: Esperanto jam tuŝis tabuojn.
1.7. UEA KAJLAINTERNACIISMO
Zamenhof mortis en aprilo 1917. Kvin jarojn antaŭe, dum la Oka Kongreso en Krakovo, li estis demetinta sian rolon kiel la „oficiala ĉefo" de la movado, konsiderante sin de tiam simpla esperantisto.[159] Li decidiĝis al tiu paŝo, ĉar ii deziris havi liberecon por plue disvolvi siajn ideojn pri la interproksimigo de homoj ankaŭ per rimedoj aiiaj ol tiu de neŭtrala lingvo.
Paralele kun la Deka Kongreso, kiu estis okazonta komence de aŭgusto 1914 en Parizo[160], Zamenhof volis organizi „Kongreson de neŭtrale-homa religio".[161] Lige kun tiu plano li publikigis en 1913, nun ne plu anonime, novan version de sia „politika-religia kredo", broŝuron sub la titolo Deklaracio pri Homaranismo*, en kiu li pledis por tio, ke la „liberkredaj" anoj de malsamaj religiaj grupoj kolektiĝu en „sengenta kaj sendoktrina komunumo".[162] Li klarigis, ke por forigi la interreligian malamon „ni povas lasi al ĉiu plenan liberecon havi tian kredon aŭ tian etikon, kiujn li havas ĝis nun, sed ni devas unuigi ilin per komuna eksteraĵo".[163]
Sed pro la forta kontraŭstaro de la francaj gvidantoj Zamenhof devis rezigni pri sia plano. Plue, inter tiuj kaj li, la orienteŭropa judo, estis netranspontebla fendo. Tion ankaŭ ne ŝanĝis la fakto, ke en la lastaj vivojaroj de Zamenhof la universalisma kompo- nento de lia pensado preskaŭ tute forpuŝis la cionisman hereda- jon. En 1914 li rifuzis aliĝi al fondota Hebrea Esperanto-Asocio, klarigante ke li ne volas ligi sin al naciismo, eĉ se temis, kiel en tiu okazo, pri la pli pardoninda naciismo de subpremata gento.[164]
Eble la hezita reeho, kiun trovis liaj religiaj konceptoj[165], kon- tribuis al tio, ke Zamenhof pli kaj pli koncentris sin al avertoj kontraŭ la danĝero de naciismo kaj al la elstarigo de moralaj kaj politikaj principoj.[166] Tiu tendenco estis jam rimarkebla en memo- rando, „Gentoj kaj Lingvo Internacia", submetita en 1911 al la Kongreso de Rasoj[167], kaj poste, dum la milito, en „Alvoko al la diplomatoj" (1915) Zamenhof insiste pledis por la principo, ke ĉiu lando „morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj", admonante ke pacon oni ne atendu de teritoriaj ŝan- ĝoj, sed de la detruo de la nacia ŝovinismo.[168] Zamenhof, kiu longe troe emfazis la religiajn kaŭzojn de la kontraŭjudaj persekutoj[169], fine komprenis, „ke la vera baro, kiu disigas la homojn nuntem- pajn, estas malpli la lingvo aŭ la religio, kiel en la pasintaj jarcen- toj, ol la blinda kulto al la nacieco".[170]
Sed la alvokoj de Zamenhof kompreneble ne havis efton. Je la fino de sia vivo li ne nur devis aŭskulti la riproĉon de rusofila gazeto en Varsovio, ke li estas „danĝera internaciulo"[171], sed ankaŭ havis la korŝiran sperton, ke eĉ esperantistoj infektiĝis de la ŝovinisma febro. Francoj, germanoj kaj italoj dissendis esper- antlingvajn informilojn por defendi la starpunkton de la militan- taj registaroj.