Выбрать главу

Tio nin fine kondukas al la demando, kiom agnoskita estas hodiaŭ la valoro de personaj interrilatoj en la tutmonda politiko. Esperantistoj estas nuntempe nur malofte subpremataj.[1700] Sed la lingvo ankoraŭ havas mondskale nur relative maigrandan ana- ron. La legitimeco de supernaciaj organizaĵoj apenaŭ plu estas malakceptata, kaj neniu registaro kuraĝas esprimi sin malŝate pri celoj kiel paco kaj interpopola kompreniĝo. Sed ĉiam ankoraŭ ni povas observi, ke per alekstera sinfermo, vojaĝaj malhelpoj, kontakt-malpermesoj, per ideologia kuratoreco kaj unuflanka kultura propagando konstruiĝas baroj, kiuj kontraŭas la deziron de la homoj je renkontiĝo, dialogo kaj edukiĝo.

Oni povas konstati, ke en la lastaj jaroj kreskis la konscio pri la signifo de homaraj faktoroj en la internacia politiko. Tion ekzemple montras la rezultoj de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Inter politikistoj hezite gajnas terenon la kompreno pri tio, ke kunlaboro ne povas esti efika kaj long- daŭra, se ĝi restas limigita ai rilatoj inter ŝtatoj kaj eta elito de lin- gvokapabiaj inteiektuloj kaj ne inkluzivas kontaktojn inter ia ordinaraj civitanoj de ia ŝtatoj kaj ia interŝanĝon de informoj trans ia limojn. Estas progreso, ke en internaciaj konferencoj de ŝtatestroj kaj ĉefministroj al ia temoj apartenas ia demando kiei transpianti ia malstreĉiĝon en ia ĉiutagan vivon de ia popoioj, kiei partoprenigi ia amasojn en ia procedo de internacia proksi- miĝo.

La ieganto de tiu ĉi libro memoras, ke ia postulo antaŭenigi ia malstreĉiĝon per rektaj kontaktoj fakte tiriĝas kiei ruĝa fadeno tra multaj deklaroj de aŭtoritataj reprezentantoj de ia Esper- anto-movado - ekde tiu „benata" tago antaŭ pli ol okdek jaroj, kiam Zamenhof kortuŝite konstatis, ke „inter ia gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kaj angloj, ne rusoj kun poioj, sed homoj kun homoj".[1701] Estis sendube signo de klar- vido, kiam Hector Hodler atentigis en 1919, ke „vivpova estos tiu Ligo [de Nacioj] nur, se ĝi kunigas ne soie registarojn per juraj aranĝoj, sed ankaŭ kaj ĉefe popoiojn per spirito de reciproka kompreno".[1702] Kaj en 1960 la multjara prezidanto de UEA, Ivo Lapenna, formulis, kion intertempe komencis trovi necesa ankaŭ pohtikistoj: „... malmulto estis kaj estas farata por interkompreniĝo sur niveio piej malalta, sed plej grava, ia niveio de la ordinaraj homoj. ... Ĉiam temis kaj temas nur pri ia kunekzistado de ia ŝtatoj kaj multe malpli, aŭ eĉ neniom, pri la amika, paca kunvivado de iapopoloj, de laordinaraj homoj."[1703]

Pro sia kredo je tiu simpia vero kaj pro siaj - foje naivaj - klo- podoj agi iaŭ ĝi, ia paroiantoj de Esperanto suferis mokadon, persekutadon kaj mortigon. Nun delonge jam pasis la tempo de sangaj persekutoj; okaze estas eĉ provoj forgesigi ilin.[1704] La esper- antistoj ĝuas senprecedence hberajn ebiojn por agado. Di inter- tempe ankaŭ ph klare konscias, kian pohtikan imphcon posedas iha ceiado fontanta el origine nepolitika-morala protesto. Sed ia „venko" ŝajnas ankoraŭ tre malproksima. Paradokse, la piedan- toj por tutmonda komunikilo plue troviĝas en la rolo de iom deviaj eksteruloj. Kvankam lingvaj problemoj finance troŝarĝas la laboron de internaciaj organizaĵoj kaj malhelpas mondskalan opini-interŝanĝon, pro konsideroj de nacia prestiĝo la ŝtatoj ne sukcesas akordiĝi pri la solvo, kiun ofertas Esperanto. Ŝajnas, ke multaj registaroj ne deziras, ke estu plene utiligata la potencialo de Esperanto, ĉar malgraŭ ĉiuj lipaj deklaroj favore al internacia solidareco ili volas plue mem decidi pri la formoj, en kiuj iliaj civitanoj flegu la transliman kontakton.

Oni povas konsideri progreso, ke al la homaj rajtoj lastatempe estis aldonita „rajto je komunikado". Unesko en siaj raportoj pri nova monda inform-ordo turnas sin kontraŭ unuflanka fluo de informoj, kultura hegemonio kaj malhelpoj al komunikado. Ali- flanke, en la preskaŭ 300paĝa raporto de la tiel nomata Mac- Bride-Komisiono (1980) la lingva problemo ricevas pritrakton sur malpli ol sep paĝoj.[1705] Ankaŭ Unesko ne volas riski, ke ofen- diĝu la registaroj pro deklaroj pri la lingva aspekto de la interna- cia komunikado, kiuj estus pli ol nur tute ĝeneralaj. Sed espero restas: Esperanto vivas. Ĝia ekzisto servas kiel admono, ke en teknike kuntiriĝanta kaj pli kaj pli raciigita mondo la pli bona kompreniĝo inter la homoj ne bezonas resti utopio.

LERNI EL LA HISTORIO

1. La libro de la okcidentgermana historiisto, poiitolojo kaj japanologo Uirich Lins estas eksterordi- nara. Gi estas la ĝis nun plej profunda kaj plej am- pleksa studo pri fenomeno, unika en la kulturhistorio de la homaro, studo pri la subpremo, persekutado, eĉ neneigado de adeptoj de internacia neetna lingvo. Unu el la multaj pruvoj, ke la planlingvo Esperanto ne estas nur projekto sed vera lingvo, estas ĝiaj sociaj funkciado kaj rolo. Mi ne legis ion rimarkindan pri persekutado de volapukistoj, idistoj aŭ interlingua-anoj. Oni ne persekutas ion, kio ne funkcias, ĉe kio oni ne vidas re- alan aŭ potencialan funkciadon. Krome, kiel Lins en sia libro klare montris, la persekutoj celis ĉefe la fenomenon de demokratia internacia komunikado, la sendiskriminacian samrajtan transnacian kontaktadon inter diverslingvuloj. Priskribante tiujn malhelajn as- pektojn de la historio de la Esperanto-movado, la aŭ- toro fakte ankaŭ pledas por pli klara agnosko de la rolo, kiun Esperanto povus ludi en la kiopodoj por nova internacia komunika ordo. Li pledas por tio, ĉar al la bezonoj de la nuntempo ne respondas persekutado kaj subpremo, sed agnosko kaj ĉiuflanka subtenado de Es- peranto kiel unu (ne la sole ebla) rimedo de internacia dialogo por reciproka fido, por malkonstruo de antaŭjuĝoj kaj por interpopola amikeco, kiu ne funkcios sen intensivaj interindividuaj rilatoj.

Ke okazis persekutoj kontraŭ Esperanto kaj esper- antistoj, ni jam sciis antaŭ apero de la libro. Sed la unuan fojon ni havas antaŭ ni sisteman superrigardon pri tre granda, sendube ŝoka, amplekso de tiuj persekutoj. Neniu sincera homo povas esti netuŝita de tiuj kruelaj faktoj. Per sia koiosa laboro, kiun la aŭtoro dum pli ol 20 jaroj investis en la temon, li detruis ĉiujn eblecojn tabuligi ĝin. Kaj - ni estu sinceraj, forpreno aŭ ignoro de tiaspecaj temoj fojfoje nutris ia iluzion, kc eble tamen la persekutoj ne estis tiom grandaj kiel asertite, ke ebie tamen oni nur troigis kaj ĝeneraligis unuopajn kazojn.

Ne - oni ne povas eviti la temon. Eĉ kontraŭe, por regajni aŭ konservi ia konfidon de multaj homoj, esperantistoj, kiuj tro longe silentis, devas esti inter la unuaj, kiuj helpu malkaŝi ia tutan veron, sen troigoj, sen bagateligoj. Por tio estas tre laŭdinda la decido de la eldonejo MProgreso" represi la verkon de Ulrich Lins, kiu aperis en la jaro 1988 ĉe Eldonejo Bleicher en Gerlingen FRG. Digna donaco al la 100-jariĝo de Es- peranto.

2. Pro kio, do, ni bezonas la libron de Lins? Certe, por lerni el la historio! Sed kion? Ĉu lerni, ke la Esperanto-movado ne engaĝu sin por sociaj celoj? Tiam ĝi estus kondamnita al sensignifa sekto. Ĉu estis malĝuste, ke komunistaj kaj laboristaj esperantistoj volis utiligi Esperanton por siaj idealoj? Se oni konkiudas ke jes, oni, laŭ nia opinio, malĝuste konkiudas. La dogmi- ĝo de Marksismo-Leninismo en formo de Stalinismo, ti- es multaj teoriaj distordoj kaj akrobataĵoj neniel estas kulpo de tiuj homoj, kiuj sincere kredis al la idealoj de la komunismo kaj laborista movado kaj batalis por ili. Kaj tiuj idealoj ne malaperis! Do, kion lerni? Ĉiu leganto trovos sian respondon. Sendube, la kulturhisto- riisto kaj lingvopolitikisto konfirmos la ĝeneralan rezul- ton de la libro, ke la rilato de ŝtato al la Esperanto- movado kaj ties idealoj certagrade estas esprimo pri la funkciado aŭ nefunkciado de enlanda demokratio.

La libro ankaŭ bone montras, ke estas absurde identigi lingvon kun difinita ideologio. Aserti, ke difinita lingvo estas la lingvo de amikeco, de imperiismo, de so- cialismo, de kosmopolitismo, ke lingvo estas progresema aŭ reakcia k.s. estas tute absurde. Nur iom da dialek- tiko sufiĉas, por tion kompreni. Ĉu la germana estas la lingvo de la socialismo? Jes, ĝi estis la gepatra lingvo de la klasikuloj de la marksismo. Aŭ ĉu ĝi estas la lingvo de la faŝismo? Jes, ankaŭ tio. Do, absurda al- ternativo. Kaj tamen, similspeca etikedado ankaŭ nun- tempe fojfoje estas trovebla por difinitaj lingvoj. Kom- preneble, kaj ankaŭ tion montras la libro, la adeptoj, la disvastigantoj de Esperanto, per sia engaĝo por ĝuste tiu ĉi lingvo ja esprimas certan socipolitikan sintenon, lingvopolitikan elekton, la elekton de alternativa modelo por pli efika, samrajta internacia komunikado. Sed tio ne aŭtomate faras Esperanton lingvo de paco kaj amikeco. La konkreta uzado decidas.