Sed ni bezonas la libron ankaŭ pro alia kialo: Se jen aŭ jen Esperanto ankoraŭ estas subpremata kaj persekutata, la studo de Lins povas liveri argumentojn kaj helpi al ni averti, por ke oni lernu el la historio. Krome, fojfoje, estas bone montri al antaŭjuĝemaj ho- moj, kiuj eble nur pro siaj antaŭjuĝoj, ignorado kaj miopeco estas kontraŭuloj de Esperanto, ke ekzistas morala devo antaŭ la Esperanto-movado ripari, kion la persekutoj detruis (se oni tion entute povas "ripari"). Ankaŭ pro tio estas tre bonvene, ke la libro aperis, kvankam koncizigita, en nacia lingvo (la germana: Die gefahrliche Sprache. Die Verfolgung der Esperantisten unter Hitler und Stalin. Gerlingen: Bleicher-Verlag 1988, 326 p.). Tradukoj en aliajn lingvojn, inkluzive la rusan, estus tre bonvenaj.
3. Se ni ja tre decide substrekis la grandan val- oron de la libro, tio tamen ne signifas, ke ni ne devus fari kelkajn rimarkojn kaj atentigojn, prezentante nian propran vidpunkton.
3.1. Neniu havas la kompletan veron. Ankaŭ la historiisto estas (nur) daŭra serĉanto. Ulrich Lins tre skrupule sercis. Lia Ŝajne unua parta ampleksa studo pri la temo de persekutoj jam aperis antaŭ pli ol 20 jaroj: en 1966/67 en "Germana Esperanto-Revuow pub- likiĝis lia profunda eseo "Esperanto dum la Tria Regno", kiun ni enprenis en nian antologion "Socipoli- tikaj aspektoj de la Esperanto-movado" (Budapest, Hungara Esperanto-Asocio, 1978, 1986). Ekde tiu tem- po li daŭrigis la kolektadon de dokumentoj kaj amasigis nekredeble ampleksan materialon, kiun li nun prezentas al ni tre sisteme kaj klare. Kompreneble, li ankaŭ tre dependis de tiu materialo, kiun li sukcesis atingi. Je pli ol 70 % la libro traktas la sorton de Esperanto sub la cara reĝimo kaj [aparte] en Soveta Unio. Kaj guste multajn sovetiajn fontojn, kiuj necesus por vere objek- tiva prezento, li ne povis konsulti. Legante la libron oni pro tio ofte havas la impreson, ke la sovetia movado daŭre nur manovris, ke ĝiaj gvidantoj pseŭdoscience teoriumadis kaj baraktis por iel transvivi. Ŝajnas al mi, ke tiu impreso estus tro unuflanka kaj ke tre necesas pliaj precizigaj esploroj flanke de sovetiaj historiistoj surbaze de dokumenta materialo. Kompreneble, kaj pri tio la aŭtoro ja avertis en la antaŭparolo, li ne traktis la internan historion de la Esperanto-movado, sed nur difinitajn aspektojn de ĝi. Grandega manko, kiu malfa- ciligas la ĝustan taskon de la multaj prezentitaj faktoj, estas la malesto de historia verko pri la sovetia Es- peranto-movado. Por Lins la Ĉefa, kvankam ne la sola, fonto-materialo kaj ties interpreto venas el la direkto de SAT kaj ties fondinto Lanti. Ne mirige, ke tial ekz. la personeco de E.K.Drezen devas aperi tro nigra, kion ni ne povas akcepti. Ni scias pri la profundaj konfliktoj inter SAT kaj SEU, kaj tiuj konfliktoj ne nur estis re- flekto de stalinismaj reprezalioj. Marksisme-leninisme orientitaj esperantistoj havis la rajton pri propraj vid- punktoj kaj tial iam ja devis konflikti kun teoriuloj de Lanti, kiuj ja ludis gravan rolon en la politiko de SAT, kvankam tiu organizaĵo sin deklaris supertendenca. Ni do atendas seriozan kritikan analizon de la materialo koncernanta SEU-n flanke de sovetiaj historiistoj-esper- antistoj, kiuj bone orientiĝu i.a. en la sfero de la lingvo-politiko. Komprenebie necesus aiirebleco ai koncernaj sovetiaj arkivoj kaj dokumentaj fontoj.
3.2. Ampleksan ĉapitron la aŭtoro dediĉas al la temo "Socialismo kaj lingvo internacia", kunmetante ve- re interesan materialon. Tamen, por trakti tian temon ne sufiĉas baziĝi sur citaĵoj kaj vidpunktoj ĉefe de Marx, Engeis, Lenin, Kautsky kaj Gramsci. Bedaŭrinde tro ofte Ĉe multaj aŭtoroj Mmarksisma" traktaĵo estis kunmeto de kelkaj citaĵoj de la klasikuloj kaj Stalin kun kuraĝa kaj foje fantazia interpretado. Por ke studo estu marksisma ne sufiĉas nomi ĝin tia... Ĉefe gravas apliki la metodojn de la marksismo, do la metodojn de la di- alektika kaj historia materiismo.
Bela ekzemplo estas la italo Antonio Gramsci, kies artikolo laŭ Lins "konsistigas ia tre kredeble plej profundan analizon de Esperanto laŭ marksisma star- punkto" (p. 332). Nu - Gramsci simple ne komprenis la problemon de Esperanto kaj, kiei multaj ĉi-rilate supraĵaj kaj arogantaj inteiektuloj, juĝis laŭ antaŭjuĝoj, miskomprenoj kaj influoj de tute nemarksismaj antaŭ- uloj. Li ekz. transprenis la siatempe modan koncepton pri ia lingvo kiel organismo. Ĉu Gramsci do "marksis- meM kaj "profunde" anaiizis?!
Ni ankaŭ ne trovas justa ia traktadon de la eventualaj rilatoj de Lenin al Esperanto (ĉu pozitivaj, ĉu negativaj aŭ neŭtralaj), per kiu la aŭtoro forviŝante per unu gesto la ĝis nun plej bonan kaj detalan studon de S.N.Podkaminer pri la temo, kvazaŭ Sajnigas, ke Pod- kaminer elpensis iun fantaziaĵon. Tion li ne meritas. Lins opinias, ke "impresas kurioze, se fojfoje sovetiaj esperantistoj klopodas prezenti lin (Lenin - D.B.) kiel simpatianton de Esperanto" (p. 339). Tion i.a. faris Ints Caĉe per tre dubindaj elpensaĵoj (ekz. en "Espe- ranto" 2/1969), sed ne Podkaminer.
Ŝajnas al mi, ke estonte estus pli fruktodone in- vesti sian energion prefere en la aplikon de la mark- sisraa metodaro anstataŭ citi marksismajn teoriulojn, kiuj, eĉ se brilaj, tamen estis laikoj pri la temo de in- ternacia planlingvo. Vere uzebla kaj profunda studo pri socialismo kaj internacia lingvo ankoraŭ mankas. Almenaŭ tri alireblecoj ŝajnas al mi fruktodonaj: a) la optimisma prognozo de la marksismo pri demokratia monda socio de la estonteco, b) la signifo de la konscia elemento en la sociaj procezoj (kaj ankaŭ lingvo estas socia fenomeno) kaj c) la leninisma koncepto pri samrajteco inter nacioj kaj lingvoj. Cetere, la aktivan, do ankaŭ modifopovan, rilaton de la homo al sia lingvo jam substrekis Marx kaj Engels en "La Germana Ideologio".
3.3. Ni ne estas konvinkitaj, ke la prezento de la laborista korespondado estas tute ĝusta (p. 410 k.s.). Sendube ekzistas multaj rigidaĵoj, pri kiuj la aŭtoro prave atentigas. Sed ankaŭ estas fakto, ke multaj kore- spondaj ligoj inter sovetiaj kaj ekz. germanaj laboristaj esperantistoj estis tre viglaj, fruktodonaj kaj tute ne ŝablonecaj. Ili tre kontribuis al la politika kleriĝo kaj evoluo de multaj germanaj esperantistoj, kiel esprimis multfoje veteranoj de Germana Laborista Esperanto- Asocio, ankoraŭ vivantaj en GDR. Ci-rilate ni bonveni- gus pli profundan analizon, kiu eluzu pli da konkreta letermaterialo kaj krome intervjuojn kun veteranoj. Anonimaj leteroj el Sovetunio, pubiikigitaj en "Sennaciulo" (kp. p. 415/416) ne povas esti seriozaj fontoj, des pli, ĉar la fontoj denove estas SAT-materi- aloj.
3.4 La postmilita evoluo de la Esperanto-movado en la socialismaj landoj estis tre kontraŭdira. Vere, ne sufiĉas prezenti nur la stalinismon kiel kialon por la "Granda silento en orienta Eŭropo" (p.433). Evidente tre influis la Malvarma Milito, kiu malfavorigis ĉiun ajn internacian aktivadon inter ia blokoj, ne nur es- perantan. Kaj tiu Malvarma Milito ne estis nur sovetia afero!
Lins tute ĝuste prezentas multajn faktojn pri stalinisma (sed pseŭdomarksisma) argumentado kontraŭ Esperanto. Nescio (vola aŭ nevola), ignorado, antaŭjuĝoj, misprezentoj kaj fantaziaj asertoj, kiuj ofte estis en respondoj de institucioj al esperantistoj, povis pli facile aperi kaj rezisti en la klimato de Malvarma Milito kaj en etoso, kiu estis sekvo de la detruo de la sovetia Esperanto-movado.