Выбрать главу

En la Sovetia Okupita Zono de Germanio (1945 - 1949) simple decidis la ordono de oficiroj. Ĝi ekz. malestigis la daŭrigon de la esperanta laboro, en kelkaj regionoj komenciĝinta ankaŭ en la kadro de la jam en 1945 fondita Kulturligo por Demokratia Renovigo de Germanio. Tamen oni devas ankaŭ konfesi, ke la restarigon de la esperantista agado ofte forte negative kuninfluis naive troigita argumentado de superentuzias- maj esperantistoj pri la ĉionsava rolo de ilia lingvo. Tio, ekz., jam ĝenis Gramsci, kaj ĝi estis unu el la kaŭzoj de lia negativa rilato al la lingvo. Kaj tio ankoraŭ ho- diaŭ genas en ĉiu ajn socia medio, krom en la "verda".

3.5. La aŭtoro bone prezentas i.a. la^ rolon de la unua prezidinto de MEM Rudolf Burda el Cefioslovakio, por la relegitimigo de Esperanto. Sendube MEM prezentis eblon por engaĝigemaj esperantistoj ligi pac- batalon kun Esperanto, tiel demonstrante ankaŭ la so- cian utilon de Esperanto. Tio estis grava argumento por MEM, sed ne la sola. Bedaŭrinde Lins ne mencias, ke ĝuste en la kadro de la siatempa UEA (kaj tio validis ĝis 1974) ne eblis esprimi sin pri aktualaj tutmondaj politikaj aferoj rilatantaj al paco aŭ milito. MEM ĉi-ri- late ne estis neŭtrala kaj pro tio aldonis al la tutmonda Esperanto-movado gravan komponenton, pruvante, ke la esperantistoj ne estas izoliĝemaj sektemuloj sed aktive rilatas al la politika vivo en la mondo.

3.6. Oni ne devas riproĉi al la aŭtoro, ke la postmilita evoluo de Esperanto en la socialismaj landoj ne nepre ĉiam trovas adekvatan prezenton. Eĉ en la unuopaj landoj mem ĝis nun apenaŭ troviĝas sufiĉaj priskriboj pri la evoluo, kvankam tiaj priskriboj estus ege necesaj. Ili necesas, por prezenti tion, kio vere okazis, kaj por preventi misprezentojn. Kaj krome, la aŭtoro ja ne vivas en socialisma lando. Tamen, fojfoje oni dezirintus pli da prudenta interpreto kaj ne nur fi- don al la Esperanto-gazetaro.

En GDR, ekzemple, la situacio devis esti alia ol en ĈeRoslovakio, Pollando aŭ Bulgario. uEn GDR, la Esperanto-movado dum multaj jaroj eĉ pli multe postrestis, ol tiu en ĈeRoslovakio" (p. 488), skribas la aŭtoro. Eble li pravas. Sed li ne donas klarigon. Nece- sas konstati almenaŭ la simplan fakton, ke la dua ger- mana Ŝtato, FRG, siatempe faris ĉion eblan, por male- bligi la internacian akceptiĝon de GDR. La granda diplomatia izoliteco (rilate al la nesocialisma mondo), en kiu troviĝis GDR, neniel favoris internacian ak- tivadon aŭ kreon de asocio, kiu propagandus kaj aplikus internacian lingvon. Nur komence de la 70-aj jaroj la internacia pozicio de GDR estis tiom forta kaj politika klimato tiom Sanĝita, ke iom post iom la diplomatia bojkotado disfalis. GDR starigis diplomatiajn ligojn kun preskaŭ ĉiuj landoj.

Krom tio saĝaj esperantistoj eĉ dum la 50-aj jaroj havis eblecon agadi por kaj per Esperanto, kion bone montras la aktivado de Ludwig Schodl, kiu fine de la 50-aj jaroj eĉ fariĝis membro de la Germania Packon- silantaro pro sia esperantista agado. (Pri tio aperis ar- tikolo en la GDR-eldono de MPaco" 1989). Kaj en 1959 unuan fojon GDR-esperantistoj en la kadro de oficiala delegitaro de la Germana Packonsilantaro partoprenis la 44-an Universalan Kongreson de Esperanto en Varso- vio. En 1960 aperis numero de "Paco".

La partopreno de sociaj organizaĵoj aŭ ŝtataj organoj en la reorganizado de ia esperantista movado en la socialismaj iandoj por la aŭtoro ĝenerale estas suspektinda (Tio ja ĝenerale ne okazas en okcidentaj landoj). Ni legas ekz. "En GDR, komisiita gvidi la es- perantistojn estis persono, kiu eĉ tute ne sciis la iingvon" (p. 492). Tipe esperantista rezonado: Nur tiu povas bone agi por Esperanto, kiu konas la lingvon. Fakto, aimenaŭ rilate al GDR, estas, ke en 1965 fondiĝis 11-kapa honorofica gvidinstanco en Kulturligo, nomita "Centra Laborrondo de Esperanto-Amikoj", kiu vere gvidis. Tiun Centran Laborrondon prezidis Rudi Graetz, kiun la aŭtoro tre bone konis, sed tute ne men- cias. Graetz estis tre aktiva kaj kapabla esperantisto, por kies politika evoluo - cetere - la ligoj al sovetiaj es- perantistoj dum la dudekaj jaroj estis tre gravaj. Li estis diplomato kaj post reveno el eksterlando, kune kun aliaj kapabluloj, tre impete kaj saĝe agis por la rekonstruado de la Esperanto-movado en GDR. La aludita persono, kiu "tute ne sciis la lingvon", estis la sekretario de Centra Laborrondo, Eugen Menger, funkciulo de Kul- turligo. Li, kvankam ne sciante Esperanton, sed plene simpatia al ĝi kaj bonege konata Kulturligon, havis grandegan meriton doninte la bazon por la tuta posta pozitiva evoluo. Kaj tiun pozitivan evoluon, cetere, la aŭtoro ja agnoskas, evoluon, kiun oni povas konstati por la plej multaj eŭropaj socialismaj^ landoj. Tamen la aŭtoro ne prezentas la kaŭzojn. Cu tia evoluo estas simptomo de "totalecaj" reĝimoj? La aŭtoro tre strange argumentas pri la ŝtata subteno (p. 493): "Ili (la reĝimo de la socialismaj landoj - D.B.) tion apenaŭ faris pro tio, ke ili malkovris la utilon de la lingvo por propagandi eksterlande siajn socialismajn atingaĵojn (kvankam tia uzo ja okazas), sed ĉar ili komprenis, ke permesi kaj legalizi la Esperanto-movadon estas pli pru- dente, ol subpremi ĝin kaj per tio nutri potencialon de malkontento".

Kial la aŭtoro ne pretas simple akcepti kiel pozi- tivajn motivojn flanke de la sociaj kaj Stataj instancoj,

ke aktivaj esperantistaj ligoj eksterlanden ja estas grava faktoro por reciproke plilarĝigi la spiritan hori- zonton de la lingvouzantoj,

ke internaciaj ligoj helpas malkonstrui kliŝajn kon- ceptojn pri la landoj servante al la alformiĝo de sentoj de internaciismo kaj popola amikeco,

ke entute sencohava kaj interesa pasigo de la libera tempo estas grava kultura ago, kaj

ke la humanismaj konceptoj de Zamenhof, eĉ se parte utopiaj, ja renkontas simpation ĉe kleraj socialismaj funkciuloj.

Almenaŭ en GDR tiuj motivoj ludis la decidan rolon por la reorganizado de Esperanto kaj tute ne necesas imputi al la socialisma Stato ĉiam nur negati- vajn motivojn (kontroli, eviti, eluzi, k.s.). Kaj plue. Kial la malsame motivita manko de emo de iuj esperantistoj de GDR aliĝi al Kulturligo aperas, uĉar agadon en ties kadro ili ne konsideris plenumo de la espero pri mem- stara organizaĵo de la esperantistoj" (p! 494), ne estas klare. Abstrakte skribi pri "mejnstareco" aŭ "sendependeco" ne alportas utilon. Ke oni varbis kaj varbas por la aliĝo tiujn, kiuj ankoraŭ ne aliĝis sed ja tre volonte profitas el la bona evoluo de la Esperanto- movado, Ŝuldata al la forta subteno de Kulturligo, tio estas tamen tute normala afero. Neniu skandalas en GDR, ĉar certa parto de la esperantistoj restas ekster Kulturligo. Ili tamen havas eblecon kunagadi.

Entute la analizo de la pasinta situacio en la so- cialismaj landoj estas ne tre kontentiga parto en la li- bro. Oni bedaŭrinde rimarkas fojfoje sarkasman kompo- nenton ĉe la aŭtora interpreto, kiu devus manki en sci- enca verko. Tro krudaj ĝeneraligoj kaj ofte nepruveblaj asertoj foje ĝenas. La interpretoj estas ofte tro kuraĝaj. Ekz. ni ne scias, ĉu vere "la ideaj aspektoj de Es- peranto ofte kaŭzas kapdolorojn al la oficialaj reprezentantoj de la movado en orienta Eŭropo" (p. 497). La kritika traktado de diversaj humanismaj, sed utopiaj, aspektoj de la spirita heredaĵo en la verko de Zamenhof, ekz. la "interna ideo", ne okazas pro "kapdoloroj", sed pro la fakto, ke tiaj ideoj - almenaŭ laŭ nia vidpunkto - povas bari, kaj tre ofte evidente baras - la komprenon de la vera grandeco de la verko de Zamenhof. Finfine temas pri (tro malfortaj) provoj levi la argumentkapablon de la esperantistoj al pli alta nivelo. Kaj, kompreneble, marksisto havas alian aliron al tio ol alipensa interpretanto. Asertante, ke tiuj studoj "grandparte (estas) destinitaj asekuri la movadon kon- traŭ malfavoro de la aŭtoritatoj" (p. 498), la aŭtoro Sajne volas supozigi, ke la marksistaj esperantologoj tute ne povas aŭ volas memstare kontribui al teoriaj deman- doj, sed nur manipulas por plaĉi al la aŭtoritatoj. Eble ekzistas ankaŭ tiaj homoj, sed la ĝeneraliga tendenco ĉe la aŭtoro ĉi-rilate estas bedaŭrinda kaj ne deca.