Выбрать главу

3.7. Se ni do tamen kun granda admiro - se ankaŭ kun kelkaj kritikaj demandoj kaj notoj - aprezas la unuajn 3 Ĉapitrojn kaj la grandan parton de la kvara, la lasta parto de la libro, kiu traktas la proksiman pas- intecon, estas laŭ ni ne tute kontentiga. La aŭtoro ne utiligis la facile ekzistantajn eblecojn konsulti kompe- tentulojn de la landaj asocioj por iom pli objektive kaj zorgeme priskribi kaj interpreti. Kompreneble, ni ka- pablas juĝi nur la evoluon en GDR. Kolegoj el la aliaj socialismaj landoj devus doni siajn rimarkojn. Tio estas tre grava i.a. pro tio, ĉar ĉiam denove ekzistas provoj nebuligi unu klaran fakton, nome, ke - malgraŭ ĉiuj persekutoj - en la plej multaj nuntempaj socialismaj landoj, eŭropaj kaj ekstereŭropaj, la Esperanto-movado atingis kvanton kaj kvaliton, kiu ĝis nun neniam estis atingita en nesociaiismaj ŝtatoj.

4. Jen, kelkaj kritikaj notoj kaj vidpunktoj. Ŝajnas al ni, ke la aŭtoro ne povis atendi senkomentan akcep- ton de ĉio. Restas la fakto, ke ni havas je nia dispono gravegan verkon de kompetenta kaj serioza konanto de la pasinta kaj nuntempa Esperanto-movadoj. Jes, restas certe kelkaj demandoj, ĉiukaze i.a. tiu, kiel kontribui al la forigo de kelkaj mankoj. Sendube ni urge bezonas sobre verkitan historion de SEU (ĝis 1937), kiu ekvili- bre prezentu la atingojn kaj la mankojn. VerSajne ni devas veni ankaŭ al pli senantaŭjuĝa kritika retaksado de SAT, kiu prezentas - aparte sub la nuntempaj as- pektoj - pli da pozitivaj elementoj ol foje vidite. Mankas, krome, ampleksaj kaj fundaj studoj pri la his- torio de la laborista Esperanto-movado. Jam estas mal- facilege trovi dokumentojn pri la 20-aj kaj 30-aj jaroj, ankoraŭ vivas nur malmultaj veteranoj. Savado de doku- mentoj, skriba, sonbenda aŭ vidbenda registro de re- memoroj de la veteranoj necesas. La libro de Lins devi- gas al pli singardaj interpretoj de multaj eventoj kaj aktivecon.

Kaj finfine fariĝis tempo, ke la landaj asocioj de la pleje koncernitaj socialismaj landoj skribu la historion ankaŭ de la malfacila periodo post 1945.

Ĉion ĉi la libro de Ulrich Lins tre stimulas. Kaj ĉion ĉi la aŭtoro supozeble bonvenigus por iam pri- laborota nova eldono.

Ke la libro ĝuste nun povas aperi en Soveta Unio, estas simptomo por nova fundamente grava etapo en la vivo de la socialismo. Ni ne dubas, ke tiu etapo donos fortajn impulsojn al la plua evoluo de la Esperanto- movado en kaj ekster la socialismaj landoj. Ni deziras al la libro la merititan disvastiĝon kaj kritikan asimilon.

Detlev Blanke

DANĜERA LIBRO PRI DANĜERA LINGVO

... kaj ankaŭ la aŭtoro estas danĝera. Ulrich Lins estas ĝuste tiu persono, kiu kulpas pri la fakto, ke la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) neniam aliĝis al UEA.

Malmultaj konas tiun historion, kiu tamen bone kongruas kun la historia esploro de Lins. En 1984, dum la belepoko de nia landa "stagnado" (pri la perestrojko venonta sekvajare oni tiam eĉ ne imagis), ĉio jam estis preta por la longe atendita paŝo - la aniĝo de ASE al la tutmonda organizaĵo de esperantistoj. La graveco de tiu paŝo, ne nur simbola, konsistis en tio, ke fakte la unio de sovetiaj esperantistoj neniam organize apartenis al la monda esperantistaro: dum la Stalina tempo al tio mal- helpis la batalo de la tiama SEU (Sovetrespublikara Es- perantista Unio, 1921-1938) kontraŭ la neŭtralisma UEA; dum la Ĥruŝĉeva tempo SEU jam ne ekzistis, kaj ASE ankoraŭ ne kreiĝis (ĝi estis fondita en 1979); dum la Breĵneva tempo obstaklis la "patronoj" de ASE, kiuj suspekteme subokulis ties agadon.

En 1984, tamen, la obstakloj ŝajnis pereintaj, kaj oni aspiris baldaŭan aliĝon al UEA. Oni jam planis ko- munajn servojn, kongrespartoprenojn, abonperojn kaj kion ankoraŭ oni ne povas plani en plansocio! Sed... venis Lins kaj ĉion detruis. Li permesis al si recenzi en la revuo "Esperanto" (1984, n-ro 4, p. 73) la libron de iama kunlaboranto de la Komunista Internacio, poste arestito kaj kondamnito K.Ŝtajner "7000 tagoj en Siberio". Tiu recenzo, laŭ ASE-funkciuloj, certe estis provoka, kontraŭsovetia elpaŝo; kaj la redakcio de "Esperanto" eĉ pliakrigis la provokon, presinte la re- cenzon de Lins flank-al-flanke ĉe alia recenzo, tute pri alia temo, sed verkita de sovetiano.

Tiuj fiagoj certe ne povis resti neresponditaj. ASE indigne protestis, reprenis sian promeson aliĝi al UEAkaj punis eĉ la Universalajn Kongresojn, al kiuj ĝi dum tri jaroj rifuzis sendi oficialajn delegitojn. Kaj la tutan perturbon kaŭzis tiu pekulo Lins kun sia 32-linia re- cenzo...

Kiu kuraĝus tiam prognozi, ke venos la jaro 1989, kiam ASE likvidiĝos kaj denove restariĝos SEU, kiu praktike tuj, dum la Brajtona Universala Kongreso, aliĝos al UEA. Kaj samjare la eldonejo "Progreso" deklaros sian deziron republikigi la 546-paĝan libron de la iam danĝera aŭtoro... Tiu libro, sekvo de la pere-

strojko, nun kuSas antaŭ la leganto.

♦ ♦ ♦

Pri kio temas en tiu antaŭe danĝera libro pri danĝera lingvo? "Pri la persekutoj kontraŭ Esperanto", tekstas la subtitolo. Kie? En Germanio, Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Tajvano, en Soveta Unio, kiel ni ekscias el la enhavpriskribo. Sed la ĉapitro pri Germanio enhavas 66 paĝojn, la ĉapitro pri Orienta Azio - 32 paĝojn, la ĉapitro pri Sovetunio - 337 paĝojn, du trionojn de la li- bro. La situacio en Sovetunio estas do la kerno de la li- bro.

Kial? Ĉu pro precipe granda amplekso de persekutoj ĝuste en Sovetunio, pro ties nekomparebla akreco kaj kruelo?

545

Ne, la kialo estas alia: la libro de Lins priskribas multe pli larĝan terenon ol la persekutoj mem. ĉi estas fakte studo pri la lingvopolitiko, kiu jes ja povis kon- duki al persekutoj, sed ne nepre devis havi tiajn sekvojn. En la Capitro pri Sovetunio Lins dediĉas lon- gajn analizajn paĝojn al la frusocialismaj revoj pri uni- versala lingvo, al la teorioj de Marx, Engels, Gramsci, Stalin, Marr, al la riĉa rikolto de rezonadoj de SEU- teoriuloj. La "teoria" bazo de persekutoj kontraŭ Es- peranto en la nazia Germanio estis, mi diru, tre oidi- nara kaj primitiva, ĉar la koncepto mem de la in- ternacia lingvo kontraŭas al la troigita kaj perversita

/,35-01203nacia sento de la nazioj. La situacio en Sovetunio estis tute alia: Esperanto dekomence ŝajnis tre kongrua ĝuste al la internacia sinteno de marksismo kaj necesis la in- terna transformiĝo de la socialisma socio kaj de la so- cialisma teorio por ke inter Esperanto kaj la reganta ideologio aperu nevenkebla konflikto.

La studo de Lins rilatas do ne nur al persekutoj kontraŭ Esperanto; ĝi estas same studo pri ia socio, en kiu Esperanto naskiĝis kaj kun kiu ĝi evoluis. La fakto, ke Esperanto transformiĝis el "nedanĝera sensencaĵo" (kiei asertis la patro de Zamenhof por akiri cenzurper- meson por la verko de sia filo, vidu p. 22) al "danĝera lingvo", karakterizas ne nur la lingvon mem, sed la so- cion, aŭ socian ordon, kiu sentis sin minacata de la lingvo.

Aperas do la grava demando: al kiu socio Es- peranto estas "danĝera"? La libro de Lins ne lasas tiun demandon nerespondita: Esperanto estas stampata kiel "danĝera" flanke de totalismaj reĝimoj, kaj tiom longe, kiom ekzistas la koncerna reĝimo. La sinteno al Es- peranto estas kvazaŭ la "lakmusa testo", kiu montras la mezuron de la totalismo: la Esperanto-movado devis perei en Germanio, kiam al la potenco venis la faŝistoj, kaj ĝi same pereis en Sovetunio, kiam inter ĉiuj poli- tikaj tendencoj venkis nur unusola - la .stalinisma. In- verse, la reapero de la Esperanto-movado estas preskaŭ ĉiam la signo de redemokratiigo de la socia kaj lingva ordoj en la koncerna lando.

La nomo "danĝera lingvo" atribuata al Esperanto havas ankoraŭ unu dimension, kiun verŝajne ne celis la aŭtoro de la libro, sed pri kiu ĝi fakte pensigas la leganton. La "danĝero" por la Ŝtato, eĉ por totalisma ŝtato, neniam vere estis efektiva; la reĝimo enorme troigis la danĝeron por rajtigi la persekutojn. Tial Es- peranto vere fariĝis danĝera - ne al la ŝtato, kiu ĝin persekutis, sed al la esperantistoj mem, por kiuj okupiĝo pri Esperanto randis kun la mortpuno. La adeptoj de la lingvo certe konsciis la danĝeron, sed la allogeco de Esperanto estis al ili pli forta ol la danĝero. Pro tio oni povas atesti la rapidan renaskiĝon de la Es- peranto-movado ĉe ĉiu relativa mildiĝo de la reĝimo: en Sovetunio, ekzemple, la movado, sufokita en 1937 - 1938, komencis regeneriĝi tuj post la morto de Stalin (1953), do eĉ antaŭ la 20-a Kongreso de la Komunista Partio, kiu signis la finon de la periodo de stalinismo (1956). Tio kontribuas al la kompreno de la "fenomeno Esperanto": la persekutoj kontraŭ Esperanto elmontris ties vivkapablon pli konvinke ol tion povus fari ajnaj propagandaĝoj. La persistemo de la Esperanto-movado prezentas sin precipe forta en la krizaj kaj danĝeraj kondiĉoj.