* * ♦
La nuna publikigo de la verko de Ulrich Lins ŝuldiĝas, kiel dirite, al la perestrojko. Sed la libro mem estis skribita en la antaŭ-perestrojka tempo, kaj tion nepre sentas la leganto, precipe sovetiano. La tuta diskuto pri la nunaj kondiĉoj en la socialisma mondo jam grave malaktualiĝis pro la tieaj rapidaj politikaj kaj movadaj Ŝanĝoj. Sian lastan subĉapitron Lins nomas "Soveta Unio: inter esperoj kaj duboj" (p. 503). La duboj ankoraŭ ne malaperis, ili eĉ kreskis, ĉar la tuta lando staras antaŭ la elekto de la nova vojo; sed samtempe tre serioze plifortiĝis la esperoj.
La atmosfero, en kiu agas la sovetiaj esperantis- toj, plene ŝanĝiĝis, precipe pro la nova lingva situacio en la lando. En multaj sovetuniaj respublikoj estis ak- ceptitaj novaj prilingvaj leĝoj, kiuj proklamas Ŝtata la ĉefan respublikan lingvon kaj samtempe akcelas la in- struadon kaj diskonigadon de la minoritataj lingvoj. Oni oficiale kondamnis kaj deklaris kiel krimajn la repreza- liojn de la Stalina reĝimo kontraŭ diversaj gentoj de
Sovetunio - la krimeaj tataroj, balkaroj, inguŝoj, ger- manoj, grekoj ktp.
La persekutoj kontraŭ Esperanto kaj esperantistoj, kvankam ankoraŭ oficiale ne kondamnitaj, apartenas al la sama kategorio de reprezalioj, kiujn oni nun pritak- sas kiel kontraŭleĝaj. Tio kreas en la lando perspek- tivojn de reala nacia samrajteco kaj lingva plurismo, de kiuj povas multe profiti ankaŭ la Esperanto-parolantoj. Kaj fakte dum la pasintaj jaroj oni vere vidas vigliĝon de la esperantistaj kluboj, respublikaj asocioj, tutsovetiaj unuiĝoj (ne ĉiam bone sciantaj, tamen, disdividi inter si la agadkampojn) kaj aktiviĝon de la eldona laboro: jam aperis en Esperanto libroj en la eldonejo "Progreso" (kaj multaj novaj estas atendataj ankoraŭ), venis novaj eldonaĵoj el la baltiaj respublikoj, estas publikigataj di- versaj Esperanto-periodaĵoj (surfone de la eksploda kresko de nacilingva gazetaro).
Jam en la antaŭa periodo Esperanto servis por la portantoj de la lingvo kiel neŭtrala komunikilo en la re- gionoj kun naciaj tensioj. Kaj nun, en la tempo kiam interetnaj konfliktoj en Sovetunio malkaŝis sian profun- dan akrecon, la sperto de neŭtrala komunikado per Es- peranto havas konsiderindan valoron por la eltrovo de ĝenerala solvo de tia problemo. Kelkaj "flamaj kapoj" eĉ proponis Esperanton por la rolo de la interetna lingvo interne de la lando (revenante fakte al la origina penso de Zamenhof). Tiaspecaj revoj certe ne havas perspektivon realiĝi, ĉar por tio necesus trudi Esperan- ton al ĉiuj popoloj de la lando uzante multe pli rigoran politikon ol tiu, per kiu Stalin volis trudi la rusan kiel "zonlingvon" de la socialisma mondo (v. p. 449 kaj sekvajn). Esperanto povus ludi rolon en la ellaboro de la lingva politiko de Sovetunio ĝuste en la inversa di- rekto - ne trudante sin al la popoloj, sed servante kiel modelo de "milda" solvo de lingvaj problemoj, precipe internaciskale. Tia nerekta influo al la lingvopolitikaj tendencoj en Sovetunio estus promesa kaj por la naciaj lingvoj, kaj por Esperanto, ĉar la lingvo akirus pli altan prestiĝon en la socia konscio. Kaj la republikigo de la libro de Ulrich Lins certe kontribuos al la diskutoj en tiu teoria kampo.
Mi esperas vidi ankaŭ alian efikon de tiu repub- likigo. La libro de Lins estas historia studo, kaj ĝi ve- nas al la sovetia publiko ĝuste en la tempo kiam la historio de la lando okupis tiom grandan lokon en la sociaj debatoj. La perestrojko alportis "konceptaran ren- verson": oni kritike rekonsideras la kutimajn nociojn kaj postulas plenan veron pri la pasinteco, rezignante pri la tradiciaj mitoj, por povi elekti la ĝustan vojon estonten. Esperantistoj estas engaĝitaj en tiu "konceptara ren- verso" ne malpli ol ĉiuj aliaj sovetiaj civitanoj kaj krome ili ankaŭ havas la taskon rekonsideri la pasintan histo- rion de Esperanto en Sovetunio. Kaj la libro de lins liveras por tiu rekonsidero abundan materialon.
Tre riĉe dokumentita, kun precizaj fontindikoj, kun klara stilo kaj objektiva prezento de la faktoj, la li- bro apartenas samtempe al la faka literaturo, kiu meri- tas la seriozan atenton de la profesia historiisto, kaj al la komuna literaturo, kiu altiras vastan legantaron pro sia ĝenerala intereso. Nur Esperanto-parolantoj povas dume profiti de la materialo, kolektita de la aŭtoro, ĉar la paralela germanlingva eldono de la libro (sub la titolo "Die gefahrliche Sprache") suferis de la amputo de ĝuste tiuj partoj kiuj faras ĝin taŭga por profesiulo (perdiĝis interalie multaj bibliografiaj indikoj). La re- publikigo de la libro estas kvazaŭ invito al daŭra diskuto de la prituŝitaj temoj.
Mi dezirus atentigi ĉi-rilate pri kelkaj problemoj kaj pri kelkaj trajtoj de la libro, konsiderante precipe sovetiajn legantojn kaj tiujn, kiuj speciale interesiĝas pri la historio de Esperanto en Sovetunio.
Unue. Estas esenca diferenco en la dokumentado pri Germanio kaj Sovetunio. La parto pri Germanio es- tas skribita (kaj tio estas tute nature) el la vidpunkto interaa: la aŭtoro uzas plejparte enlandajn (germanajn) fontojn, interalie arkivajn. La parto pri Sovetunio cedas al pli ekstera pritrakto: la aŭtoro penis zorge kolekti ĉiujn akireblajn fontojn, tamen ĉi tie dominas la fontoj okcidentaj kaj praktike malestas donitaĵoj el sovetiaj arkivoj. Tio estas afero komprenebla, ĉar la iibro estis skribita en la epoko, kiam la sovetiaj arkivoj apenaŭ estis konsulteblaj pri la "tiklaj" historiaj epizodoj. Nun la arkivoj komencas malfermiĝi, kaj estas nepra bezono esplori ilin por plilarĝigi en novaj publikigaĝoj la doku- mentadon de Lins. Tiuj vortoj estu komprenataj kiel al- voko al sovetiaj esperantistoj fari sian parton de la es- plorlaboro por detale analizi la historion de Esperanto en Sovetunio.
Due. La temo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto bezonus plian pritrakton de la motivoj de la persekutintoj. Lins (p. 365 kaj sekvaj) prave atentigas pri la ŝangoj en la politiko de Stalin rilate al la nerusaj minoritatoj: post 1930 - 1931 la politiko inklinas pli kaj pli al subpremo de minoritatoj favore al la rusaj naciaj simboloj kaj la rusa lingvo. Tio certe havis ankaŭ in- fluon al la oficiala rilato al Esperanto. Tamen estus laŭ mi eraro kredi, ke tiam formiĝis la rusiga politiko, mo- tivita per la rusa naciismo (aŭ ŝovinismo). Stalin, vere, revivigis la rusigan politikon, kiu iam karakterizis la carismon, tamen tiu revivigo ne estis kaŭzita per naci- ismaj motivoj: la kartveloj Stalin kaj Berija, la rusoj Molotov kaj Jdanov, la hebreoj Kaganoviĉ kaj Jagoda, la armeno Mikojan ne estis rusaj naciistoj: la ideologio de stalinistoj estis ne naciisma, sed ŝtatisma, la ideologio de la ŝtato, kaj la rusa lingvo estis elektita nur kiel la lingvo de la plimulto, por plifortigi la unuecon de la ŝtato. Menciindas ĉi-rilate, ke en 1925, ĉe la 15-a Kon- greso, la Rusia Komunista Partio oficiale ŝanĝis sian nomon al Tutsovetia Komunista Partio, dum la respub- likaj branĉoj de la Partio konservis siajn naciajn nomojn. Tiel komencis establiĝi la sistemo, kiam la tutsovetiaj organoj forviSis la rusiajn: naciaj branĉoj de la Partio aŭ de junkomunistaj organizoj (Komsomolo) ekzistas ĝis nun en ĉiuj respublikoj de Sovetunio, krom Rusio; en ĉiuj respublikoj estas naciaj Akademioj, naciaj unioj de verkistoj ktp, kun la escepto de Rusio. Same estis konstruita ankaŭ la esperantista organizaĵo: ASE, ekzemple, havis naciajn (respublikajn) filiojn en Esto- nio, Latvio, Litovio, Armenio, Kartvelio, Ukrainio, sed ne en Rusio! Por karakterizi tiun Ŝtatan politikon ne sufiĉas nomi ĝin rusiga, ĉar samtempe kun la rusigo de naciaj minoritatoj okazis "sennaciigo" (kvazaŭ laŭ SAT!) de la rusa popolo. La ideologio de Ŝtatismo estis same fremda al la minoritataj lingvoj kaj nacioj, kiel al la lingvo kaj la nacio de la plejmulto.