Выбрать главу

Ĉi-foje la Asembleo subtenis la proponon pri enketo, kaj en januaro 1922 la ĝenerala sekretario dissendis cirkuleron al la ŝta- toj-membroj, invitante ilin raporti pri la stato de Esperanto-ins- truado en lernejoj.

Dum la raporto estis kompilata, Francio intensigis sian kam- panjon kontraŭ Esperanto. Malpermesita estis la uzado de Esperanto dum renkontiĝoj, en kiuj partoprenis francaj oficialu- loj.[190] Por malfortigi la esperantistojn Francio eĉ donis kaŝan sub- tenon al Ido, la rivala lingvo-projekto de 1907, - evidente taktiko celanta subfosi la pozicion de Esperanto.[191] Krom tio, Privat havis ĝis fine de 1921 enirmalpermeson por Francio, kaj ankaŭ poste nur kun malfacilaĵoj ricevis vizon.[192]

En aprilo 1922, en la Liga Palaco de Ĝenevo okazis tre sukcesa „Interaacia konferenco pri la instruo de Esperanto en lernejoj", kiun partoprenis instruistoj el 28 landoj kaj oficialaj delegitoj de 16 registaroj. Post tio, la registaro en Parizo malfermis rektan kontraŭofensivon. La 3an de junio 1922 L6on Bĉrard, la ministro de publika instruado, dissendis cirkuleron, en kiu li instrukciis, ke en Francio lernejaj ĉambroj ne plu estu disponigataj al kursoj de Esperanto. Bĉrard atentigis pri la „danĝeroj", kiujn alportas la instruado de Esperanto; li vidis minacon al la latinkultura edu- kado „per la disvolviĝo de lingvo artefarita kaj loganta per sia fa- cileco". Li daŭrigis:

La franca lingvo estos ĉiam la lingvo de la civilizacio kaj samtempe la plej bona ilo por diskonigi nekompareblan literaturon kaj servi al la ekspansio de la franca penso. ...

... Internaciaj organizaĵoj, kies sidejo estas en eksteriando, klopo- das evoluigi la iilatojn inter la esperantistaj grupoj de diversaj landoj. ... la celo de tiu propagando estas malpli simpligi la lingvajn rilatojn inter la popoloj, ol subpremi en la formado de la penso ĉe la infano kaj la plenaĝulo la ekzistokialon de nacia kulturo. Tiuj grupoj celas pre- cipe la latinan spiriton kaj, tute speciale, la francan genion. Laŭ la eldiro de esperantisto, temas pri disigo inter la lingvo kaj la patrolando. Esperanto fariĝas do instrumento de sistema internaciismo, malamiko de la naciaj lingvoj kaj de ĉiuj originalaj pensoj, kiuj esprimas ilian evoluon.[193]

Responde al protesto de Ligo de Homaj Rajtoj, Bĉrard poste detaligis, ke dum la internaciaj Esperanto-kongresoj manifesti- ĝas „malamikeco kontraŭ la franca lingvo".[194]

Kelkajn semajnojn post la eldono de la cirkulero de Bĉrard, per kiu la aktivado de la francaj esperantistoj estis severe limi- gita, la sekretariejo de Ligo de Nacioj pretigis sian raporton pri Esperanto kiel internacia heJpa lingvo? En tiu estis donita am- pleksa superrigardo pri la tutmonda disvastiĝo de Esperanto. Konklude estis konstatite:

La potenco de lingvo estas granda forto, kaj la Ligo de Nacioj havas gravajn kaŭzojn sekvi kun aparta intereso la progreson de la Esperant- ista movado, kiu povus eble iam prezenti gravajn konsekvencojn je la vidpunkto de la morala unueco de la mondo, se ĝia disvastiĝo ĝenerali- ĝas.[195]

Kiam la Kvina Komisiono pristudis, dum la Tria Asembleo en aŭtuno 1922, tiun ĉi favoran raporton, sian simpation deklaris interalie la brita helenisto Gilbert Murray, kiu reprezentis Sud- afrikon. Sed la franca delegito, Georges Reynald, deklaris, ke ii ricevis direktivojn malaprobi kiun ajn alian mondlingvon, ol la francan. Dum liaj argumentoj estis relative moderaj, la brazila delegito, Raul de Rio Branco, en longa parolado, kiun li poste presigis kaj private distribuis[196], enŝovis ideologiajn akuzojn de plej kruda speco en la diskuton. Li kondamnis Esperanton kiel „lingvon de mizeruloj kaj komunistoj, sen tradicio, sen litera- turo, sen intelekta valoro", kaj asertis, ke en Brazilo oni instruas Esperanton nur en la ŝtato Sergipe, „la malplej civilizita".[197]

Post tritaga diskuto estis akceptita kompromisa solvo: La raporto estis - kun forstreko de la kvina parto, kiu entenis kon- kludojn kaj rekomendojn - oficiale aprobita kiel dokumento de la Ligo, sed la demando pri instruado en lernejoj estis transdo- nita al la Komisiono pri Intelekta Kooperado.

Lord Robert Cecil, amiko de Esperanto, admonis la Komisio- non „memori, ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektu- loj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem".[198] Sed efektive la Komi- siono pri Intelekta Kooperado estis la penseble plej netaŭga for- umo por trakti la aferon de Esperanto - de lingvo, kiu - kiel favore emfazis Nitobe kaj timis de Rio Branco - ne estas unua- vice komunikilo de intelektuloj. La Komisiono estis starigita en majo 1922 kaj konsistis el 12 (poste 15) membroj. Ĝia celo estis eduki al internacia solidareco kaj fortigi la pacservan influon de la Ligo. Tamen, fakte „oni devigis ĝin severe limigi sian agadon kaj zorgi nur pri universitataj kaj bibiiotekaj interrilatoj. Oni timis pii homaran kampon".[199]

En tiu Komisiono, sekve, la apogantoj de Esperanto troviĝis en senespera pozicio kontraŭ la politika premo de Francio kaj la antaŭjuĝoj de intelektuloj. La prezidanto, la franca filozofo Henri Bergson, konfidence certigis al Privat sian simpation, sed devis subordigi sian personan opinion al la instrukcioj, kiujn li ricevis el Parizo.[200] Kiel ĉefa oponanto de Esperanto prezentiĝis la svisa komisionano Gonzague de Reynold, profesoro pri historio kaj franca literaturo en la Universitatoj de Bern kaj Fribourg. Kvankam li koncentris sian publikan kritikon al la lingvistika nesufiĉeco de Esperanto kaj pledis por la latina lingvo „konata de katolikoj kaj intelektuloj", lin evidente ankoraŭ pli ĝenis la fakto, ke - kiel li skribis private - malantaŭ Esperanto „kaŝiĝas internaciisma kaj revolucia mistikismo".[201]

Kiugrade la problemo transiris la kadron de lingvistika diskuto, aludis - pli elegante ol de Rio Branco - la franco Julien Luchaire. Li entute kontestis, ke por „ne-intelektuloj" ekzistas bezono de internacia komunikilo, ĉar - tiel lia argumentc - la popolaj amasoj de la diversaj landoj eniras en reciprokajn kon- taktojn pere de siaj „gvidantoj" kaj pere de tradukoj. Laŭ tiu logiko, do, internaciaj kontaktoj restu la monopolo de kelkaj elektitoj kaj ne estas rekomendinde malfermi per la facila komu- nikilo Esperanto la pordon al tutmonda interrilatado de homoj el la subaj tavoloj .[202]En tia atmosfero de franclingva hegemoniemo kaj de supereca malŝato de la popolamasoj Esperanto ne plu havis ŝancon. La Komisiono decidis, la lan de aŭgusto 1923, ne okupiĝi pri la demando de Esperanto-instruado en la lernejoj, esprimante la opinion, ke antaŭ ĉio necesas „celi favoradon al la studo de la vivantaj lingvoj kaj fremdaj literaturoj"[203], Nitobe komentis, ke post dudek jaroj tiu decido estos memorata kiel signo, ke al Ligo de Nacioj mankis saĝo.

En septembro 1923, kiam kunvenis la Kvara Asembleo, la franca delegito, estante provizita per instrukcio de sia registaro „definitive elpuŝi Esperanton"[204], proponis, ke la Ligo adoptu piiakrigitan version de la komisiona decido; laŭ tiu versio, la Ligo estis rekomendonta eksplicite la lernadon de fremdaj naciaj iin- gvoj prefere al la lernado de artefarita helplingvo. Sed per tio Francio trostreĉis la cedemon de la ceteraj delegacioj. Pluraj pro- testis, klarigante ke ili ne voias insisti pri Esperanto, sed ke ili ankaŭ ne volas akcepti ion, kio ŝajnas esti direktita kontraŭ Esperanto, „ĉar tiu movado havas multajn amikojn ĉe ni".[205]

Francio devis retiri sian proponon, tiel ke valida restis nur la raporto de 1922 pri la pozitivaj atingoj de Esperanto. Tio estis ne malatentinda sukceso de UEA, sed restis tamen konsiderinde sub ĝiaj atendoj. Konsolo estis, ke en septembro 1924 la nova registaro de Edouard Herriot[206] nuligis la dekreton de Bĉrard[207] kaj ke la Kvina Asembleo sammonate akceptis, sen kontraŭstaro de Francio, rekomendon pri la traktaclo de Esperanto kiel „klara" lingvo en telegrafio.