Kiel ni scias, Ligo de Nacioj pli kaj pli perdis sian komencan reputacion, ĉar neniu ŝtato-membro pretis rezigni parton de sia nacia suvereneco, ĉar ĝiaj decidoj ne estis plenumitaj kaj ĉar grandpotencoj laŭbezone sabotis ĝian agadon. Ne nur restis limi- gita la politika influo de la Ligo, ankaŭ ne povis formiĝi tiu morala aŭtoritato, kiun oni atendis de ĝi. Ekzemplo estas ĉi- rilate la Komisiono pri Intelekta Kooperado, kiu „komplete mal- sukcesis envicigi ilin [la intelektulojn de diversaj landoj] en komunan fronton kontraŭ la danĝeroj de naciaj malamoj kaj naciaj ambicioj".[208]
Ĝuste la pritrakto de Esperanto liveris instruon, kiu helpas klarigi la finan fiaskon de la Ligo. Grandpotenco povis per sia premo flankenŝovi iniciaton de ĉinoj, japanoj kaj de pluraj pli malgrandaj nacioj, kies celo estis kontribui per Esperanto al ioma neŭtraligo de konfliktaj naciaj interesoj kaj al eduko je internacia solidareco kiel la spirita bazo kaj unuigilo de la Ligo. La starpunkto, ke la ŝtatoj povus internacie akceli la populariĝon de la idealoj de la Ligo, se ili deklaras sin simpatiaj al la disvastigo de Esperanto, kunpuŝiĝis kun la tima zorgo de Francio pri la domina pozicio de la franca lingvo. Por defendi tiun pozicion la francoj eĉ ne unuavice argumentis pri lingva maltaŭgo de Esper- anto, kvankam ekskluziva insistado pri nesufiĉa esprimpovo de artefarita lingvo kutime ne maltrafis sian celon. Male, la malami- koj de Esperanto troviĝis kvazaŭ en silenta interkonsento kun ĝiaj amikoj rilate agnoskon de la fakto, ke ja temas pri funkci- pova lingvo, kaj ŝajne ili tion eĉ tro bone sciis, kiel supozigas la dekreto de Bĉrard aŭ la elitema arogo de Luchaire, kiun turmen- tis la penso, ke internacia komunikado eskapos la kontrolon de la „gvidantoj" kaj iĝos propraĵo ankaŭ de „ne-intelektuloj".
Konsiderante, kiaj konceptoj regis en la Komisiono pri Inte- lekta Kooperado, ni facile komprenas, kial tiu Komisiono ne sukcesis plenumi sian taskon: krei senton de monda solidareco, kiun antaŭenpuŝu la Ligo kaj je kiu ĝi siaflanke apogu sin por plialtigi sian aŭtoritaton super la naciaj egoismoj. La franca kam- panjo kontraŭ Esperanto ĉe Ligo de Nacioj[209] nepretervideble estis diktita de la grandpotenca zorgo, ke la Ligo sin troe montros inda je sia nomo kaj iĝos ne nur sendeviga debatejo, sed interna- cia forumo, al kiu la nacioj devos cedi kelkajn siajn privilegjojn. Dum la esperantistoj, tiutempe ankoraŭ tro naivaj, ne imagis, kiel provoka estas ilia postulo, ke ĉiu infano en la mondo lernu almenaŭ du lingvojn, la nacian kaj internacian, iliaj kontraŭuloj frutempe antaŭvidis la politikajn konsekvencojn, kiujn havus oficiala kuraĝigo flanke de la Ligo por lernado kaj uzado de neŭ- trala interkomunikilo. Kiajn kluzojn oni malfermus per tia apogo al Esperanto, la kontraŭuloj klare konsciis. De Rio Branco en sia parolado turnis sin kontraŭ la koncepto, ke la Ligo estu „super- ŝtato"[210], kaj simile opiniis Gonzague de Reynold: „... necesas konstante batali kontraŭ ĉiuj ĉi, kiuj deziras fari el Ligo de Nacioj ne nur superŝtaton, sed ankaŭ supereklezion, kontraŭ ĉiuj uto- piistaj internaciistpj... Mi aludas al Esperanto."[211]
1.9. LA BURĜA MOVADO ENDEFENSIVO
Sur la kuimino de la franca agitado kontraŭ Esperanto Privat rimarkigis: „Eĉ post la interveno de S-ro Hanotaux ĉe la Ligo de Nacioj, eĉ ne unu vorto kontraŭfranca aperis en la esperanta gazetaro. Ankaŭ tute prave."[212] Certe, estis prava taktiko ne superflue provoki Francion, sed aliflanke restas konstati la bedaŭrindan fakton, ke UEA ne sentis sin sufiĉe forta kiel inter- nacia premgrupo por pli energie defendi sian starpunkton kon- traŭ la egoismaj interesoj de unu nacio. Gi ne nur indulgis la francojn, sed ankaŭ preterlasis senmaskigi la iingvan imperiis- mon, la orgojlan neglekton de intelektuloj pri la bezono de inter- nacia komunikado por la subaj tavoloj, la eiitisman pensmanie- ron - ĉiujn ĉi faktorojn, kiuj tiel esence rolis en la strebado for- peli Esperanton el la tagordo de Ligo de Nacioj.
Same, ni hodiaŭ trovas bedaŭrinda, ke UEA, kiam premoj je la Ligo ne plu promesis tujan utilon, komencis turni al ĝi la dor- son. Anstataŭ popularigi per Esperanto la noblajn principojn de la Ligo kaj tiamaniere prepari pli fekundan terenon por estontaj internaciaj interkonsentoj pri Esperanto, la asocio iom post iom malproksimiĝis de la gvidlinioj fiksitaj de Hodler. Dum la 20aj jaroj la internaciismo ĝenerale perdis allogon, kaj ankaŭ UEA ne kontraŭagis la tendencon - en tiu senco, ke ĝi iĝis ĉiam pli dependa de la naciaj Esperanto-societoj, kiuj preferis direkti sian atenton al la propra registaro kaj ofte ne montris sufiĉan rezistokapablon kontraŭ naciismaj fluoj en sia lando. Privat, socialdemokrato kaj senlaca batalanto kontraŭ koloniismo, estis predestinita kaj sincere strebanta daŭrigi sur la vojo montrita de sia mortinta amiko Hodler; lia erudicio kaj ĉarma personeco havigis al li la simpation de multaj delegitoj ĉe la Ligo, de la ĉehoslovaka ministro kaj posta prezidento Edvard Beneŝ, de Romain Roiland kaj de Mahatma Gandhi.[213] Sed, estante helpata de nur mezkvalitaj funkciuloj kaj ĉirkaŭata de multaj revemuloj, de politike ne konsciaj esperantistoj, li estis tro malforta por ins- piri en la asocion la bezonatan fidon pri ĝia memstara misio en tutmonda skalo kaj senŝancelan pretecon defendi sian interna- ciismon kontraŭ la naciaj ĵaluzoj.
Tiu ĉi deflankiĝo de UEA disde la idealoj de ĝia fondinto ne estas komprenebla, tamen, sen konsidero de la fakto, ke post la milito, nelonge post la morto de Hodler, okazis laŭklasa disspli- tiĝo interne de la Esperanto-movado. En aŭgusto 1921 fondiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), internacia organizaĵo de laboristaj esperantistoj, kiu ja heredis kelkajn impulsojn de Hodler (ekzemple, la organizformon surbaze de individua mem- breco), sed samtempe, sub la batalkrio „For la neŭtralismon!", rompis ĉiujn rilatojn kun la neŭtrala movado, identigata de ĝi kun burĝa, kaj pretendis, ke Esperanto estas valora kaj sub- teninda nur tiel longe, kiel ĝi povas efike servi al la interaacia kiasbatalo.
La agadon kaj signifon de SAT ni detale traktos en posta ĉapi- tro. Tie ĉi precipe gravas noti, ke la skismo inter laboristoj kaj „neŭtraluloj" profunde ŝanĝis la fizionomion de la Esperanto- movado kaj ke tio siavice ne povis resti sen influo al la publika juĝo pri la lingvo mem.
Antaŭ la milito precipe la germanaj esperantistoj estis spertin- taj, kiel ni montris, atakojn pro kontraŭnacieca celado. Dum la milito ili distribuis en Esperanta traduko diversajn dokumen- tojn, kiuj prezentis la starpunkton de la germana armeo[214]; sekve, ili postmilite kredis, ke tio estos vaste aprezata kiel pruvo por ilia patriotismo. Jam en marto 1915 la industriisto Albert Steche, membro de la saksa parlamento, estis deklarinta, ke per la milita propagando per Esperanto „antaŭ la tuta mondo evidentiĝas, ke la germanaj esperantistoj ne estas kosmopolitaj revuloj, sed fer- voraj praktikaj patriotoj, kiuj faras bonan nlilitan laboron kaj ŝparas nek penon nek oferojn por servi al la patrolando".2
Sed ŝovinistajn kontraŭulojn de Esperanto tiaj argumentoj malmulte impresis. Farante rikanajn komentojn pri tio, ke la milito tiel rapide sukcesis skui la „senradikan" internaciismon, ili rifuzis konkludi, ke interaacia lingvo nun iĝis pli akceptebla por germanoj. La menciita Albert Zimmermann, ekzemple, rekonis, ke la germanaj esperantistoj subjektive estas bonaj patriotoj, samtempe tamen avertante „malvidi la internacian karakteron, la sennaciigan efikon de Esperanto".[215] La militemajn naciistojn pli multe ekscitis, ke ankaŭ la alia flanko uzis Esperanton en la milita propagando. En Parizo dum la milito pendis afiŝoj alvo- kantaj la francojn lerni Esperanton por tiel forpuŝi la malamin- dan lingvon germanan, kaj en aŭgusto 1922 ĉefministro Ray- mond Poincarĉ kolere skribis al generalo Sebert, ke germanaj oficiroj, utiligante la konfuzon kreitan per la uzo de tingvo sen nacia karaktero, klopodas varbi esperantistojn en diversaj neŭ- tralaj landoj por la kampanjo direktita kontraŭ Francio kaj la Traktato de Versailles.[216]