[1275] G M. Filippov, Metodika prepodavanija esperanto, Moskva 1935.
25-0120 ;
[1276] De la raporto aperis Esperanta traduko: E. Drezen, Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro. Historio, nuna stato kaj pers- pektivoj, Moskvo, Amsterdam 1935 (represo Saarbrŭcken 1983).
[1277] Eugen Wŭster, Meĵdunarodnaja standartizacija jazyka v teŭnike, Moskva 1935. La verko de Wŭster aperis ankaŭ en mallongigita Esper- anta traduko: Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko, Budapest 1936 (represo Abyh0j 1975). - En germanlingva artikolo publikigita en 1973 Wŭster mallonge traktas siajn rilatojn kun Drezen: „Normigaj kaj vort- araj principoj", en: Eugen Wŭster, Esperantologiaj studoj. Memor- kolekto editorita de Reinhard Haupenthal, Antverpeno, La Laguna 1978, p. 247,252.
[1278] Marcel Delcourt, Jean Amouroux, „Wŭster kaj Drezen", esperanto 71. 1978, p. 197-198.
[1279] Interalie li korespondis kun Robert Kreuz, la direktoro de UEA, kaj kun la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Thĉophile Cart, estante membro de la Lingva Komitato ekde 1929.
[1280] Komence de 1936 la Komitato de UEA decidis transloki la Centran Ofice- jon de Ĝenevo al Londono, pro financaj konsideroj.
[1281] S-ro Jean Amouroux dankinde disponigis al mi, el kolekto de korespon- daĵoj de generalo Bastien, kopiojn de la leteroj de Bastien kaj Drezen. Retajpaĵo de la poŝtkarto de Drezen de 8-5-1936 estas en la arkivo de UEA.
[1282] NeueZŭrcherZeitung, 27-1-1937, laŭ Esperanto 33.1937, p. 12.
[1283] Persona komuniko de Eugen Wŭster, de 20-2-1969.
[1284] „Gustigo de D-ro Wŭster pri ,spion-agado"', Esperanto 33.1937, p. 28.
[1285] Wŭster, kiu afable donis detalojn pri sia korespondo kun Drezen, ne povis retrovi ties leteron de la 9a de marto 1937, sed tre kredeble ĝi enha- vis la peton al Wŭster pri ĝustiga deklaro.
[1286] Utilas noti tie ĉi, ke en marto 1937 estis ankaŭ arestita la lingvisto E.D. Polivanov, konata kiel kritikinto de la teorio de Marr. Li mortis en januaro 1938 kaj estis rehonorigita nur en 1973.
[1287] R. Nikolskij, „Esperanta movado en la ruĝa armeo", Sennaciulo 2.1925/ 26, n-ro 29 (81), p. 6. - La ruĝarmeano NikoFskij poste proponis, ke SAT starigu militistan sekrion; tio ne sukcesis pro la kontraŭstaro de Lanti.
[1288] Bulteno de CKSEU11.1932, p. 64.
[1289] Li estis arestita en 1937. Lia edzino poste eksciis de Demidjuk, ke li estis kondamnita al morto. Ŝi mem pasigis ok jarojn en koncentrejo ĝis 1946. (Letero de Margareta Batta, Budapeŝto, de 1-8-1982, en Internaciisto, n.s. 8.1982, n-ro9/10, p. 2.)
[1290] P&l Robicsek, la patro, mortis pro akcidento en 1931.
[1291] Leteroj al Kurisu Kei, de 29-9-1955 kaj 28-10-1955, publikigitaj en Nia Korespondo. Organo de Esperanto-Koresponda Studrondo (Tokio) 1955, n-ro 4 (okt.), p. 5-8,12; 1956, n-ro 6 (feb.), p. 9-12. - En la organo de SEU Kohncke estis admoninta eksterlandajn kamaradojn dezirantajn labori en Soveta Unio, ke ili havu komprenemon por la „malfacilaj kondi- ĉoj" kaj ne venu kun la atendo je „jam tutplene realigita socialisma para- dizo": Bulteno de CK SEU 11. 1932, p. 40-41. - En letero de 21-6-1973 Kohncke skribis al la aŭtoro: „Kiam mi lernis Esperanton (1925), ĝi estis parto de mia komunista mondkoncepto, mian politikan idealismon mi intertempe perdis, do mi eĉ ne povas diri pro kio esti esperantisto." Li mortis en Hamburgo la 2an de majo 1974.
1 - Okaze de la 50jarajubileo de Esperanto, ĝuste en 1937, Nekrasov rigardis „tre optimiste" al la sekvantaj kvin jardekoj, dum kiuj malgraŭ la perse- kutoj fare de „reakciaj fortoj" Esperanto fine helpos venkigi la ideon pri „interhoma frateco": V. Bleier, E. Cense (red.), Ora Libro de la Esper- anto-movado, 1887-1937, Warszawa 1937, p. 213-214.
[1292] S. Ŝtejn, „Viktor Kolĉinski", Paco 24.1977, n-ro 2, p. 11.
[1293] Who was wboin tbe USSR, Metuchen, N.J. 1972, p. 332.
[1294] Bu&a informo; laŭ komuniko de Eduard Borsboom, de 15-7-1973.
[1295] Muravkin akiris en Berlino doktorecon pri fiziko.
[1296] „Sovetiaj k-doj pri SPW, SurPosteno 1938, n-ro 59 (feb.), p. 6. - Ryt'kov krome esprimis sian admiron pro aperinta rakonteto, „Fidela hundo", kaj anoncis: „Baldaŭ mi recitados ĝin."
[1297] Laŭ Ryt'kov, Gavrilov estis liberigita dum la milito por iri al la fronto, sed mortis pro stomak-malsano.
[1298] Ĝis 1943 Ryt'kov laboris kiel orfosisto. Poste, memorante lian aktoran profesion, oni donis al li la taskon partopreni distrajn programojn en di- versaj koncentrejoj de norda Kolyma. Ekde 1946 li ne plu estis koncentre- jano, sed anstataŭe ricevis „poreternan ekzilon" en Norilsk, urbo trans la polusa cirklo; tie li, en 1949, komencis denove aktori, „en la plej norda teatro de la mondo". - Dum la pli ol 17jara mallibereco la ligoj al Esper- anto ne tute rompiĝis: En sia ekzila loko Ryt'kov foje malkovris en iu sub- tegmentejo ekzempleron de Fundamenta Kiestomatio de Zamenhof - meze inter anatemitaj libroj de Trockij kaj BuAarin.
[1299] Laŭ takso de komunistaj esperantistoj en GDR, entute pereis 2000.
[1300] Pri li vd. Detlev Blanke, „Renkontiĝo kun Grigorij Demidjuk", Der Esperantist 20. 1984, p. 5-7. - Demidjuk mortis, 90jara, en novembro 1985.
[1301] Ŝumilov finis en 1920 kiel komandanto servadon en la Ruĝa Armeo. Poste li estis ministeria fŭnkriulo; la soveta registaro honoris lin per la ordeno „Ruĝa Stelo". Li mortis en 1972. La nekrologo aludis liajn longajn sufe- rojn jene: „Dum sia tuta vivo li restis fidela al la lingvo internaria kaj la proleta internaciismo tra ĉiuj tempestoj kaj neĝblovaj ventegoj de nia malkvieta epoko." Vd. N. Sulje, «Veterano forpasis", Paco2Q. 1973, n-ro 1 (ĉcftoslovaka eldono), p. 12.
[1302] Ekde 1956 Ryt'kov reaktoris en la Teatro Lenin-Komsomol kaj rolis en sovetaj filmoj, radio kaj televido En 1965, veninte al Eŭropa Esperanto- Konferenco en Vieno, li decidis resti en okcidento. Poste li, kiel antaŭe en Moskvo, ludis la rolon de Lenin en okddentgermana televido kaj en brita teatrajo. Dum Universalaj Kongresoj li deklamis i.a. el la verkoj de Solĵe- nicyn. En siaj lastaj jaroj li laboris en la rusa sekcio de BBC. Ii mortis en Londono la lan de septembro 1973 pro stomaka kancero.
[1303] Ferenc Szil6gyi, „Renkonto sur la vivovojo", en: Aleksandro Logvin, Sur la vivovojo. Pocmoj, La Laguna 1964, p. 11. - Logvin, antaŭ la milito konata sub la pseŭdonimo Liljer, jam en 1930/31 pro politikaj kaŭzoj estis ekzilita al Arftangelsk, de kie li revenis malsana (EdE, p. 340). Li inklinis al anarkiismo kaj ankoraŭ en 1933 publike deklaris sian ligiĝon al SAT kaj la sennariismo (Sennadcca Revuo, n.s. 1.1933/34, p. 145).
[1304] Alexander Solschenizyn, DerArchipel GULAGI, Reinbek 1978, p. 64; estas tie menciita ankaŭ la fakto, ke Stalin persekutis la esperantistojn en la sama tempo kiel Hitler. Aliloke (vol. 2, p. 82), Solĵenicyn citas oficialan fonton, laŭ kiu jam en 1933 esperantistoj apartenis al la laborfortoj por konstruo de la Blankmara-Baltikmara Kanalo je la nomo de Stalin.
[1305] La sekreta polico nomiĝis de 1917 ĝis 1922 Ĉeka, poste GPU kaj OGPU Ekde 1934 pri la ŝtata sekureco respondecis la Popolkomisarejo pri Inter- naj Aferoj (NKVD).