Выбрать главу

Kontraŭ eĉ pli da malfacilaĵoj devis lukti laboristaj esperant- istoj en Bulgario, kies ministro de internaj aferoj stampis en 1924 Esperanton bolŝevika lingvo. Tio siavice havis kiel rezulton, ke laboristaj gazetoj, kiuj antaŭe ne interesiĝis pri Esperanto, kon- siderante ĝin „burĝa, sencela kaj senutila afero", komencis ŝanĝi sian opinion.[239]

Laboristoj ne estis fortimigeblaj de lernado de Esperanto, sed emis trovi ĝin des pli alloga, ju pli „la reakcio" ĝin kondamnis. Tiu ĉi entuziasmo, per la persekutoj ne subpremebla, sed eĉ sti- mulata, iom post iom malgrandigis la pretecon aŭ kapablon de la aŭtoritatoj fari klaran distingon inter la movado kiel tuto kaj la radikalaj elementoj en ĝi. Kun la paso de la 20aj jaroj pli kaj pli la gardantoj de publika ordo almenaŭ subkomprenigis, ke la Esper- anto-movado entute meritas pli zorgan observon. Paralele, ankaŭ en la publiko kreskis la tendenco subŝovi al la lingvo mem ideologiajn celadojn. La menciita cirkulero de la franca ministro Bĉrard servis kiel okazo por averti kontraŭ la larĝa uzo de Esper- anto por la antaŭenigo de bolŝevismo[240], kaj la germana latinidisto Karl Vossler kredis eĉ esti malkovrinta, ke per tiu uzo jam ŝanĝi- ĝis la karaktere de la lingvo mem:

... en la gramatikon kaj vortaron de Esperanto lastatempe enloĝiĝis la interaacia bolŝevismo, socialismo kaj komunismo, intencante ne nur

animi ilin per sia idearo kaj atmosfero, per siaj sentosonoj kaj senco- akcentoj, per siaj proletaj voĉoj, sed ankaŭ fari politikan propagandon por ili.

... lingvo, kiu konscias, ke ĝi estas formita el internacia vortpruntaĵo kaj bezonas internacian komunikadon, devas montriĝi kiel nepre celkonforma, simpatia kaj lingvistike parenca al la kredo kaj faro, la idearo kaj disvastiĝo de la komunismo.1

Tiun intencan aŭ neintencan identigadon de Esperanto kun difi-

nitaj politikaj strebadoj la gvidantoj de la neŭtrala movado ne

povis pretervidi. Ili pli ofte sentis sin devigitaj defendi sin kon-

traŭ akuzoj, ke la Esperanto-movado servas kiel manovrejo de

revoluciuloj.

Tiaspeca sindefendo ne restis sensukcesa. Eĉ Bĉrard eksplicite kontrastigis la „suspektindajn grupojn", por kiuj Esperanto iĝis „agilo de sistema internaciismo", kun „la sincereco de multaj francoj, ofte eminentaj, kiuj neniam opiniis, ke Esperanto estas alia afero krom praktika korespondilo". Tamen: ĝuste tiuj vortoj de Bĉrard rememorigas la dilemon, en kiu troviĝis la burĝaj esperantistoj. Ankaŭ ili, nome, ne kutimis paroli nur pri la avan- taĝoj de Esperanto por praktikaj bezonoj, sed samtempe, kun di- versgrada intenso, aludis al la idea signifo de la lingvo. Kiel ajn klare difinita ĝi estis - al la „interna ideo" de Esperanto ili sentis ŝin daŭre ligitaj, memorante la patosan deklaron de Zamenhof en 1906. Por disblovi la suspekton de registaroj pro politika „mis- uzo" de Esperanto, ili sekve ne plu povis, kiel ankoraŭ faris la francaj pioniroj, simple akcentadi, ke Esperanto estas nura lin- gvo havanta nenion komunan kun ideo. Rigora neo de idea enhavo flanke de la gvidantoj sendube estus renkontinta nekom- prenemon inter la plej multaj etburĝaj adeptoj de Esperanto, konsistigantaj la neŭtralajn organizaĵojn, ĉar la firme enplanti- ĝinta „interna ideo" emocie ligis ilin al la movado. Se do ne eblis tute nei idean signifon de Esperanto kaj sq rezulte diverstenden- caj esperantistoj plue havis plenan liberecon interpreti la „inter- nan ideon" siamaniere, neeviteble Esperanto devis resti vunde- bla per atakoj de kontraŭuloj - des pli, ju pli la idealismo de la esperantistoj evoluis en direktoj, kiuj koliziis kun la ideologio de regantoj.

Sub tiuj cirkonstancoj la gvidantoj de la neŭtrala movado povis nur ĉiufoje ripeti, ke la lingvo taŭgas por ĉiuj celoj, ke oni ne res- pondecigu iiin, se socialistoj kaj komunistoj apiikas ĝin, kaj ke la celkonscia agado de laboristoj instigu aliajn sociajn grupojn same uzi la servojn de Esperanto.

Sed neniu alia socia grupo sciis utiligi Esperanton tiel celkons- cie kiel la laboristoj - kaj tio pii kaj pii embarasis la gvidantojn de ia neŭtrala movado. Neplenumiĝis la atendoj de Steche, ke en la postmilita epoko la piidensiĝanta komerca interŝanĝo diktos al la supraj tavoloj la bezonon uzi Esperanton kiel internacian komu- nikilon, sed pli proksima al realiĝo ŝajnis la profetaĵo farita de la franca revolucia verkisto Henri Barbusse komence de 1921, ke venos baldaŭ tempo,'kiam Esperanto, kiu unue „estis precipe prilaborata en burĝaj medioj", timigos la burĝojn, kiuj, ĉar la revoluciuloj prenis „tiun ĉi mirindan ŝlosileton" en siajn manojn, „ĝin malamos pro la evidenta frateco, de ĝi alportata".[241]

Plie, konservativaj esperantistoj devis demandi sin, ĉu entute konsilindas okupiĝi ankoraŭ pri Esperanto, se laboristoj suges- tis, ke ankaŭ la „neŭtraiuioj" nekonscie helpas rapidigi la ten- dencon al monda revolucio, kiel estis asertite en 1928 en la pro- jekto por programo de SAT:

... esp-o mem estas dutranĉa glavo en la mano de la ekspluatistoj, ĉar lastfine gia uzado eĉ flanke de la burĝaro plifortigos la intern(aciajn) kontraŭkapitalismajn tendencojn en la popolamasoj.[242]

Ĉar tia deklaro tiutempe povis apogi sin je la populareco de Esperanto en Soveta Unio, inter la agantoj de neŭtralaj asocioj devis kreski la inklino pli emfazi sian distancon de la iaborista movado. Tiu inklino esprimiĝis malsame - iaŭ la grado de poli- tika iibereco reganta en la lando, en kiu oni klopodis disvastigi Esperanton. Ju pli nedemokrata estis la reĝimo, des pii la sindis- tancigoj de tieaj neŭtralaj organizaĵoj komencis alpreni la karakteron de rekta kontraŭstaro al la utiligo de Esperanto en poiitike nedezirata senco - kio, fine, signifis konteston de la rajto uzi la lingvon por kiu ajn ceio. Pola Esperantisto, ekzemple, en 1923 alvokis la „verajn esperantistojn" protesti kontraŭ la altrudo de sennaciismo, socialismo, komunismo aŭ pacifismo al la movado:

... ni, sinceraj amantoj de Esperanto, ne permesos, ke en la faldoj de nia standardo oni kontrabandu ion ajn, ni ne permesos, ke oni subfosu la templon, masonitan per peno kaj ŝvito de Unuaj Pioniroj.[243]

Konsekvence, persekutoj kontraŭ laboristaj esperantistoj ricevis en Pola Esperantisto la malvarmsangan komenton, ke „ili ofte mem estas kulpaj pri tio".[244] Simile, en Hungario la neŭtralaj societoj ne donis, kiel plendis la laboristoj, helpon, kiam „oni ofendas Esperanton", eĉ tiam ne, kiam dum la Universala Kon- greso en Budapeŝto en 1929 la polico malpermesis deklamon de poemoj de Petŭfi.[245]

La provo meti limon al politika uzo de Esperanto certe estis komprenebla, eĉ defendebla, sub la vidpunkto, ke lingva movado ne superflue kreu al si obstaklojn en diktatora reĝimo per publika alianciĝo kun opoziciaj aŭ revoluciaj strebadoj. Ali- flanke, tiu taktiko ofte entenis en si konsiderindan parton de memtrompo ĉe la „neŭtralaj" esperantistoj: Unue, ĝi preteraten- tis la fakton, ke la entuziasmo, kun kiu laboristoj agis por Esper- anto, havis sian devenon en idealisma heredaĵo, kiun ili dividis kun nelaboristoj, kaj do ne estis stampebla kiel nura elfluo de la strategio de revoluciuloj. Due, la sindistancigaj deklaroj ne povis kaŝi, ke precipe en la fino de la 20aj jaroj jam ne plu eblis rigardi persekutojn kiel direktitajn nur kontraŭ la t.n. politika „misuzo" de Esperanto. Pli ĝuste, en oftaj kazoj ili estis inspiritaj de aliaj motivoj de la regantoj, ol de la nura zorgo malhelpi klasbatalan utiligon de la lingvo. Kelkaj ekzemploj tion ilustru.