Выбрать главу

Kiam en 1928 la bulgara ministro de popola klerigo ordonis la malfondon de ĉiuj Esperanto-kluboj de lernantoj kaj malperme- sis la disvastigon de esperantlingvaj revuoj inter lernejanoj, inter la motivoj donitaj la klare sekurec-politika aspekto rangis nur je la fino. La kialoj estis:

Ĉar Esperanto estas facila lingvo, la lernantoj ekkutimos al facilaĵoj kaj perdos la volon lerni pli malfacilajn aferojn; ĉar Esperanto estas internacia, la lernantoj ekŝatos la internaciismon kaj ekmalŝatos la nacian lingvon kaj kulturon; fine la Esperanto-movado estas sus- pektata, ke sub ĝi kaŝiĝas bolŝevistoj kaj anarkistoj.[246]

La ministro ne distingis inter neŭtrala kaj laborista Esperanto-

movado, sed deklaris jam la lernadon de Esperanto „kontraŭpa-

truja ago".

Malagrablajn surprizojn devis sperti precipe homoj vivantaj ekster pli grandaj urboj kaj apartenantaj al la subaj tavoloj, kiam ili deziris lerni Esperanton. Ekzemple, sian rifuzon oficialigi gru- pon de esperantistoj fonditan en 1931 la Banuslanda Administra- cio en Zagreb motivis jene:

... ekzistas nek naci-kultura nek socia bezono fondi tian klubon el la kamparanoj kaj metiistoj en Djelekovec, ĉar ekzistas diversaj naciaj, kulturaj, ekonomiaj kaj societaj aspiroj, pri kiuj devas esti interesigita nia ethomo. Li devas esti instruata en la klerigo kaj kulturo, sed ne per la instruado de iu malviva artefarita lingvo (Esperanto), por kiu estas postulata antaŭinstruiteco kaj kono de almenaŭ unu reganta viva mondlingvo. Pro kaŭzoj, ke la klubo neniokaze povas atingi la celon por kiu ĝi estas fondita kaj pro tio, ĉar ekzistas pravigita danĝero, ke la klubo en nacia rilato povus agadi domaĝe, la malpermeso montriĝas oportuna kaj sur leĝo bazita.[247]

Tie ĉi frape montriĝas la tendenco de reakciaj aŭtoritatoj bremsi la emancipiĝon de homoj el neprivilegiitaj tavoloj, mem dikti al ili sian vojon al klerigo kaj subpremi ĉion, kio proprainiciate povus konduki al la larĝigo de la intelekta horizonto kaj al la sta- rigo de internaciaj kontakto j. La samaj konsideroj tro viĝis ankaŭ malantaŭ malpermesoj en Hungario, kiel dokumentas multaj eldiroj de tieaj lokaj aŭtoritatoj:

... estas pli necesa la instruado de la hungara lingvo kaj la ortografio.[248]... la laboristoj apenaŭ scias la hungaran lingvon, do ne estas supoze- ble, ke ili serioze volas lerni fremdan lingvon.[249]... la laboristoj havas tute sufiĉan terenon por la memklerigado eĉ krom la scio de Esperanto.[250] ... la loka gnipo ne povas servi la komunan intereson, eble nur la indivi- duajn interesojn de la anoj.[251]

Eĉ iu apudvilaĝa fonto, kiun en 1928 finkonstruis naturamikaj

esperantistoj, ne rajtis, laŭ postulo de la vilaĝa estraro, porti la

nomon „Esperanto", ĉar tiu, estante internacia, „estas ofenda el

nacia vidpunkto".2 En Oroshŭza la fondo de Esperanto-grupo ne

estis permesita, kion oni motivis per tio, ke „la esperantistoj

antaŭvideble interrilatiĝos kun eksterlandanoj".[252]

Resume, estas klare, ke en la sudorientaj landoj de Eŭropo,

kie regis diktatoraj reĝimoj kaj kiuj ekonomie kaj socie postres-

tis aliajn eŭropajn landojn, la malpermesoj kaj persekutoj kon-

traŭ la aktivado de esperantistoj ne nur estis diktitaj de timoj pro

revoluciaj elementoj en ties vicoj, sed ankaŭ de du pli principaj

konsideroj: ke (1) Esperanto ĝenas la preskribitan procedon de

edukado de la civitanoj kaj ke (2) Esperanto ebligas al la uzanto

la akiron de scioj el eksterlando, kiuj povus havi ne kontroleblan

infiuon je lia rilato al la propra socio.

Pro tio ankaŭ estas malfacile fiksi la limon inter persekutoj

kontraŭ Esperanto en si mem kaj tiaj kontraŭ difinita apliko.

Kiel la pozicio de registaro aŭ politika movado al Esperanto ne

malofte liveras bonan mezurilon pri la grado de demokrateco,

kiun havas la koncerna institucio, tiel same la politika konvinko,

kiu submetis esperantiston al persekuto, ne estis tute apartigebla

de Esperanto kaj kutime ŝajnis al li mem logika kompletigo de la

Esperanta idealismo. Sekve, akcentante sian politikan neŭtrale-

con, kiam difinita apliko de Esperanto minacis negative influi la

publikan opinion pri la lingvo entute, la ĝenerala movado estus

devinta konsciigi al si la radikojn de multaj el tiuj negativaj juĝoj

kaj rezultaj kontraŭagoj anstataŭ ĉefe atribui ilin al la aktivado

de maldekstrulaj esperantistoj, de kiuj ĝi fervore distancigis sin.

Gi ne vidis, kiomgrade la politikaj baroj inkluzivis vualitajn kaj

apertajn atencojn je la sopiro al memklerigo kaj je la spontana strebo al internaciaj kontaktoj, ambaŭ manifestiĝantaj en la ler- nado de Esperanto. Tiaj atencoj ja tuŝis la tutan Esperanto- movadon, ĉar la deziro proprainiciate klerigi sin kaj venki naciajn barojn estis fundamenta karakterizaĵo de la esperant- istoj. Nerezisto kaj silento reage al subpremo pro motivoj kiel tiuj cititaj el Hungario[253] indikas, ke la neŭtrala movado ne atingis sufiĉan komprenon pri esencaj faktoroj, influantaj ĝian propran evoiuon, eĉ minacantaj detrui la bazon de ĉia poresperanta akti- vado - faktoroj, kiuj ne estis tiel facilanime ignorebiaj, kiel tio objektive okazis ekzemple per la jena „Dekiaracio pri Neŭtra- ieco", publikigita en aprilo 1929, kelkajn monatojn antaŭ la Uni- versala Kongreso en Budapeŝto:

De kelka tempo malamikoj de Esperanto klopodas por identigi la ĝeneralan propagandon por la internacia helplingvo Esperanto kun la agado por certaj sociaj celadoj.

La Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado ... deklaras formale kaj firme, ke ĝia programo, celanta nur la enkondukon de Esperanto, estas absolute neŭtrala rilate aferojn de poLitiko, religio, raso aŭ socio.

Ĝi insiste kontraŭstaras al tiuj malveraj asertoj, kies efiko signifas nur malhelpi la grandan progreson, rezultantan el la ĝenerala adopto de fa- cile lernebla neŭtrala helplingvo apud la koncerna gepatra lingvo.[254]

La dekiaracio celis forigi suspektojn pri socia nefidindeco de la

neŭtrala Esperanto-movado. Tamen, emfazante memkompre-

nebiaĵojn, ĝi pro sia pure defensiva karaktero havis efikon

preskaŭ nulan ĉe tiuj, al kiuj ĝi evidente sin turnis: Dekstruioj, se

ne jam la ideon mem de internacia lingvo ili maiaprobis, ĉiuokaze

ignoris teoriojn pri la rigora neŭtraleco de la oficiaia movado,

kiam iii tiujn kontrastigis kun la praktiko: kun la ŝajne senhalta

antaŭenmarŝo de Esperanto en la laborista klaso.

Dum kreskis la laborista Esperanto-movado, UEA kaj la neŭ-

tralaj naciaj societoj observis regreson de la nombro de siaj mem-

broj.[255] Aparte serioza estis la interna krizo en UEA. La asocio

estis jam intelekte malriĉigita per la transiro de multaj progrese- maj esperantistoj al SAT; la posteuloj de Hodler, kiel menciite, ne sukcesis pluevoluigi ties spiritan heredaĵon. Kvankam UEA restis asocio de individuaj membroj kaj do teorie ne dependis de naciaj fluoj, ĝi pli kaj pli tendencis eviti la ligiĝon kun internaciis- maj celadoj (se nur por gardi limlinion al SAT) kaj samtempe vidis plifortiĝi postulojn pri kundecidrajto en la internacia movado flanke de la naciaj societoj, kiuj unuavice orientiĝis laŭ la kondiĉoj en la propra lando kaj parte jam pledis por pli granda akomodo de la Esperanto-movado al naciismo.

Kiam al UEA en 1932 minacis bankroto kaj ĝi draste reduktis sian monsubtenon por la Internacia Centra Komitato, kiu laŭ Kontrakto de Helsinki (1922) servis kiel komuna organo de reprezentantoj de la naciaj societoj kaj de UEA, ĉi-unuaj nuligis la kontrakton kaj komencis projekti novan internacian organiza- ĵon de la esperantistoj, baziĝontan sur la naciaj societoj. Tiu ĉi evoluo, definitive aŭguranta deturniĝon de la idealoj de Hodler, estis senpere kaŭzita de la financaj problemoj de UEA, sed ĝi samtempe signalis, kiom influis ankaŭ la Esperanto-movadon la ĝenerala malfido al internaciismo kaj ke al UEA mankis forto por batali kontraŭ la naciisma ondo sekvanta la mondan ekono- mian krizon.