EKRELO Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo GDR Germana Demokratia Respubliko GEA Gennana Esperanto-Asocio GLEA Germana Laborista Esperanto-Asocio
GPU Gosudarstvennoe politiĉiskoe upravlenie (Ŝtata Politika Admi-
nistracio, nomo de la soveta sekreta polico 1922/23) IAREV Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj ICK Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado
IEL Internacia Esperanto-Ligo
IEMW Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno IKUE Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista IPE Internacio de Proleta Esperantistaro
ISA International Federation of the National Standardizing Associa-
tions (Internacia Federacio de Naciaj Normig-Asocioj) ISE Internacio de Socialistaj Esperantistoj
JEI Japana Esperanto-Instituto
JEL Jugoslavia Esperanto-Ligo
JPEU Japana Prolet-Esperantista Unio k kaj
k-do kamarado
KELI Kristana Esperantista Ligo Internacia
kol. kolumno
kp. komparu
KP Komunista Partio
KPSU Komunista Partio de Soveta Unio
k.s. kaj simile
LEA Laborista Esperanto-Asocio
LKK Loka Kongresa Komitato
MEM Mondpaca Esperantista Movado
MEW Karl Marx, Friedrich Engels, Werkey 39 vol., Berlin 1957-68. n. noto
NDEB Neue Deutsche Esperanto-Bewegung (Nova Germana Esper- anto-Movado)
NKVD Narodnyj komissariat vnutrennyh del (Popolkomisarejo pri
Internaj Aferoj) n.s. nova serio
NSDAP Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei (Nacisocialista
Germana Laborista Partio) NTS Narodno-trudovoj sojuz (Popol-Laborista Unio)
OGPU Ob'edinennoe gosudarstvennoe politiĉeskoe upravlenie (Unui- gita Stata Politika Administracio, nomo de la soveta sekreta polico 1923-1934) P- paĝo(j)
PEK Proleta Esperanto-Korespondanto
PIDE Policia Internacional e de Defensa do Estado (Intemacia kaj
Stat-Defenda Polico, nomo de la portugala sekreta polico) PIV Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Paris 1970
PVZ Ludovikito (= It6 Kanzi, red.), Plena verkaro de L.L. Zamen-
hof, Kioto 1973 k.sekv. red. redaktoro (kutime en la senco de „editoro")
RSDLP Rusa Socialdemokrata Laborista Partio RSFSR Rusa Socialisma Federativa Soveta Respubliko SA Sturmabteilung (nomo de la milicio de NSDAP)
SAT Sennacieca Asorio Tutmonda SD Sicherheitsdienst (Sekureca Servo)
SEJM Soveta Esperantista Junulara Movado SEU Sovetrespublikara Esperantista Unio
s.j. senjarindiko
SS Schutzstaffel (nomo de la centra organizo de polico kaj sekureca
servo de nazia Germanio) SSR Socialisma Soveta Respubliko
S-ulo Sennaciulo t.n. tiel nomata
UEA Universala Esperanto-Asocio UK Universala Kongreso
USSR Unio de Socialismaj Sovetaj Respublikoj vd. vidu
YMCA Young Men's Christian Association (Kristana Asocio de Junaj Viroj)
ENHAVO
Antaŭparolo 5
Listo de mallongigoj 8
SUSPEKTO KONTRAŬ NOVA LINOVO 15
Zamenhof kaj la origino de Esperanto 15
Naskodoloroj sub la cara cenzuro 21
Penetro en okcidenton 29
La idea flanko de Esperanto 36
Esperanto en la imperiestra Germanio 43
' „ŝtelista lingvo"—„burĝa malsaĝaĵo" 51
UEA kaj la internaciismo 57
Lukto kontraŭ Esperanto en Ligo de Nacioj 61
La burĝa movado en defensivo 70
Persekutoj en la 1920aj jaroj 79
„LINGVO DE JUDOJ KAJ KOMUNISTOJ" 91
Esperanto en la Respubliko de Weimar 91
La leviĝo de nova malamiko 96
„Samdirektigo" 100
Esperantistaj nazioj 108
La vojo al malpermeso 111
Esperanto—ĉu nura lingvo? 120
En la okupitaj landoj 130
Sekvante la nazian modelon 134
Saniga leciono por la neŭtrala movado 145
PERSEKUTOJ EN ORIENTA AZIO 157
Ĉinio 157
Japanio 165
Koreio kaj Tajvano 182
4. „LINGVO DE ETBURĜOJ
KAJ KOSMOPOLITOJ" 189
Prospero de Esperanto en Soveta Unio 190
Postrevoluciaj esperoj 190
Fondiĝo de SEU kaj SAT 200
Pluralismo kaj unueca fronto 207
Internaci-eduka laboro per Esperanto 217
Sukcesoj en la koresponda agado 224
Akriginta klasbatalo kaj la „misuzo"
de Esperanto 233
Diskuto pri programo de SAT 241
Skismo en SA T kaj pereo
de la soveta movado 247
La agado de SEU inter subteno
kaj suspekto 247
SAT kaj la sennaciismo 257
Skismo en la laborista Esperanto-movado 263
IPE, ISE kaj SAT 273
Esperanto en la maturiĝ-procezo
de stalinismo 278
Distanciĝo inter SEU kaj IPE 292
La sovetaj esperantistoj silentas 302
IPE en agonio 309
Socialismo kaj lingvo internacia 316
Frusocialistaj revoj pri universala lingvo 316
La problemo de antaŭrevolucia internaciismo Se Marx kaj Engels 319
Kautsky kaj la vojo al lingva unueco
en socialismo 324
Unuaj reagoj al Esperanto kaj la opinio
de Gramsci 328
Lenin kaj la nacia problemo 333
Stalin, Marr kaj la praktika agado de SEU 341
Por la konstruo de marksisma lingvistiko 347
Kultura revolucio kaj la dialektiko de Stalin 352
Skrypnyk kontraŭ esperantigo 356
La miskalkulo de Jazykfront 362
Diskuto pri la rusa lingvo 365
Letero de Stalin kaj
„Tezoj pri internacia lingvoM 371
La vana teoriumado 377
Kialoj de la pereo de Esperanto
en Soveta Unio 383
Kio okazis en 1937/38? 383
Esperantistoj en la Granda Purigo 396
La evoluo al soveta patriotismo 404
Sukcesoj kaj limoj de
la internacia korespondado 410
La fino de korespondado 423
Post la Dua Mondmilito 433
La Granda Silento en orienta Eŭropo 433
Stalin kontraŭ Marr 449
La bezonoj de la nuntempo 459
Reviviĝo de la movado 469
Orienta Eŭropo: progreso kun problemoj 491
Soveta Unio: inter esperoj kaj duboj 503
Konkludoj 526
Kronologio 532
Indekso de personoj 537
1. SUSPEKTO KONTRAŬ NOVA LINGVO
1.1. ZAMENHOF KAJ LA ORIGINODE ESPERANTO
La aŭtoro de Esperanto apartenis al persekutata gento. Lazaro Zamenhof, kiu en 1887 publikigis sian projekton de internacia lingvo, estis judo, kaj li vivis en la rusa regno, kies kvar milionoj da judaj loĝantoj konsistigis proksimume duonon de la tutmonda judaro[1], sed samtempe spertadis diskriminacion kaj subpremon en grado, kiun la plimulto de iliaj samgentanoj en okcidenta Eŭropo jam konsideris pasintaĵo. La naskiĝurbo de Zamenhof estis Bjalistoko, kie kunvivis judoj (pli ol du trionoj), poloj, rusoj, germanoj kaj belorusoj - ĉiuj kun sia aparta lingvo kaj la inklino suspekteme rilati al la alia. En tiu medio originis Esper- anto, kiel klarigis Zamenhof en longa letero al la rusa esperant- isto Nikolaj Borovko:
En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeli- ĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj.
Pro tio, skribis Zamenhof, li decidiĝis, ke „kiam mi estos grand- aĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon".[2]