Komence de la 30aj jaroj, do, la neŭtralan movadon skuis internaj problemoj, dum ekstere en pluraj landoj la situacio por Esperanto komencis malboniĝi. Aliflanke, ankoraŭ ne temis pri vastskalaj persekutoj. Montrante al la principo de neŭtraleco aŭ, se necese, deklarante sian lojalecon al la registaro, la gvidantoj de la neŭtrala movado fidis, ke la malfavora atmosfero pasos kaj ke ĉiuokaze la lingvo mem ne iĝos la viktimo de politikaj ŝanĝoj. Tion eĉ kredis laboristaj esperantistoj: En oktobro 1932 La Socialisto en Aŭstrio estis konvinkita, ke pro la malpermesoj de laboristaj Esperanto-grupoj oni ne bezonas timi ĝeneralan dan- ĝeron por la lingvo: „Estus malĝuste konkludi el tio, ke faŝismaj aŭ duonfaŝismaj registaroj volas subpremi Esperanton. Io tia ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne okazis. La agoj celas ne la ,Esperanto'-orga- nizaĵon, sed la politikan tendencon de la koncerna organizaĵo."[256]
Malmultajn monatojn, post kiam esprimiĝis tiu optimismo, en la centro de Eŭropo establiĝis reĝimo, kiu fundamente malpravi- gos la cititan eldiron.
2. „LINGVO DE JUDOJ KAJ KOMUNISTOJ
2.1. ESPERANTO ENLA RESPUBLIKO DE WEIMAR
Dum la 20aj jaroj Germanio okupis en la internacia Esper- anto-movado multrilate enviindan pozicion. Post la Unua Mond- milito kaj la kreiĝo de la Respubliko de Weimar la ideo de inter- nacia, neŭtrala lingvo sukcesis altiri ĉiam pli da adeptoj inter la germanoj. La kolapso de la imperiismaj ambicioj de la germana militismo plifortigis, precipe ĉe laboristoj, la deziron venki la barojn de memizolado kaj grandpotenca arogo kaj surpaŝi per Esperanto la ponton al interhomaj kontaktoj kun mondo tiam skeptike observanta la junan germanan demokration. Sub la honora protekto de la regna prezidanto Friedrich Ebert en 1923 okazis en Nŭrnberg la 15a Universala Kongreso de Esperanto, kun preskaŭ 5 000 partoprenantoj. La aŭtoritatoj ne Ŝparis per morala, okaze ankaŭ financa apogo, rekonante ke Esperanto estas „grava rimedo" por atingi „etikan edukon en la spirito de popola interpaciĝo".[257] Konataj eldonejoj, Ferdinand Hirt en Leipzig kaj Rudolf Mosse en Berlino, publikigis literaturon pri kaj en Esperanto. E1 Germanio tutmonde resonis la populara se- majnrevuo Heroldo de Esperanto. Statistiko pri la jaro 1926 montris, ke esperantistoj nomas sin 30 868 germanoj, el kiuj 8 490 estas organizitaj en lokaj grupoj.[258]
La ondon de Esperanto en intermilita Germanio tamen ne pro- fitis unuavice la tradicia, neŭtrala movado, kiel montras la mem- broevoluo de Germana Esperanto-Asocio (GEA): de 1921 ĝis 1924 ĝia membraro ŝrumpis de ĉ. 3 000 al 2 648, atingante fine de 1930 nombron de nur 2 371. Samtempe prosperis la ekster GEA aktivanta Germana Laborista Esperanto-Asocio, kiu aranĝis kursojn kun pluraj miloj da partoprenantoj; ĝia membraro kreskis de ĉ. 2 900 en 1924 al proksimume 4 000 en 1930.[259]
Partan klarigon por tiu neegala organiza evoluo de la du aso- cioj liveras la konstato, kiun faris Albert Steche, la prezidanto de GEA, en superrigardo pri la situacio de Esperanto en Germanio en la jarfino 1923: „La movadon malutilas la politika kaj ekono- mia malprogreso. Gin esence portas la mezaj kaj subaj tavoloj de la popolo. La supraj kiasoj, scienco, industrio, komerco kaj tra- fiko havas sintenon ĉiam ankoraŭ ĝenerale rifuzan, minimume indiferentan."[260] Per precize la samaj vortoj Steche karakterizis la situacion ankaŭ en la postaj du jaroj[261], dum pri 1926 li konstatis ioman pliboniĝon.[262] De tiam la jarraportoj de GEA registris konstantan kreskon de la publika favoro al Esperanto en Germa- nio[263] - evoiuon, kiun ŝajne eĉ ne maihelpis la ekonomia krizo.[264]Maigraŭ tio, GEA ne povis altigi la nombron de siaj membroj.
La laŭklasa dissplitiĝo en Germanio do forte sentiĝis ankaŭ en la organizita Esperanto-movado. Steche reaiisme notis en 1924 ideologian fendegon, „nuntempe eĉ per Esperanto ne transpon- teblan", inter burĝoj unuflanke, kiuj „plej ofte konsideras Esperanton nur juda eltrovaĵo, servanta al la kontraŭgermana internaciismo kaj pacifismo kaj baranta la vojon al profitopovo per la scio de fremdaj naciaj lingvoj", kaj la laboristoj aliflanke, kiuj celkonscie utiligas Esperanton por la rapida alvenigo de socialismo.[265] Steche konkludis, ke sub tiuj cirkonstancoj GEA devas resti „plene neŭtrala lingva unuiĝo", en kiu trovu lckon „ĉiuj unuavice patriote sentantaj" germanaj esperantistoj; li tur- nis sin kontraŭ proponoj transformi GEA en „naciecan batalor- ganizon", ĉar tio „forpuŝus la plej bonajn burĝajn reprezentan- tojn".[266]
Efektive, dum la 20aj jaroj GEA sekvis tiun strikte neŭtralan linion. Nur tiel ĝi povis eviti, ke influa parto de la publika opinio, observante la rapidan disvastiĝon de Esperanto inter laboristoj, persiste identigu la iingvan movadon kun politikaj celoj, kaj esperi, ke per racia argumentado ĝi sukcesos iom post iom ne nur konvinki burĝajn germanojn pri la praktika utilo de Esperanto, sed ankaŭ malfortigi la reziston de la plej gravaj kontraŭuloj de la ideo de internacia helplingvo.
La tasko estis malfacila, ĉar, kiel skribis Eugen Wŭster en 1931, en neniu lando „la kontraŭeco [al planlingvo] estis tiel forta kiel en Germanio; ĝis 1929 povis esti registrita eĉ ne unu simpa- tianto inter la lingvosciencistoj".[267] Grava bastiono de kontraŭuloj estis ekzemple, precipe ĝis la fino de la Unua Mondmilito, la lin- gvopurisma movado reprezentita per Allgemeiner Deutscher Sprachverein (Generala Germana Lingvo-Unuiĝo). Tiu ĉi asocio ne nur pledis por korekta uzo de la germana iingvo, sed ankaŭ - precipe dum la vilhelma epoko - emis denunci la uzantojn de fremdvortoj kiel intelektulajn perfidantojn de la germana popolo. Car la puristoj enplektis en siajn atakojn ofte ankaŭ flan- kajn batojn kontraŭ Esperanto kiel plia danĝero por la pureco de la germana lingvo[268], la membroj de GEA dediĉis konsiderindan atenton al klopodoj akiri la simpation de Sprachverein. Ili argu- mentis, ke la lernado de Esperanto helpas akrigi ankaŭ la kom- prenon pri korekta uzo de la gepatra lingvo[269] kaj ke Esperanto „malhelpas la eluziĝon kaj malkomponiĝon de la naciaj lingvoj kaj garantias ilian liberan evoluon, forprenante de ili la ĝenajn internaciajn terminojn".[270] Esperantistoj estis alvokataj membriĝi en Sprachverein, ĉar kontraŭ ĝi Esperanto apenaŭ ŝajnis venki- gebla en Germanio.[271] Efektive, granda nombro de germanaj esperantistoj, inkluzive la posteulon de Steche kiel prezidanto de
GEA, Ernst Kliemke, konsideris sin entuziasmaj membroj de Sprachverein.[272]
La sinteno de Sprachverein mem estis malunueca, eĉ kontraŭ- dira. Nenomita membro ĝia kaj amiko de Esperanto asertis en majo 1926, ke ĝi rilatas „al nia afero neniel malamike" kaj ke en ĝia organo Muttersprache delonge ne aperis kontraŭesperanta artikolo.[273] Sed ĝuste en la sama monato tiu revuo publikigis ampleksan artikolon el la plumo de sia redaktoro, Oskar Strei- cher, kiu estis nete negativa pri Esperanto. Kvankam li koncedis, ke troviĝas en Sprachverein membroj, kiuj „scias akordigi la entuziasmon por la granda ideo de mondlingvo kun la ple j varma amo al sia germana gepatra lingvo", li kritikis la nesufiĉan repre- zentiĝon de germandevenaj vortoj en la Esperanta vortaro, neis, ke Esperanto iam povos iĝi vivanta lingvo, „ĉar en ĝi parolas la animo de neniu popolo", nomis la tradukon de IGgenio de Goethe en artefaritan lingvon „sakrilegio kontraŭ sanktaĵo" kaj konkludis fine, ke „Esperanto konstruus larĝan ponton, sur kiu migrus miloj da ĝenaj fremdvortoj en la germanan parolon kaj miloj da germane parolantaj homoj en la por ili ĉiam allogan landon de la kosmopoliteco".[274]
Tio estis artikolo, kiu supozigis, ke ĝi esprimas se ne la oficia- lan starpunkton de Sprachverein, almenaŭ la opinion de la pli- multo de ĝiaj membroj. Aliflanke, la prezidanto de Sprachver- ein, Richard Jahnke, estis adepto de Esperanto kaj distancigis sin de kontraŭesperantaj eldiroj en Muttersprache.[275] A1 sobriĝo de la debatoj pri fremdvortoj kontribuis la filo de Albert Steche, la germanisto Theodor Steche, per rimarkinda scienca studo[276], kiu inkluzivis ankaŭ pledon por Esperanto. Ŝuldiĝis nelaste al la esperantemaj membroj de Sprachverein, ke militem-ŝovinismaj trajtoj perdis en ĝi dum la 20aj jaroj sian superregon kaj ke same moderiĝis la antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto.