Выбрать главу

Tamen, la esperantistoj konsciis, ke en Sprachverein troviĝas ankaŭ membroj, kiuj pro sia ideologio simpie ne deziras interpo- polan komunikadon, kiujn per raciaj argumentoj ne eblas kon- vinki, ĉar ili abomenas ĉion, „kio odoras je internacieco".[277] En multe disvastigita libro pri lingvoscienco oni povis legi la opinion, ke Esperanto havos ŝancon nur, se estos evoluo al kosmopoii- tismo, al ĝenerala mondkulturo; tian evoluon la aŭtoro kompre- nis jene:

... nur se estus plenumitaj kaj tutmonde reaiigitaj la postuloj de la internacia socialismo aŭ komunismo, kiuj iras direkte al senspirita ega- ligado, al malvarm-racia utilec-politiko, al ŝablonigo de la homaro, al kontraŭbatalado de ĉio spirite elstara, al sennaciigo, al neado de genio kaj talento, oni povus fari al si ioman esperon pri la ĝenerala disvastiĝo de same ŝabloneca, racieca kaj senkolora internacia mondlingvo.[278]

Tiu ĉi opinio, kiun pluraj germanaj gazetoj represis[279], sendube

respeguiis la kuituran pesimismon ekzistantan en burĝaj medioj.

Sekve, nur tiel longe, kiel naciismaj tendencoj ne akiris superre-

gon en tiuj rondoj, la klopodoj varbi por Esperanto promesis

havi sukceson.

Ĝis la fino de la 20aj jaroj GEA havis relative stabiian pozi- cion. Gi ŝajnis eĉ forta, se oni notas, kiom kontraŭuloj de Esper- anto plendis pro la eksterproporcia graveco, kiun germanoj donis al tia lingvo anstataŭ subteni klopodojn por la disvastigo de la germana en eksteriando. Franz Thierfelder, dum preskaŭ dek jaroj (ĝis 1937) la ĝeneraia sekretario de Germana Akademio en Munkeno, de institucio dediĉita al „scienca esploro kaj flego de germaneco", konstante asertis, ke en Germanio estas pli da orga- nizitaj esperantistoj, ol en ĉiuj aliaj landoj kune.4 Post la nazia potencpreno li memoris, ke, kiam pli frue li protestis kontraŭ la malŝparo de publikaj rimedoj por Esperanto, la „internaciema" gazetaro sin ĵetis kontraŭ la ĝenuio kaj rifuzis al li siajn kolum- nojn.[280] Thierfelder cetere apartenis al la pli respektindaj kon- traŭuloj de Esperanto en Germanio. Li ne hezitis koncedi, ke la „venka iro" de Esperanto okazis „ne nur dank' al ege lerta var- bado, sed pro ĝia sagaca kaj praktika interna strukturo"[281]; ansta- taŭ apelacii - kiel la vulgaraj naciistoj - al obtuzaj sentoj por ataki Esperanton, li senartifike eksplikadis, kial li malaprobas publikan akceladon de tiu lingvo - nome, ĉar tiamaniere endan- ĝeriĝas la monda signifo de la germana iingvo.

La argumentado de Thierfelder substrekas, kiugrade Esper- anto en la Respubliko de Weimar ĉesis esti afero neglektinda aŭ esti simple ridindigita, kiom GEA komencis evolui al interes- grupo, al kiu seriozaj kontraŭuloj montris sian rekonon. Kvan- kam GEA pro sia neŭtraleco ne eksplicite subtenis iun el la inter- naciismaj movadoj, ĝi sendube kun profito ĉerpis el la popula- reco, kiun ĝuis ekzemple la paneŭropa ideo en la pli progresema parto de la germana burĝaro, tiel ke Thierfelder en 1933 rigardis - ne malprave - la antaŭan kreskon de la Esperanto-movado en Germanio kiel karakterizan „por la spirito de la postmilita epoko".[282]

2.2. LA LEVIĜO DE NOVA MALAMIKO

Tamen, neniam malaperis la naciistoj, kiuj, kaptitaj de misia fervoro ekflamigi kaj daŭre teni bolanta la - laŭ ili - deficitan nacian fieron de la germana popolo, konsideris la sinokupon pri Esperanto kiel eksteran distingilon de nesufiĉa patriotismo. Kaj inter tiuj leviĝis, unue apenaŭ rimarkite, novtipaj malamikoj de Esperanto: la nacisocialistoj. Ili ne ĉiel diferencis de tiuj milite- maj ŝovinistoj, kiuj jam antaŭ la Unua Mondmilito direktis vene-najn atakojn kontraŭ Esperanto, sed montris, ĉiam pli evidente kun la paso de la jaroj, senprecedence pli senkompromisan mal- amikecon kontraŭ la lingvo kaj la ideoj fakte aŭ supoze ligitaj kunĝi.

97

La elirpunkto de tiu principa malamikeco estis la „juda ori- gino" de Esperanto. Jam en 1923, sekve de agitado en nacisocia- listaj kunvenoj kaj gazetoj en Bavario, precipe en la nordaj par- toj, kie kampanjis la fifama antisemito Julius Streicher, estis ŝte- litaj afiŝtabuloj de la esperantistoj; dum la Universala Kongreso en Nŭrnberg „la hokkruculoj detranĉis grandan verdan flagon antaŭ la kongresejo".[283] Nelonge, post kiam tiuj incidentoj iĝis konataj, ankaŭ la ĉefredaktoro de Germana Esperantisto devis rebati atakojn de malnova kontraŭulo, Albert Zimmermann, kiu deklaris unu el siaj vivtaskoj la batalon kontraŭ la „juda Esper- anto".[284] Komence de 1926 ekstreme dekstra gazeto nomis Esper- anton „danĝero, eĉ ĝismorta malamiko de ĉia nacieca evoluo", vidante la movadon estrata de judoj aŭ ties servantoj.[285]

La esperantistoj, kiuj okaze estis spertintaj malŝatajn rimarkojn pri la judeco de Zamenhof jam antaŭ la milito, emis komence simple kun malestimo ignori atakojn kontraŭ Esper- anto, bazitajn sur rasa malamo.[286] Sed, alproksimiĝante al la fino de la 20aj jaroj, ili devis zorgoplene registri, kiom la atakoj flanke de la nazioj transiris la kadron de tradiciaj antisemitaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto. La 21an de januaro 1928, debato en la buĝeta komisiono de la bavara parlamento okulfrape relie- figis la divido-linion inter pure reakciaj kaj nete faŝismaj argu- mentoj en rilato al Esperanto. Sur la tagordo troviĝis peticio de Esperanto-grupoj en Munkeno kaj Nŭrnberg por la enkonduko de fakultativa instruado de Esperanto en mezlernejoj. E1 la diskutantoj pozitive sin esprimis nur la socialdemokrata[287] kaj komunista deputitoj. Tute negativa estis, kiel atendeble, la depu- tito de Germannacia Popola Partio, Hermann Bauer, kiu nomis

Esperanton „pure mekanisma, senanima kreaĵo", nura kodo; jam du jarojn antaŭe li estis parolinta en la parlamento pri „mal- lingvo" kaj komparinta la nivelon de Esperanto-kongreso kun tiu de nudprezentadoj.[288] Lin tamen multe superis per akreco la naci- socialista frakciestro Rudolf Buttmann. Por li Esperanto estis fli- kitaĵo de judo, de ano de raso konata pro sia malkapablo esti kreema kaj sia malamikeco kontraŭ la germana kulturo; ĝi sub- fosus la germanan influon ĉe pli malgrandaj nacioj kaj estas „vojpretiganto por latinidigo".[289]

La radikojn de tiu ĉi provo ligi Esperanton al tutmonda kons- piro kontraŭ la germana nacio ni trovas ĉe Adolf Hitler mem, kiu jam en septembro 1922, dum parolado en Munkeno, aŭdigis la jenon:

La marksismo fariĝis la alpelanto de la laboristoj, la framasonismo ser- vis al la „intelektaj" tavoloj kiel malkomponilo, Esperanto estis facil- igonta la interkompreniĝon.[290]

Sed pli konataj iĝis la formuloj de Hitler en Mein Kampf- la libro, kiu - kiel ni hodiaŭ scias - multrilate anticipis teorie tion, kio poste, dum la dekdujara regado de la nazioj en Germanio kaj Eŭropo, estis realigita ĝis la plej teruraj konsekvencoj:

Tiel longe, kiel la judo ne fariĝis la mastro super la aliaj popoloj, li vole- nevole devas paroli ilian lingvon, sed tuj kiam tiuj estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni unu universalan lingvon (ekz. Esperanto!), tiel ke ankaŭ per ĉi tiu rimedo la judaro povus regi ilin pli facile.[291]

Unu jaron post la apero de tiu libro oni povis legi, en 1926, en ekstreme dekstra semajna revuo karakterizan elfluon el tia mania konspiro-teorio:

Tiu bastarda lingvo, sen radiko en la vivo de popolo kaj sen ia literaturo estiĝinta el tiu vivo, estas efektive akironta tiun mondan pozicion, kiun atribuas al ĝi cionisma plano, kaj estas helponta ekstermi patriotismon en la estontaj laborsklavoj de Ciono![292]