La esperantistoj kun maltrankviliĝo registris la monstran batal- deklaron de la plifortiĝanta naziismo kontraŭ sia lingvo.[293] Ĉiam pli ofte en la organo de GEA aperis sinpravigaj artikoloj, traktantaj la rilatojn inter nacieco kaj internacia iingvo. Giaj aŭtoroj pledis por „vera internaciismo", kiu eblas nur „surbaze de forta kaj sana naciismo"[294], aŭ ripetis la kuriozan aserton, ke Esperanto helpas purigi la germanan lingvon, englutante ĝiajn fremdvortojn.[295] En oktobro 1932 Germana Esperantisto publiki- gis proklamon de la nova gvidanto de Esperanto-Instituto por la Germana Regno, kiu postulis servigi Esperanton al la Mplej alta surtera valoro, kiun konas germano, la patrolando"[296], kaj samnu- mere aperis eksiĝ-deklaro de membro de GEA, kiu vidis la kaŭ- zon de la nekontentiga progreso de la movado en ĝia troa ligiĝo al pacifismo.[297] Responde je tiu deklaro, Arnold Behrendt, poŝtkon- silisto kaj ekde 1929 prezidanto de GEA, konfirmis la nepran neŭtralecon de la asocio, juĝante politikan aŭ socian agadon per Esperanto „nek utila, nek necesa".[298]
Preskaŭ samspire tamen Behrendt konfesis, ke por li persone, „kiel ankaŭ kredeble por la plej multaj adeptoj de Esperanto", la movado estas „pli ol pure lingva movado"[299] - ŝajne ne konsciante la kontraŭdiron al la ĵus substrekita principo de neŭtraleco, kiun entenis tia implicita aludo al la „interna ideo". Ĉiuokaze, lia supozo pri la sentoj de la membraro ne estis maltrafa: Sendube la plimulto taksis sian movadon ne nur lingvodisvastiga, sed ankaŭ - pli-malpli eksplicite - pacakcela. Siavice, la nazioj notis kiel esencan kernon de Esperanto la strebon al popola interpaciĝo, kaj ili senhonte argumentis, ke tiun celon oni atingas per „morto- batoj al la vampiroj de la internaciaj potencoj" kulpaj pri la Trak- tato de Versailles, ne per tio, ke germano kaj franco „interbaibu- tas" en Esperanto.[300]
La mallertaj provoj de GEA defendi sin kontraŭ la kreskanta naziismo havigis al ĝi jam antaŭ la potencpreno de Hitler kritikon de eksterlandaj esperantistoj, kiuj rimarkis eĉ akomodiĝon de GEA al la naciisma ondo. Aŭstraj socialistoj notis, ke „la burĝaj esperantistoj senmaskigis sin", ke „ili flatas la naciismon kaj pro- ponas sin al la faŝismo" kaj ke mutiĝis la babiladoj pri „mond- paco per Esperanto" kaj „nova sento".[301] La efiko de la reagoj de GEA, ĉu flataj aŭ ne, tamen komplete forvaporiĝis, ĉar la nazia gazetaro insistis stampi la esperantistojn adeptoj de „tiu artefa- rita, internacia pacifista lingvo, de tiu anemia varmdoma kultu- raĵo por plua idiotigo de nekuraceblaj paneŭropaj miksrasuloj" .[302]
2.3. „SAMDIREKTIGO99
Kiam Hitler akiris la potencon, la 30an de januaro 1933, la estroj de GEA, konsiderante la nerompeble negativan opinion de la nazioj pri internacia lingvo, povis facile imagi, ke la nova situacio ne restos sen postefikoj je la farto de Esperanto.
La unua alarmsigno estis la likvido de la forta laborista Esper- anto-movado. Malpli ol du jarojn antaŭ la „nacisocialisma revo- lucio" ĝi estis spertinta skismon en ligo kun la akriĝanta konflikto inter la Socialdemokrata kaj Komunista Partioj.[303] Kiam GLEA en aprilo 1930 forlasis sian superpartian starpunkton, decidante aliĝi al la komunismema „Intereskomunaĵo por Laborista Kul- turo", multaj nekomunistaj membroj eksiĝis kaj organizis sin en novfondita Socialista Esperanto-Asocio (SEA), kiu atingis preskaŭ 1 500 membrojn. Tiuj eventoj plirapidigis ankaŭ la skis- mon en la internacia laborista Esperanto-movado: GLEA, kiu pretendis plue je proksimume 4 000 membroj, organizis en aŭgusto 1932 en Berlino la fondkongreson de Intemacio de Pro- leta Esperantistaro (IPE), estante ties plej forta landa sekcio apud la soveta.[304]
Antaŭ ol venkis la nazioj, la rilatoj inter GLEA kaj SEA karakteriziĝis per reciproka insultado. Post la Reichstag-incen- dio de la 27a de februaro 1933, kiu servis al la nova reĝimo kiel preteksto por subpremi sindikatojn kaj laboristajn partiojn, ilin ambaŭ unuigis la sama sorto. Komence de aprilo pohcistoj inva- dis la sidejon de GLEA en Berlino, kiu samtempe servis kiel centro de IPE, kaj konfiskis la tutan posedaĵon; GLEA per tio estis disbatita, kvankam en kelkaj lokoj ĝi ankoraŭ daŭrigis kaŝan agadon.[305] SEA ne atendis oficialan malpermeson, sed libervole dissolviĝis la 31an de marto; la provon transvivi sub la nomo „Societo de Esperanto-Amikoj" ĝi rezignis post kelkaj se- majnoj.3 En Leipzig la polico konfiskis la stokon de la komu- nisma eldonejo EKRELO kaj arestis ĝian gvidanton Walter Kampfrad[306], dupi la administrejo de Sennacieca Asocio Tut- monda, kiu troviĝis en la sama urbo, sukcesis ankoraŭ sendi grandan parton de sia havaĵo al Parizo, ĝis ankaŭ ĝin, fine de 1933, trafis malpermeso de ĉia plua agado.[307]
Multaj aktivuloj estis enkarcerigitaj; en unu distrikto oni ares- tis ĉiujn membrojn de grupo de GLEA.[308] Komence de junio ger- mana SAT-ano raportis, ke SA-uloj „ĉion radikale konfiskas. La germanaj brunaj idiotoj ne favore rilatas al Esperanto; ili nomas ĝin juda lingvo, kiu meritas esti disvastigata inter la sovaĝuloj de
Aŭstralio".[309] Peto de SEA-grupestro por permeso de tute priva- taj kursoj estis rifuzita.2 Kompreneble, la persekutoj kontraŭ la- boristaj esperantistoj celis unuavice ilian marksistan aktivadon, ne la scion de Esperanto. Sed ofte la ŝtata polico konsideris esperantistecon lasta guto, kiu, precipe en duba kazo, definitive igis necesa la areston de suspektata socialisto aŭ komunisto. Plur- foje tiaj viktimoj spertis, ke Gestapo nomis Esperanton „sekreta lingvo de komunistoj".
Post kiam per la disbato de la laborista movado jam preskaŭ tri kvaronoj de la esperantistoj en Germanio perdis sian organizan bazon, GEA opiniis, ke ĝi povos transvivi sub la nazia reĝimo nur, se ĝi forlasas sian antaŭan modere internaciisman linion kaj rezignas ankaŭ sian politikan neŭtralecon.
„A1 ĉiuj!" estis titolita la aprila ĉefartikolo de Germana Esper- antisto, en kiu - sub citaĵo de Hitler - la estraro de GEA emfazis sian fidelecon al la germana nacio.[310] Du monatojn poste Behrendt, kiu politike inklinis al Germannacia Popola Partio, aperigis kvin- paĝan artikolon pri „Esperanto serve al la germaneco", kiu kon- klude asertas, ke Esperanto kapablas „multe kontribui por plifir- migi la germannacian konscion, por pliprofundigi la konon kaj komprenon de la germana lingvo, por plifortigi kaj konservadi la germanecon eksterlande, por peri al la eksterlando komprene- mon kaj estimon pri germana ecaro..."[311] En la sama numero GEA raportis pri siaj unuaj ofertoj al la registaro kiel utiligi Esperanton, precipe por kontraŭagi la „terurpropagandon" en eksterlando kontraŭ la nazia reĝimo.[312]
La 30an de majo GEA direktis al la Ministerio de Internaj Afe- roj skriban peton pri „samdirektigo".[313] Post du semajnoj venis la respondo, ke la samdirektigo de GEA „povas esti lasata al (via) konsidero". Informante pri tiu nebule formulita ministeria res- pondo, kiu ne eniris detalojn pri la sekvota procedo, la estraro prezentis al la membroj la gvidliniojn por samdirektigo. Ties punkto 11 postulis, ke „personoj kun kontraŭŝtata sinteno ne povas membriĝi en GEA" kaj ke en ĝiaj gvidaj organoj „nearjoj, marksistoj aŭ komunistoj ne estas allasitaj". Samtempe la estraro substrekis la neceson de la samdirektigo, „se GEA volas pluekzisti kaj senĝene daŭrigi sian laboron", kaj alvokis la mem- braron al disciplino.[314]
La gvidantoj de GEA konsciis, kiom da maltrankvilo tiutempe regis en la vicoj de la membraro. Jam fine de aprilo la prezidanto de la Saksa Ligo raportis, ke „tutaj grupoj" perdis pro la politikaj ŝanĝoj la kuraĝon plue disvastigi Esperanton.[315] En majo, Paul Christaller, prezidanto de la Esperanto-Grupo Stuttgart ekde ĝia fondiĝo komence de 1905, deklaris sian eksiĝon, ankaŭ kiel membro; estante konata pacifisto, ii volis tiel evitigi al la grupo malagrablaĵojn sub reĝimo konsideranta pacifistojn, same kiel komunistojn, „popolaj malamikoj".3 En julio aktivulo en Heil- bronn skribis, ke en lia urbo la movado „preskaŭ tute stagnas", ĉar „ni ne havas tre bonan famon nuntempe tie ĉi".[316] Li kaj krede- ble multaj aliaj atendis, kian rezulton alportos la proksima jar- ĉefkunveno de GEA, sed okazis ankaŭ protestoj kontraŭ la pro- ponita samdirektigo.[317]