Выбрать главу

La situacio por GEA ankoraŭ plikomplikiĝis per tio, ke dum la unua duonjaro de la nazia reĝimo daŭris preparaj laboroj por la 25a Universala Kongreso, kiu estis okazonta en somero 1933 en Koln. La inviton faris en 1932 Konrad Adenauer, la tiutempa ĉefurbestro. Kiam la nazioj eksigis lin el lia ofico, la kongresaj preparoj eniris krizan stadion, ĉar la novaj aŭtoritatuloj limigis la subtenon al Loka Kongresa Komitato (LKK); la organizantoj krom tio sciis, ke jam tre frue la nazia gazetaro estis kondamninta la inviton de Esperanto-kongreso al Koln.[318] La zorgoj de LKK pliiĝis per la fakto, ke tuj, kiam en eksterlando disvastiĝis la unuaj informoj pri la nazia teroro reganta en Germanio, multaj aliĝintoj komencis heziti aŭ rezigni partoprenon en la kongreso. Venis alvokoj, ke oni transloku la kongreson al lando, kie al „judoj, laboristoj kaj entute al ĉiuj aliopiniantoj" estus garantiita la partopreno.[319] La indigno en eksterlando kreskis, kiam oni ek- sciis, ke slovaka komercisto, travojaĝanta Germanion, estis batita de nazioj ĝis senkonscio nur pro tio, ke li portis suspektin- dan insignon - la verdan stelon.[320]

Tamen, verŝajne plimulto de la germanaj esperantistoj favoris okazigi tiun internacian manifestacion en sia lando, esperante tiel havigi al si pli da apogo, aŭ malpli da premo, flanke de la nov- aj regantoj; oni sekve klopodis trankviligi tiujn eksterlandanojn, kiuj timis renkonti ĝenojn dum sia restado en hitlera Germanio. Precipe la semajna gazeto Heroldo de Esperanto, aperanta en Koln, ripete certigis, ke „hodiaŭ la situacio en Germanlando estas pli trankvila kaj pli sekura ol antaŭe".[321] Tiuj asertoj siavice ekflamigis protestojn[322], kaj komence de junio la Pola Esperanto- Kongreso en Varsovio akceptis rezolucion, ke la UK en Koln „ne povos esti de la Poloj vizitata".[323]

Meze de majo la prezidanto de UEA, Eduard Stettler, urĝe demandis al LKK, ĉu „la kongreso povos okazi... en plena libe- reco, sen polica kontrolo aŭ neceso de polica protekto".[324] Ne rice- vinte respondon post kvar semajnoj, Stettler la 17an de junio dis- sendis al la Komitatanoj de UEA cirkuleron, en kiu li petis voĉ- donon pri la demando ĉu okazigi la kongreson en Koln aŭ rezigni

 

Invito de la ĉefurbestro Konrad Adenauer al la 25a Universala Kongreso. Malsupre: Malfermo de la 25a UK en Kolonjo: Anstataŭ la eksigita Adenauer la kongresanojn alparolis la nazia ĉefurbestro Gŭnter Riesen.

 

pri ĝi. E1 la dudek respondintoj, 14 Komitatanoj, inter ili ĉiuj ger- manaj, voĉdonis por okazigo de la kongreso; nur kvar voĉdonis kontraŭ, kaj du sindetenis.[325] Stettler mem pretis rezigni pri la kongreso[326]; tia decido tamen estus koncerninta nur la kongreson de UEA, tradicie okazantan kadre de la Universala Kongreso, pri kiu kiel tuto kompetentis la Internacia Centra Komitato. En ĉiu okazo la rezulto de la voĉdono estis klara, kaj intertempe ankaŭ LKK povis komuniki certigon de la aŭtoritatoj, ke ne oka- zos „malfacilaĵoj aŭ ĝeno al invititaj eksterlandaj gastoj".[327] La nazia reĝimo, zorgema pri sia internacia reputacio, ankoraŭ mal- antaŭenŝovis sian ideologian kontraŭecon al Esperanto.

La kongreso fine sukcesis altiri nur 900 partoprenantojn el 32 landoj - proksimume duono de tiu nombro, kiun oni pli frue antaŭvidis.[328] Krom tio, kiel notis brita kongresano, „oni sentis iomete strangan atmosferon pro la kelkaj Hitleraĵoj".[329] La nazia ĉefurbestro Gŭnter Riesen salutis la kongreson en bruna ĉemizo. En sia parolado li, tute prisilentante Esperanton, esprimis sian ĝojon, ke venis tiom da eksterlandanoj „por konvinkiĝi per la faktoj pri Germanio, kiel ĝi vere estas"; la „nacisocialisman revo- lucion" li defendis kiel protekton de la mondo kontraŭ la bolŝe- vismo.[330] Poste, la gazetaro de Koln publikigis favorajn juĝojn de kelkaj kongresanoj pri la harmonia trapaso de la UK kaj asertis, ke en la tutmonda esperantistaro estonte ne plu havos grundon „terurfabeloj" pri Germanio.[331]

En la kadro de la Universala Kongreso okazis, la 29an de julio, la jarĉefkunveno de GEA, kies prioritata tagordo estis la pro- pono pri samdirektigo de la asocio. La delegitoj - reprezentitaj estis 41 grupoj kun 106 voĉoj, kiuj konsistigis malpli ol kvin pro- centojn de la tuta membraro - unuanime aprobis la samdirekti- gon. Behrendt provizore transprenis la oficon de „givdanto". A1 li senpere respondecis kvarmembra gvidkonsilantaro (anstataŭ estraro) kaj la estroj de la grupoj („Obmanner"). Ai la jar- ĉefkunveno estis de tiam rezervita nur konsila karaktero.[332]

La nova statuto de GEA[333] ne plu entenis indikon pri politika neŭtraleco. Drastan ilustron de la ŝanĝita situacio liveris la mina- caj vortoj de Behrendt en Koln, ke homojn, kiuj uzas Esperant- on „por malbonaj celoj", do „misuzantojn oni punu".[334] Efektive, laŭ la gvidlinioj, personoj kun „kontraŭŝtata sinteno" ne rajtis aparteni al GEA.[335] Sed, kompare kun la projekto de gvidlinoj publikigita antaŭ la kongreso, en la fina versio ne troviĝis la post- ulo, ke „nearjoj, marksistoj aŭ komunistoj" estas ekskluditaj el gvidaj postenoj en la asocio. Tiu ĉi kondiĉo estis kaŭzinta indi- gnajn reagojn: Malnova membro, la aŭstra Esperanto-pioniro Otto Simon, sendis al Behrendt akre formulitan eksiĝdeklaron[336], kaj ankaŭ flanke de germanaj esperantistoj venis multaj protes- toj.[337] Kvankam la diskriminacia klaŭzo malaperis el lagvidlinioj, Behrendt tamen postulis de kandidato por la funkcio de grupes- tro skriban certigon, ke li ne estas judo, ne simpatias kun marksismo kaj informos al GEA pri „kontraŭŝtataj" membroj.[338]La kongresraporto optimisme notis: „Nun ĉiuj zorgoj foriĝis, ĉar Germana Esperanto-Asocio efektivigis sian ,Gleichschai- tung'."8 Sed tre baldaŭ montriĝis, ke tiu atendo estis iluzio. Unue, spite la esperon de Behrendt, neniu registara instanco nomis oficialan gvidanton de GEA, kiel tio necesis por laŭorda samdirektigo. Por inklinigi la reĝimon, Behrendt admonis la membrojn, ke estas ĉies devo utiligi la korespondadon kun ek- sterlandaj esperantistoj por „ĝusta informado" pri la nova Ger- manio.[339] Tiu alvoko efektive ne restis sen efio2, kaj ankaŭ ne man- kis esperantistaj voĉoj el aliaj landoj, kiuj esprimis sian simpa- tion al la nazia reĝimo, inkluzive ĝian kontraŭjudan politikon.[340]Krom tio, Germana Esperantisto en oktobro 1933 publikigis sur pii ol ses paĝoj esperantlingvan tradukon de parolado de Hitler[341], kaj la Esperanto-Unuiĝo de Saksaj Geinstruistoj eldonis kvarpa- ĝan informilon La Nova Germanlando, kiu en 10 000 ekzemple- roj estis dissendita al 70 landoj. Klopodante per statistikoj pruvi la superregon de judoj en la germana pubiika vivo, tiu ĉi pam- fleto apartenas pro sia nepretervideble antisemita tendenco al la plej fiaj presaĵoj iam eldonitaj en la iingvo de Zamenhof.

2.4. ESPERANTISTAJNAZIOJ

Due, ĉirkaŭ tiu tempo, en aŭtuno 1933, interne de la germana Esperanto-movado ekaktivis personoj, al kiuj la submetiĝemo de GEA ankoraŭ ne sufiĉis. Temis pri grupeto ĝis tiam apenaŭ konata: Jam la 9an de februaro 1931 juna SA-rotestro estis fon- dinta t.n. „Nationalsozialistischer Deutscher Esperanto-Bund", kiu dekomence disponigis sin al la propagando de naziismo per Esperanto. La partio tamen ne permesis al la asocio uzi la epite- ton „nacisocialisma", tiel ke ĝi ŝanĝis sian nomon al „Neue Deut- sche Esperanto-Bewegung" (NDEB). En oktobro tiu grupo lan- ĉis dissplitan kampanjon kontraŭ la „eternaj hieraŭuloj" de GEA kaj senvuale klopodis tiri al si ĝiajn membrojn.[342] La statuto de NDEB postulis i.a., ke ĉiu Esperanto-organizaĵo en Germa- nio, „kiu toleras kaj akceptas kiel membrojn judojn, pacifistojn kaj negocemulojn", estu „ĉe ĉiuj interesitaj instancoj" kontraŭ- batalata tiel longe, „ĝis ĉesos tiu negermana sinteno aŭ estos eldevigita la dissolvo".[343]