Komence, ĉefe pro la prestiĝo de Behrendt, la sukcesoj de la subfosa laboro de NDEB restis limigitaj; vidante, ke eĉ naziaj GEA-membroj ne amase transiris al ĝi, NDEB mildigis la antaŭan kondiĉon, ke nur partianoj povas aliĝi, kaj de tiam akceptis ankaŭ simpatiantojn. GEA reĵetis la atakojn de NDEB, asertante ke esence la celoj de la du organizaĵoj identas, krom se temas pri la ambicio de la NDEB-estroj kaj pri la juda problemo. Eksigo de la judaj membroj estis rifuzita (se ili montriĝis „hones- taj homoj"), ĉar postulo pri apliko de la „arjo-paragrafo" en GEA ankoraŭ ne estis ricevita.[344]
En aprilo 1934, tamen, la konflikto eniris krizan stadion: Dek- ses lokaj grupoj en Saksio ultimate minacis per eksiĝo, se ne reti- riĝos la gvidantaro de GEA kaj validiĝos la arjo-paragrafo.3 Res- ponde, Behrendt substrekis, ke por la ekzisto de judaj delegitoj de UEA en Germanio ne troviĝas leĝa malhelpo[345], kaj eksigis la ĉefan respondeculon de la ultimato, la estron de la Saksa Ligo, Albrecht Naumann.[346] Naumann, metilerneja instruisto kaj dum multaj jaroj gvidanto de la gazetara servo de GEA, ankoraŭ en Koln estis proponinta Behrendt kiel gvidanton de la asocio. Lia nuna provo forigi Behrendt trovis nur malmultan subtenon inter la membraro de GEA. E1 la 1 048, kiuj esprimis opinion, nur 22 pledis por tuja enkonduko de la arjoparagrafo[347], kaj en majo, dum la pentekosta jarĉefkunveno de. GEA en Wŭrzburg, Behrendt estis unuanime reelektita kiel gvidanto.
Sed ankoraŭ dum la jarĉefkunveno venis nova ultimato: NDEB postulis, ke ambaŭ asocioj kunfandiĝu al „Germana
Esperanto-Fronto", kies estro estu Naumann; se GEA ne cedos, NDEB anoncis „konduki en piej senkompata kaj akra maniero fanatikan bataion kontraŭ la nunaj personecoj, kiuj kiel reakciu- loj provas obstini kontraŭ la estiĝo de nacieca spirito interne de la germana esperantistaro".[348] La jarĉefkunveno kvitancis la voĉle- gon de la letero de NDEB per „fi"- vokoj kaj ridado, sed la ĵus reelektita Behrendt, estante vundita pro la akuzo esti „reakciulo", nun rezignis kaj deklaris sian demision.[349] Kiel novan gvidanton li proponis la inĝenieron Kurt Walther el Dresden, partianon, kiu nur fine de 1931 estis aliĝinta al GEA.
Transpreninte sian oficon, Walther ne nur omaĝis al sia antaŭulo, sed sin klinis ankaŭ antaŭ Naumann. Jam du semajn- ojn poste, la 3an de junio, li (por GEA) kaj Willibald Pietsch (por NDEB) subskribis interkonsenton pri kuniĝo de la du orga- nizaĵoj en laborkomunaĵon, kiu fiksis al si kiel celon la kreon de Germana Esperanto-Fronto.[350] En julio Walther postulis de ĉiuj GEA-membroj plenigi enketilon kaj respondi i.a. la demandon, ĉu li/ŝi estas juddevena aŭ ne.[351]
Dum kelka tempo ŝajnis, ke GEA plene adaptiĝis al la linio de NDEB, ke efektive ĉesis la kvereloj. Sed la konkordo ne daŭris longe, ĉar Friedrich Ellersiek, la eldonisto de la organo de GEA, kategorie rifuzis akcepti iajn sciigojn de NDEB en sia revuo. Kiam, krome, berlina grupo kontestis la validon de la decidoj de Wŭrzburg - fakte, Behrendt pro la ĝenerala konfuziĝo ne estis atentinta la ĝustan procedon por inviti al la jarĉefkunveno NDEB denove rompis la rilatojn kun GEA kaj ekde septembro 1934 ekaperigis propran informilon.[352] Senkaŝe ĝi alvokis la mem- brojn de GEA forlasi sian asocion, atakis Eilersiek pro la aperigo de reklamoj pri „kontraŭgermanaj" Esperanto-eldonaĵoj kaj postulis utiligi la lingvon por la patrujo „sur senkondiĉe naciso- cialisma bazo". Kvankam apenaŭ pasis monato, kiam GEA ne komplezis al la nazia reĝimo, NDEB konsideris tion nura oportu- nismo.[353]
Por ne plu liveri al NDEB nutraĵon por atakoj, Walther klopo- dis ĉiam pli forviŝi la lastajn diferencojn inter GEA kaj NDEB. Li certigis al Pietsch, la estro de NDEB, ke kun lia konsento en GEA okazas nenio, kio ne akordiĝas kun liaj nacisocialismaj principoj ? La 6an de januaro 1935 eksterordinara jarĉefkunveno de GEA en Dresden akceptis novan statuton, en kiu kiel celo de la asocio estis difinita, apud la disvastigo de Esperanto, ĝia „uti- ligo en nacisocialisma senco".[354] Nun definitive elektita kiel gvi- danto, Walther petis la kunhelpon de siaj membroj „por disvas- tigi per Esperanto nian nacisocialisman mondkoncepton en ĉiuj ŝtatoj de la mondo".[355] Kaj, fine, por „dftirilate kontentigi la post- ulojn de la tempo", Walther komunikis en septembro 1935: „Membroj de GEA povas esti nurgermanaj samnacianojF[356] Tio signifis, ke judoj devis eksiĝi el la asocio.
La iam neŭtrala kaj tutmonde respektata Germana Esperanto- Asocio elpelis en la nomo de „amo al la nacio" el siaj vicoj la sam- gentanojn de Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kiu iam estis vokinta al siaepokaj ideaj patroj de faŝismo: „Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton ,amo\ ĉar en via buŝo la sankta vorto ,amo' malpuriĝas."[357]
2.5. LA VOJO AL MALPERMESO
Priskribinte la etapojn de la degenero de la politike neŭtrala GEA al asocio, kiu deklaris sin dediĉita al la nazia ideologio, ni nun, utiligante ankaŭ aktojn de la Sekreta Ŝtata Polico nun kon- servatajn en Federacia Arkivo en Koblenz, klopodu rekonstrui la taktikon, kiun sekvis la reĝimo en sia kontraŭesperanta poli- tiko, esplorante samtempe, kiel gi reagis je la provoj krei ian sim- biozon de Esperanto kaj nacisociaiismo.
La unuan gravan oficialan baton kontraŭ la germana Esper- anto-movado donis, post la detruo de la laboristaj asocioj, dekreto de la Regna kaj Prusa Ministro pri Scienco, Edukado kaj Popola Klerigo, Bernhard Rust, de la 17a de majo 1935:
La flegado de artefaritaj mondhelplingvoj kiel la lingvo Esperanto ne havas lokon en la nacisocialisma Stato. Ilia uzado kondukas al malfor- tigo de esencaj valoroj de nacia ecaro. Tial oni evitu ĉian akceladon de instruado de tiaj lingvoj, porinstruaj klasĉambroj ne estu disponigataj por tiu celo.[358]
Kvankam tiu ĉi dekreto, nuligante oficialan permeson pri instru- ado el la jaro 1924, nur sankciis la jam antaŭe silente ĉesigitan instruadon (ĉiaj radiokursoj de Esperanto estis likviditaj tuj post la potencpreno), ĝi tamen sekvigis vastan reefion en la gazetaro, kiu kutime interpretis ĝin kiel malpermeson de Esperanto entute.[359] Responde je memorando, sendita al la registaro antaŭ la dekreto, Walther ricevis la 3an de junio sciigon de la Ministerio de Internaj Aferoj, ke la laboro por Esperanto „ne estos malper- mesita, sed ankaŭ ne estos ŝtate subtenata". Informante pri tio la membrojn de la gvidantaro kaj la grupestrojn, Walther petis „urĝe", ke ĉiuj membroj transsendu al li eltiraĵojn el siaj privataj korespondaĵoj, kiuj dokumentu, „ke la esperantistoj per sia mondhelplingvo agadis en eksterlando por popolo kaj patro- lando".[360]
Sed preskaŭ samtempe, unuafoje venis aŭtoritata opinies- primo pri la ĝistiamaj provoj de germanaj esperantistoj servigi Esperanton al la nazia ideologio kaj per tio ignori la humanisman estiĝofonon de sia lingvo kaj movado. Tiu opiniesprimo estis klare negativa. En duonoficiala komentario pri la dekreto de
113
Rust, la ministeria konsilisto Kohlbach donis al la esperantistoj la jenan lecionon:
Kiel ĉe la plej multaj internaciaj strebadoj, ankaŭ ĉe la Esperanto- movado pelanta impulso estas la deziro je alvenigo de eterna interpo- pola paco. ... Eĉ se hodiaŭ multaj germanaj esperantistoj distanciĝas de tiaj politikaj fantaziaĵoj ..., tamen la origine pelanta ideo de movado ne estas facile likvidebla. Sed ankoraŭ pli granda ol la danĝero de memtrompo ... estas, ke elementoj, kiuj malakcepte kontraŭstaras al la hodiaŭa ŝtatformo kaj al ĉiu nacia memkonservado, eluzas tian movadon por, ŝirmitaj per ĝi, sekvi siajn malnovajn celojn interne de ĝi kaj sur ĝiaj vojoj.[361]