Выбрать главу

ne povis esti pli kruela.

La atakoj cetere demonstris intiman konon de la Esperanto- movado. La semajna gazeto Fridericus, kiu tutpaĝe tamburis kontraŭ „Esperanto, monda danĝero", atentigis, ke Heroldo de Esperanto preparas sian translokiĝon de Koln al Nederlando kaj ke ankaŭ eksterlandaj esperantistoj tion postulas.[371] La aludo ilus- tras la delikatajn implicojn, kiujn entenis la pluaperado de tiu populara Esperanto-gazeto en hitlera Germanio. Jam en 1933, antaŭ la Universala Kongreso en Koln, Heroldo ricevis kaj pro- testojn el eksterlando pro artikoloj pentrantaj tro favoran bildon de la evoluo en la unuaj monatoj sub la nazia regado[372] kaj anoni- majn poŝtkartojn de „grupo de germane sentantaj esperantistoj" en Leipzig, postulanta „tujan adaptiĝon al la nova epoko" kaj ĉesigon de la reklamado por libroj de Erich Maria Remarque.[373]

En oktobro 1934 la eldonisto kaj ĉefredaktoro Teo Jung maldun- gis ses kunlaborantojn; fine de la sama jaro li fondis duan ĉefside- jon en Rotterdam, kien li intencis eskapi, se restos la financaj malfacilaĵoj. En septembro 1935 li grandlitere anoncis: „Heroldo venkis la krizon! Nun ni povas komenci novan konstruan labor- on".[374] Du monatojn poste tamen li devis legi en Pola Esperantisto ultimatan postulon, ke aŭ Heroldo kiel eble plej baldaŭ translo- kigu en alian landon „aŭ la tutmonda esperantistaro solidare ĉesos aboni kaj subteni tiun ĉi ĵurnalon, kies aperado en la moderna Germanujo estas granda paradokso".[375] Jung, kiu nomis tion „pereiga taktiko"[376], preparis sin je la definitiva translokiĝo, kiu estis antaŭvidita por aŭtuno 1936.[377] Sed la nazia premo, pre- cipe la atako en Fridericus, plirapidigis la elmigran procedon. En julio 1936, kiam GEA devis dissolviĝi, Jung estis vokita, ne la unuan fojon, al Gestapo por aŭskulti la deklaron, ke lia entre- preno estas „nedezirata".5 Abrupte li devis ĉesigi la eldonadon de Heroldo en Koln.[378]

Jam fine de 1935 estis ĉesinta aperi la organo de GEA, ĉar ĝia eldonisto Friedrich Ellersiek rezignaciis pro financaj malfacilaĵoj kaj pro la senĉesaj atakoj, kiujn NDEB kun aparta prefero estis direktinta kontraŭ lia „negermana sinteno"; laŭ la policaj aktoj, unu el la gvidantoj de NDEB lin plurfoje, ekde oktobro 1934, denuncis ĉe Gestapo.[379]

En la lasta numero de la organo Kurt Walther ankoraŭ esper- plene citis komunikon de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj: „Ĉiu germano povas, se li volas, lerni Esperanton!"[380]Sed, meze de preparlaboroj por la 25a Germana Esperanto-Kongreso en

VVeimar, venis la dekreto, postulita de Heydrich. Subskribis ĝin, kun dato de la 18a de februaro 1936, Martin Bormann, stabestro de la anstataŭanto de la Fŭhrer.

Car la kreo de internacia mikslingvo kontraŭas al la bazaj konceptoj de la nacisocialismo kaj finfine povas respondi nur al la intereso de superŝtataj potencoj, la anstataŭanto de la Fŭhrer malpermesas al ĉiuj partianoj kaj membroj de la organizoj filiigitaj al la partio apartenon al ĉiuspecaj unuiĝoj de artefarita lingvo.[381]

Ĉar NDEB estis gvidata de partianoj kaj kredeble granda nom- bro de ĝiaj membroj2 same apartenis al la Partio, ĝi praktike finis per tiu ĉi dekreto sian malhonorindan ekziston. Jam fine de 1935 Walther rimarkis, ke NDEB apenaŭ plu montras signojn de akti- vado, verŝajne ĉar la aŭtoritatoj komprenigis al ĝi, ke ĝuste la propagando per Esperanto por nacisocialismo, kiun ĝi laste difi- nis kiel solan celon de *ia agado, estas maldecaĵo.3 Willibald Pietsch, la antaŭa gvidanto de NDEB, ĝis la fino de la Tria Regno troviĝis sub konstanta observo de Gestapo.[382]

Ankaŭ GEA frontis la demandon ĉu entute daŭrigi la agadon aŭ dissolvi la asocion, ĉar pro la dekreto de Bormann ne nur Wal- ther, sed multaj membroj devis eksiĝi. Kiel planite, ankoraŭ oka- zis fine de majo 1936 la kongreso en Weimar; je tiu okazo aperis varbbroŝuro pri Esperanto, en kiu mankis ĉia informo pri la estiĝo de la lingvo aŭ pri la aŭtoreco de iu Zamenhof.5 Unuanime la delegitoj decidis daŭrigi la agadon, akceptis novan statuton (la kvaran dum tri jaroj) kaj elektis la dresdenan komerciston Fritz Thieme nova gvidanto.[383]

Sed la nova estraro apenaŭ povis ĝui paŭzon por ekspiri, ĉar intertempe la reĝimo faligis la lastajn skrupulojn. La 26an de aprilo du nederlandaj esperantistoj, kiuj en Dŭsseldorf havis kunvenon kun germanaj samlingvanoj, estis arestitaj de Ges- tapo; post kvartaga pridemandado ili estis kondukitaj al la land- limo.[384] La daton de la 24a de aprilo portas interna dekreto de la politika polico, kiu lasas al la bontrovo de lokaj policejoj dissolvi grupojn, kies membroj agas kontraŭŝtate. Ni legas en ĝi ankaŭ: „Pro ŝtatpolitikaj kialoj ĝenerala malpermeso de la Esperanto- unuiĝoj nuntempe ne estas intencata." Kiel asertis Heydrich en 1940, post tio daŭris la nekontrolebla nelaŭleĝa aktivado de membroj de Esperanto-asocioj, tiel ke necesis meti finon al la organizita movado entute. La mortiga bato venis la 20an de junio: Dekreto de Heinrich Himmler, ĵus kuniginta la oficojn de policestro kaj de gvidanto de SS, malpermesis la agadon por la internaciaj organizaĵoj UEA kaj SAT[385]kaj postulisde la enlandaj asocioj, unuavice de GEA[386], mem likvidi sin ĝis la 15a de julio, se ili volas eviti devigan dissolvon. Post tiu dato ĉia aktivado por organizaĵo de artefarita lingvo estis malpermesita.[387]

Tiun postulon Thieme sciigis al la grupoj kaj individuaj mem- broj per cirkulero de la 4a de julio.5 Tridek jarojn kaj preskaŭ du monatojn post sia fondiĝo Germana Esperanto-Asocio ĉesis ekzisti.6

2.6. ESPERANTO - ĈUNURA LINGVO?

Kian instruon, do, liveras studo de la aktoj de la sekreta ŝtata poiico? Unuarigarde, oni povas konkludi, ke GEA estis malper- mesita, ĉar malgraŭ sia adaptiĝo ĝi restis penetrita per kontraŭre- ĝimaj elementoj.

Ne estas dubo, ke dum la tuta daŭro de la Tria Regno okazis kontraŭfaŝisma rezistado de esperantistoj, precipe laboristaj. Grandparte malaperis, pro la komuna malamiko, la kontraŭeco inter GLEA kaj SEA[388], sed plej aktivaj en la organizado de rezis- tado helpe de Esperanto montriĝis la komunistoj.2 Dum la unuaj jaroj de la nazia reĝimo, membroj de GLEA okazigis konspirajn kursojn[389] kaj disvastigis inter siaj eksterlandaj kamaradoj infor- mojn pri la situacio en Germanio, kiuj kelkfoje estis kaŝitaj sub la eksteraĵo de reklamilo, ekzemple por la kremo NIVEA.[390]Inverse, tradukoj el la eksterlanda laborista Esperanto-gazetaro servis kiel instrumaterialo en nelaŭleĝaj kontraŭnaziaj ĉeloj. Ankaŭ la revuoj de SAT de 1933 ĝis 1935 estis plenaj de aŭtenti- kaj raportoj de germanaj kamaradoj pri la nazia teroro; ŝajnas cetere, ke tiuj ĝenerale pentris pli realecan bildon de la situacio[391], ol la komunistaj PEK-bultenoj.[392] Laboristaj esperantistoj ne nur konservis inter si kontakton per sekretaj renkontiĝoj en privataj loĝejoj, eĉ en banejoj kaj arbaroj[393], sed ankaŭ disponigis sin por kurieraj servoj, transportante ilegalan literaturon de Cehoslova- kio al Saksio[394] aŭ de Ruhr-regiono al Nederlando[395]; en Hamburgo maristoj kontrabandis al lokaj esperantistoj kontraŭnaziajn bro- ŝurojn.[396] Esperanto helpis ankaŭ por ebligi al politikaj persekuta- toj la fuĝon al eksterlando. Multaj laboristaj esperantistoj tamen iĝis viktimoj de la reĝimo: Longa estas la listo de tiuj, kiuj, parte dum pluraj jaroj, suferis en malliberejoj kaj koncentrejoj. En la koncentrejo Hohenstein la instruisto Schubert pro troaj torturoj mortigis sin[397], kaj Theodor Stoterau, la fondinto de laborista Esperanto-grupo en Bremerhaven, el la kvina etaĝo de la tribu- nalo, kiu kondamnis lin al sesjara mallibereco, ĵetis sin al morto.[398]Tre aktiva komunista esperantisto en Frankfurto apud Majno, Herbert Haupt, arestita jam en 1933, estis mortpafita verŝajne en kelo.[399] Murdkaj estis ankaŭ Willi Frŭndt el Grabow kaj la sarlanda komunisto Willi Herrmann.