Выбрать главу

Ankaŭ en koncentrejo laboristoj plue instruis Esperanton, se tio eblis, kvankam ŝajnas, ke tiaj kursoj pli kaj pli servis ĉefe kiel kaŝa forumo por politikaj diskutoj .[400] Entute, kun la paso de la jaroj la eblecoj labori por la disvastigo de Esperanto reduktiĝis al minimumo. Ekzemple, el berlina grupo de GLEA evoluis antifa- ŝisma rezista grupo, kiu sukcesis transvivi ĝis 1944; ĝian kernon formis esperantistoj, sed iom post iom aliĝis al ĝi por konspira la- boro kontraŭ la reĝimo ĉiam pli da novaj homoj, kiuj ne povis utiligi Esperanton kaj eĉ ne sciis ĝin.[401]

Kiom la rezistado de laboristaj esperantistoj tuŝis GEA? Kiel entute ili rilatis al la „neŭtraluloj" sub la kondiĉoj de faŝismo? La SAT-anoj estis en junio 1933 rememorigitaj de sia gvidanto Lanti pri konsilo jam donita en aŭgusto 1929 al membroj en landoj, kie SAT estis malpermesita: Lanti konsilis, ke „kie niaj anoj ne povas kolektiĝi sub nian ruĝan flagon, tie ili devas ŝirmi sin per la nure verda; ili devas partopreni la neŭtralan, burĝan, eĉ faŝistan esperantan movadon".[402] Kvankam Lanti celis unuavice la kondi- ĉojn de agado en landoj de „blanka teroro", kiuj - malsame kiel hitlera Germanio - ne estis principe malamikaj al la neŭtrala Esperanto-movado, parto de la germanaj SAT-anoj certe sekvis lian konsilon kaj aliĝis al GEA „por havi kontakton kaj ne perdi nian lingvoscion".[403] Sed kontraŭ grandskala infiltriĝo de GEA per socialistoj kaj komunistoj parolas ĉefe la jenaj faktoj: Unue, GEA mem pro singardemo apenaŭ emis toleri amasan aliĝadon de personoj pli frue konataj kiel anoj de laborista organizaĵo; due, tiuj, kiuj sekvis la alvokon de Lanti, estis admonataj de SAT ne agi politike en la kadro de la neŭtrala asocio; trie, inter la SAT-anoj leviĝis ankaŭ la kritiko, ke Lanti „forgesis, ke la esp. movado en Germanio ne plu estas ,neŭtrala\ sed faŝisma", kaj ke al tia movado „aliĝo nia ne eblas".[404] Decidaj rezistantoj do ne povis konsideri GEA taŭga forumo por sia agado.

Kontraŭ konkludo, ke GEA estis malpermesita, ĉar ĝi ne sukcesis liberigi sin de membroj malamikaj al la reĝimo, sin altru- das ankoraŭ alia konsidero, nome ke Heydrich intence trogravi- gis la ekziston de marksistaj elementoj en la germana Esperanto- movado, ĉar tiamaniere li esperis pli rapide atingi sian bazan celon, al kiu la konservativa burokratio (kaj, ŝajne, eĉ la Ministe- rio de Propagando) ankoraŭ malinklinis: komplete frakasi la tutan Esperanto-movadon. Heydrich, kiun obsedis la imago pri kontraŭgermana konspiro de la tutmonda judaro, estis per siaj agentoj sendube bone informita pri la interna strukturo de GEA kaj pri la mentaleco de ĝiaj plejparte nepolitikemaj membroj. Ĉu agis en ĝi pli-malpli granda nombro de marksistoj aŭ ne, tio ape- naŭ povis esence influi lian bazan konvinkon, ke Esperanto estas eltrovaĵo de judo, subtenata de judoj kaj sekve ekstermenda. Por li ĉiuj aktivaj esperantistoj kvazaŭ nature estis malamikoj de la ŝtato, ĉar nur tiaj povas interesiĝi, kiel li skribis en junio 1935, „pri la propagando, tute superflua kaj el nacieca vidpunkto akre rifuzenda, de universala lingvo por la homoj de ĉiuj popoloj kaj rasoj".[405] La insistadon de Heydrich pri detruo de la Esperanto- movado oni povas konsideri cetere konsistiga ero en lukto por plifortigita pozicio de Gestapo kaj SS en la ŝtato: Sian celon Himmler kaj Heydrich atingis, la 17an de junio 1936, per la sta- rigo de la institucio Reicbsfŭhrer SS und Chef der Deutscben Polizei.[406] Tri tagojn poste estis dekretita la definitiva malapero de GEA.

Ke Heydrich ceiis ekstermi Esperanton mem, ne nur malebligi ĝian utiligon por poiitikaj strebadoj ne konformaj al la naziismo, plej klare vidiĝas el interna raporto de dekunu tajpitaj paĝoj de la 8a de junio 1940, kompilita de Reichssicherheitshauptamt (Regna Ĉefoficejo por.Sekureco, ekde oktobro 1939 la centro de Sekureca Polico kaj Sekureca Servo), kiu resumas la ideologian pozicion de la nazioj en rilato kun Esperanto. Enkonduke, oni legas pri la estiĝo de Esperanto la jenon:

E1 cionisma movado (Haveve Cion[407]) devenas la pola judo Zamenhof, siatempe okulkuracisto en Varsovio. Li strebis realigi la judan mondre- gnon laŭ la profeta eldiro de Jesaja 2, 2-4, do pacregnon sub juda gvi- dado.[408] Ĉiuj popoloj estis libervole submetiĝontaj al la judaro. Tiu celo estis atingota per „paca" trapenetrado kaj malkomponado de la mas- traj popoloj. Kiel rimedoj servis al Zamenhof senbrida pacifismo, nova religio iniciatita de li, homaranismo, kiel antaŭŝtupo al juda religio kaj la universala lingvo „Esperanto" inventita de li, kiu pere de sama legaĵo por la homoj de ĉiuj popoloj, koloroj kaj klimatoj, pere de samaj eduko, idealoj, konvinkoj kaj celadoj iom post iom estis kondu- konta al ĝenerala kaĉo de popoloj.

Ĉiuj tri celadoj kune, ne nur la propagando por universala lingvo, kon- sistigas la esperantismon, kiu de post ĉ. 1905 ludas la rolon de helpa armilo de la judaro.

Kiel specialaj rimedoj estis antaŭvidataj i.a.: Internacia gazetaro, unue parte, poste tute en Esperanto; internacia literaturo; internacia labor- perado kaj loĝlibereco.

Daŭrigante, la dokumento analizas tra naziaj okulvitroj la evo- luon de Esperanto en la Respubliko de Weimar.

Ĝuste en la epoko post 1918 la esperantismo povis tre bone enradikiĝi en Germanio. La maldekstraj partioj kaj rondoj utiligis la artefaritan lingvon wEsperantow. La gvidado de preskaŭ ĉiuj Esperanto-asocioj troviĝis en la manoj de judoj kaj framasonoj. La sistem-epokaj regista- roj tre akcelis tiun lingvon, ĉar ĝi tre propagandis en sia literaturo la ideojn de marksismo kaj komunismo, estante bonega internacia organo de la mondinterfratiga ideo de tiuj mondkonceptoj, kiujn utili- gis la judo por la atingo de sia celo - mondregado.

Post tio, apenaŭ mirigas, ke eĉ la adaptiĝema GEA ne trovis indulgon. Eĉ se malmultaj naciemaj homoj volis akceli kaj dis- vastigi Esperanton „en senco utila al la ŝtato" - daŭrigas la doku- mento - la spertoj montris, ke tio estas „tute erara kredo". Mal- graŭ la samdirektiĝo, eĉ politike fidindaj gvidantoj de Esper- anto-organizaĵoj ne povis malhelpi agadon en iliaj vicoj malami- kan al la ŝtato, ĉar granda parto de la membraro devenas el la la- boristaro, kiu ne sciis profesie uzi la lingvon, „sed utiligis ĝin por sia ilegala politika agado". Tia politika influo al la germanaj esperantistoj estas atribuata ankaŭ al Universala Esperanto- Asocio, kvankam la dokumento - relative korekte - difinas ĝin „internacia unuiĝo de burĝ-Iiberalisma karaktero por neŭtrala apliko de Esperanto sur la kampo de turismo ktp."[409]

Ne konante tiun ĉi dokumenton, oni eble povas sin demandi, ĉu ne tamen la nazioj pretis toleri Esperanton kiel lingvon. Fritz Thieme, la lasta gvidanto de GEA, en julio 1936 informis al la membroj, ke la dekreto de Himmler ne turnas sin „kontraŭ la apliko" de Esperanto „en la buŝa kaj skriba interŝanĝo de pensoj kun fremdlingvaj homoj"[410] kaj ke „Esperanto mem ne estas mal- permesita en Germanio".[411] Ankaŭ Heydrich notis sub la dato de 27a de aŭgusto 1936: „La uzo de Esperanto en privata korespon- dado ne estas kontraŭstarebla, kondiĉe ke tio ne okazas kun kon- traŭŝtata intenco aŭ por akceli la kuniĝon de la esperantistoj."[412]En la posta jaro Gestapo konfirmis, ke „malpermeso de la apliko de Esperanto ĝis nun ne okazis kaj kredeble ankaŭ ne okazos".[413]

Efektive, post la dissolvo de GEA muitaj esperantistoj - tiuj, kiuj ne timis persekuton pro politika aktivado - daŭrigis sian pri- vatan okupiĝon pri la iingvo, korespondante kun eksteriandaj geamikoj kaj abonante neŭtralajn revuojn. Internacia Esper- anto-Ligo konservis pere de Heroldo de Esperanto kontaktojn kun centoj da germanoj[414], la organo de UEA jen alvenis, jen mal- aperis[415], dum nur malmultaj ekzempleroj de la SAT-gazetoj penetris Germanion, kie ili iris de mano al mano.[416] La permeso private uzi Esperanton tamen ofte havis nur surpaperan valoron: ĝi nek iĝis vaste konata nek malhelpis individuajn ĉikanojn flanke de lokaj gestapanoj. Tial ni scias, unuflanke, pri esperant- istoj, kiuj neniam renkontis malhelpojn, kaj eĉ pri kelkaj germa- noj, fuĝintaj dum la milito al Svislando, kiuj estis kaŝe lernintaj Esperanton.[417] Aliaj kontraŭe estis vokitaj al la polico pro abo- nado al eksterlandaj Esperanto-revuoj, ricevis skriban ordonon „deteni sin de ĉia agado por la Esperanto-lingvo"[418] aŭ post parto- preno en neformala kunveno, kie Esperanto estis parolata, estis minacataj per puno.[419] Foje antverpena esperantisto ricevis reko- mendon de la germana ambasadoro en Belgio, ke li ĉesigu la Esperantan korespondadon kun sia germana amiko[420], kaj kiam la ĉina Esperanto-revuo Voĉoj el Oriento enpresis la nomojn de du aŭstraj mondonacintoj, Gestapo ne preteriasis interesiĝi pri ilia identeco.[421]