Kiam tiu ĉi letero estis publikigita en 1896, ĝi donis al la unuaj esperantistoj „grandan kortuŝon"[3]; ĝi poste estis ofte citata al la publiko kiel tre klara ekspliko de la motivoj de Zamenhof kaj kiel aparte konvinka klarigo pri la bezono de internacia lingvo. Gi prezentis la aŭtoron de Esperanto kiel altruisman batalanton por interkompreniĝo trans ĉiujn naciajn antagonismojn, kiel homon plenan de modesteco kaj idealismo, al kies celado mal- facile eblis ne montri respekton.
Tute ne konata dum kvar jardeko estis, kontraŭe, alia letero de Zamenhof, skribita en 1905 al la franco Alfred Michaux. En tiu letero Zamenhof forte elstarigis sian judan devenon kaj la ligi- tecon de ĉiuj siaj idealoj kun sia aparteno „al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo, kies tuta historia misio konsistas ... en la unuigo de la nacioj en la celado al ,unu dion\ Zamenhof asertis, ke, se li ne estus „hebreo el la ghetto", „la ideo pri la unuigo de la homaro" ne okupus lin tiel obstine kaj ke neniu tiel forte kiel judo povas senti la neceson de „lingvo sennacia, neŭtrale homa".[4]
Oni ne bezonas tamen vidi kontraŭdiron inter tiuj du leteroj. Ili redonas pensojn, kiujn Zamenhof havis en malsamaj cirkons- tancoj. Ne estas klare, ĉu li, laborante super sia projekto de inter- nacia lingvo, jam en sia junaĝo pensis pri la specifa utilo, kiun donus la lingvo al la judoj. Lia familia fono ne tuj instigas nin paroli pri cirkonstancoj, kiuj lin nerezisteble pelis al misia fer- voro. La familio, kiu ekde 1873 loĝis en Varsovio, estis asimili- ĝema, fidante pri plua pliboniĝo de la jura situacio de judoj. La patro, instruisto en real-lernejo, estis adepto de la juda klerisma movado Haskala, kiu konsideris sin parto de la ĝenerala klerismo estiĝinta en okcidenta Eŭropo kaj havis la esperon, ke la ideoj de egalrajteco fine venkos ankaŭ en Ruslando. Zamenhof do ekkreskis ne en la tradiciema atmosfero kaj sufoka malriĉo de juda geto, sed en la medio de tiu malplimulto de burĝaj kaj inte- lektulaj judoj, kiuj vidis sian vojon al emancipo en kiel eble plena sinintegrigo en la ĉirkaŭan socion.
Marko Zamenhof, la patro, efektive ŝajnas tipa reprezentanto de la modernema urba judaro en Ruslando. Li celis esti lojala civitano de la rusa ŝtato, konsideris sin mem ruso, kies judeco reduktiĝis al la juda religio, kaj deziris, ke liaj infanoj socie avancu per utiligo de la disponeblaj eduk-ŝancoj. Karakterizas lian sintenon la konservita raporto pri la inaŭguro de nova sina- gogo en Bjalistoko, en 1868. Marko faris je tiu okazo ruslingvan paroladon, en kiu li, menciinte antaŭajn persekutojn, esprimis sian dankon al caro Aleksandro II „pro liaj justaj leĝoj kaj bonaj ordonoj" kaj alvokis la judojn iri laŭ la spirito de la nova, liberala epoko: „ni ne plu apartiĝu de niaj fratoj, la rusoj, inter kiuj nivivas, sed partoprenu, egale kiel ili, en ĉiuj rajtoj de la lando, por niaj bono kaj feliĉo."[5]
17
La infanaĝo de Lazaro pasis sub la influo de tiu neapartiĝemo. Li mem memoris poste, ke li „amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon" kaj ke li „revis iam fariĝi granda rusa poeto".[6] Lingvoj ĝenerale iĝis ŝatokupo lia. Portempe li esperis revivigi unu el la antikvaj lingvoj[7] kaj ankaŭ pensis pri la reen- konduko de la hebrea kiel parolata lingvo.[8] Fine, tamen, li „komencis malklare revi pri nova, arta lingvo".[9] Tre verŝajne lian fantazion jam frue stimulis la legendo pri la Babelturo; ĝi igis pensi pri tiu tempo, kiam la homoj ankoraŭ povis libere interko- munikiĝi, kaj sekve ankaŭ pri la demando kiel venki la staton estiĝintan en Babelo. Karakteriza estas la komento, kiun la maturaĝa Zamenhof faris pri la biblia rakonto en 1908: „Tio, kio iam estis sekvo de la babela turo, funkcias nun kiel kaŭzo; iam konfuziĝis la lingvo kiel puno pro la pekoj, sed nun la lingvokon- fuzo kaŭzas la pekojn."[10]
En la fino de 1878, kiam Zamenhof estis ankoraŭ gimnaziano, la unua projekto de „lingwe uniwersala" estis preta. Ĝoje li kune kun kelkaj amikoj recitis, tute sub la influo de la ideoj de kle- risma homfrateco, la unuajn versojn en la nova Lingvo: Malamikete de las nacjes kad6, kad6, jam temp' esti! La tot' homoze in familje konunigare so deb&![11]
Sed je tiu tempo Zamenhof ankoraŭ hezitis publike elpaŝi kun sia projekto: „Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi deci- dis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron."[12] Li finis la gimnazion meze de 1879 kaj foriris al Moskvo por ekstudi medicinon. Li troviĝis tie, kiam, en marto 1881, la caro Aleksandro II estis murdita de anarkiistoj, kaj ni ne troigas, se ni atribuas al tiu atenco gravajnsekvojn ankaŭ por la plua agado de Zamenhof. Post la murdo, la politika atmosfero en Ruslando rapide malboniĝis, precipe por la judoj. En aprilo komenciĝis pogromoj. Ili disvastiĝis tra grandaj partoj de Ruslando kaj daŭris dum pli ol unu jaro, fine konsisti- gante la plej grandan persekutadon, kiun la judoj spertis en la moderna epoko. Kio faris tiujn pogromojn des pli signifaj, estis la fakto, ke temis ne nur pri plebaj kruelaĵoj, sed ke ilin akompa- nis la silenta aŭ eĉ rekta aprobo de la caraj aŭtoritatoj.
Inter la judoj de Ruslando la seniluziiĝo pri la nova eksplodo de antisemitismo estis aparte profunda pro tio, ke la politiko de la murdita caro estis alportinta al ili kelkajn ŝanĝojn al bono kaj precipe inter la pli asimiliĝemaj judojj estis nutrinta grandajn esperojn je iom-post-ioma akiro de egalrajteco. Sed nun, de 1881, la ruslandaj judoj estis dolore konsciigitaj, ke la antisemi- tismo ne estas ekstermita kaj ke iliaj provoj asimili sin al la ĉirkaŭo renkontas nesupereblajn barojn. Multajn el ili tio pelis al konsciiĝo pri la bezono, ke ili kiel judoj kolektive renaskiĝu - al la serĉado de solvo de la juda problemo ne plu per sinadapto al malamika ĉirkaŭaĵo, sed per nacia renesanco redononta al la judoj propran teritorion. Ekde la vintro de 1881/82 en multaj urboj de Ruslando kreiĝis grupoj, kiuj, nomante sin Hovevei Zion[13], propagandis la ideon revivigi judan ŝtaton en Palestino. Stimulon al tiu nova, pra-cionisma movado donis precipe la bro- ŝuro Autoemancipation! de Leon Pinsker[14], juda kuracisto en Odessa, kiu antaŭe estis arda adepto de Haskala, sed en 1881, post la terura detruo de siaj esperoj pri daŭra progreso en la direkto de harmonia kunvivado de judoj kaj rusoj, radikale ŝan- ĝis sian opinion kaj nun komencis konvinki siajn samgentanojn pri tio, ke ilia saviĝo povas konsisti nur en memhelpo, nacia soli- dareco kaj reakiro de teritoria bazo.[15]
Ankaŭ Zamenhof, kiu aktuale travivis la novan leviĝon de kontraŭjudaj sentoj en Moskvo, estis edukita, kiel ni vidis, en la medio de kleristoj, kiuj plej multe ŝokiĝis pro la reveno de antise- *mitismo. Eblas vidi en tiu kunteksto la amaran konstaton faritan de li en la letero al Michaux: „... mi konvinkiĝis, ke mian amon [al la rusa lingvo kaj la rusa regno] oni pagas per malamo." Li aldonis, ke homoj, kiuj pretendas monopolon pri la ĝusta difino de ruseco, vidas en li, la judo, „nur senrajtan fremdulon". Zamenhof tiamaniere estis repuŝita al sia judeco, kaj li per tio samtempe tuj sentis sin stimulita helpi unuavice tiujn, kiujn oni „malamas, malestimas kaj premegas": liajn judajn fratojn.[16]Ankoraŭ dum la restado en Moskvo li okupiĝis pri la ellaboro de gramatiko de la jida lingvo[17], kaj ankaŭ estis jam tie, ke lin kaptis la ideo pri la fondo de kolonio „en iu senhoma parto de la mondo", el kiu poste estiĝu sendependa juda ŝtato.[18]
En aŭgusto 1881 Zamenhof revenis al Varsovio por daŭrigi siajn studojn. Nelonge poste tie okazis, kion neniu atendis: Je Kristnasko ankaŭ la varsoviaj judoj spertis pogromon. Tio ĉi definitive kaŭzis, ke la atento de Zamenhof dum kelkaj jaroj koncentriĝis al la juda problemo.[19] Li enviciĝis inter la pioniroj de la koloniiga movado kaj fondis kun judaj studentoj la unuan cio- nistan societon de Varsovio.[20] En la sekvantaj jaroj, precipe ĝis 1884, Zamenhof vigle partoprenis en la debatoj pri rekonstruo de la malnova Israelo aŭ kreo de nova hejmlando por judoj, i.a. per artikoloj, kiujn li kontribuis al la ruslingva juda semajngazeto Razsvet (Tagiĝo) aperanta en Peterburgo.6