Выбрать главу

2.9. SANIGA LECIONO POR LA NEUTRALA MOVADO

Je la fino de tiu ĉi superrigardo pri la persekutoj en la landoj sub nazigermana influo necesas dediĉi specialan atenton al Jugoslavio, ĉar la tiea movado jam en frua stadio tiris konsekven- cojn el la faŝisma bataldeklaro kontraŭ Esperanto, donante impulsojn, kiuj efikis ankaŭ internacie. Disvolviĝante en ŝtato, kiun karakterizis fundamentaj soci-kulturaj diversecoj kaj forta, ofte apenaŭ transpontebla antagonismo inter la nacioj ĝin konsis- tigantaj, la jugoslavia movado kiel tuto alprenis ĝenerale pii pro- greseman profilon, ol tiuj en la najbaraj landoj. Jam en 1922, lige kun la preparlaboroj por la fondo de Sudslava Esperantista Ligo, estis akcentita la volo

uzi ĉiujn eblecojn por ke almenaŭ en niaj rondoj konserviĝu antaŭ ĉio la Homo, civitano de tuta mondo, sed ne sole de sia naskiĝa terpeco. Tion komprenu ĉiuj: Kroatoj, Serboj, Slovenoj kaj aliaj, katolikoj, ortodoksuloj, mahometanoj kaj aliaj kaj ni montru al niaj samlanda- noj nian solidarecon kiu estas la fundamento de nia sukceso kaj la plej efika influo.[503]

Akorde kun tiu postulo pri unueco trans naciajn kaj religiajn limojn, la jugoslavia movado povis gardi ankaŭ pli grandan inter- nan koheron, ol la movadoj en aliaj landoj. Kvankam sekve de rezolucio por Esperanto, akceptita en junio 1920 de la Dua Kon- greso de Komunistoj en Jugoslavio[504], multaj maldekstruloj eniris ĝiajn vicojn, la movado neniam dissplitiĝis laŭ la alilande obser- vebla divido-lini<t inter burĝoj kaj laboristoj. Kompreneble ne mankis kunpuŝiĝoj inter pli progresemaj membroj kaj tiuj, kiuj timante la premon de la reĝimo pledis por rigora sinlimigo al porlingva aktivado, sed la konfliktoj neniam skuis la unuecan organizan kadron.[505] AJ kunforĝo de la jugoslavia movado evi- dente kontribuis je konsiderinda grado la daŭraj ĉikanoj, al kiuj la esperantistoj, precipe sur loka nivelo, estis submetitaj, kaj la kutime mizeraj argumentoj, per kiuj la aŭtoritatoj klopodis pra- vigi la traserĉadon de hejmoj aŭ la rifuzon de petoj pri grup- fondo.4 La jugoslaviaj esperantistoj bone komprenis, ke, ĉar la persekutoj ne restis limigitaj al eksplicite revolucia agado per Esperanto, sed respegulis ĝeneralan zorgon de la regantoj pri desubaj emancipaj tendencoj, necesas resti solidaraj kaj kune spiti la defion.

Estante devigitaj defendi sian pozicion kontraŭ la konkreta realaĵo de sia lando, la jugoslaviaj esperantistoj do frutempe ricevis akrigitan konscion pri la sociaj kaj politikaj implikiĝoj de sia agado. Tiu memfido de la jugoslavoj disradiis ankaŭ ekster- landen - precipe de post kiam ili, en julio 1932, disponis la plej- parte esperantlingvan revuon La Suda Stelo kiel tribunon por la diskonigo de sia starpunkto. Jam en junio 1933 Jugoslavia Esper- antoLigo (JEL) okazigis kadre de sia kongreso en Beograd internacian konferencon pri la temo „La ideologia problemo de V esperantismo".[506] Per tiu aranĝo, kies centra ideo estis poste resu- mita per la frazo: „Nur unu aferon ni ĉiuj kondamnas: la subpre- mon de libera vorto!"[507], JEL lanĉis diskuton, kies aktualecon demonstris la ĵusa evoluo en Germanio, sed pri kiu la internacia Esperanto-movado apenaŭ pensis tiutempe.

Kvankam la malamikeco de la nazioj estis konata, la internacia movado bezonis kelkajn jarojn por kompreni, ke tiu malamikeco estas novtipa, de principa karaktero - ke ĝi tuŝas la fundamentan ekzistorajton de Esperanto. Fine de septembro 1932, do kvar monatojn antaŭ la venko de Hitler, nederlanda esperantisto sen- dis al la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado en Genevo malmultvortan poŝtkarton. Unue, li citis el Mein Kampf la opinion de Hitler pri Esperanto, kaj je la fmo aldonis la unufra- zan demandon:

Ĉu ni povas resti indiferentaj por movado jam deklarinta al ni la mili- ton?

La respondo, kiun ricevis la atenta demandinto, egalis trankvili- gan pilolon. Gi estas dokumento de politika miopeco:

... La citaĵo estas tre interesa. Ĝi nur pruvas la malaltan nivelon de la aŭtoro, kiu arogas perfortigi al aliaj vidpunkton kiu estas akceptebla nur de homoj kun tre mallarĝa horizonto. ... Ŝajnas al ni superflue perdi nian tempon, batalante kontraŭ mueliloj, kiuj iam ja ekhaltos, ĉar mankos taŭga vento. Kompreneble ni observas la kampon...3

Kiam en 1933 la revuo Esperanto ricevis protestajn leterojn de legantoj kontraŭ la unuaj teruragoj de la nazioj, la redakcio rifu- zis aperigi ilin, admonante la skribintojn: „Neprotestu pro politi- kaj okazintaĵoj, kiujn ni ne povas malhelpi, en nomo de esper- antista organizaĵo." Kvankam estis substrekita la principo de neŭtraleco rilate al religio, nacieco aŭ politiko, UEA eksplicite konsentis, ke tiu principo laŭbezone povas esti malobservata: „En landoj kun naciisma-aŭtoritateca reĝimo, la nacia societo

esperantista ne povas alie, ol aranĝi sin laŭ la donitaj kondiĉoj[508]Tia maniero de argumentado servis ankaŭ por pravigo de la orga- nizado de kongresoj en diktatoraj ŝtatoj. Pri la multaj protestoj, venintaj kontraŭ la okazigo de la Universala Kongreso en Koin en 1933, UEA as#rtis post la miiito, ke ĝi pretis malmendi la kon- greson, se cent negermanoj tion estus postulintaj} La fakton, ke centoj ne aliĝis aŭ nuligis sian aliĝon, UEA evidente ne konside- ris sufiĉe forta esprimo de malaprobo - kaj la kongreso okazis kiel antaŭvidite.

En 1934, alian teston pri sia rezistopovo kontraŭ ekstera premo UEA povis eviti: Kiam NDEB ultimate postulis de Ĝenevo, ke en la Jarlibro ne plu aperu sub Germanio la nomoj de judaj delegitoj, la problemo solviĝis per tio, ke la koncernaj dele- gitoj propravole (?) eksiĝis.[509] En la sama jaro la organo de UEA faris strangan demonstron de sia neŭtraleco: La decembra numero, dediĉita al la 75a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, enhavis artikolon, kiu per blufaj citaĵoj de Hitler kaj Frick pre- zentis la nazian vidpunkton pri la rasa problemo[510], kaj samnu- mere, kvazaŭ kiel kontraŭpezo, aperis pasia akuzo de Lidja Zamenhof kontraŭ la tutmonde ondanta ŝovinismo.3 Kvankam ne mankis voĉoj en la neŭtrala movado, kiuj post la kongreso en Koln postulis „revizii la esencan karakteron kaj ideologion de la esperantismo", se la movado opiniis utile kongresi en la Tria Regno, „kiam la plej bravaj amikoj de la verda standardo putras kaj suferas en la karceroj kaj koncentraciaj tendaroj"[511], UEA kaj la semajna gazeto Heroldo de Esperanto ne vidigis komprenka- pablon pri la principa malamikeco, montrata de la naziismo al Esperanto, kaj sekve ne sciis difini sian pozicion al la danĝero minacanta la tutan movadon.

Fakte, la ĝistiama historio de la Esperanto-movado ne konis precedenton por tiagrada minaco. Kvankam konfliktojn kun ŝta- taj aŭtoritatoj oni havis ekde la publikiĝo de la lingvo, kutime eblis daŭrigi la agadon sub nefavoraj politikaj kondiĉoj, se sam- tempe, montrante al la principo de neŭtraleco, oni decide distan- cigis sin de tiuj esperantistoj, kiuj uzis Esperanton por celoj nefa- vorataj de la koncerna reĝimo. Eĉ la pli-malpli emfaza akcentado de la „interna ideo", per kiu la movado pretendis komprenigi, ke ĝia karaktero ne estas nur lingva, sed ĝenerale interfratiga kaj paciga, pli frue ne provokis rektan kontraŭstaron de registaroj - des pli ĉar la „interna ideo" kutime servis al la membroj de neŭ- tralaj grupoj, krom esti interna koherigilo, kiel kvazaŭa ŝirmilo kontraŭ impiikiĝo de Esperanto en la batalon inter la ideologioj kaj klasoj kaj ĉar ĉian provon konkretigi, sekve politikigi la „internan ideon" bremsis ĝuste la principo de neŭtraleco.