Выбрать главу

Baldaŭ devis eksilenti La Suda Stelo mem. Ĝia lasta numero aperis en marto 1941. La lOan de aprilo, germanaj trupoj invadis Zagreb, sur kies stratoj ankoraŭ pendis afiŝoj reklamantaj por la printempaj kursoj de Esperanto. Jam la sekvantan tagon la kroat-faŝista polico enpenetris la ejojn de la Esperanto-kluboj, detruis aŭ bruligis ilian havaĵon kaj arestis grandan nombron de esperantistoj.[527] Inter la unuaj viktimoj de la teroro de la „ustaŝoj" troviĝis pluraj membroj de la komitato de JEL. E1 tiuj esperant- istoj, kiuj eskapis arestadon, la plimulto aliĝis al la Naciliberiga Movado kaj ĝiaj partizanaj taĉmentoj. Laŭ la akireblaj informoj[528], 340 esperantistoj el 90 diversaj lokoj de Jugoslavio falis en la batalo aŭ estis mortigitaj en karceroj kaj koncentrejoj; el ili, 37 estis poste proklamitaj kiel „popolaj herooj". La jugoslavia Esperanto-movado, perdante ĉiun trian organizitan esperant- iston4, suferis teruran elprovon de sia fido je la fina supereco de kulturo kaj progreso kontraŭ la fortoj de barbareco.

La infera fajrobano de la Dua Mondmilito ne preteriris, kiel ni vidis, ankaŭ la movadojn en aliaj landoj. IEL kaj UEA per la perado de korespondaĵoj kaj la sendado de medikamentoj kaj nutraĵoj klopodis iom mildigi la vivkondiĉojn de multaj suferan- toj en diversaj partoj de Eŭropo, sed la esperantista interhelpo ne plu povis esti tiel efika kiel dum la Unua Mondmilito. Kelkfoje, esperantistoj povis elsaviĝi, ĉar en kriza situacio sol- dato aŭ eĉ SS-ano hazarde malkovriĝis kiel samlingvano.[529] En la koncentrejo Dachau la jugoslavia arestito Jo2e Kozlevĉar gvidis kurson de Esperanto, kiun partoprenis samsortanoj el kelkaj nacioj.[530] En la koncentrejo Stutthof apud Gdansk de mano al mano iris Esperanta lernilo, kiun la polo Albin Makowski tie estis kompilinta laŭmemore.[531] Kaj en Nederlando dum la nazia okupo du esperantistinoj, Gesine kaj Ali Obbes, riskante sian propran vivon dum jaroj kaŝis en sia loĝejo judan paron.[532] Estas multaj aliaj ekzemploj, kiuj montras, ke dum la milito esperant- istoj plue uzis sian lingvon kaj eĉ ke Esperanto povis alporti hel- pon.

Feliĉe, post la milito la internacia Esperanto-movado tuj kons- ciis sian moralan respondecon al la multnombraj viktimoj de faŝismo. La 14an de aprilo 1946, polaj esperantistoj hisis en la ŝtona dezerto de Varsovio sian verdan flagon de espero - en tiu loko, kie iam staris la hejmo de Zamenhof. Tio ĉi estis gesto sim- bolanta la nevenkitan entuziasmon por Esperanto. Sed eĉ pli grave estis, ke la movado, akceptante i.a. la impulsojn venintajn el Jugoslavio, likvidis sian antaŭmilitan senkolorecon kaj indife- renton pri la sociaj kaj politikaj manifestiĝoj de la homa vivo, de kiuj la lingvo kiel socia fenomeno ne estis disigebla. Sub la impreso de la sovaĝaj atakoj de la nazioj kontraŭ ĉiuspecaj popolinterfratigaj celadoj, estis akirita nova memfido pri la idea signifo de la laboro por Esperanto.

Aliflanke, ne sufiĉis simple daŭrigi sur la vojo de idealismo, kiom ajn tiu havis la honoron esti atakata de la faŝistoj. La „naiva internaciismo de 1' tempo de Zamenhof estas for"[533], konstatis la organo de UEA fine de 1946, kaj efektive la „intema ideo" en sia tradicia, iom neklara formo kaj pro sia inklino al trogravigo de la rolo de Esperanto ne povis taŭgi en la postmilita rekonstrua periodo. Tion komprenante, la gvidantoj de la neŭtrala movado, unualoke la jugoslavo Ivo Lapenna, ne klopodis formuli novan propran ideologion de esperantismo, sed anstataŭe deklaris la

Esperanto-movadon ligita ai vaioroj ne vaiidaj nur por esperant- istoj, sed pii vaste agnoskataj: nome al la homaj rajtoj.

Kiam UEA meze de 1947 estis restarigita kiel la reprezenta organizaĵo de la internacia Esperanto-movado, ĝi aldonis al sia Statuto alineon, laŭ kiu „la respekto de la homrajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo".[534] Per tio UEA substrekis, ke ĝia neŭtra- leco rilate al pohtiko, raso kaj reiigio ĉesas tie, kie okazas mal- observoj de la fundamentaj homaj rajtoj kaj minacas tendencoj malamikaj al la evoluo de paco kaj internacia kunlaboro. UEA, do, redifinis la principon de neŭti aleco; de tiam oni povas nomi ĝin aktiva neŭtraleco - diference de la senkuraĝa, pasiva neŭtra- leco praktikata en la uragano de la persekutoj. Unue, ebligante al la membroj konservi la propran mondkoncepton kaj libere esprimi sian opinion per Esperanto, la neŭtraleco evitas la danĝe- ron degeneri al idea malriĉiĝo kaj uniformeco de pensado. Kaj due, en la eksteraj rilatoj ne dependigante sin de sociaj movadoj kaj politikaj fluoj, per tiu sama neŭtraleco UEA povas gardi sian memstarecon. Je tiu sendependeco UEA sekve povas apogi sin por levi sian voĉon tiam, kiam ĝi vidas siajn interesojn minacataj, precipe por protesti kontraŭ lingva diskriminacio, kies plej eks- treman formon - persekutadon - tiel ofte spertis Esperanto, kaj ankaŭ por averti kontraŭ politikaj evoluoj, kiuj endanĝerigus la bazajn antaŭkondiĉojn de la laboro por Esperanto en monda skalo.

Esperanto sukcesis transvivi la faŝisman epokon, pruvi sian vivkapablon malgraŭ la premo kaj persekuto de senindulgaj mai- amikoj. Nur tiai, ke la movado samtempe lernis la lecionon el propraj eraroj kaj transiris al pli realeca juĝo pri la ekstera mondo, estas pravigeble diri ankaŭ, ke Esperanto venkis la faŝis- mon.

3. PERSEKUTOJ EN ORIENTA AZIO

3 .1. ĈINIO

Nitobe InazĜ, kiel ĝenerala vicsekretario de Ligo de Nacioj ĵus spertinte la fortan kontraŭstaron de la franca registaro al Esper- anto, konstatis en 1924: „Kiom ajn ĝi eble renkontos antaŭjuĝon kaj malamikecon en Eŭropo, Esperanto estis vastanime akcep- tita en la Fora Oriento."

La observo estas ĝusta - kun rezervo, tamen, kiun Nitobe mem tuj aldonas: „Gi estis akuzita kiel kanalo de radikala pen- sado..."[535] Efektive, kvankam Esperanto, lingvo naskita en Eŭropo, trovis multe da simpatioj en Orienta Azio kaj apenaŭ renkontis reziston bazitan sur kontraŭblankula ksenofobio, ĝi ja en tiu mondparto suferis persekutojn - sed tiuj estis direktitaj preskaŭ ekskluzive kontraŭ ĝia vera aŭ supozata ligiteco kun revoluciaj strebadoj. Siavice, la intensa atento, per kiu la aŭtori- tatoj en orientaziaj landoj sekvis la aktivadon de la esperantistoj, substrekas la fakton, kiel rapide la lingvo ĉesis esti konsiderata kiel nura bela ludaĵo por okcidentemaj intelektuloj. Ĉinio kaj Japanio estas la solaj landoj ekster Eŭropo kun lingvoj nehind- eŭropaj, kie ekfunkciis Esperanta movado jam antaŭ la Unua Mondmilito, kaj ĝia disvolviĝo tra la postaj jardekoj pruvas, ke la okupiĝo de orientazianoj pri Esperanto estis multe pli, ol simp- tomo de troa enamiĝo al nove furorantaj pensatingoj el Eŭropo.