Выбрать главу

ankaŭ en la unua organo de la prolet-literatura movado, Tane- makuhito, kiu vastanime kunigis diversajn, baldaŭ ne plu akordi- ĝontajn marksismajn kaj nemarksismajn revoluciemajn fluojn. Unu el ĝiaj fondintoj, la dramisto Sasaki Takamaru[563], ekuzigis la Esperantan subtitolon[564] La Semanto por la revuo ekde ĝia apero en Tokio en oktobro 1921 kaj ofte varbis en ĝi por Esperanto kiel lingva ligilo de la monda proletaro.[565]

La reformema atmosfero post la Unua Mondmilito, kiam ankaŭ Japanio estis kaptita de la esperoj pri paca kaj interna- ciisma epoko, pligrandigis la ŝancojn de publika atento pri Esper- anto. Japana Esperanto-Instituto (JEI), fondita en 1919 de la inĝeniero Osaka Kenzi (Ossaka Kenĵi) kaj aliaj, kaj ansta- taŭanta la antaŭmilitan JEA, povis sukcese ekspluati la favoran konjunkturon. Utila rimedo por gajni adeptojn de Esperanto estis en Japanio, same kiel en aliaj landoj, la apelacio al idealis- maj sentoj, ĉar ne estis konsilinde akcenti la praktikajn avanta- ĝojn de la lingvo, kiam efektive la aplikeblecoj, ekzemple en komerco kaj turismo, estis ankoraŭ tre limigitaj, por japanoj eĉ multe pli, ol por eŭropanoj. Mobilizan efikon havis precipe la personeco de Zamenhof: La modesta figuro de la „majstro" kaj liaj homaranismaj ideoj trovis multe da entuziasmaj adeptoj, kaj la homaranismo estis de siaj japanaj apostoloj kelkfoje levita preskaŭ al la rango de nova religio:

La verda stelo, kiu sur nia brusto brilas, gyidas nin al la alta celo; eterna paco, kie nur regas la justeco kaj frateco, ne tronas la forto, nek reĝas ia artifiko, benos iam la homaron dum longe suferintan.[566]

Tre interesan adapton de la homaranismo al japana „indiĝena" pensado ni rimarkas en la kazo de la religia sekto Oomoto. La fakto, ke tradiciema grupo, ne suspektebla pro ia adoremo al la okcidento, en 1923 alprenis Esperanton por siaj internaciaj rila- toj, bone montras, kiugrade Esperanto enpenetris pli larĝajn tavolojn kaj ke ĝia deveno el la eŭropa kultursfero ne plu prezen- tis signifan handikapon kontraŭ disvastiĝo en Japanio. Krome, la utiligo de Esperanto fare de Oomoto estis notinda simptomo de deziro kompensi la subkonscian senton de kultura maipiivaioro, estiĝintan pro la daŭra unudirekta influvojo el okcidento, per proprainiciataj klopodoj kontakti la eksteran mondon kaj kon- vinki ĝin pri la valoroj de Japanio, negiekte rigardataj en Eŭropo. Aliflanke, la rezulta kombino de Esperanta homara- nismo kaj japanocentrismo produktis iom aplomban misian fer- voron, kiu en revuo de Oomoto esprimiĝis jene:

Esperanto estas pli necesa por la orientaj popoloj, kiuj estas de nun ludontaj la gravan rolon en la historio de 1' homaro kaj precipe por nia nacio, ol por la Eŭropanoj aŭ Usonanoj, kiuj jam finis sian parton.

Tiu ĉi optimisma antaŭenrigardo nur pene kaŝis senton de izolo, la konscion esti malestimata:

Kion ni faris ĝis hodiaŭ por la civilizacio de la mondo? Ĉu ni povus esti kontentaj por ĉiam je la pronomo de „flavaj simioj"?

Fine, la konkludo perdiĝas en altfluga, bela retoriko:

Konduki la moralan kaj materialan civilizacion en belan florĝardenon de F perfekta harmonio! Jen atendas la grava kaj granda misio de ni, japanoj. Kaj Esperanto estas, laŭ mia forta konvinko, la sola vojo tien kondukanta.[567]

Antaŭ ol tia nerealeca pensmaniero, al kiu pli-malpli inklinis ankaŭ esperantistoj ekster Oomoto, okupis dominan pozicion en la propagando de JEI, leviĝis kontraŭa fluo interne de la japana movado. Reprezentis ĝin la komitatano Tihu Tosio (Cif Toŝio), kunaŭtoro de vortaro kaj verkinto de detala gramatiko de Esper- anto. Tihu estis alarmita en 1923 pro la ekĝerminta netoleremo de la homaranistoj kaj pro la pledo de kelkaj JEI-anoj por modifo de la Bulonja Deklaracio de 1905, laŭ kiu esperantismo estas nur la celado disvastigi la lingvon kaj ne konfuziĝu kun ies persona koncepto. Kontraŭ tiuj, kiuj malobservante la Deklara- cion kvazaŭ anatemis ĉiun, kiu ne pretis identigi esperantismon kun homaranismo, Tihu prave argumentis, ke la esperantismo origine ne rilatas al kiu ajn ideologio kaj ke Zamenhof mem neniam postulis de la esperantistoj aliĝi al lia doktrino. Tihu kon- cedis, ke Esperanto estas unu el la plej gravaj faktoroj de interna- cia paco, sed li admonis la trofervorulojn atenti la jenon: „Car Esperanto ne estas ia specifika kuracilo kontraŭ malpaco, estus granda ridindaĵo, se oni pensus, ke homoj hodiaŭ englutinte Esperanton jam morgaŭ ĉesos bataladi."[568]

Tihu, kiu en julio 1923 proteste eksiĝis el la komitato de JEI, estis ofte atakata de pli idealismaj esperantistoj pro tio, ke li defendis la uzon de Esperanto por kiu ajn celo, kaj estis sus- pektata pri timema zorgo, ke la homaranismo povus ligiĝi kun socialismaj ideoj kaj tiel provoki persekutojn.2 Tamen, restas konstati, ke lia neŭtralismo havis multajn pozitivajn flankojn. Tihu kontraŭagis la danĝeron, ke la idealistoj proklamos la praktikan aplikon de Esperanto malŝatinda, kaj samtempe, ver- ŝajne senintence, li - oponante identigon de esperantismo kaj homaranismo - faris la vojon libera al laŭplaĉa disponeblo de la lingvo por kiuj ajn ,,-istoj". Nome, pro tio, ke la Bulonja Dekla- racio ne estis modifita, en Japanio la adepto de ĉiu ideologio, ne nur de homaranismo, plue rajtis nomi sin esperantisto - kio estis grava precipe en la kazo de tiuj, kiuj poste klopodis reinterpreti la homaranismon surbaze de sia socialisma konvinko.

Formale, la starpunkto de Tihu estis adoptita de JEI en 1924. Malgraŭ tio, efektive en la japana movado establiĝis hibrida miksaĵo el homaranismo kaj neŭtralismo. Tiuj du kunekzistis, apenaŭ distingeble kungluiĝintaj, kvankam ili, severe juĝate, ne estis akordigeblaj: Esti konscia adepto de homaranismo kaj fidele sekvi la modelon de Zamenhof signifis preti je rezigno de la neŭtraleco kaj laŭbezone protesti, ekzemple kontraŭ maljusta- ĵoj. Ĉar tion Osaka kaj liaj samideanoj volis nepre eviti por ne liveri kialoirpor subpremo, oni kredis trovi solvon de la dilemo per tio, ke tiun neŭtralecon, kiun Zamenhof dum oficialaj Esper- anto-aranĝoj ja respektis (iom kontraŭvole), sed ne imagis trans- prenebla en homaranismon, la japanaj zamenhofanoj simple uti- ligis por pravigi sian nepolitikan homaranismon, nome la pure abstraktan parolon pri frateco inter la popoloj, kiu inkluzivis silentadon en difinitaj kazoj (ekzemple dum la pogromoj kon- traŭ koreoj post la tokia tertremo en 1923[569]). Sekve, la neŭtra- lismo asekuris la homaranistojn kontraŭ la bezono teorie plikla- rigi sian idearon kaj alpreni pozicion pri realaj okazaĵoj en Japa- nio kaj la mondo.

Sendube, la homaranismo estis pro sia emocia forto grava ele- mento por varbi kaj organizi esperantistojn, sed ĝi devis resti socie nepotenca tiel longe, kiel ĝi rezistis kunligiĝon kun pli vaste agnoskataj fluoj kiel demokratio kaj socialismo. Estas karakte- rize por la supraĵa karaktero de la japanstila homaranismo, ke JEI donis preskaŭ nenian atenton al tiu kampo, kiu havas eble la plej proksiman rilaton al la celoj propraj al Esperanto kaj sur kiu, eĉ sen eksplicita partianiĝo por politikaj strebadoj, la homara- nismo povus konkrete manifesti sian sincerecon: nome al la pro- blemo de lingva egalrajteco en Koreio kaj Tajvano, la tiutempaj kolonioj de Japanio. Precedentoj ne mankis: En 1919, membroj de la „Societo de Novaj Homoj", kiuj regule renkontiĝis kun stu- dentoj el Ĉinio kaj Koreio por diskutado, post iom da tempo eksentis, ke la uzo de la japana lingvo malprivilegiigas iliajn kun- diskutantojn, kaj sekve decidis kune kun ili lerni Esperanton por havi lingvon, per kiu la konversacioj pasu sur la bazo de plena egaleco.[570] Ankaŭ en la organo de JEI, La Revuo Orienta, en 1926 aperis artikolo, kiu senkaŝe tuŝis tiklan temon: la suspektemon kaj antipation de koreoj kontraŭ japanoj. La aŭtoro, Kiyomi Rokuro[571], avertis: „Perfortigi iun nacian lingvon al iu alia nacio aŭ gento, kiu havas sian propran lingvon, historion kaj tradicion, estas kontraŭnature per si mem." Postulante, ke la korea lingvo „por ĉiam prosperu", li rekomendis alpreni por la mterkompre- nigo inter koreoj kaj japanoj Esperanton: „Koreoj! Se efektive vi volas esprimi ĝisfunde viajn sopirojn, malĝojon, indignon, ĉiujn nuancojn de sentimento, iru al Esperanto!"[572]