Sed tiu ĉi voko estis, laŭ la konstato de la Esperanto-historiisto Asahiga Noboru, rara kaj eĉ maksimuma formo de rezisto flanke de JEI en tiu tempo.[573] Konsiderante tion, ni eble diru, ke restadi sur la pozicio de neŭtralismo estis por JEI intelekte pli honesta sinteno, ol poezie prikanti interhoman fratecon kaj samtempe skrupule eviti praktikajn paŝojn por pliproksimigo de tiu celo.
Ne implikiĝante en poiitikajn kaj ideologiajn konfliktojn, JEI povis dum la 1920aj jaroj kontentige progresi. Persekutojn okaze suferis progresemaj esperantistoj, ne la neŭtrala movado. En 1919, Yamaga Taizi, disĉiplo de Osugi, estis kondamnita al tri- jara mallibereco, ĉar li distribuis ilegalan represon de la anarkiisma broŝuro La evangelio de Ja horo? En majo 1921 la ukraina blinda poeto kaj esperantisto Vasilij Eroŝenko, kiu ĝuis grandan popularecon inter japanaj maldekstruloj, estis forpelita el Japanio pro sia partopreno en Maja Demonstracio kaj en la Dua Kongreso de Japana Socialista Unio.[574] Tiuokaze tokia ĵur- nalo grandlitere dissemis, ke JEI „sekrete propagandas politike danĝerajn ideojn en la nomo de esperanta kultura movado"[575], kaj Osaka plurfoje estis ĝenata per la vizito de policanoj. Ankaŭ okazis, fine de septembro 1922, ke paroladon pri „Kosmopoli- tismo kaj Esperanto" interrompis policano, opiniante ke temas pri „danĝeraj ideoj".[576] Sed la Instituto mem ne estis malhelpata. Kontraŭe, ĝi kontente registris post la forpelo de Eroŝenko, ke la publikeco de tiu afero vekis scivolon pri Esperanto en la popolo. Se ne kontraŭ popularaj antaŭjuĝtj („Esperantistoj similas akvomelonojn: ekstere verdaj, sed interne ruĝaj"), almenaŭ kontraŭ registaraj persekuloj JEI sukcesis sin protekti.
La situacio de la japana movado tamen ŝanĝiĝis, kiam, komence de la 1930aj jaroj, maldekstruloj lanĉis fortan kritikon kontraŭ la „hipokriteco" de la Instituto, estante malkontentaj pro ties oscilado inter nebula homaranismo kaj ĝisosta neŭtra- lismo. Meze de la vendosukceso de Proleta Kurso de Esperanto[577]en januaro 1931 estis fondita aparta maldekstrula organizaĵo, Japana Prolet-Esperantista Unio (JPEU), kies prezidon trans- prenis la konata dramverkisto Akita Uzyaku. Post kiam en okto- bro de la sama jaro estis starigita la komunist-tendenca „Federa- cio de Proletaj Kulturorganizoj Japanaj" (KOPF), JPEU iĝis unu el ĝiaj specialigitaj grupoj} Poste, ĝi aliĝis kiel japana sekcio al Internacio de Proleta Esperantistaro, fondita en aŭgusto 1932. JPEU havis ĉirkaŭ 300 aktivajn membrojn, organizis kursojn en la tuta lando, eldonis bonege redaktatan revuon Kamarado kaj spronis la estiĝon de similaj organizaĵoj en Ĉinio kaj Koreio.
Tamen, la perspektivoj por efika penetrado de tiu unua firme organizita proleta Esperanto-organizaĵo en la amasojn estis dekomence limigitaj pro la socia kaj politika streĉiteco antaŭ kaj post la Manĉuria Incidento (septembro 1931) kaj pro la rigora persekutado polica. Jam antaŭ majo 1931 ĉiuj gvidantoj de fabri- kaj Esperanto-kursoj en Tokio estis arestitaj cele al perforta ĉesigo de la instruado, kaj la polico vizitis kursanojn por deteni ilin de partopreno en la kursoj. Malpermesita estis la disvendo de la legolibro La Unua de Majo, de la elementa lernolibro La teksto unua kaj de la kvina volumo de Proleta Kurso.
Ĉar JPEU, malgraŭ la malhelpoj, peris la interŝanĝon de salut- leteroj inter japanaj prolet-kulturaj organizaĵoj kaj samtenden- caj asocioj en eksterlando[578], tiu ĉi plifortiĝanta internacia kunligo de japanaj proletoj siavice intensigis la polican kontraŭstaron. Dum la inaŭguro de la Dua Kongreso de JPEU en marto 1932 ĉeestantaj policanoj unue malpermesis la voĉlegadon de preskaŭ ĉiuj salutleteroj ricevitaj de en- kaj eksterlandaj fratorganizaĵoj, konfiskante la skribaĵojn, poste oni ordonis, ke la debatoj ne okazu esperantlingve, kaj fine, antaŭ ol la Centra Komitato povis fari sian raporton, policoficiro deklaris la kongreson dissolvita, ĉar „la atmosfero estas danĝera". Policanoj invadis la oficejon de JPEU kaj vandale detruis valorajn materialojn, kun aparta pre- fero tiujn venintajn el eksterlando. De tiam JPEU devis barakti kontraŭ senĉesa spionado kaj minaco de disbato. Pri proleta fakkunsido, okazinta kadre de la 20a Kongreso de Japanaj Esperantistoj en Tokio en oktobro 1932, la oficiala protokolo donas la jenan lakonan raporton: „Pro la malhelpo de la polico ni ne povis havi la kunsidon. Bedaŭre post unu taso da kafo oni devis disiĝi."[579]
Ekde la posta jaro la severaj persekutoj kontraŭ gvidantoj de la proleta movado grandparte malebligis ankaŭ la aktivadon de JPEU. Gia monata revuo Kamarado, kiu portempe havis ĉirkaŭ 2 500 abonantojn, ĉesis aperi, ĉar la eldonejo timis la financan riskon pro la daŭraj konfiskoj.[580] Komence de 1934 la ĉefaj funkciuloj de JPEU estis arestitaj aŭ eksiĝis, tiel ke meze de la jaro la organizaĵo praktike jam ne plu ekzistis. Poste, la mallibe- rejoj servis kvazaŭ kiel rekrutejoj por novaj esperantistoj: Oni scias pri multaj, parte konataj komunistoj, kiuj en aresta ĉelo almenaŭ supraĵe alproprigis al si Esperanton.
Krom la persekutoj, la rapidan pereon de JPEU akcelis ankaŭ internaj eraroj, precipe la neglekto de la disvastigo de Esperanto favore al troa emfazo de aktualaj politikaj taskoj. Estis akordo kun la ĝenerala evoluo de la maldekstra movado en Japanio, sed rompo kun la tradicia toleremo de la japana Esperanto-movado, ke la prolet-esperantistoj deturnis sin de la pli frue karakteriza maldogmemo kaj preskaŭ senkondiĉe submetis sin al la gvidli- nioj de Komintern, kiuj supozis Japanion staranta sur la sojlo de revolucio. La fakto, ke JPEU postulis de siaj membroj, inter kiuj cetere troviĝis relative malmultaj laboristoj, malpli kontentigan regon de la lingvo, ol altan politikan konscion, malebligis al ĝi ludi rolon konkurencan al JEI kaj fine kontribuis al ĝia disfalo.
Meze en la dissolviĝa procedo de JPEU, tamen, kelkaj lokaj aktivuloj, ĝis tiam eskapintaj arestiĝon, klopodis daŭrigi la labor- on sur malcentrigita bazo, rezignante ankaŭ la troan dogmismon de JPEU. Avangarde agis la filio en Kobe. Sub gvido de Naka- tuka Kitizi ĝi eksiĝis el JPEU en marto 1934 kaj proklamis novan principaron: subteni diverstendencajn kontraŭfaŝismajn mova- dojn, zorgi por altigo de la lingva nivelo de la membroj kaj doni preferon al internacia korespondado. La grupo de Nakatuka, kiu orientiĝis laŭ la sukcesoj de la progresema Esperanto-movado en Cinio (kiu siavice pli frue estis influita de Japanio) kaj kunlaboris kun IPE, sed ne postulis de siaj membroj partian disciplinon, kolektiĝis ĉirkaŭ la revuo Marŝu.1 A1 la grupo de Marŝu aliĝis ankaŭ Kurisu Kei, kiu pli frue prizorgis en la tokia centro de JPEU ĉefe la internacian korespondadon, estis arestita kaj post sia liberiĝo transloĝiĝis al Kobe. Tie Kurisu fondis apartan litera- turan grupon, „Maja Rondo", kiu havis organon, Majo, tute en Esperanto kaj rilatadis kun Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV).[581]
Inter la lokaj agantoj de la japana prolet-esperantista movado elstaris ankaŭ radikala protagonisto de reformo de la japana lin- gvo, Saito Hidekatu, kiu en Yamagata fondis grupon kun organo Latinigo.[582] Saitĉ opiniis, ke la latiniga movado, disvolvata de inte- lektuloj, devos dediĉi pli da atento al laboristoj kaj kamparanoj, kiuj ĝis tiam apenaŭ partoprenis en la movado, ĉar „latinigo estas por la liberigo de subpremita popolo sed ne por reganta klaso".4 Skribante tiel en La Mondo, la organo de Ŝanhaja Esperantista Ligo. Saito akcentis la neceson „ellerni de ĉinaj kamaradoj la
socian signifon de tiu movado" kaj koalicii kun la ĉinaj esperant- istoj, kiuj sub la gvido de Ye Laishi pionire batalis por „Latin- xua". Same kiel por ia ĉinoj, por Sait6 la iatinigo kaj Esperanto estis reciproke sin kompletigantaj iloj en la lukto por la emancipo de popolamasoj kaj nacioj: Por plifaciligi al larĝaj tavoloj la aki- ron de scio, kion baras la ideografiaĵoj, kaj por malhelpi, ke la scio restu monopolo de la regantoj, estas bezonata la amasa dis- vastigo de la japana lingvo - kaj por tio la adopto de latinaj literoj estas la unua antaŭkondiĉo. Plue, li postulis, ke tiun rolon, kiun enlande ludas la latinaj literoj, en internacia skalo plenumu Esperanto. Konkrete, Saito imagis la rolon de Esperanto jene: Necesas ankaŭ la lingva emancipiĝo de la kolonioj (Koreio, Tajvano, Manĉurio). Por ne altrudi la japanan lingvon, sed por libere evoluigi la lingvojn de la koloniaj popoloj, oni devas antaŭenpuŝi ilian latinigon kaj uzi Esperanton por interkomunikado inter la kolonioj kaj Japa- nio.[583]