Выбрать главу

Estas evidente, ke la tezoj de Saito entenis tiklaĵojn. Unue, lia pledo por la radikala forigo de ideografiaĵoj per si mem signifis en tiu tempo malrespekton al la unikeco kaj sankteco de la japana lingvo. Due - kaj tio pezis eĉ pli - liaj lingvoemancipaj teorioj estis rekta defio kontraŭ la registara politiko de la per- forta asimilado de alinacianoj, kies celo estis, ekzemple, ekster- mi la korean lingvon kaj kulturon, tiel kvazaŭ renaskigante la koreojn sur „pli alta" kultura nivelo - kiel subulojn de la japana imperiestro.

Bedaŭrinde, al la menciitaj grupoj - la idoj de JPEU - apenaŭ restis tempo por pruvi, ke iliaj agmetodoj promesas pli da sukce- soj, ol tiuj de JPEU, ĉar grandskalaj persekutoj inter decembro 1936 kaj majo 1937 definitive frakasis la maldekstran Esperanto- movadon. Pri tiuj persekutoj ekzistas abundaj dokumentoj de la tiutempaj aŭtoritatoj, precipe de la Ministerioj de Justico kaj de Internaj Aferoj. Ekzemple, la „Monata Raporto pri Pensoj", kiun eldonis la Kriminala Oficejo de la Justic-Ministerio, regule listigis konfiskitajn Esperanto-revuojn kaj -librojn, indikante la kialon de la malpermeso kaj kelkfoje eĉ citante el la koncerna artikolo. Sed la plej grava dokumento estas la 284paĝa verko,deklarita kiel „strikte sekreta", kun la titolo Prila proleta Esper- anto-movado.[584] Ĝi estis kompilita de la prokuroro Takeuti Ziro kaj aperis en novembro 1939 kiel volumo 69 en la serio „Materia- loj pri Pensesploroj" de la Justic-Ministerio. Per la represitaj enket-protokoloj de arestitaj JPEU-funkciuloj ĝi permesas detale sekvi la etapojn de la agado kaj detruo de JPEU kaj ankaŭ informiĝi pri la evoluo de la internacia laborista Esperanto- movado. Ĉi-sube ni bazas nin grandparte sur tiu verko kaj aliaj iam konfidencaj aŭ sekretaj dokumentoj.

177

Multaj arestitoj estis per psikologia premo aŭ torturoj devigi- taj promesi ĉesigon de ĉia kontraŭregistara agado. Kelkfoje la viktimoj ŝajnigis konvertiĝon al la ortodoksaj mitoj de Japanio por rericevi sian liberecon. Tamen, pluraj mortis en la karcero aŭ tuj post liberiĝo. A1 ili apartenas ankaŭ Nakatuka Kitizi, la redaktoro de Marsu kaj la animo de la popolfronta Esperanto- movado. La protokolo, kiun li devis subskribi, disradias neskue- blan fidon pri la estonteco de tiu idealo, kiu igis lin viktimo de senskrupula ŝtata aparato. Nakatuka substrekis, ke li utiligis Esperanton unuavice por la klasbataio, sed li aldonis, ke, eĉ se, kiel nun, la lingvo ne plu povas servi al tio, „la esperantistoj laŭ sia naturo amas demokration kaj estas por internaciismo" kaj sekve iom post iom redonos ai ĝi la roion, por kiu ĝi estas desti- nita: „La Esperanto-movado ekzistos tiel longe, kiel vivas homoj kaj ekzistas socio..."[585]Nakatuka mortis, sen helpo de ekstere, pro tuberkuiozo en hospitalo en Osaka, kien li, korpe kaj anime jam frakasita, estis sendita post longa restado en maiiiberejo. Laŭdire, antaŭ ol fari la lastan spiron, li murmuris: „Budho min kompatu."

Simile tragikan sorton havis Saito Hidekatu. Li obstine rifuzis deklari sian konvertiĝon kaj malakceptis ankaŭ aliĝon al JEI, ĉar, kiel li klarigis, ties neŭtraleco kontraŭis al lia propra ideolo- gio. Sian nekompromisemon li pagis per ftizo; kiel solan, lastan „favoron" liaj persekutantoj donis al li en aprilo 1940 liberecon,por ke li mortu en sia hejmo. La 5an de septembro de la sama jaro Saito forpasis, nur 32jara.

Esperantistoj, konataj kiel maldekstruloj aŭ eĉ nur kiel libera- luloj, restis suspektataj, eĉ kiam ili nur deziris perfektigi sian lin- gvan teknikon. Ekzemple, membroj de la iama filio de JPEU en Osaka estis arestitaj, ĉar ili en privata hejmo kune studis verkon de Zamenhof kaj faris komunan ekskurson al proksima monto.[586]Tia ekzercado, memkomprenebla por fervoraj esperantistoj, evidente servis, laŭ la aŭtoritatoj, por reorganizi komunistan ĉelon. Aparte maltrankviligis la sekretan policon, se oni troe emfazis la idean flankon de Esperanto. En septembro 1939 tri esperantistoj, kiuj tri jarojn antaŭe estis fondintaj Esperanto- ligon en la gubernio Kumamoto, estis arestitaj: Kiel klarigis la monata raporto de la politika polico, ili eluzis la legalecon de la Esperanto-movado kaj aparte akcentis la kontraŭmilitan kaj kontraŭfaŝisman karakteron de la homaranismo de Zamenhof; por „malhelpi la politikan faŝismiĝon aŭ reakciiĝon de la neŭtra- laj esperantistoj" ili stimulis la esperantistojn al la „kontraŭmilita kaj kontraŭfaŝisma zamenhofismo,\[587] Fakte, multaj eksmembroj de JPEU mergiĝis en la neŭtrala movado - aŭ por lingve per- fektiĝi kaj daŭre informiĝi pri la evoluo de Esperanto en- kaj ek- sterlande aŭ, kiel avertis la prokuroroTakeuti, por „kamufli sian politikan koloron' .[588] Sekve, JEI kaj lokaj grupoj devis toleri la vizitadon de policanoj, kiuj postulis membro-listojn, traserĉis bibliotekojn kaj kontrolis aliĝintojn al nova kurso. En la pro- vinco ofte okazis, ke homoj estis almenaŭ vokitaj al la policejo, pro tio, ke ili enskribiĝis por kursc [589] Foje la politika polico donis al libro-brokantejo Esperantan vortaron - ne por vendigi ĝin, sed por ekscii pri aĉetemaj klientoj.[590] Kien ne penetris la observemaj okuloj de la polico, tie ofte sufiĉis, precipe dura la milito, la sus- pekta rigardo de poŝtistoj kaj najbaroj por sufoki ia entuziasmon por Esperanto: En la provinco ricevo de eksterlandaj korespon- daĵoj, egale ei kiu lando kaj egale en kiu lingvo, per si mem ente- nis por la adresato la riskon de socia premo.

Aliflanke, ne temis pri konstantaj ĝenoj al la laboro de JEI, kaj neniam, laŭ nia scio, Esperanto estis en Japanio oficiale stampita kiel „danĝera lingvo." La teroro restis iaŭokaza kaj nekunordi- gita, kiel ajn terura ĝi estis en la individua kazo, kaj ne atingis la stadion de sistemaj persekutoj, kiaj furiozis, ekzemple, en la Tria Regno. Por tio JEI eĉ ne bezonis pagi la prezon, kiun pretis pagi - por savi la movadon, sensukcese - la germanaj esperantistoj, rekte perfidai^te la originan idealon de Esperanto. JEI ja ne lasis^ multe da loko al „kontraŭfaŝisma" interpreto de la ideoj de Zamenhof, sed ankaŭ ne kompromitis sin per troa aklamado al la milito en la nomo de homaranismo. Tion ĝi dankas unuavice al kelkaj klarvidaj gvidantoj, kiuj en epoko de kreskanta ideolo- giiĝo de la japana politiko klopodis stiri la Instituton tra la ura- gano de persekutoj per rigora sindifinado kiel pure porlingva organizaĵo. Tia neŭtralismo estis la sola ebleco por malhelpi, ke la persekutoj kontraŭ la forta proleta movado englutu ankaŭ la „burĝ-demokratan", kaj la antaŭkondiĉo por bremsi la troan politikemon aŭ nesufiĉan singardon de maidekstraj membroj, unuflanke, por konservi kaj eluzi ilian lingvan kaj organizan kapabion, aliflanke. Kompreneble, al la neŭtralismo apartenis ofte iom riska ĵongiado, sed ke la balancilo foje povis eĉ favore inklini al la maldekstra flanko, karakterize montras ekzemplo el la eldona politiko de JEI: En 1932 ĝi publikigis japaniingvan tra- dukon de grava studo de la soveta esperantologo Efim Spirido- viĉ, Lingvoscienco kaj Lingvo Internaciakaj por „kontraŭpe- zigi" tiun ĉi prezenton de marksisma teorio, JEI keikajn mona- tojn pli frue aperigis, sub la sama serio-titolo, kompare ne tre signifan broŝureton de konservativuioj, De la protekto de la