Sed la aktivado de Zamenhof, kiom ajn intensa, ne daŭris longe. Iom post iom, intertempe pretiĝinte por sia profesio kiel okulkuracisto, li komencis dubi, ĉu la cionismo alportos solvon de la juda demando. Li sentis skrupulojn pri tio, ĉu li entute rajt- as tiom fordoni sin nur al sia propra gento kaj flankenlasi tutho- marajn konsiderojn. Kiel li skribis al Michaux, en li de plej frua infaneco fakte „ĉiam superregadis la ,homo\ tamen pro la mal- feliĉega stato de mia popolo, en mia koro ofte vekiĝadis la ,patrioto\ kiu terure bataladis en mia koro kontraŭ la ,homon\[21]En la jaro 1887 tiu ĉi konfiikto estis decidita favore al la homo: Zamenhof komplete ĉesigis sian aktivadon por teritorio de judoj[22] kaj tute disponigis sin al la lingvo, kiun tiujare li prezentis sub la pseŭdonimo „Doktoro Esperanto". Dum la postaj du jar- dekoj, ĉe Zamenhof dominis la penso pri tuthomara, neŭtrala lingvo, per kiu malaperu ne nur malamo kaj persekuto al judoj, sed samtempe entute „ĉiuj naciaj malamoj".[23] Ne estis tiel, ke Zamenhof ĉesis pensi pri la judoj. Li konservis sian strebon helpi la subprematan judan genton, kaj estas evidente, ke tiu strebo multe akcelis la fervoron, kiun li dediĉis al Esperanto. Sed la deziro helpi la judojn estis de nun firme enkadrigita en la deziron kontribui al la interpacigo kaj unuigo de la tuta homaro.
Estas notinde, ke la internaj pensoj de Zamenhof apenaŭ re- speguliĝas en la „Unua Libro". Ĝia antaŭparolo, nur modere evi- dentigante la idealismon de la aŭtoro, ĉefe elstarigas praktikajn argumentojn. Nome, ĝi atentigas pri la perdo de tempo kaj de materiaj rimedoj, kiun kaŭzas la neceso lerni plurajn fremdajn lingvojn, kaj sekve konstatas, kiom utile estus, se ĉiu homo bezo- nus dependi nur de la scio de du lingvoj - la gepatra kaj la nove proponata neŭtrala, internacia lingvo. En ligo kun tiu argumen- tado ne mankas formuloj, kiuj estas idealismaj. Ekzemple, Zamenhof asertas, ke la „diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj"[24], kaj li parolas pri la speciala utilo, kiun neŭtrala lingvo havus en landoj kun diverslingva logantaro, tiel malkaŝante, ke lin instigis kaj plu okupas la penso pri la situacio en Ruslando. Idealismon montris kaj samtempe nutris ankaŭ la pseŭdonimo „Esperanto", baldaŭ uzota por la iingvo mem.[25]
Sed ke la lingvo-projekto entute povis ekvivi, ŝuldiĝas pli multe al tiu komponento ĉe Zamenhof, kiun ni nomu lia praktika sento. En sia unua lernolibro li deklaris: „Internacia lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia, kaj la aŭtoro por ĉiam forcedas ĉiujn personajn raj tojn je ĝi. "[26] En sia Dua Libro de 1888 li precizigis: „Mi ne volas esti kreinto de 1' lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.n3 Zamenhof opiniis, ke Esperanto „devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estas ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj"[27]; li ne volis laŭ sia „persona plaĉo" krei „la tutan lingvon de 1' kapo ĝis la piedoj".[28] Unuafoje esprimante la ideon pri evoluo de internacia lingvo surbaze de kolektiva uzado, sendepende de persona aŭtoritato, Zamenhof rezervis al la homa socio kaj al la ĉiutaga praktiko la taskon prijuĝi, vivteni kaj evo- luigi Esperanton.
1.2. NASKODOLOROJSUBLA CARA CENZURO
Kiom ajn neprovoka ŝajnis la ideo de Zamenhof pri lingvo, per kiu „la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio"6 - unue li devis venki la barojn de cenzuro. Ironie, la patro mem apartenis al la burokratio, kiu devis zorgi, ke la civitanoj estu ŝirmataj kon- traŭ scioj nedezirataj de la cara reĝimo. Marko Zamenhof, krom esti instruisto, laboris ekde 1878 ankaŭ kiel cenzuristo, estante kompetenta pri la eldonaĵoj en hebrea kaj jida lingvoj. Tiun taskon li plenumis kun la neskuebla rigoro de asimiliĝema judo;
de la judaj verkistoj kaj redaktoroj en Varsovio li estis timata pro sia akra pedanteco.[29]
Por la filo, tamen, la pozicio de la patro havis evidentan avan- taĝon, kiam en 1887 li petis permeson eldoni broŝuron pri sia pro- jekto de nova lingvo. Marko Zamenhof persvadis sian kolegon, kiu prizorgis la ruslingvajn eldonaĵojn, ke li donu aprobon al la verketo de lia filo, al tiu „nedanĝera sensencaĵo".[30] La permeso por presado estis donita la 2an de junio 1887, la krome bezonata permeso por disvendo la 26an de julio. Povis aperi 40-paĝa ruslingva libreto, per kiu la junaĝaj revoj de Lazaro Zamenhof por la unua fojo havis konkretan rezulton. Sekvis eldonoj de la Unua Libro en la pola, franca, germana, angla, hebrea kaj jida, baldaŭ ankaŭ pliaj instruiloj de la lingvo. Jam en la jaro 1891 oni nombris 33 lernolibrojn de Esperanto en 12 lingvoj.
La legantoj de la Unua Libro estis petitaj subskribi kaj resendi al la aŭtoro kuponojn kun la promeso, ke la subskribinto ellernos la lingvon, se montriĝos, ke la saman promeson publike donis dek milionoj da personoj. Sed anstataŭ nur promesi - la plej multaj interesiĝantoj jam tuj lernis Esperanton. En septembro 1889 Zamenhof povis eldoni la unuan adresaron de 1000 perso- noj, kiuj ĝis tiam estis lernintaj la lingvon; la granda plimulto vivis en la rusa regno. En tiu kompilaĵo oni samtempe povas vidi la ĝepnon de organizo de la esperantistoj kaj sub la tiamaj cirkonstancoj en socio, kiu malfruiĝinte serĉis sian vojon al industriigo, ankaŭ politikan 4efion - almenaŭ laŭ la antaŭvidoj de la reĝimo, kiun ofte jam timigis libervolaj kunligiĝoj, eĉ se ties celado ŝajnis tute sendanĝera.[31]
En la historia arkivo de Leningrado troviĝas 130 dosieroj de la iama cara administracio pri Esperantaj eldonaĵoj de la jaroj 1887 ĝis 1917. Kiel montras studo de la leningrada esperantisto S.K.
Ĥvorostin, kiu bazis sin sur tiuj dokumentoj[32], la unuaj eldonaĵoj de Zamenhof glate trapasis la cenzuron, verŝajne ĉar gi ankoraŭ rigardis la aktivadon de la lingvo-kreinto kiel aferon neglektin- dan, sekve ne malpermesendan. Sed jam en aŭtuno 1888 Zamen- hof renkontis la unuan gravan malhelpon, kiam li sensukcese submetis la peton eldoni semajnan gazeton por la iom post iom multiĝantaj lernantoj de Esperanto.[33] La estro de la Ĉefa Admi- nistracio por Gazetaraj Aferoj, E.M. Feoktistov, rekomendis al V.K. Pleve, tiutempe vicministro pri internaj aferoj, malakcepti la petskribon, ĉar „en cenzurejo mankas persono, kiu povas tra- rigardi eldonojn en nove inventitaj lingvoj"; Pleve konsentis.[34]
Zamenhof ĝuste tiam troviĝis en kriza situacio, ĉar lia patro estis senigita je sia cenzurista posteno kaj riskis perdi ankaŭ sian oficon kiel instruisto. Marko Zamenhof jam estis altirinta al si la malfavoron de sia superulo en Peterburgo, N.V. Zusmen, ĉefo de la hebreaj cenzuristoj, pro tio ke li permesis la publikigon de jidlingva eldonaĵo, en kiu aperis satira poemo protestanta kon- traŭ la pogromoj. Kiam iom poste la hebrelingva gazeto Ha- Zefira (Matenruĝo) en Varsovio aperigis artikolon pri la maluti- laj efikoj de troa vintrinkado je la intelekta kapablo de homo, Zusmen, konata pro sia drinkemo, nomis tion „of^pdo al la caro", kaj Marko Zamenhof, respondecigita, perdis sian post- enon.[35] Nur per la pago de granda monsumo li povis eviti pli dras* tajn sekvojn.
Por la filo, kiu finance subtenis la patron, nun komenciĝis pezaj jaroj. Kiel juna oftalmologo, li provis en diversaj lokoj atingi profesian stabiliĝon. Ĉar la sortobato de la patro ankaŭ ĉesigis la helpan kontakton kun la varsovia cenzura oficejo, lin de tiam pli ofte okupis la luЈto kun burokratoj. En letero de la 6a de junio 1891 Zamenhof skribis, ke la provincaj cenzuraj komitatoj rifuzas okupiĝi pri Esperanto-rilataj eldonaĵoj kaj postulas, ke petoj pri permeso estu sendataj al Peterburgo.[36] La politiko de la tiea Ĉefa Administracio karakteriziĝis per stranga ambivalenco: Dum 1891/92 Zamenhof ne sukcesis eldoni novan libron nek reeldoni malnovan, sed samtempe, dank' al la favora sinteno de la cenzuristo pri eksterlandaj aferoj, E. Gejspic, estis eble importi esperantlingvajn eldonaĵojn el aliaj landoj al Ruslando, i.a. laĉefan organon de la ekĝermanta movado, LaEsperantisto, kiu aperis en Nŭrnberg ekde la la de septembro 1889.