nacia lingvo ĝis la internacia lingvo.[591]
Estinte kritikata de maldekstruloj, JEI do poste disponigis sin al ili kiel rifuĝejo. Samtempe ĝi venis sub fajron flanke de deks- tremaj membroj. Dum la 22a Kongreso en Nagasaki en aprilo 1934 estis submetita propono de la Esperanto-Federacio de Kaho: „Dediĉi aeroplanon (aŭ monon por landdefendado) al nia Patrujo", por tiamaniere „montri ke Esperantistoj japanaj ne estas malpatriotoj" kaj „vigligi nian movadon en tiel malfavora tempo kiel nuna". A1 la sama kongreso la Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto proponis uzi la formojn „Nipponlando" kaj „Nippono" anstataŭ (aŭ paralele al) „Japanujo" kaj „Japano". Tiajn elpaŝojn la gvidantoj de JEI sukcesis elegante subtabligi, „en tondra aplaŭdo de F kongresanoj"[592], sed firie en 1937, post la eksplodo de la plena milito kun Ĉinio, JEI ekfrontis pli seriozan defion, eĉ la minacon de skismo, kiam kelkaj oportunistaj kaj dekstraj membroj atakis la Instituton pro ĝia neŭtrala pozicio kaj nekomprenemo pri la naciaj bezonoj de Japanio. Pro tio, ke JEI rifuzis propagandi al eksterlando la „porpacajn celojn de la nuna milito en orienta Azio", tiuj personoj starigis Esperantistan Patriotan Union.[593] Malgraŭ la eldonado de kelkaj broŝuroj, la entrepreno tre baldaŭ montriĝis fiasko, ĉar oni ne sukcesis for- logi de JEI signifan nombron de membroj.
Dum la Pacifika Milito, tamen, la situacio de JEI iĝis multe pli tikla. En aŭgusto 1940 ĝi eksiĝis,el Internacia Esperanto-Ligo, ĉar algluiĝo al la malnova sistemo de „harmoniismo bazita sur la principo de nacia memdecido" estas kontraŭa al la spirito de la nova sistemo, projektata de Japanio. JEI tiuokaze faris dekla- ron, kiu montras ĝian akomodiĝemon al la japana lingva impe- riismo:
La rolon de internacia lingvo en la Orientazia Kultursfero komprene- ble plenumu la japana lingvo. Per aliaj vortoj, Esperanto estu „interna- cia lingvo" por la landoj ekster orienta Azio.. .[594]
A1 kelkaj ekstremaj membroj eĉ tia deklaro ankoraŭ ŝajnis nesu- fiĉa. Unuel ili, Takeuti TĜkiti[595], postulisen 1942, ke la sekretario de JEI, Miyake Sihei, demisiu kaj ke malaperu ĉiaj celdifinoj, ke Esperanto anstataŭ la japana lingvo iĝu komuna helplingvo en orienta Azio.
La atakita Miyake restis en sia posteno. Fakte, al li, kiu certa- grade estis disĉiplo de Tihu Tosio, JEI ĉefe dankas sian esence neŭtralan karakteron. Kiel liberalulo, Miyake scipovis sobre analizi la perspektivojn de la Esperanto-movado en ŝanĝiĝantaj politikaj kondiĉoj; li neniam emis patose deklami pri homara- nismo, sekve ankaŭ ne pri la homara misio de Japanio. Fari cedojn al la potenculoj li ja estis devigita: JEI ne povis resti izola insulo netuŝata de la nacia pormilita mobilizado. Dum la militaj jaroj, la revuon de JEI makulis deklaroj pri la „justa milito", patriotisme heroaj poemoj kaj asertoj, ke la sopiro de Zamenhof pri frateco inter ĉiuj popoloj^ plene akordiĝas kun la mond- ĉirkaŭbraka idealo proklamita de la mitologia imperiestra fon- dinto de Japanio kaj nun disvastigata de la imperiestra armeo. Sed Miyake kiam eble konservis sian balancan taktikon, presi- gante en 1942, sur la kulmino de la milito, opiniojn de kuraĝuloj kiel Inoue MasuzĜ, kiuj rekte kontraŭparolis al la praktikata lin- gvopolitiko de la japanoj en la okupitaj regionoj:
Oni devas tre gardi sin kontraŭ la transmara penetrado aŭ tutmondigo de la japana lingvo. La traktadoj kun aliaj nacioj en Azio devos esti farataj per Esperanto.[596]
Neŭtralismo sendube ne signifis rezistopovon kontraŭ la naciismo kaj militismo. Sed la neŭtralismo de JEI, ofte konside- rata kiel pala aŭ eĉ malmorala, ne tiom signifis senvertebran sin- tenon, kiom en aliaj landoj. Gi ĉiuokaze pruviĝis dum la milito preferinda al spirita unuigo de la japanaj esperantistoj sub la standardo de homaranismo, ĉar ilia tro emocia kaj pense ne maturiĝinta kompreno de homaranismo ne nur ne povis rezisti englutiĝon per la ŝajn-universalisma ideologio de la japana impe- riismo, sed ankaŭ estis facile stimulebla por liveri idealisman apogon al la defendantoj de japana hegemonio, kiuj ofte uzis supernacian retorikon por kvazaŭe pravigi la ekspansion de Japanio en Azio kiel altruisman mision por la bono de la homaro.[597]
La persekutoj kontraŭ proletaj kaj liberalaj esperantistoj, do, ne serioze damaĝis la pluekziston de la japana Esperanto- movado. La organo de JEI, La Revuo Orienta, ĉesis aperi en marto 1944 - en surprize malfrua stadio kompare kun aliaj kultu- raj organizaĵoj. Tuj en la fina konvulsio de la japana imperio montriĝis, ke la ŝajne ĉiopova kaj ĉieesta polico ne sukcesis estingi la fajron de poresperanta fervoro: En aŭgusto 1945, nelonge antaŭ la kapitulaco, polic-agentoj kun antaŭtimo regis- tris, ke revigliĝis la „komunismema Esperanto-movado".[598]
Post la milito la transvivintaj maldekstruloj, eĉ se grumble, konsentis kunlabori en JEI. Tio ŝuldiĝis ne laste al la fakto, ke la Instituto, ne lasante sin envolvi en memmortigan reziston de pro- letoj, dank' al sia neŭtraleco ankaŭ sukcesis distancigi sin de la homaranismo - de pensaro, kiu riskis esti ĉirkaŭbrakata de impe- riismo kaj servi kiel plia ideologia bazo de militismo. Tiel la Insti- tuto eskapis la danĝeron retrovi sin en la postmilita epoko nere- bonigeble kompromitita en la okuloj de granda nombro de sufe- rintaj, nun denove esperantaj esperantistoj.
3.3. KOREIO KAJ TAJVANO
Kiel ni vidis, la japanaj esperantistoj, kun kelkaj esceptoj, ne multe aktivis sur la kampo de lingva egaleco, sur kiu ili estus povintaj akiri pli klaran profilon kontraŭ aliaj progresemaj movadoj antaŭ la milito. Ci-sekve ni esploru, ĉu entute ekzistis en la dependaj teritorioj, en Koreio kaj Tajvano, preteco aŭskulti al okazaj alvokoj, ekzemple de Saito Hidekatu, flegi la propran lingvon kaj utiligi Esperanton kiel batalilon kontraŭ lin- gva diskriminacio.
En Tajvano pli vasta publiko unuafoje aŭdis pri Esperanto en 1913, en tempo de forta rezisto kontraŭ la japana regado, kiam la japano Kodama Siro anoncis Esperanto-kurson en la gazeto Tai- wan Niti Niti Sinpo. Li poste instruis al dek-kelkaj personoj, sed la kurso okazis sub nefavoraj cirkonstancoj: La polico sendis senuniformajn anojn por observi la enhavon de la lecionoj, kaj Kodama devis unufoje monate raporti al la policejo pri la movoj de siaj kursanoj.[599] Tiutempe ankaŭen Koreio vivis japanaj esper- antistoj, sed anstataŭ ili, estis koreaj studentoj en Japanio kaj koreaj pioniroj de la nacia emancipo agintaj en Ĉinio, kiuj post sia reveno klopodis konatigi Esperanton en Koreio.
Post la Unua Mondmilito, la indigno de koreoj kaj tajvananoj kontraŭ la koloniiga politiko de Japanio atingis sian kulminon. Unu el la esprimiloj de la protesto de intelektuloj iĝis Esperanto. Kiam post la landskalaj demonstracioj en Koreio (1 marto 1919) sange silentigitaj, la japana registaro, komprenante la fiaskon de nure militista represio, proklamis la transiron al „kultura poli- tiko" kaj permesis (en 1920) la aperigon de la korelingvaj tagga- zetoj Tong-A Ilbo kaj Chosĉn Hbo, la Esperanto-movado ekpa- ŝis samtempe kun la ekfloranta kultura movado, en kiun koreaj intelektuloj verŝis siajn pasiojn. Kiel memoris unu el la gvidaj koreaj esperantistoj: „En la unua periodo Esperanto-movado en Koreujo estis konsiderata de ĉiuj koreaj inteligentuloj ne nur, kiel ideala movado. sed ankaŭ kiel plej progresinta landonsa- vanta movado..." [600]. La fortan kunplektiĝon de Esperanto- movado kaj naciliberigaj celadoj ilustras la persono de Kim Ok („Verda E. Kim"), redaktoro kaj verkisto, studinta en la filozo- fia fakultato de Keio-Universitato en Tokio, kaj la patro de Esperanto en Koreio. Krom Esperantaj lernolibroj Kim eldonis plurajn poemvolumojn, en kiuj li primokis nobelojn kaj buro- kratojn servantajn al la japanaj aŭtoritatoj - kio estis unu el la malmultaj formoj, kiuj restis al koreaj intelektuloj por esprimi sian opozicion kontraŭ la koloniistoj.1