Выбрать главу

En somero 1920 Kim gvidis ĉe YMCA en Seulo la unuan publi- kan kurson de Esperanto, rezulte de kiu fondiĝis Korea Esper- anto-Asocio. De tiam, la lingvo rapide disvastiĝis: En la ĉefaj ĵur- naloj korelingvaj ofte aperis alvokoj por lernado de Esperanto, apogo estis donita interalie de la religio Ch'6ndogyo, kies revuo Kaepydkŭne de 1922 aperigis lecionojn verkitajn de Kim, kaj la gazeto Tong~A Ilbo en 1924 ĉiulunde havis kolumnon en Esper- anto.[601]

Ankaŭ en Tajvano la Esperanto-movado organiziĝis en ligo kun la plifortiĝantaj emancipaj aspiroj de nejapanaj loĝantoj. Du tajvanaj maldekstremaj junuloj, Su Bihui (So Pekfui) kaj Lian Wenqing (Ren Sonkio), iniciatis en 1919 la fondon de For- mosa Esperantista Societo kaj la aperigon de monata organo, La Verda Ombro. Ili ludis gvidan rolon ankaŭ en Tajvana Kultura Asocio, fondita en 1921, kies baldaŭ ĉ. dekmil ĉefe meztavolaj membroj postulis tajvanan parlamenton kaj protestis kontraŭ la diskriminacio de tajvananoj. Sekve, la tajvanaj esperantistoj kuraĝe sekvis la linion propagandi Esperanton kaj samtempe pledi, pli-malpli senkaŝe, por la lingvaj, kulturaj kaj politikaj rajtoj de la nejapanaj insulanoj. En oktobro 1922, ekzemple, oni povis legi en La Verda Ombro:

Dum estintaj kelkaj centjaroj la kolonipolitiko en chiuj fortaj landoj estis celanta asimiligi la popolon de dependata lando, kaj ili kredas, tie, kie la lingvo de reganta lando bondisvastighos, la frukto de asimiligo povos [esti] rikoltata. ... Sed kontraŭ tio, post la mondmilito tiu sen- prudenta ideo malaperis de la monda tendenco kiel lavango en prin- tempo, kaj en la reakcio Esperanto estas disvastigata tra la tuta mondo ..., char la spiriton de novepoko la plej perfekte povas respeguli Esper- anto, elpensita sur libereco, egaleco.[602]

Nedubeble, similaj sentimentoj nestis en la koroj de la esperant- istoj en Koreio. Juna korea Esperanto-historiisto resumis iliajn motivojn jene: „Estis nature, ke tiamaj kleruloj interesis sin pri Esperanto ĉe tiu periodo, kiam unu el plej gravaj krimoj estis uzi korean lingvon.M 1 La fondiĝa deklaro de Korea Esperantista Federacio montras, ke ankaŭ japanaj esperantistoj vivantaj en Koreio sentis sin ligitaj al la idealo forigi naciajn antaŭjuĝojn pere de Esperanto. La deklaro, subskribita en novembro 1924 de kvar koreoj kaj du japanoj, eksplicite turnis sin kontraŭ lingva imperiismo:

Jam delonge al la homarano venis la tempo unuiĝi en la vera amo kaj kompreno de kunfratiĝo por forpeli malbenitan antaŭjuĝon kaj baron de la gento. Kaj la homarano humaneca jam malĝoje vidis, kiel absurda kaj nenatura ĝi estas, ke nur per sia propra lingvo nnu altrudis perforte la alian. Propra lingvo mem deviĝas esti por ĉiu gento kaj por la tuta homaro nur troviĝas Esperanto komuna por ĉiuj .2

Ke koreoj kaj tajvananoj subite entuziasmiĝis por Esperanto,

estis por la japanaj aŭtoritatoj suspektinda fenomeno. Kiam en

oktobro 1923 Formosa Esperantista Societo aranĝis propagan-

dan rondan kurson tra la insulo, la polico plurloke malhelpis la

komenciĝon de la kursoj. La estraro de kompanio ricevis mina-

con, ke ĝi ne permesu la instruadon de Esperanto al siaj dungitoj.

Senuniformaj policanoj vizitis ĉiun aliĝinton de kurso, klopo-

dante persvadi ilin ne lerni la lingvon kaj minacante meti ilin sur

nigran liston de danĝeruloj - pro tio, ke Formosa Esperantista

Societo havas rilaton kun Tajvana Kultura Asocio. Kiam mina-

coj ne havis efikon kaj kurso okazis malgraŭ la premo, la kursgvi-

danto kaj ĉiuj partoprenantoj devis toleri la neplezuran ĉeeston

de policano dum la tuta daŭro de la kurso.[603]

Por japanoj en Tajvano kaj Koreio ne estis malhelpoj lerni

Esperanton, kondiĉe ke ili ne faris politikan laboron per ĝi. Sed

se la indiĝenaj loĝantoj okupiĝis pri ĝia lernado, tiam la aŭtorita-

toj emis tion juĝi unua ŝtupo, de kiu la paŝo al „danĝera pensado"

ne ŝajnis haltigebla. De la japanino Yamaguti Kosizu[604], kiu kun- laboris kun Lian Wenqing en la varbado por Esperanto inter tajvananoj, ni disponas pri interesa raporto pri la motivoj, sta- rantaj malantaŭ la ĉikanoj kontraŭ Esperanto en Tajvano. Ŝi citis la jenan klarigon de altranga funkciulo de la japana polico:

Generale necesas kompreni, ke lla signifo iom diferencas, kiam temas pri ago de japano kaj kiam temas pri tiu de tajvanano. Ekzemple, se japano sur la margeno de letero skribas „1922", tio signifas nur, ke li uzas jarindikon kutiman en la mondo. Sed se same skribas tajvanano, tio ne havas tiel simplan signifon: Ni devas rimarki, ke li ne nur mal- observas la jarindikon „lla jaro de Taisyo-erao", sed ankaŭ intencas ĝin forpuŝi. Same estas pri la lernado de Esperanto. Ne estas dubo, ke japanoj elektas Esperanton nur, ĉar ili opinias ĝinfcomuna internacia lingvo de la mondo, lingvo simbola por la estonta homara paco aŭ rimedo por la estimo de sia nacia lingvo. Sed la situacio tute ŝanĝiĝas, se temas pri tajvananoj. Ili okupiĝas pri tiu mondlingvo ne simple kiel unu popolo en la mondo, sed ilia lernado de Esperanto implicas plenan forjeton de la japana lingvo. Inter lingvo kaj penso estas intima rilato, kaj tial la forjeto de la japana lingvo signifas malakcepton de Japanio entute. La kolonia politiko de Japanio absolute ne povas toleri tiajn perfidulojn.[605]

Tie ĉi estas plej notinda la sincereco, la manko de ĉia provo vuali la evidentan strebadon trakti nejapanojn kiel duaklasanojn kaj apliki du mezurilojn, eĉ kiam temas pri nura lernado de Esper- anto.

Malgraŭ la akuzo, ke disvastigi Esperanton signifas perfidi Japanion, Lian kaj Su spitis la daŭran minacon de subpremo kaj plue eldonis sian revuon. Post februaro 1924, tamen, ĉesis la regula aperado de La Verda Ombro} En la postaj jaroj estis ĉefe japanoj, kiuj zorgis pri la vivtenado de kursoj, dum la tajvananoj koncentris sin al politika agado. Kiam Lian foje vojaĝis al Japa- nio, li estis ĉiupaŝe sekvata de spionoj kaj ne sukcesis aŭdigi sian voĉon ĉe kunveno de esperantistoj en Tokio.[606]

En septembro 1931 okazis la Unua Tajvana Esperanto-Kon- greso, dum kiu estis proponita starigo de Formosa Esperanto- Federacio kiel komuna organizaĵo de japanaj kaj tajvanaj esper- antistoj. La plano fiaskis, ĉar la japanaj kunlaborantoj timis la superregan pozicion de maldekstruloj en la Federacio.[607] En decembro estis malpermesita unu numero de nova informilo de tajvanaj esperantistoj, eldonata de Lian. Entute, post la Manĉu- ria Incidento la situacio de la Esperanto-movado en Koreio kaj Tajvano rapide malboniĝis. Alproksimigis pli kaj pli severa periodo, dum kiu fine „ĉiuj karceroj en Koreujo fariĝis, kvazaŭ Esperanto-lernejo."[608] Korea Prolet-Esperantista Unio, kiu funkciis ŝajne ĉirkaŭ 1931/32 analoge al similaj asocioj en Japa- nio kaj Cinio, neniam povis disvolvi atentindan aktivadon. Por esti arestita sufiĉis korespondi en Esperanto kun laboristo en Soveta Unio aŭ posedi la japanan Proleta Kurso.

En ligo kun la planata plena spirita mobilizado sekve de la komenciĝo de la Ĉin-Japana Milito en 1937, la japanoj likvidis la modestajn restaĵojn de kultura aŭtonomio en Koreio kaj Tajvano. En la publikaj lernejoj de Tajvano estis ĉesigita la ins- truado de la ĉina lingvo; de tajvananoj oni postulis paroli eĉ hejme nur la japanan.[609] En 1938 la japanoj abolis ankaŭ la instru- adon de la korea lingvo en ĉiuj primaraj kaj sekundaraj lernejoj. En aŭgusto 1940 estis subpremitaj la du kore-lingvaj gazetoj Tong-A Ilbo kaj Chosĉn Ilbo, kaj en oktobro 1942 estis disbatita la Societo por Studo de la Korea Lingvo per aresto de preskaŭ ĉiuj gvidaj membroj ĝiaj.[610] La politikodeperfortaasimiladokon- dukis al tio, ke la uzo de la japana iĝis deviga eĉ surstrate. Homoj parolantaj sian propran lingvon devis, se kaptitaj, suferi punon.

Konsiderante, kiom energie la koreaj esperantistoj estis ple- dintaj por la principo de lingva egalrajteco, ni ne povas nomi nur hazarda koincido, ke, dum komenciĝis la subpremo de la korea lingvo, eksilenti devis ankaŭ la Esperanto-movado en Koreio. En oktobro 1937 aperis la unua numero de belaspekta, tutespe- ranta revuo, Korea Esperantisto. Ne sekvis ĝin dua numero, ĉar la eldonanto, Hong Hengwi, estis enkarcerigita. Ĝis la fino de la milito la publika propagando kaj lernado de Esperanto restis severe malpermesitaj.