Nur post la milito la revo pri egalrajteco de la korea kaj japana lingvoj sur ia bazo de Esperanto kaj la espero pri kontribuo de Esperanto al pli profunda interkompreniĝo inter japanoj kaj ĝiaj aziaj najbaroj povis porti fruktojn. Nuntempe estas regulaj kon- taktoj inter esperantistoj de Japanio kaj Suda Koreio, kaj dum reciprokaj vizitoj Esperanto povas plene demonstri sian utilan neŭtraligan rolon.[611] Konata japana etnologo, Umesao Tadao, foje deklaris, ke, kiam li prelegis en Koreio, la pli aĝaj inter liaj aŭskultantoj ja sciis la japanan, sed kredeble, ierninte ĝin sub premo, sentis reziston kontraŭ ĝia uzo; dume, li, Umesao, mem estis hezitema paroli japanlingve en Koreio. Pro tio li preferis prelegi pri sia faka temo en Esperanto, kun posta traduko en la korean.[612]
Tiel Esperanto servas kiel glacirompanto. Estante komunikilo inter japanoj kaj koreoj en limigita skaio, ĝi tamen helpas forigi ta mensan ĝeniĝon, kiu restas ankoraŭ venkenda restaĵo el mal- ĝojinda historio, penetrita per subpremo kaj perforto, sed ankaŭ ne malplena de kuraĝaj (kaj kuraĝigaj) provoj trarompi la barojn de diskriminacio kaj nekompreno.
4. „LINGVO DE ETBURĜOJ KAJ KOSMOPOLITOJ"
Meze de marto 1979 okazis en Moskvo la fonda konferenco de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Dum ĝi deklaris profesoro Magomet Isaev, la asocia prezidanto:
La sovetiaj esperantistoj dank' al sia sukcesa kaj multjara laboro pruvis al la tuta mondo, ke ili ekzistas kaj sukcese agas, ke Esperanto en nia lando ne estas persekutata (kiel iuj ŝatus prezenti la staton de la afero).[613]
En oficiala raporto pri la konferenco ni legas ankaŭ malkonfir- mon de asertoj de la „okcidenta propagando", laŭ kiuj „al sove- tianoj oni malpermesas korespondi kun eksterlandanoj": Estas emfaze dirite, ke „similaj ,malpermesoj' en USSR neniam estis".[614]
Kio kaŝiĝas malantaŭ tiuj ĉi dementoj pri persekuto kaj mal- permesoj? Ni prezentu alian citaĵon:
La plej granda tragedio kaj retropuŝo en la historio de la internacia lin- gvo estis la kontraŭleĝa subpremo fare de la ŝtatsekureca organo al la Sovetrespublikara Esperantista Unio...
Tion skribis en 1976 la malnova brita komunisto kaj esperantisto William Keable[615], nedubeble amiko de Soveta Unio. Kaj li aldo- nis al sia konstato la impreson: „Sajnas, ke la vero pri la historio de Esperanto en Sovetunio ankoraŭ ne povas publikiĝi en Sovet- unio mem!" Keable demandas: „Kial ne?"
Se en la ĝisnuna pritrakto ni montris, kiom devis suferi la Esperanto-movado pro la atakoj de konservativaj kaj faŝismaj reĝimoj, ni nun venas al dua variaĵo de persekutoj kontraŭ Esperanto - flanke de reĝimo, kiu konsideris sin la avangardo de tutmonda socialismo. Kvankam esplori la detalojn kaj kialojn de la subpremo de Esperanto en Soveta Unio estas senkompare pli malfacile, ol analizi la persekutojn sub Hitler, ĉar ni ne povas, kiel ekzemple pri Germanio kaj Japanio, uzi arkivajn materia- lojn de la polico, ni tamen frontu la taskon surbaze de la dispone- blaj dokumentoj kaj klopodu atingi komprenon pri tio, kian sor- ton havis la Esperanto-movado en Soveta Unio.
4.1. PROSPERO DE ESPERANTO ENSOVETA UNIO
4.1.1. Postrevoluciaj esperoj
La rusaj esperantistoj, kiuj dekomence estis tre progresema elemento en la adeptaro de la Internacia Lingvo, en sia granda plimulto sendube bonvenigis la politikajn ŝanĝojn de la jaro 1917 - eĉ se nur pro tio, ke fine forfalis la cenzuraj baroj kaj la policaj ĝenoj de la malnova reĝimo. Jam tuj post la Februara Revolucio fondiĝis en Ruslando lokaj grupoj de esperantistoj-socialistoj, kaj inter la multaj partioj, kiuj naskiĝis en la unuaj monatoj post la falo de carismo, troviĝis ankaŭ „Tutmonda Unuiĝo de Socialis- toj", kiu enhavis en sia programo la postulon pri senprokrasta enkonduko de Esperanto kiel internacia lingvo.1 En 1918/19 estis Esperanto-grupoj en ĉ. 100 lokoj de Ruslando.[616] Ili plej ofte agis sendepende unu de la alia, sed estis faritaj ankaŭ klopodoj koor- dini la movadon - per la fondo de Tutruslanda Esperarttista Komunista Unuiĝo kaj Tutruslanda Federacio de Junaj Esper- antistoj.
La teksto de propaganda afiŝo el la jaro 1919 eble plej bone ilustras la esperojn, kiujn havis la esperantistoj en postcara Ruslando. Gi estis eldonita de „Domo Esperanto" en Moskvo, iama palaco de riĉulo[617], kiun la registaro senpage disponigis al moskvaj kaj tutruslandaj Esperanto-organizaĵoj.[618] En tiu afiŝo estis komparata ia historia signifo de la Komunista Manifesto de 1848 kun tiu de la Zamenhofa iingvo-projekto de 1887: La post- ulon de la unua, „Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!", ekplenumis la Oktobra Revolucio; nun venis la tempo, ke la iiberigita prole- taro same energie ĵetu sin al la tasko realigi ankaŭ la ideon de la dua, alprenante Esperanton kiel la tutmondan interkomprenigi- lon de la proletaro.[619]
Tiaj esperoj ne estis tute senbazaj. Kuraĝiga signo ŝajnis, ke en januaro 1919 ĉe la sovetrusa Popola Komisarejo pri Klerigo („Narkompros") estis organizita speciala komisiono por esplori la demandon pri enkonduko de fakultativa instruado de lingvo internacia en lernejoj. La komisionon konsistigis kelkaj esper- antistoj, unu adepto de la projekto Ido kaj tri profesoroj de iingv- istiko.[620] Subtenis ĝian laboron ankaŭ la verkisto Maksim Gor'kij, kies deklaro poste estis ofte citata de progresemaj esperantistoj: La konservativa pensado obstine pruvas, ke esperanto estas utopio. La vivanta, laŭleĝe disvastiĝanta realeco ne rapidante, sed ĉiam pli decide refutas la argumentojn de 1* konservativŭloj.
Gor'kij esprimis sian konvinkon, ke la organizita volo de la popo- loj plene kapablos „naturigi" la artefaritan lingvon Esperanto kaj ke tia lingvo „donos fortegan antaŭenpuŝon al la proceso de kul- tura disvolvado".[621] Post kelkaj kunsidoj la komisiono konkludis en tezaro, ke la sola lingvo povanta ludi la rolon de internacia lin- gvo estas Esperanto. Poste ĝi ĉesis aktivi kaj ankaŭ preterlasis liveri al la Lerneja Sekcio de Narkompros definitivan raporton pri la farita laboro.[622]
Kvankam la komisiono ne finplenumis sian taskon, ĝi havis kuriozan postefikon. Komence de 1920 polaj kaj germanaj gaze- toj publikigis depeŝon kun eltiraĵo el sovetrusa gazeto, kiu anon- cis la devigan enkondukon de Esperanto en leraejoj laŭ decido de oficiala komisiono elektita de la registaro.[623] La franca verkisto Romain Roiland tuj bonvenigis la supozatan decidon „historia evento, kies sekvoj estos grandegaj; ĝi estos pli farinta por la homara Internacio ol ĉiuj teoriaj diskutoj, aŭ disputoj de partioj en kiuj absorbiĝas la agado de la okcidenta sociaiismo"[624], kaj eĉ burĝaj esperantistoj rekonis „la grandegan civilizacian meriton"[625]de la raportita paŝo. Sub la influo de la informo el Soveta Ruslando, pluraj naciaj kongresoj de komunistaj partioj alprenis rezoluciojn favore al Esperanto.[626] Ŝajnis temi pri decido, pro kiu la laboristoj de ĉiuj landoj sentos sin kvazaŭ devigitaj lerni Esperanton.
La informon pri enkonduko de Esperanto en lernejojn de Soveta Ruslando tamen dekomence akompanis dubo kaj skep- tiko, kiuj ĉiam pli fortiĝis, kiam la rusaj esperantistoj ne sukcesis prezenti pruvon por la ĝusteco de la informo. Ke ĉiuokaze ne temis pri deviga enkonduko, jam en majo 1920 precizigis la Popola Komisaro pri Klerigo mem, Anatoiij Lunaĉarskij. Li tamen deklaris, ke la soveta registaro permesas lerni Esperantonfakultative kaj egale kiel la francan, germanan kaj anglan lingv- ojn[627], kaj fakte regis atmosfero favora al Esperanto: En decem- bro estis notite, ke preskaŭ ne ekzistas iu urbo, kie loka fako de popolklerigo malfavore rilatas al Esperanto.[628] Tiuj fakoj eĉdonis salajron al la gvidantoj de Esperanto-kursoj.[629]