Выбрать главу

193

Aliflanke, la observanto konstatinta ĝeneralan favoron sam- tempe konfesis, ke plivastigo de la movado dependos de tio, ĉu „nia registaro diros sian opinion pri internacia iingvo".[630] Evi- dente, do, la rusaj esperantistoj konsciis, ke decido por la deviga lerneja instruado de Esperanto ne estis farita. Ĉar tamen daŭris, precipe inter komunistoj en eksterlando, spekulacioj pri oficiala bonvolemo al Esperanto en Moskvo, fine la gazetoj Izvestija kaj 7ruc/devis aperigi dementon, kiu ne plu allasis dubojn:

Ĉefpolitkleriga Fako pro demandoj el diversaj lokoj pri instruado kaj lernado de lingvo Esperanto klarigas, ke opinii la lingvon Esperanto kiel internacian lingvon, indan de ekskluziva registara atento, estas nun antaŭtempe. La esperantistaj rondetoj estas privataj organizaĵoj. Ekzistantaj sekcioj de Esperanto ĉe politklerigaj fakoj en kelkaj urboj devas esti likviditaj.[631]

Tiu deklaro do ne nur forigis iluziojn estiĝintajn en ligo kun la komisiono ĉe Narkompros, sed ankaŭ ĉesigis la modestajn atin- gojn ĉe lokaj politklerigaj fakoj. Sajnas, ke rusaj esperantistoj damaĝis al si mem per troa fervoro kaj aplomba distrumpetado de nematuriĝintaj pridiskutoj de diversaj, ĉefe lokaj, aŭtoritatoj. Gor'kij en 1933 iom mistere supozis: „La unuajn jarojn post la Oktobro ankaŭ ĉe ni oni provis malfermi larĝe la pordon al Esperanto. Sed... io ekbremsis, iu ion ne prikonsideris, ien deflankiĝis."[632] Pri „multaj ne pripensitaj agoj" de siaj samlanda-noj parolis rusa esperantisto en 1921[633], kaj Ernest Drezen, poste la ĉefa figuro en la soveta Esperanto-movado, jam en la dua duono de 1920, aludante al fiaskintaj eksperimentoj kiel la komi- siono, avertis kontraŭ „grandioziga" tendenco.2

A1 tiuj eksperimentoj apartenis ankaŭ provoj alproksimiĝi al Komintern. En novembro 1919, kelkaj esperantistoj en Samara (nun Kujbyŝev) fondis t.n. „Esperantan Sekcion ĉe Illa Komu- nista Internacionalo", eĉ ne demandinte la Komintem, kiu havis nur naciajn sekciojn. Laŭ la postulo de Komintern, la grupo, intertempe translokiĝinta al Moskvo, ŝanĝis sian nomon al „Esperanta Komunista Internacio" (ESKI), sed tio ne savis ĝin: En aŭtuno 1921 la Centra Komitato de la Rusa Komunista Partio malpermesis la pluekziston de ESKI, kredeble konsiderante ĝin sekteca entrepreno.[634]

Malsukcesa estis ankaŭ rekta klopodo ĉe Komintern akiri favoran piitrakton de la demando de intemacia lingvo. Propono, ke oni diskutu tiun demandon dum la Dua Kongreso de Komin- tern en julio/aŭgusto 1920 en Petrograd kaj Moskvo, estis sub- metita de kelkaj delegitoj, inter ili la hispano Angel Pestana.[635] Ĝi estis transdonita al la Plenumkomitato por pritrakto en la venonta kongreso. Efektive, kiam tiu okazis, en Moskvo en junio/julio 1921, venis rezoluci-propono, ĉi-foje subtenata de delegitoj el preskaŭ ĉiuj reprezentitaj nacioj; ĝi pledis, ke-jam starigita - Studa Komisiono por alpreno de helpa lingvo en la Tria Internacio science ekzamenu la utilon kaj aplikeblon de internacia lingvo.[636] En la lasta kongresa tago, la 12an de julio 1921, la germano Wilhelm Koenen nome de la Prezidiumo atin- gis konsenton, ke la propono estu pritraktata en la Plenumkomi- tato.[637] Prenante tion kiel oficialan mandaton, la komisiono komencis labori - sub prezidanto, J6zsef Pogŭny[638] kaj sekreta- rio, Hans Itschner, kiuj ambaŭ estis idistoj.

Jam kelkajn monatojn poste en komunistaj gazetoj[639] aperis informoj, ke la komisiono venis al la konkludo, ke lingvo kiel Ido havas pli da ŝanco, ol Esperanto, esti akceptita kiel internacia lin- gvo.[640] La ekscitiĝo inter la esperantistoj estis granda: Ne mal- prave ili suspektis la laboron de la komisiono kiel intrigon de manpleno da idistoj sub la „kvazaŭa aŭspicio" de Komintern. Kvankam baldaŭ venis sciigo el Moskvo, ke la komisiono estis jam likvidita ĉ. marto 1922[641], la franco Eugĉne Lanti, la gvidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda, el Parizo alvojaĝis Moskvon por persone informiĝi pri la afero. De MЈty&s Rŭkosi, sekretario de la Plenumkomitato de Komintern, Lanti ricevis konfirmon, ke Komintern dissolvis la komisionon, „kiu fakte neniam funkciis", kaj ke entute la Internacio „havis nenian intereson por tiu entrepreno".[642] En majo 1923, fine, la Plenumkomitato notis en oficiala protokolo, ke „neniu porlingva organizaĵo havas la rajton apogi sin sur la aŭtoritaton de Komintern".[643]

La dissolvo de oficialaj Esperanto-sekcioj ĉe politklerigaj fakoj kaj la konfirmo de Komintern, ke ĝi ne interesiĝas pri Esperanto aŭ Ido, draste konsciigis al la sovetaj esperantistoj, kiajn limojn starigis al ili la kruda realeco en la postcara Ruslando. Ambaŭ eventoj markas la unuan cezuron en la histo- rio de la soveta Esperanto-movado.

Multaj rusaj esperantistoj estis bonfide salutintaj la revolucion kiel aŭroron ankaŭ por Esperanto kaj kaptiĝis de fajra entu- ziasmo pro la perspektivo faciligi la liberigon de la subpremataj klasfratoj en okcidento per la uzo de la lingvo de la tutmonda proletaro, Esperanto.[644] Fakte, la spontanea deziro tuj servigi Esperanton al la mondrevolucio konformis al la atmosfero en la unuaj jaroj sub la soveta rego. Ne estas hazarde, ke la subita multiĝo de Esperanto-grupoj okazis en la sama periodo, inter 1917 kaj 1921, en kiu disvastiĝis ankaŭ la t.n. proletkultura movado, kaj oni ankaŭ ne povas nei, ke la du fenomenoj estis interligitaj. Laŭ la ideoj de la inspirinto de la proletkultura movado, Aleksandr Bogdanov[645], la tutmonda proletaro krom per politikaj kaj ekonomiaj agadoj kunproksimiĝu ankaŭ per kultura laboro, kiu ne estu submetita al la kontrolo de la Partio. Preskaŭ ekzalte la adeptoj de „ProletkuPt" proklamis la proletaron por- tanto de tute nova kulturo, radikale diferenca de la antaŭa, burĝa kulturo. Tiu ĉi - tuj kreenda - proleta kulturo estis destinita iĝi ĝenerale-homa kulturo post la frakaso de la laŭklasa disdivido de la socio.[646]

La proletkultura movado, kies komencoj estis en la jaro 1906, multe prosperis post la revolucio. En 1920, sur la kulmino de sia aktivado, ĝi havis ĉ. 500 000 membrojn. Aperis ĉ. 20 literaturaj kaj kulturpolitikaj periodaĵoj, kaj eĉ en malproksimaj regionoj „Proletkul't" havis siajn klubojn kaj studiojn pri teatro, muziko, arto kaj literaturo, kie laboristoj per kolektiva kultura aktivado estis edukotaj al proleta konscio.

La radikala pledo por nova, tuthomara kulturo, bazita sur la kreema potenco de la monda proletaro, sonis alloge ankaŭ por esperantistoj - precipe por tiuj, kiuj en la senco de la propaganda afiŝo el 1919 esperis de la revolucio barorompan efikon por sia movado. Same, en la proletkultura movado ne mankis inklino kalkuli la Esperanto-movadon al la sama tendaro. En februaro 1919 unu el la teoriistoj de „Proletkul't", V. Kerĵencev[647] en arti- kolo pri „Internacia revolucio kaj proleta kulturo" argumentis, ke por plifaciligi la kulturan interŝanĝon de laboristoj de diversaj landoj necesas pensi pri (proleta) internacia lingvo. Tia lingvo „estus nova atingo de la kulturo kaj teknika ilo de reciprokaj rila- toj".[648] Ankaŭ Bogdanov dediĉis en 1919 prelegon al la temo „Pro- leta kulturo kaj internacia lingvo"; li parolis pri unuiĝo de la lin- gvoj per ĉiam pli da kontakto inter la popoloj. Kiel kernon de internacia lingvo Bogdanov tamen konsideris la anglan; li neis, ke „la senfina komplikeco kaj varieco de la sociaj rilatoj kaj sper- toj kun iliaj nuancoj kaj ilia interplektiĝo povus esti objektive, t.e. ĝenerale-valide esprimata per naiv-ŝabloneca Esperanto".[649]

Aliflanke, en 1920 Tutruslanda Kongreso de Arto unuanime voĉdonis favore al Esperanto[650], en diversaj lokoj efektiviĝis kun- laboro inter grupoj de „Proletkul't" kaj esperantistoj[651], kaj ankaŭ Lanti, kiu dum sia restado en Moskvo detale informiĝis pri la celoj de la proletkultura movado, ekvidis ŝancojn, ke Esperanto ludos gravan rolon en ĝi.[652] Pri ambaŭ, la esperantistoj kaj la anoj de „ProletkulY\ oni povas fakte konstati la ekziston de forta romantik-utopiisma elemento.