Выбрать главу

Tamen, jam en 1922 „Proletkurt" havis la zeniton de sia agado malantaŭ si. La spontaneemo de la proletkultura movado ne har- moniis kun la organizaj celoj de la Komunista Partio, inter kiuj pleje gravis la politika fortikigo de la soveta ŝtato kaj la restarigo de la ekonomio. Lenin, malnova antagonisto de Bogdanov, pragmate celis unuavice kontraŭbatali la analfabetecon kaj levi la ĝeneralan klerec-nivelon de la popolo, al kiu li deziris proksi- migi la tradician kulturan heredaĵon, eĉ se burĝan, anstataŭ kon- fuzi ĝin per eksperimentoj pri revolucia arto kaj literaturo. Kle- rigi la popolon, t.e. havigi al ĝi la scion necesan por la konstruado de socialismo, estis laŭ Lenin la vera „kultura revolucio". La pre- tendon pri „kultura aŭtonomio" de la proletaro li konsideris nekonforma al la postuloj de la tempo, eĉ minaca al la hegemonio de la Partio, kaj tial postulis en oktobro 1920, ke „Proletkul't" estu submetita al la Popola Komisarejo pri Klerigo.[653] En 1922 ĝi praktike disfalis kiel amas-organizaĵo.

Se „Proletkul't" malgraŭ la dekomenca opono de Lenin povis dum kelka tempo aktivi, tio ŝuldiĝis interalie al la ŝirma mano de Lunaĉarskij, la Komisaro pri Klerigo. Ankaŭ li diferencigis inter klasa kulturo kaj la „socialisma kulturo de la estonteco", difinita de li kiel ĝenerale-homa, eksterkiasa kuituro.[654] En la lernejoj Lunaĉarskij celis edukon bazitan sur internaciismo, energie kon- traŭante ekz. „patriotisman instruadon de historio". Sed ekde 1921 Lunaĉarskij devis cedi al Lenin ne nur pri la proletkultura movado: Li devis toleri eĉ drastan redukton de la eduka buĝeto, kio entombigis la esperon pri baldaŭaj sukcesoj de la komencita pedagogia revolucio.[655]

Tiu evoluo jam apartenis al la komenca fazo de nova politik- ekonomia celdifino de la soveta ŝtato. Por restarigi la rusan eko- nomion, kiun pro la civila milito kaj la tro rapidaj socialismigaj provoj minacis kolapso, Lenin en marto 1921 estis proklaminta sian t.n. Novan Ekonomian Politikon (NEP). Tiesĉefa celo estis radikaia sanigo de la ekonomio - eĉ je la kostoj de konsekvenca observo de komunismaj principoj: NEP i.a. permesis denove pri- vatajn entreprenojn kaj preskaŭ liberan komercon. Starigante kvazaŭ ŝtatkapitalisman sistemon, en kiu mono, merkato, sa- lajro laŭ merito kaj persona iniciatemo rericevis gravon, la nova politiko sur la ekonomia kampo estis por multaj komunistoj ŝoko kaj dolora detruo de iluzioj.[656]

Kiel montris la dissolvo de la Esperanto-sekcioj ĉe politkleri- gaj fakoj, ankaŭ la Esperanto-movado spertis la sekvojn de evo- iuo, dum kiu la premaj realaĵoj diktis subigon de revolucia entu- ziasmo. En junio 1922 rusa esperantisto notis, ke NEP „senigis multajn kultur-entreprenojn de regna helpo. Inter ilian nombron trafis ankaŭ Esperanto. Do nun la rusa esperantistaro aranĝas sin laŭ la privata maniero." Tiun ĉi konstaton sekvis juĝo sufiĉe opti- misma: „La situacio malgraŭ ĉio ne estas pli maibona." [657]

4.1.2. Fondiĝo de SEUkaj SAT

La ĵus citita observo celis resumi la spertojn de unu jaro, dum kiu, ankoraŭ en la fazo de eksperimentado, estis faritaj la unuaj paŝoj por adapti la Esperanto-movadon al la ŝanĝiĝintaj cirkons- tancoj. Komence de junio 1921 en Petrogrado estis okazinta la Tria Tutruslanda Esperantista Kongreso, la unua post la revolu- cio. Partoprenis ĝin ĉ. 160 delegitoj, kiuj precipe diskutis kiel reorganizi la movadon en Ruslando sub la soveta reĝimo. La rezulto estis la fondo de Sovetlanda E«perantista Unuiĝo (SEU)[658], kiu dekomence pretendis esti la reprezenta organizaĵo de la esperantistoj en Soveta Ruslando.

Pri la fondiĝo de SEU ne regis unuanimeco: 20 delegitoj for- lasis la kongreson[659], proteste kontraŭ „kruda kaj severa unufor- migo de la movado" en Ruslando.[660] Sed venkis tiuj, kiuj emfazis la neceson de organiza unueco post preskaŭ kvarjara malordo kaj dissplititeco. La kongreso akceptis du tezarojn: Unu, pri organizaj demandoj, deklaris la sovetrusan Esperanto-movadon senkondiĉe alkonformigenda al la reĝimo, kritikante la „frakciojn", kiuj de nur esperantista vidpunkto juĝas la nuntem- pon; la dua, pri rilatoj kun eksterlando, atentigis, ke ĉiu Esper- anta aktivado, inkluzive la ricevon de gazetoj kaj literaturo el ek- sterlando, devos esti plene centrigita ĉe SEU.[661]

La tezarojn ellaboris Ernest Karloviĉ Drezen, kiu estis elektita prezidanto de la 15-membra Centra Komitato de SEU. Ĉar Dre- zen gvidis la organizaĵon dum ĝia tuta ekzisto, necesas doni pri li kelkajn biografiajn detalojn. Laŭdevene latvo, naskita en 1892, Drezen vizitis gimnazion en Kronŝtadt kaj poste la teknikan altlernejon en Peterburgo, kie li ankaŭ tre aktive agis en Stu- denta Esperantista Grupo. Grupa kolego memoras lin „gaja petolema junulo", kiu estis inteligenta kaj bone edukita.[662] Dum la milito Drezen estis sendita al militinĝeniera lernejo kaj en aŭgusto 1916 iĝis oficiro en elektro-inĝeniera bataliono. Post la Februara Revolucio, en kies tria tago jam li helpis gardi aresti- tajn carajn ministrojn en la Taŭrida Palaco, li aliĝis al la maldeks- tra alo de la Partio de Soci-revoluciuloj, kiu kune kun la bolŝevi- koj formis la unuan sovetan registaron. En 1918 Drezen membri- ĝis en la Komunista Partio, al kiu li servis en la Ruĝa Armeo kiel komandanto kaj komisaro. De 1921 li laboris en Kremlo - kiel vic-afergvidanto en la Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj.[663]Havi prezidanton en pozicio, kiu estis proksima al la centro de potenco, sendube estis avantaĝe por la nova organizaĵo de sove- taj esperantistoj. Gia fondiĝo do, la novkomenco post la trom- piĝo de la unuaj postrevoluciaj esperoj, ŝajnis promesdona.

Du monatojn post la fondiĝo de SEU, ankaŭ en la internacia Esperanto-movado okazis organiza evento, kiu signis la eniron en novan evolufazon: Komence de aŭgusto 1921 estis fondita Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu celis esti la reprezenta organizaĵo de homoj unuigitaj per la deziro servigi Esperanton al la tutmonda klasbatalo.

Klopodoj krei memstarajn grupojn de laboristaj esperantistoj komenciĝis jam en la jaroj antaŭ la eksplodo de la Unua Mond- milito; ilin kuraĝigis Zamenhof mem, skribante al la redaktoro de nove fondita laborista Esperanto-gazeto en Germanio, ke „ebie por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gra- vecon, kiel por la laboristojkaj ke tiuj „ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencoo kaj la ideon de la esperantismo".[664] Ankaŭ jam antaŭ la mondmilito estis rimarkebla la jena fenomeno: La plimulto de la laboristoj uzantaj Esperanton konsideris daŭran kunlaboron kun la neŭtralaj organizaĵoj kiel nerealan alternativon kaj sekve pre- feris havi siajn proprajn grupojn kaj periodaĵojn. Krom la fakto, ke la gvido de la movado preskaŭ ekskluzive troviĝis en la manoj de riĉaj kaj socie respektataj personoj, la laboristojn fortimigis la nepolitikema „samideana" etoso, la ofte troa kulto ĉirkaŭ la „majstro" Zamenhof (kiun tiu mem abomenis), la kantado de naiva himno kaj la abunda uzo de simboloj kiel verdaj flagoj kaj steloj. Ne malplej grave, ili estis aparte impresiĝemaj de la idea- lisma komponento de Esperanto kaj tial kun maltrankvilo regis- tris, ke multaj esperantistoj ŝajnis havi nesufiĉan komprenon por la ideoj de Zamenhof aŭ Hodler, kiuj emfazis la ligitecon de Esperanto al la celo forigi internacian streĉitecon kaj socian mal- juston.

La historian meriton esti la kreinto de memstara internacia organizaĵo de laboristaj esperantistoj portas la franco Eugĉne Adam, kiu iĝis konata per la pseŭdonimo Lanti.[665] Naskiĝinte en 1879 en Normandio, Lanti ricevis nur elementan instruadon, sed kiel aŭtodidakto alproprigis al si rapide konsiderindan scion. Li lernis la lignaĵistan metion, kiun poste li ankaŭ instruis. En Parizo, ĉirkaŭ la jarcent-ŝanĝiĝo, Lanti estis allogita al anarkiismo, sub la influo de Petr Kropotkin kaj Elisee Reclus, kaj poste havis personan rilaton precipe kun la teoriistoj Sĉbas- tien Faure, Jean Grave kaj Han Ryner.[666] Ravis lin precipe la nedogmemaj trajtoj de anarkiismo kaj la radikala kontraŭstaro al naciismo. La milito, kiun Lanti partoprenis en ambulanc-taĉ- mento, pligrandigis lian abomenon al ĉio nacieca, sed aliflanke, pro la seniluziiga ekzemplo de la anarkiista grandulo Kropotkin, kiu en 1914 malkaŝis sin rusa patrioto, ankaŭ kondukis al distan- ciĝo de anarkiismo. Sekve, kiam en 1917 venkis la Oktobra Revolucio, Lanti volonte aliĝis al la simpatiantoj de la bolŝevi- koj.