Выбрать главу

En decembro 1914 komencinte lerni Esperanton, Lanti post la milito ekhavis kontakton kun revoluciemaj esperantistoj en Parizo, kiuj ĵus restarigis sian jam antaŭmilite ekzistintan mal- grandan organizaĵon „Liberiga Stelo". Ili ofertis al Lanti la redakton de sia organo Le Travailleur Espĉrantiste. Li akceptis kaj enmetis en la unuan numeron deklaron, kiu enkonduke metis la prioritaton „Socialistoj kaj sindikalistoj unue... Esperantistoj poste..kaj finiĝis per la postulo „For ĉiujn fanatikismojn!".[667]

En siaj artikoloj por la gazeto, kies origine franclingva enhavo baldaŭ cedis lokon al ekskluzive Esperantaj paĝoj, Lanti espri- mis sin skeptike pri provoj kunigi la naciajn laboristajn asociojn en „ruĝverda Internacio". Li pledis, unuafoje en aprilo 1920, por „sennacieca" organizformo[668], kaj en la postaj monatoj daŭre revenis al tiu temo. Fojon post fojo proklamante sian konvinkon, ke naciojn necesas neniigi, li alvokis al siaj legantoj jam tuj „kva- zaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la uni- versala socio". Lanti koncedis, ke naciaj asocioj estas bezonataj, sed rifuzis, ke sur ilia bazo fondiĝu la celata tutmonda organi- zaĵo. Laŭ li, prefere oni per esperantlingva mikrokosmo klopodu krei „sennaciecan popolon", kiu „senprokraste kutimiĝu al ek- sternacia agado, pens- kaj sentkapablo".[669] Li mem faris la komen- con, ekde la mezo de 1920 subskribante siajn artikolojn per „Sen- naciulo".

Lanti ankaŭ pledis por laŭeble rigora apartigo disde la neŭtrala Esperanto-movado. Ties burĝan spiriton li kondamnis same kiel la iluzion, ke Esperanto malhelpos militojn[670], kaj entute laEsper- antan neŭtralismon, kiu „nebuligas la vidon al klaskonscio".[671]Laŭ Lanti, „Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon"[672] — kaj li konkludis per la batalkrio „For la neŭtralismon!". Sub tiu titolo poste aperis broŝuro kun la artikolaro de Lanti, sur kies kovrilo estis presitaj la jenaj sub- tenaj vortoj de la franca revolucia verkisto Henri Barbusse: „La burĝoj kaj mondumaj esperantistoj estos pli kaj pli mirigataj kaj terurigataj de ĉio povanta eliri el tiu talismano: Instrumento donanta al ĉiuj ajn homoj la eblon interkompreniĝi."[673]

Lanti ja povis prave vidi sin ligita al malnova tradicio en la la- borista movado, kiam li tiel verve pledis por la ignoro de nacioj.3 Same, inspiris lin la modelo de Hector Hodler, kiu en 1908 estis fondinta Universalan Esperanto-Asocion sur la bazo de indivi- duaj membroj, ne de naciaj asocioj.[674] Originala tamen estis la decida provo meti Esperanton en la servon de klasbatalo senri- garde al partipolitikaj preferoj: Li dekomence celis malfermi sian organizaĵon egale al socialistoj, komunistoj kaj anarkiistoj kaj ne lasi ĝin traskui per la pasioj kaj taktikaj zigzagoj de la malsamaj laboristaj partioj. Laŭ sia karaktero, la organizaĵo estu ne (parti-) politika, sed „eduka, kleriga, helpa, realiga"; ĝia celo ne estu krei funkciulojn, sed eduki konsciajn revoluciulojn.

Resume, Esperanto servu, laŭ Lanti, nur kiel ilo por antaŭ- enigi la celojn de la tutmonda laboristaro. Eĉ se la kompreno pri tiuj celoj diverĝas, Esperanto restu la komuna lingvo de revolu- ciuloj, disponigante sin kiel bazon por la solidarigo de homoj, kiuj ekster la kadro de Esperanta organizaĵo sentas sin ĉefe ligitaj al sia respektiva partio. Tio implicis, ke almenaŭ tendence al Esperanto apartenis pli vasta rolo, ol esti nur ilo en la klasbatalo. Nome, Lanti skribis ankaŭ:

Pere de nia komuna lingvo devas estiĝi spirita trafluado super ĉiuj Ŝtat- limoj^ Konstanta.interrilatado kreskigos en nia koro supernacian sen- ton. Gi estos kvazaŭ kontraŭveneno por la finacieca edukado, kiun la ŝtato trudas al ni. Ĝi estos ia spirita higieno kontraŭ la naciecaj mias- moj, kiujn ni senĉese enspiras meze de la ŝovinisma atmosfero, kreita de la registaroj. Uzante kiel eble plej ofte artefaritan lingvon, ni enkar- nigos en ni ecojn taŭgajn por igi nin veraj mondcivitanoj. Ni ne povas tro taksi la gravecon de tiu fakto. Tie ku&as la esenca revoluciigeco de esperanto. Senĉese interrilatante kun niaj ĉiulandaj Kamaradoj ni povos pro tio prave fieri, ke ni estas la plej konsekvencaj el la t.n. inter- naciistoj.[675]

Ni vidos poste, ĉu inter la postulo subigi Esperanton al klasba- talo[676] kaj la implicita aserto, ke ĝi per si mem efikas revoluciige, troviĝis kontraŭdiro, kaj, se estis konflikto, ĉu eblis ĝin solvi.

Komence de aŭgusto 1921, kadre de la 13a Universala Kon- greso de Esperanto en Praha, okdeko da membroj de „Liberiga Stelo" kunvenis por fondi asocion laŭ la gvidaj ideoj formulitaj de Lanti. Gi alprenis la nomon Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Kiel honora prezidanto de la fondkongreso funkciis, sen ĉeesti, Henri Barbusse, kies movado „Clartĉ" - unuiĝo de pro- gresemaj intelektuloj diverslandaj[677] - rilate sian nedogmecan internaciismon iom similis al la organizaĵo de revoluciaj esper- antistoj.[678] Lanti estis zorge planinta la fondon de SAT, celante eviti du rifojn: unue malhelpi, ke la asocio estu influata de la „ilu- ziplena" homaranismo; due, ne allasi, ke ĝin konsistigu nur membroj de unu politika partio. La unua rifo estis facile forigita; rilate la duan, temis pri la danĝero de komunista unuformeco, sed la diskutoj en Praha montris, ke plimulto el la komunistoj akceptis la projekton de superpartia organizaĵo.[679] Unuanime akceptita estis la fondiĝa rezolucio, kies finaj vortoj tekstis: „For la hipokritan neŭtralismon, for la kapitalismon, vivu S.A.T.!"[680]La rompo inter la laborista kaj neŭtraia Esperanto-movado estis nun plenumita fakto.

Kiom serioza S AT prenis sian defion al la „neŭtralismo", mon- tris en 1922 la Dua Kongreso en Frankfurto apud Majno. Per malgranda plimulto la ĉeestantoj decidis pri statuta precizigo, laŭ kiu SAT-ano ne rajtas samtempe membri en „iu burĝa kaj tiel nomata ,neŭtrala' esperantista organizaĵo". Kiam Romain Rol- land, la honora prezidanto de la kongreso, legis pri tiu malper- meso en L'Humanit6, li tuj akre kritikis ĝin. Konsiderante la decidon sekteca, Rolland riproĉis al la revoluciaj esperantistoj, ke ili „tute ne konscias pri ia grandeco de Esperanto ... (kiu) estas, per si mem, revolucio multe pli efika oi ĉiuj t.n. revoluciaj kongresoj: ĉarĝi kreas... pensmanieron internacian, ,sennacieca tutmonda"'.[681] Fakte, ne eblis konservi la radikalan postulon; jam en 1924 la severa artikolo 2 de la statuto estis mildigita.[682] Tamen, ĉu kun aŭ sen statuta gvidlinio, en la unuaj jaroj de la vivo de SAT estis fortiritaj el la neŭtrala movado multaj kapablaj esper- antistoj. Ankaŭ poste daŭris evoluo, ke homoj maldekstremaj preferis membriĝi en S AT anstataŭ en aliaj, neŭtralaj Esperanto- asocioj. La natura sekvo estis ne nur laŭnombra malfortiĝo, sed ankaŭ plia ideologia malriĉiĝo en la neŭtrala movado. Nome, ĝiaj gvidantoj iom post iom ŝajnis perfekte kongrui kun la kliŝaj imagoj dekomence flegataj en SAT: komercistoj, generaloj, pas- troj kaj reakciaj profesoroj, agantaj kun amaso da etburĝaj esperantistoj. Kaj la membroj de SAT siavice fieris pri sia apar- teco, koketante per la samsoneco de SAT-ano kaj satano.

La nombro de membroj rapide kreskis: de 1 064 en 1922 al 2 960 en 1926,5 216 en 1927 kaj 6 500 en 1929. La oficiala organo de SAT estis unue, ekde oktobro 1921, Sennacieca Revuo, la antaŭa Esperantista Laboristo. Post tri jaroj la ĉefa periodaĵo iĝis la nove fondita Sennaciulo, kiu ĝis la fino de 1931 aperis ĉiuse- majne[683]; sub la redakto de juna germana komunisto, Norbert Barthelmess, ĝi iĝis iom post iom unu el la plej gravaj gazetoj en Esperanto. Dekomence estis la intenco fari el Sennaciulo spegu- lon de la reala vivo de laboristoj en la tuta mondo. Ĉar ĝiaj kolumnoj efektive estis grandparte plenigitaj per priskriboj de la ĉiutaga vivo senditaj de la legantoj mem[684] kaj ĉar, precipe en la 20aj jaroj, ĉiujare 100-200 artikoloj estis tradukitaj en naciajn lingvojn, la rektaj, ofte tute senafektaj raportoj en Sennaciulo pri la vivkondiĉoj en diversaj landoj atingis legantaron, kiu vaste superis la rondon de laboristaj esperantistoj.