4.1.3. Pluralismo kaj unueca fronto
Por la tutmonda laborista movado ĝenerale esencan rolon ludis la rilatoj kun Soveta Ruslando - la unua ŝtato, kie, laŭ ĝia propra pretendo, la proletaro transprenis la potencon. Same, ankaŭ SAT ekde sia fondiĝo konsciis la apartajn ligojn, kiujn ĝi neeviteble havis kun tiu lando, kie preskaŭ samtempe estis stari- gita Sovetlanda Esperantista Unuiĝo. Problemoj de tiu interri- lato ne estis dekomence evidentaj: Ekster Soveta Ruslando, ankaŭ la nekomunistaj SAT-anoj ĝenerale sentis simpation al la ŝtato de Lenin, kio faciligis la kunlaboron de diversaj socialismaj skoloj en la sino de SAT kiel partipolitike sendependa organi- zaĵo. Krome, efikis unuecige la komuna deziro varbi por Esper- anto inter laboristoj en la tuta mondo. Malmultaj kredeble demandis sin jam tiutempe: Kiel longe daŭros la konkordo? Kiun influon havos la evoluo en Soveta Ruslando je la sinteno de ek- stersovetaj kamaradoj? Kaj ĉu la soveta flanko pretos toleri la supertendencan karakteron de SAT?
Unue urĝis pli proksime interkonatiĝi post la unuaj postrevo- luciaj jaroj, dum kiuj tiom da kontraŭdiraj informoj pri lasoveta Esperanto-movado estis penetrintaj eksterlanden. Por Lanti la okazo prezentiĝis en aŭgusto 1922, kiam li vojaĝis al Moskvo por la jam menciita esploro ĉe Komintern pri ĝia sinteno al Esper- anto. Dum sia vizito li renkontis ankaŭ Drezen; sian postan ĉefan antagoniston li trovis homo ame dediĉita al la lingvo. La sondado pri kunlaboro inter SAT kaj SEU restis provizore senrezulta: Drezen riproĉis, ke SAT ne estas pure komunista, kaj rifuzis kunlaboron kun anarkiistoj kaj socialdemokratoj, dum Lanti en sia raporto pri la konversacio rebate atentigis je la fakto, ke Dre- zen estas prezidanto de unuiĝo, „en kiu estas ne nur anarkistoj sed burĝoj el plej certa speco".[685]
Eĉ pli draste sin esprimis kontraŭ Drezen kaj la „burĝeca kaj burokrata fizionomio"[686] de SEU la rusoj Grigorij Demidjuk kaj Nikolaj Nekrasov, kiuj vigle korespondis kun Lanti post ties res- tado en Moskvo. Ili estis fondintaj en junio 1922 internacian lite- ratur-socian revuon, La Nova Epoko, kiu komprenis sin tribuno de „ĉiuj ribelaj fortoj, plensukaj, freŝaj, aktivaj, premataj kaj persekutataj de la malnova sociordo' .[687] A1 la redaktoroj aparte-
P
f?»
Redakcianoj de la moskva literatura gazeto La nova epoko. De maldekstre: Demidjuk, Nekra- sov, Futerfas, Poljakov.
209
Soveta Unio eldonis la unuajn poŝtmarkojn kun Esperanta teksto.
14-01203
nis la anarkiisto Natan Futerfas, kiu en la antaŭa jaro estis for- lasinta la kongreson en Petrogrado proteste kontraŭ la centraii- zemo de Drezen.[688] Ankaŭ inter la kunlaborantoj de la revuo estis anarkiistoj, ekzemple Sergej Hajdovskij kaj Johanson Zil?ber- farb. Ili ĉiuj samopiniis pri tio, ke SEU ne rajtas reprezenti la sovetan movadon, ĉar en ĝi regas neŭtralismo-oportunismo.
En aŭgusto 1922 Futerfas en recenzo pri verko de Drezen kriti- kis la - laŭ li - vanan klopodon pravigi artefaritan lingvon el la vidpunkto de historia materiismo.[689] Drezen postulis, ke La Nova Epoko aperigu refutan leteron de li. Kiam la redakcio rifuzis, li sin turnis al la literatura ĉefadministrejo, kio kaŭzis provizoran interrompon de la aperado de la revuo.[690] La konflikto proksimiĝis al batalo por potenco.[691] Dum Drezen ne kaŝis sian celon silentigi la oponantojn, la Moskva Klubo Esperantista, kiu en oktobro eksiĝis el SEU, postulis, ke la Centra Komitato de SEU forlasu „ĝis nun praktikitajn neŭtralismajn principojn" kaj eksigu el siaj vicoj „ĉiujn neŭtrale-burĝajn elementojn".[692] Samtempe la res- pondeculoj de La Nova Epoko rezistis la proponon de Drezen, ke SAT aliĝu al Komintern.[693] Ili defendis la pluralismon de SAT kaj, implicite, postulis, ke tiu principo regu ankaŭ interne de SEU.
Sed frue montriĝis, ke la pozicio de Drezen estis pli forta, ĉar la Popolkomisarejo pri Internaj Aferoj rifuzis la registriĝon de Esperantaj organizaĵoj agantaj ekster la kadro de SEU. Drezen sukcesis persvadi kelkajn eksiĝintojn eniri la Centran Komita- ton.[694] Ĉar ankaŭ Demidjuk kaj Nekrasov montris kompromise- mon, pli kaj pli izoliĝis „maldekstraj radikaluloj" kiel Futerfas. Siaflanke, Drezen, kiu el sia laborĉambro en Kremlo povis deproksime palpi la politikajn fluojn, rekonsideris sian skeptikan pozicion al SAT. En novembro 1922, tuj post la venko de la faŝis- toj en Italio, la Kvara Kongreso de Komintern solene proklamis la gvidlinion, ke la komunistoj klopodu krei unuecan fronton de la laborista klaso, kunlaborante, se necese, eĉ kun socialdemo- krataj organizaĵoj ? Tiu rekomendo ne malfermis larĝe la pordon al kunlaboro inter komunistoj kaj socialdemokratoj, sed ja servis kiel legitimigo de provoj atingi tian kunlaboron, precipe kiam ili promesis esti avantaĝaj por Komintern.
SEU en la sekvantaj monatoj interne diskutis kiel akordigi sin al la gvidlinioj de Komintern. En principa deklaro, difinanta la pozicion de SEU, la Centra Komitato en marto 1923 ne lasis dubon pri sia takso de SAT - ĝia idealismo, „politika malpreci- zeco" kaj „politike-ideologia neŭtralismo" - sed decidis tamen alvoki la komunistajn esperantistojn de ĉiuj landoj subteni SAT tiel longe, „ĝis estos kreita pli taŭga por la komunistoj organiz- formo de internacia agado, samtempe senmask[ig]ante idealis- majn falsideojn de SAT k trudante al ĝi pli da vera praktikeco, pli da komunista influo".[695] Sekve, ekvalidisla linio, laŭ kiuSEU sub- tenu SAT, eĉ se ne tre entuziasme.[696]
Malgraŭ la - tiutempe ne publike konata - intenco iom post iom alkonformigi SAT al ideologie pli akceptebla asocio, SEU alekstere prezentis sin kunlaborema partoprenanto en la interna- cia laborista Esperanto-movado. Signalo de tio estis ankaŭ, ke en majo 1923 ĝi likvidis la reprezentiĝon de UEA en la soveta terito- rio per delegitoj aŭ membroj[697], kaj tri monatojn poste la unuan fojon soveta delegacio aperis en kongreso de SAT: Drezen kaj kvin aliaj delegitoj de SEU ĉeestis laTrian Kongreson en Kassel. Elektita unu el la kunsid-prezidantoj, Drezen montris sin en siaj fermaj vortoj lojala kunmarŝanto:
Tie-ĉi ni trovis tiun mezan vojon, kiun ni, revolucianoj, uzantaj por la profito de la proletaro la internacian lingvon, povas kune iri egale, ĉu anarkistoj, ĉu komunistoj, ĉu anoj de aliaj partioj revoluciaj. Ni kre- das, ke ni trovis ĝustan kaj veran vojon.[698]
Ankoraŭ en la sama jaro, en kiu Drezen deklaris sian ligitecon al SAT, aperis libreto kiel eldonaĵo de SAT, por kiu Miftail Kali- nin, la prezidanto de la Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj, speciale verkis antaŭparolon.[699] SEU mem eldonis komence de 1923 ilustritan libron pri la kvina datreveno de la Oktobra Revo- lucio, kies profito estis transdonota al la Centra Komisiono por likvido de la malsato-sekvoj[700], provizita per tutpaĝaj portretoj de Lenin, Kalinin, Trockij, Zinov'ev, Lunaĉarskij, Kamenev, Rykov kaj aliaj partiaj gvidantoj, sed ne de Stalin, la libro nea- tendite baldaŭ iĝis historia raraĵo. Kaj en 1924 SEU publikigis skizon pri la komunista movado, kies traduko estis permesita de la Centra Komitato de la Komunista Partio.[701]
Tiuj ĉi eldonaĵoj jam atestis pri la strebo de la nova soveta Esperanto-movado al seriozeco. Sin distancigante de la antaŭa „troa flamiĝemo", SEU en la menciita jubilea libro fidoplene rigardis al ne fora estonteco, kiam - post la interna milito kaj la plago de malsato - la juna Sovetlando povos pli multe atenti la grandan valoron de Esperanto „kaj finfine kronos la unuigon de ia tutmonda popoiaro en unu socion per komuna ligilo, per komuna interkomprenilo".[702]