Car tiu ĉi monda perspektivo en la agado de SEU necesigis ligon al la internacia laborista Esperanto-movado, la kunlaboro kun SAT en la sekvaj jaroj ĉiam pli intensiĝis. Samtempe la makulo de SAT, ĝia rezisto kontraŭ komunisma partieciĝo, igis des pli facile tolerebla, ju pli efike la gvidantoj de SEU sukcesis malebligi al siaj membroj imiti la supertendencan pretendon interne de sia soveta organizaĵo. En la dua duono de 1923 Drezen forte sentigis sian deziron, ke regu disciplino en la soveta Esper- anto-movado. La Nova Epoko ĉesis aperi, per kio la revoluciaj esperantistoj starantaj ekster SEU seniĝis de sia parolejo. Daŭris la periodo de konfuzo kaj necerteco. Komence de 1924 Demid- juk troviĝis en malliberejo dum tri semajnoj.[703] Kaj eĉ Drezen spertis malagrablaĵojn; samjare li estis, en la kadro de partia „purigo", por nelonga tempo eksigita el la Partio.[704] Sed triumfon li havis, gajnante la kunlaboron de Demidjuk kaj Nekrasov, kiuj, laŭ la konsilo de Lanti mem\ ĉesigis sian senŝancan opozicion kontraŭ Drezen.
Futerfas kaj ZiFberfarb ne sekvis la ekzempion de Demidjuk kaj Nekrasov. La agado de la anarkiistoj restis por Drezen ĝena- des pli, ĉar ĝi rekte tuŝis la tiklan punkton de la pluralismo ofi- ciale postulata de SAT. Meze de 1924 Sennacieca /tevz/oaperigis ampleksan artikolon de ukraina anarkiist-esperantisto, A. Levandovskij, pri ia sorto de ia anarkiista movado sub la soveta reĝimo.[705] La artikolo estis atentinda, ĉar ĝi senkaŝe raportis la kunpuŝiĝojn kun la bolŝevikoj kaj la persekutadon, kaj la inte- reso pri ĝi kreskis ankoraŭ, post kiam Lanti, kiel redaktoro, sekve de protesto de Levandovskij vidis sin devigita aperigi ankaŭ tiujn partojn de la originala manuskripto, kiujn li pro zor- gemo pri reago de SEU estis forstrekinta.[706] Ĉi-okaze, Lanti espri- mis bedaŭron, ke SAT-anoj „volas altrudi artikolojn, kiuj riskas danĝerigi la unuecfrontan agadon de nia organizaĵo", kaj kiam kiel atendeble venis akra respondo el Moskvo, en kiu Levando- vskij estis kulpigita, ke li objektive faras „kontraŭ-revolucian la- boron", Lanti aldone anoncis, ke estonte li rifuzos aperigi artiko- lojn, kiuj entenas atakojn aŭ ofendojn kontraŭ tendencoj laŭsta- tute reprezentitaj en SAT.[707]
Levandovskij estis arestita komence de 1925[708], kelkajn mona- tojn poste ankaŭ la kunlaborinto de La Nova Epoko, Hajdo- vskij, kaj lia edzino, kiuj dividis sian sorton kun ĉirkaŭ 80 anarkiistoj en Moskvo kaj Leningrado.[709] Lamalliberigoj trovisĉe Lanti nur mildan, ne publike eldiritan kritikon[710], kaj propono al la Kvina Kongreso de SAT en Vieno (aŭgusto 1925) postuli de la soveta registaro la liberigon de la SAT-ano Hajdovskij[711] estis mal- akceptita de la komisiono pri proponoj, „ĉar ni ne konas la afe- ron Hajdovski, do ne povas enmiksiĝi".[712]
Tiu ĉi rifuzo estis la provizora kulmino de procezo en SAT, kiu pasis kvazaŭ sub la devizo „unueco super ĉio". La unuaj viktimoj estis la anarkiistoj, kiuj jam en 1924 perdis sian fidon al SAT kaj fondis propran organizaĵon, sub la nomo Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj (TLES). Post la sperto pri la artikolo de Levandovskij la periodaĵoj de SAT alprenis pli unuforman karakteron: Anstataŭ la anoncita libera konkurado de diversaj tendencoj ilin karakterizis artikoloj, kies enhavo plejparte ne riskis ofendi iun. Kontribuaĵojn kun kontraŭsoveta tendenco la redakcio asertis entute ne esti ricevinta, kaj responde al kritiko kontraŭ superpezo de komunisma tendenco Lanti simple dekla- ris, ke tio devenas de tio, ke „la komunistaj k-doj estis pli age- maj".[713]
La jaro 1925 do markas cezuron kaj por SAT kaj por SEU: La unua spertis, ke organizaĵo, kiu deziris servi al la proletaro trans ĉiujn partiajn diferencojn, ne povis eskapi de la antagonismoj regantaj en la laborista movado. La dilemon konkrete evidentigis la anarkiistoj, kaj SAT provizore solvis ĝin favore al la penso pri unueca fronto, kio signifis komunistan superregon almenaŭ en la periodaĵoj. SAT oferis al la unuec-strebo sian deklaritan tolere- mon pri malsamaj opinioj. SEU, aliflanke, venkis la krizojn de 1923/24 kiel organizaĵo, kiu estis interne firmigita, obeis al la sovetaj gvidprincipoj kaj havis gvidanton ne plu kontestatan. En julio 1925, dum la Dua Kongreso de SEU, Drezen konsideris sian pozicion jam tiel forta, ke li invitis ankaŭ la anarkiistojn Futerfas kaj Zil'berfarb aliĝi al la vicoj de SEU.[714] La vojo nun estis libera ankaŭ por plivastigo de la kunlaboro kun SAT: La Centra Komitato oficiale alvokis ĉiujn aktivajn membrojn de SEU aliĝi al SAT, kaj por montri al la tutmonda organizaĵo sian „revolucian simpation" SEU decidis aĉeti akciojn ĉe la Eldona Kooperativo de SAT.[715]
La atingita organiza stabiliĝo estis samtempe la antaŭkondiĉo por plenumo de la agadplano. La celo de SEU estis varbi en la soveta publiko por la utilo de Esperanto. La obstakloj, kun kiuj tiurilate necesis kalkuli, estis konsiderindaj. Antaŭ kaj tuj post la revolucio pledantoj por Esperanto inter la bolŝevikoj ne estis multnombraj, kaj tiuj ofte devis aŭskulti de sampartianoj ripro- ĉojn, el kiuj tiu, ke ili malŝparas siajn energiojn por negravaĵo, estis ankoraŭ la plej milda. R&kosi, la funkciulo de Komintern, avertis sian vizitanton Lanti, ke li ne fidu al la rusaj esperantistoj: „Multaj estas kontraŭrevoluciuloj."[716] Lanti mem observis, ke la komunistaj esperantistoj „hontas pri sia esperantisteco", „timas sin kompromiti farante propagandon en komunistaj rondoj" kaj ke la „severa disciphno komunista sufokis ĉe multaj la entuzias- mon kaj la fervoron" por Esperanto.[717] La plej fortajn suspektojn kontraŭ la nefidindaj esperantistoj Drezen kredeble ja sukcesis elimini per la celkonscia „sovetigo" de SEU. Ebiis ekde 1925 pli ofte registri simpatideklarojn de komunistaj eminentuloj, ekzemple de la antaŭa Popola Komisaro pri Ekstera Komerco, Leonid Krasin[718], de la prezidanto de la Malgranda Konsilantaro de Popolkomisaroj, Mihail Boguslavskij[719], de la japana membro de la Plenumkomitato de Komintern, Katayama Sen[720], kaj ankaŭ de la verkisto ITja Erenburg.[721] Sed dum la Dua Kongreso de SEU pluraj delegitoj plendis, ke la partiaj, sindikataj, junkomunistaj kaj aliaj organizaĵoj rilatas al Esperanto indiferente kaj ke tio restas la ĉefa baro por sukcesa surloka agado.[722]
4.1.4. Intemaci-eduka laboro per Esperanto
Drezen kompreneble bone konsciis la situacion, pri kiu plendis la lokaj delegitoj. La recepto, kiun li ofertis por ŝanĝi ĝin - por forigi la ignoran traktadon aŭ eĉ mokon, kiun renkontis la esper- antistoj inter „rondoj aŭtoritataj revoluciaj", estis tre simpla: Necesas uzi la lingvon kaj tiel pruvi al la dubantoj, ke ĝi havas praktikan utilon. Kaj Drezen ne preterlasis nomi ankaŭ la kam- pon, sur kiu Esperanto demonstru tiun utilon: Per sia rekomendo „Apliku Esperanton!" li celis precipe la elprovadon de Esper- anto kiel facila rimedo por la interrilatado de sovetaj kaj alilan- daj laboristoj.
Klarigante tion, Drezen menciis, ke lastatempe oni donas multe da atento al la „senpera interrilatigo" de diverslandaj la- boristaj gazet-korespondantoj.[723] Efektive, en julio 1924, dum la Kvina Kongreso de Komintern en Moskvo, la demando estis pri- diskutata kiel pliintensigi la informadon al eksterlandaj labor- istoj pri la luktoj kaj ĉiutaga vivo de iliaj sovetaj klasfratoj kaj, inverse, la informadon al la laboristoj en Soveta Unio pri iliaj kamaradoj en okcidenta Eŭropo, ankoraŭ suferantaj sub la jugo de kapitalismo. Kiel konkretan paŝon la Plenumkomitato de Komintern rekomendis, ke la t.n. laboristaj korespondantoj vas- tigu sian agadsferon al eksterlando.[724] Tiutempe en Soveta Unio jam ekzistis granda reto de laboristaj korespondantoj, kompre- nataj kiel novtipaj, volontulaj ĵurnalistoj: homoj, kiuj, agante meze inter la laboristaj amasoj, per siaj diversmaniere disvastiga- taj korespondaĵoj klopodis reflekti la dezirojn de la lokaj labor- istoj, transdoni ties plendojn kaj proponojn al superaj instancoj kaj tiel funkcii kiel interproksimigantoj de partio kaj laboristoj. La ĉefaj tribunoj de la laboristaj (kaj kamparanaj) korespondan- toj estis regionaj kaj lokaj gazetoj, uzinaj bultenoj kaj murgaze- toj. En tiuj, ili „senkompate elportas por juĝo de socio ĉiujn ulce- rojn de ĉiutaga vivo kaj laboro"[725] de la sovetaj laboristoj kaj kam- paranoj.