La movado de laboristaj korespondantoj estis jam firma insti- tucio en Soveta Unio kaj trovis imiton ankaŭ fare de la komunis- taj partioj en aliaj landoj, kiam en julio 1924 aldone estis publiki- gita la alvoko organizi internacian laboristan korespondadon. Drezen, ĝuste komprenante, kiom baros amasan korespondadon inter sovetaj kaj alilandaj laboristoj la lingvaj malfacilaĵoj, vidis en la nova iniciato de Komintern unikan ŝancon por demonstri la utilon de Esperanto kaj fortigi la ekzistorajton de SEU. Ekde la komenco de 1925 li apelaciadis al la membroj ne nur propagandi Esperanton, sed jam tuj praktike apliki ĝin, kaj ne nur private korespondi, sed proponi siajn peresperantajn servojn al ĉiuj sovetaj organizaĵoj, kiuj deziras kontakti kun eksterlando.[726] Kiel la ĉefa tasko de SEU estis difinita: „direkti aplikadon de Esper- anto por la celoj de Sovetismo, proksimiĝi al alilandaj laboristoj kaj, rakontante al ili la veron pri Sovetlandoj, varbi inter ili ami- kojn de sovetia laborularo kaj de sovetia sistemo".[727]
La alvoko de Drezen servis al multaj membroj kiel konfirmo, ke ili jam agas en la ĝusta direkto, ĉar fakte tuj post la disrompo de la internacia izoliĝo de la soveta ŝtato la esperantistoj vaste ekkorespondis kun eksterlando. La kvanto de tiu Esperanta korespondado estis impona: En 1925/26, nur el la urboj Minsk kaj Smolensk dum ok monatoj estis senditaj eksterlanden po ĉ. dumil leteroj en Esperanto. Post kiam estis proklamita la konscia disvolvo de internacia laborista korespondado, multaj el la lete- roj ricevitaj el eksterlando estis tradukitaj kaj publikigitaj en ĵur- naloj kaj murgazetoj. Dum unu jaro pli ol 360 Esperantaj leteroj estis presitaj en gazetoj de Belorusio, kaj jam meze de 1924 en la urbo Tver' (nun Kalinin) la loka ĵurnalo aperigis pli ol 100 Esper- anto-korespondaĵojn el eksterlando. Kiam en majo 1926 tutso- veta konferenco de laboristaj kaj kamparanaj korespondantoj en Moskvo revuis la ĝisnunajn atingojn de la apenaŭ dujara kam- panjo por internacia korespondado, kun laŭdo estis menciita la agado en Krimeo, Smolensk kaj Tver' - ĉiuj estis organizaĵoj de laboristaj korespondantoj, kiuj faris sian internacian laboron preskaŭ nur per Esperanto.[728]
La interesiĝo pri Esperanto evidente kreskis konsiderinde en ligo kun la celkonscia utiligo de leteroj el eksterlando, tiel ke komence de marto 1926 la Centra Komitato de Komsomolo dis- sendis al siaj guberniaj komitatoj instrukcion kiel organizi Esper- anto-rondetojn en junularaj kluboj; la cirkulero kuraĝigis al fondo de rondetoj tiam, kiam estas interesiĝo pri Esperanto, postulante ke la membroj „devas kunligi sian lernadon de la lin- gvo kun praktika laboro en la formo de korespondado kun alilan- daj laboristoj".[729] Kaj tri monatojn poste la sovetaj esperantistoj ricevis aŭtoritatan laŭdon, kiun ili registris kun aparta fiero: La moskva Izvestija en granda artikolo nomis la internacian labor- istan korespondadon, faratan de kamaradoj en Smolensk per Esperanto, modelo por la tuta Soveta Unio.[730]
La jaro 1925 do ŝanĝis la situacion de la Esperanto-movado en Soveta Unio. Kiel Drezen konstatis ses jarojn poste, de tiu tempo, kiam la aŭtoritatoj proklamis la neceson de internacia eduka laboro por la laboristaj amasoj kaj kiam la esperantistoj proponis tiucele siajn servojn al la publiko, la agado, farita antaŭe nur por la esperantistoj mem, „fariĝis nun publika bezo- naĵo. ... Tio tiris atenton de la aŭtoritatoj al esperanto kiel al atentinda kultura faktoro".[731] La rekonon de la serva rolo de Esperanto en internacia korespondado simbole substrekis la fakto, ke en 1925 la soveta poŝto por la unua fojo en la filatela his- torio eldonis poŝtmarkojn kun teksto en Esperanto.
Tiuspeca praktika apliko de la lingvo okazis en la kadro de la revo je monda revolucio. Gi malgrandskale jam ŝajnis anticipi tion, kio karakterizos la interhomajn rilatojn en proleta civilizo de la proksima estonteco. Tian antaŭvidon havis ankaŭ la soveta publicisto L.S. Sosnovskij, farante en 1925 la jenan prognozon: Se ne hodiaŭ, do morgaŭ ekfluos per granda torento la amasaj ekskur- soj de laboristoj el SSSR eksterlanden kaj inverse. Esperi, ke rusa la- boristo, veturanta en Eŭropon, ellernos antaŭe 5-6 lingvojn por viziti 5-6 landojn, - estas naive. Li ne povos, certe, ankaŭ per Esperanto sin turni al la laboristaj amasoj de Okcidento, ĉar ankaŭ tie itiu ĉi lingvo ne estas sufiĉe disvastigita. Sed se en ĉiu lando la komunistaj partioj alme- naŭ iomete sin okupus pri tiu ĉi problemo, kiomoble plifaciliĝus la eblo por nia vica laboristo, ne posedanta la fremdajn lingvojn, komunikiĝi kun la fratoj laŭ la laboro kaj laŭ la batalo en aliaj landoj.[732]Estis kvazaŭ konfirmo por la optimismo de Sosnovskij, ke pli kaj pli ofte okcidentaj laboristoj, vizitantaj Sovetan Union, trovis per Esperanto facilan kontakton. Tiuj vizitantoj, kies unuaj estis brita[733], ĉeha[734], germana[735] kaj sveda[736] laboristoj, dum sia restado en
Soveta Unio helpis forigi la skeptikon de lokaj instancoj pri la funkcikapablo de Esperanto kaj, reveninte hejmen, disvastigis favorajn raportojn pri siaj impresoj en Soveta Unio.[737]
Pli rektan helpon al la agado de SEU donis kelkaj spertaj ek- sterlandaj esperantistoj, kiuj venis al Soveta Unio por pli longa restado. Krom politikaj elmigrintoj, kiel la hungaroj P&1 Robi- csek[738], Istv&n Michalicska[739] kaj Sdndor SzatmЈri[740], al ili apartenis du fondaj membroj de SAT. Unu, Robert Guihĉneuf, estis amiko de Lanti.[741] La alia, la aŭstrodevena komunisto Lucien Lau- rat[742], ludis aparte gravan rolon, ĉar li vivis en Moskvo dum kvar jaroj ekde 1923. Laborante en la gazetara oficejo de Komintern, funkciante kiel korespondanto de L'Humanitĉ kaj instruante en la Komunista Universitato de Orientaj Laboruloj, Laurat en tiuj jaroj, dum kiuj li estis ankaŭ membro de la CK de SEU kaj aperi- gis, sub la pseŭdonimo L. Revo, multajn artikolojn en Senna- ciulo, kvazaŭ personigis la proksiman interiigiĝon de SAT kaj SEU.
La ligoj kun SAT iĝis por SEU ĉiam pli gravaj, ĉar por efike antaŭenigi la internacian korespondadon de siaj membroj ĝi bezonis la kunlaboron de alilandaj laboristaj Esperanto-asocioj kaj la koordinan agadon de tutmonda organizaĵo. Pro tiu ĉi kon- sidero Drezen forte substrekis la principon de unueca fronto. En radio-parolado pri la Kvina Kongreso de SAT en Vieno (1925) li ne nur subtenis la karakterizon de SAT kiel „kultura asocio en la servo de la proletaria klaso", sed eĉ eksplicite salutis la venkon kontraŭ „kamaradoj tro partiecaj kaj doktrinemaj":
Ne necesas, ke ni faru propagandon en SAT por niaj specialaj politikaj idealoj. Ni argumentu per faktoj. Ni citu sole la faktojn. La faktoj posedas mirigan econ de la klerigado, de la kulturigo.[743]
Jam unu jaron poste al la sovetaj esperantistoj prezentiĝis grava okazo por testi ne nur la komunikajn eblecojn de sia lingvo, sed ankaŭ la aktualan sintenon de la aŭtoritatoj je la provoj meti Esperanton en la servon de internacia klerigo de la laboristoj. En aŭgusto 1926, nome, SAT organizis sian Sesan Kongreson en Leningrado. A1 la kongresejo, la Taŭrida Palaco, venis pli ol 400 partoprenantoj, el kiuj ĉ. 150 estis eksterlandanoj. La Popola Komisaro pri Klerigo, Lunaĉarskij, akceptis esti honora prezi- danto de la kongreso; en sia skriba salut-mesaĝo li agnoskis, „ke la esperantistoj, sentante sin kondukantoj de la ekstreme progre- sigaj formoj de homa interkomunikado, sentas ankaŭ ian proksi- mecon al la granda komunisma movado".[744] Okaze de la kongreso aperis speciala poŝtmarko. Reprezentanto de la Asocio de Prole- taj Verkistoj publike konfesis „gravan eraron" - nome tiun, ke li kaj liaj kamaradoj antaŭe opiniis Esperanton „utopiaĵo kaj fan- tazia afero".[745] Aludante al tiuj kaj similaj deklaroj de apogo[746], Drezen en sia ferma parolado diris, ke la kongreso „signas turno- punkton en nia movado".[747]