Выбрать главу

Ne malpli, ankaŭ la interfratiĝa etoso dum la kongresaj tagoj levis la partoprenantojn preskaŭ en staton de eŭforio, kiu influis pozitive ilian ĝeneralan juĝon pri Soveta Unio. Barthelmess entuziasme parolis pri „paradizo por esperantistoj kaj homoj kun liberaj ideoj", nomis la liberecon de la soveta civitano nekompa- reble pli alta, ol „en iu ajn ,demokrata' lando", kaj rakontis pri „enviindaj kuraclokoj kaj banlokoj", en kiuj la laboristoj post ŝvita laboro ĝuas la merititan ripozon.[748] La konvinko, ke nur dank' al Esperanto eblis ekkoni kaj ĝuste aprezi la gigantajn pro- gresojn de Soveta Unio, konsekvence inspiris al la unuanima akceptiĝo de rezolucio, kiu postulis, ke per Esperanto oni batalu „kontraŭ la penado de pseŭdogvidantoj trompi kaj teni en mal- scio la laboristojn el diversaj landoj, kaŝi de ili la veron pri vivkondiĉoj de la laboristoj en diversaj landoj, malhelpi kreon de la unueca fronto".[749] Pri la kongreso mem estis fiere konstatite, ke ĝi signifas grandan paŝon antaŭen en la klopodoj demonstri la taŭgecon de Esperanto „ne nur por komerco, turismo, filatelio, nudkulturo ktp., sed ankaŭ por esprimi sciencperfekte ĉiujn batalaspirojn de la proletaro".[750]

Kiel unu el la plej gravaj ekzemploj por la servokapablo de Esperanto estis nomata ĝia apliko en la internacia laborista korespondado, pri kiu la kongreso akceptis apartan rezolucion.[751]Tiu ĉi rezolucio alvokis ĉiujn SAT-anojn doni „unuavican aten- ton" al la korespondado, disponigante sian helpon al laboristaj organizajoj, kiuj deziras havi ligon kun eksterlando, kaj organi- zante la tradukadon de korespondaĵoj el Sennaciulo por lokaj la- boristaj ĵurnaloj kiel ankaŭ de leteroj de eksterlandaj laboristoj, kiujn rekte ricevis tiuj ĵurnaloj. La gazeto de SAT do estis ser- vonta kiel centra organo de la intemacia korespondado per Esperanto, de kiu eliru granda multobliga efiko, kaj tial Drezen dum la kongreso denove emfazis la neceson elimini ĉion, kio mal- helpas plenumon de tiu celo. Traktante leteron de Lanti, kiu enhavis plendojn pri malfacilaĵoj en la redakta laboro de Sen- naciulo, Drezen diris: „Ni devas en la nomo de la kongreso esprimi plenan konfidon al nia meritoplena K-do. Li rajtu rifuzi presigon de artikoloj tro ,komunistaj' aŭ tro ,anarkistaj\ kiuj povas malhelpi al la unueca fronto proletaria de SAT."[752]

Resume, la kongreso ne nur fortigis la enlandan pozicion de SEU, sed montriĝis fruktodona ankaŭ por SAT: Ĝia membraro en Soveta Unio atingis post Leningrado la nombron de preskaŭ 2000.[753]

4.1.5. Sukcesoj en la koresponda agado

La entuziasmon pri tio, ke dank' al Esperanto la internaciaj rilatoj ĉesis esti „privilegio de potenculoj kaj de riĉuloj"[754], meze de la 1920aj jaroj akcelis ankaŭ la evoluo de radio. Tiu teknika atingo, permesanta transsalti landlimojn, ŝajnis kvazaŭ altrudi la penson pri Esperanto kiel solvo de la malpli facile venkebla baro de diverslingveco, kaj efektive komence de marto 1926 la Unua Tutsoveta Kongreso de la Societo de Radio-Amikoj rekomendis al ĉiuj membroj lerni kaj apliki Esperanton.[755] Komenciĝis disaŭ- digoj de Esperantaj kursoj kaj elsendoj en la lingvo4mem, inter- alie de la moskva stacio „Komintern"s, kaj ligiĝis kontakto inter sovetaj kaj alilandaj radio-amatoroj.[756]

Tamen, pro la tre limigita ebleco persone rilati kun eksterlan- daj esperantistoj, neniu formo de praktika uzo de Esperanto povis atingi tiun gravecon, kiun havis la korespondado. Gi kaj malfermis al la individua SEU-membro pordon^al la ekstera mondo kaj, baziĝante sur la bonvolo de la aŭtoritatoj al la ideo deinternacia laborista korespondado ĝenerale, samtempe helpis levi la prestiĝon koj organizan fortecon de SEU kiel tuto.

225

En la jaroj 1926/27 sole la esperantistoj en la regiono Smolensk sendis 3800 leterojn al eksterlando, el kiuj 1001 estis publikigitaj en naciaj komunistaj gazetoj; ili ricevis el eksterlando 3600 lete- rojn, el kiuj 778 aperis en la gubernia gazeto Raboĉijput'} Iliaj kolegoj en Dnepropetrovsk interrilatis kun laboristaj korespon- dantoj en 40 landoj; en la unua duonjaro de 1927 ili skribis ĉ. 1000 kaj ricevis 981 leterojn.[757] Oficejo por Internaciaj Ligoj en Minsk, kiu koordinis la agadon de pluraj Esperanto-grupoj en Beloru- sio, korespondis kun 247 adresoj en ĉiuj kvin kontinentoj; de majo 1925 ĝis majo 1926 ĝi ekspedis 4209 leterojn kaj ricevis 4035 korespondaĵojn.[758] Similajn dimensiojn atingis la korespondado en multaj aliaj lokoj, precipe en la okcidenta parto de Soveta Unio. Pri tiu amasa utiligo de Esperanto raportis interalie Pravda kaj la oficiala organo de la sovetaj laboristaj kaj kamparanaj korespondantoj, Raboĉe-kresfjanskij korrespondent.[759]

Ke la kampanjo efektive respondis al la deziro de multaj sove- taj esperantistoj, montris la granda nombro de korespond-anon- coj, kiuj aperis en preskaŭ ĉiu numero de Sennaciulo. Kiajn sen- tojn donis la konscio ligiĝi per Esperanto kun la tuta mondo, bone priskribas la memoroj de la konata germanisto Lev Kope- lev[760], kiu en 1926, kiel lernejano en Kiev, eklernis Esperanton. Parolante pri sia instruisto kaj la entuziasmo, kiun li ekflamigis inter la junuloj, Kopelev skribas:

En la gazetoj estis tede stereotipaj sciigoj el eksterlando, en la revuoj oni vidis malhelgrizajn fotojn: malfortaj kopioj de malproksima, fremda vivo...

Kaj jen kontraste Kopelev rimarkis

la personajn leterojn el malproksimaj regionoj, nur lastatempe alve- nintajn kaj adresitajn al tiu viro: nia instruisto. Li tiris el malnova aktujo buntajn, kvazaŭ lakitajn poŝtmarkojn, kovertojn kun fremd- landaj markoj. Oni povis preni ilin en la manon, ili eligis nekutimajn odorojn: la spiron de Londono, Parizo, Sanfrancisko, Tokio... ... Mia koro ĉesis bati, kiam mi vidis la kovertojn kun poŝtmarkoj el Aŭstrabo, Japanio, Usono, Hispanio, Argentino... Kaj ĉie estis sur- skribita lia nomo, ĉiu letero komencis per la bela alparolo „kamarado" aŭ ^samideano"...[761]

La koresponda agado, kiu konformis al la desupre postulata „interaacia eduklaboro de la amasoj" kaj samtempe kontentigis la personajn aspirojn de individuaj sovetianoj pri kontakto kun eksterlando, grandskale kreskigis la interesiĝon pri Esperanto en Soveta Unio. Lernolibro eldonita en 10 000 ekzempleroj plene disvendiĝis dum tri monatoj, tiel ke jam en aprilo 1926 SEU parolis pri sia limigita kapablo efektive respondi al la interesiĝo[762]La membraro ĉirkaŭ tiu tempo atingis la nombron 10 000.[763]Esperanto ĉesis, laŭ Drezen, esti celo de agado, sed jam fariĝis reale kaj serioze utiligata rimedo je dispono de la „vastaj popol- masoj".[764]

Por ankoraŭ plialtigi la amasan efikon de la lingvo la Centra Komitato de SEU alvokis siajn membrojn ne resti inter si en Esperanto-kluboj, tiel sin apartigante de la socia vivo; anstataŭe, „la tuta pezocentro de la laboro devas esti en organizo kaj gvido de Esperanto-ĉeloj ĉe uzinoj, fabrikoj, oficejoj".[765] En tiu klo- podo SEU ricevis la apogon de oficialaj instancoj: Fine de nov- embro 1926 la Gubernia Komitato de la Partio en Tver' en cirku- lero al la distriktaj komitatoj konstatis, ke la granda signifo de la laboro por internacia interligo, gvidata de Esperantaj organiza- joj, ankoraŭ ne ricevas sufiĉan atenton, kaj alvokis la lokajn par- tiajn, komsomolajn kaj profesiajn organizaĵojn Mtutforte helpi al la organizado de esperanto-rondetoj en laboristaj kluboj".[766]Aparte favora estis la sinteno de la Centra Sindikata Konsilan- taro de Ukrainio, kies kultur-kleriga fako en septembro 1926 substrekis la neceson disvastigi Esperanton „inter la larĝaj labor- istaj amasoj".[767] Unu jaron poste ladecidoenkonduki Esperanton en laboristajn klubojn estis konfirmita, ĉar la Esperanto-ronde- toj „pruvis sian celkonformecon" kaj „montris bonajn rezultojn" precipe en la utiligo de la lingvo por la internacia laborista kores- pondado kaj „por la disvastigo de 1' vero pri Sovet-Unio".[768] Kvan- kam mankis simila apogo flanke de la plej superaj instancoj en Moskvo[769], SEU povis meze de 1927 kun kontento registri, ke ĝi ricevas „gravan subtenon de la partiaj kaj sociaj organizaĵoj. Gi ne jam havas iun formalan eksteraĵon - iun ĝeneralan direktivon - sed ĝi estas sentebla por ni ĉiutage. Oni ne plu rilatas al ni mokeme aŭ suspekte, aŭ ignore - oni konsideras SEU kaj la pro- letan Esperanto-movadon kiel valoran socian faktoron'.[770]