Выбрать главу

Plia konfirmo de la respektata pozicio, kiun ĝuis SEU en tiu tempo, estis la fakto, ke ĝi ricevis, same kiel aliaj sovetaj organi- zaĵoj, en 1927 la rajton inviti gastojn el eksterlando por parto- preno en la solenaĵoj okaze de la deka datreveno de la Oktobra Revolucio. La inviton sekvis 11 personoj el 9 landoj, al kiuj aldo- niĝis 12 aliaj esperantistoj, apartenantaj al diversaj dele»acioj.[771]

Ili ĉeestis interalie en Mondkongreso de la Amikoj de Soveta Unio (lOa ĝis 12a de novembro 1927), el kies preskaŭ 1000 dele- gitoj el pli ol 40 landoj unu kvarono subskribis deziresprimon por pli vasta utiligo de Esperanto en la kulturaj rilatoj inter Soveta Unio kaj eksterlando.[772] Krome, la esperantistoj vizitis la redakte- jojn de gazetoj kaj dum aparta konferenco interŝangis la spertojn pri internacia korespondado.[773] La vojaĝo, kiu kondukis la gastojn de SEU ankaŭ al aliaj urboj de Soveta Unio, ebligis gajni impre- sojn de la soveta vivo, kiuj verŝajne estis pli profundaj, ol tiuj, kiujn povis ricevi la plimulto de aliaj delegitoj, ne uzantaj la ser- von de Esperanto.[774]

Pro la apiplekso de la korespondaj rilatoj inter sovetaj kaj ali- landaj esperantistoj estas praktike ne eble havi superrigardon pri la temoj, kiuj konsistigis la enhavon de la amase interŝanĝataj leteroj. Sed la fakto, ke tiu korespondado estis grandparte celdi- rektita, permesas al ni konkludi pri la preferata enhavo de la lete- roj. Ĉar SEU celis al alta efiko de la korespondado kaj deziris maksimume alirebiigi la ricevitajn leterojn al kiel eble plej granda publiko, nome per aperigo en gazetoj, ĝi kaj regule donis al siaj membroj praktikajn konsilojn kiel organizi la koresponda- don[775] kaj klopodis instrui al la eksterlandaj korespondantoj pri

TRJ\ (J.S.S.R. E5PERANT0.

1

 

Sub ruĝaj standardoj

lmy. ooi L„ ,

Malgrinda beJptibrttc pŭ# ai:ldfwld «sf^v-aniiiio

. I *> MfiV« h pr>h i~r*.

 

 

Soveta Unio kiel vojaĝ-celo de espe- rantistoj. Supre: Raporto de Lanti en Sennacieca revuo (1922). Manlibreto de SEU por eksterlandaj vojaĝantoj (1926). Meze: Libro de sveda ĵuraa- listo (1928). Vojaĝimpresoj en Juna soveta Ruslando de la japana dramver- kisto Akita Uzyaku (1929). Apude: Raporto pri vizito de berlinaj labo- ristaj esperantistoj (1932).

tio, kiaj estu iliaj leteroj por povi servi kiel materialo por sovetaj gazetoj. Analizo de la eksterlanden direktitaj instrukcioj pri dezirindaj leter-temoj montras precipe du karakterizaĵojn.

Unue, estis la admono ne plenigi la leterojn per bagatelaĵoj. Konstatinte ke granda nombro da leteroj „diras al ni pri nenio grava - ili priskribas la belaĵojn de la hejmlando aŭ pure burgajn, lokajn sensaciojn", la aktivulo P. Kirjuŝin en Minsk precizigis, kio estis atendata de la eksterlandaj korespondantoj. Laŭ li, sim- plaj leteroj de laboristoj, kiuj „senĝene" rakontu pri diversaj flankoj de sia vivo, estas aparte bonvenaj:

Por ni kaj nia legantaro estos interese el la letero de simpla laboristo ekscii, kiaj laborkondiĉoj estas en iaj lokoj de iu lando kaj estas grave, se tion priskribus okulvidanto mem. Same interese por ni estas legi pri politikaj rajtoj de laboristoj, pri persekutado de laborista movado, pri iaboristaj idealoj kaj la sento de la tutmonda laborula frateco.[776]

Ne mankis preteco flanke de okcidentaj kamaradoj respondi je tiaj alvokoj, ĉar indikitaj estis temoj, kiuj - en tiu ĝenerala for- mulo - ŝajnis esti de komuna intereso por laboristoj en ĉiuj land- oj. Multaj estis simple konvinkitaj, ke Soveta Unio meritas sub- tenon, kaj tial volonte utiligis Esperanton por montri sian solida- recon. Ili siavice esperis kompense ricevi de sovetaj korespon- dantoj informojn pri la vivkondiĉoj en Soveta Unio, kiuj estis publikigotaj en nacilingvaj laboristaj gazetoj. Tiucele la pli fer- voraj eĉ rekte petis al siaj sovetaj amikoj, ke ili helpu per aŭtenti- kaj sciigoj ĝustigi misprezentojn de sia lando. Ekzemple, post kiam la angla EveningNews en junio 1927 asertis, ke la soveta la- boristo devas mem pagi por la edukado de siaj infanoj, tre baldaŭ en Sennaciulo aperis rilata artikoleto kun la alvoko: „Ĉu iu sove- tiano helpos nin kontraŭbatali la burĝan mensogaron per res- pondoj al jenaj demandoj:... '[777] En alia okazo, estis traduke rea- perigita artikolo de MunchenerZeitung pri Siberio, kiu per cita- ĵoj el siberiaj gazetoj donis ekzemplojn de malkulturo, drin- kemo, vagisteco kaj superstiĉo, kaj estis publikigita la peto de munkena SAT-ano, ke oni rebatu la asertojn, por ke li povu post- uli de la gazeto ĝustigon.[778] Reago venis de la membroj de Esper- anto-kurso en la kavaleria lernejo de Tver*, kiuj listigis paŝojn faratajn de \? soveta registaro por kontraŭbatali la priskribitajn negativaĵojn.[779]

Sed certe ne estus korekte supozi, ke la korespondaj rilatoj inter sovetaj kaj eksterlandaj esperantistoj dankis sian viglecon al la sinteno de homoj, kiuj eliris de la premiso, ke burĝaj gazetoj skribas nur malĝustaĵojn pri Soveta Unio kaj ke Esperanto mal- fermas privilegian vojon por ekscii la veron. Male, la korespon- dado floris, ĉar ankaŭ tiuj SAT-anoj, kiuj malpli inklinis rigardi Sovetan Union kiel modelan landon de socialisma konstruado, trovis ĝin kaj interesa por si mem kaj grava por la Esperanto- movado. Multaj ekkorespondis kun sovetianoj pro natura sci- volo pri la vivkondiĉoj en ilia lando kaj pro la deziro rakonti en siaj leteroj pri la propra medio. Ili krome konsciis, ke en Soveta Unio estis granda interesiĝo pri korespondado kun eksterlando, kiun respondi ŝajnis kvazaŭ devo ankaŭ el la vidpunkto de sub- teno al la Esperanto-movado, kaj tiun konscion akrigis la avertoj de tempo al tempo publikigitaj en Sennaciulo kontraŭ minacanta malekvilibro inter la disvastiĝo de Esperanto en Soveta Unio kaj tiu en eksterlando.[780]

Tio. nin kondukas al la dua ĉefa karakterizaĵo de la korespon- dado. Kiel montras la avertoj kontraŭ malekvilibro, al kiuj ni povas ankoraŭ aldoni la konstantan admonon, ke la membroj de SAT estu fidelaj, akurataj korespondantoj, la deziro entute pro- gresigi la korespondadon klare superregis tendencojn tro detale fiksi temojn, kiuj ĝin konsistigu. Apenaŭ necesas atentigi pri la praktika neebleco preskribi la enhavon de la korespondado, kaj certe neniam jen la kamaradoj en eksterlando limigis sin al plen- doj pri sia mizera vivo sub kapitalismo kaj jen iliaj sovetaj kores- pondantoj konstante rakontadis al ili pri siaj venkoj en la kons- truado de socialismo. Kiom ajn forta estis la instigo trakti en lete- roj temojn, kiuj povus poste interesi ankaŭ la legantojn de gaze- toj, ĝi ĉiuokaze ne povis malfortigi la elementon de spontaneo, scivolo kaj persona plezuro. Sed, kio estas grava: ankaŭ por la celata ekspluato de eksterlandaj ieteroj en ekzemple uzinaj gaze- toj origine estis eĉ preferata la specifa aromo de persona letero. La koloro de individueco en la ieteroj skribitaj de eksteriandanoj estis ŝatata, kiei emfazis komence de 1927 laborista Esperanto- korespondanto en Kremenĉug:

Leteroj de simplaj apenaŭ kleraj laboristoj havas ofte multe pli da sukceso ol altpolitikaj rezonadoj, ĉar ili estas pli „vivecaj".'