Выбрать главу

Simiie, la redakcio de Sennaciulo apelaciis al siaj korespondan- toj:

... ne verku politikecajn artikolojn, ne provu imitaĉi la profesiajn publicistojn; rakontu simple pri via vivo, pri via profesio, pri la moroj en via regiono kaj tiel nia gazeto akiros specialan karakteron, certan originalecon.[781]

Ke korespondaĵoj konatigu la vivkondiĉojn de eksterlandaj ia- boristoj anstataŭ doni priskribon de la ĝenerala politika situacio, eksplicite postulis ankaŭ beiorusa sindikata gazeto en letero al esperantistoj, kiuj ofertis liveri al ĝi materialon per Esperanto.[782]Kaj kiam similan deziron regule ricevi unuavice informojn pri vivkondiĉoj en eksterlando esprimis la redakcio de gazeto por ukrainaj laboristinoj, ĝiaj esperantistaj priservantoj detaligis por nesovetaj SAT-anoj la temojn, kiujn traktu ieteroj destinitaj por aperigo:

... en kiaj kondiĉoj laboristinoj laborasĉe la fabrikaj laborejoj; kiel ili estas salajrataj (diferenco inter la vira kaj virina salajroj); kiom da horoj oni laboras; danĝeroj de 1' laboro kaj akcidentoj (vundiĝoj dum laboro); ĉu la entreprenejo havigas specialan vestaron, se la laboro estas malpuriga aŭ ĉifiga; ĉu la laboristinoj ricevas dum la jaro pripaga- tan libertempon (forpermeson), kiom longa; ĉu ekzistas asekuro de 1' laboro (kion laboristino ricevas dum malsano, lastaj monatoj de grave- deco kaj post la akuŝo, pro vundo; kiu, kiel, kiomlonge kaj kiomsume pripagas tiujn mallaborajn periodojn); skribu pri ekspluatado de 1' virina (kaj speciala knabina) laboro; skribu pri sukcesoj de 1' revolu- ciul-ina movado kaj pri la bataio kontraŭ la etburĝa "por-emancipa" virinmovado; pri kulturlaboro inter laboristinoj; kiel la labor- isl(edz)inoj partoprenas en la koopera laboro; kiel laboristaj koopera- tivoj plifaciligas la laboristinan vivon (fondo de manĝejoj, suĉinfanoj, infanĝardenoj, helpo al gravedulinoj ktp.); senlaboreco inter inoj... Direktu al ni torenton da leteroi! Skribigu viajn konatulinojn! La lete- roj estu simplaj, sed faktoriĉaj I[783]

Preferon do havis, laŭ tiuj alvokoj, leteroj, kies temaro estis

proksima al la ĉiutaga sperto de laboristoj en kiu ajn lando. Tio

signifis, ke por la gazetara utiligo de leteroj estis dezirata enhavo,

kiu verŝajne kongruis kun tiuj temoj, pri kiuj la plej multaj labor-

istaj esperantistoj en ĉiu okazo preferis interŝanĝi informojn kaj

opiniojn. Ĉar artikoloj pri la vivkondiĉoj en diversaj landoj kon-

sistigis ankaŭ grandan parton de Sennaciulo kaj evidente estis

aparte ŝatataj deja legantoj, ni povas supozi, ke eĉ sen speciala

admono la plimulto el la SAT-anoj malinklinis al „altpohtikaj

rezonadoj", opiniante, ke estas pli interese kaj ph konforme al

ilia kompetento, se ili korespondas pri aferoj de la ĉiutaga vivo.

Tial estis kuraĝige, ke ankaŭ de soveta flanko venis subteno al la

uzo de korespondado por la komparo de faktoj. La ŝanco ŝajnis

esti bona, ke la celdirektita korespondado inter Soveta Unio kaj

aliaj landoj ne deformiĝos en rimedon por reciproka entuzias-

migo aŭ propagandeca konfirmo de ideologiaj premisoj.

4.1.6. Akriĝinta klasbatalo kajla „misuzo" de Esperanto

Kiel supozigas la postuloj pri „vivecaj" kaj „faktoriĉaj" lete- roj, en Soveta Unio tiutempe estis konsiderinda surloka libero en la selektado de leteraj temoj taŭgaj por publikigo. Tamen, tiu libero ne estis tiel vasta kiel la temo-gamo de la skribintoj. Per aliaj vortoj: Ne ĉio estis publikigebla, kion eksterlandanoj skribis al siaj sovetaj amikoj. Lanti mem spertis tion jam en 1924/25, kiam li servis al siberia gazeto kiel esperantista korespondanto. Post ĉ. duona jaro li rezignis sian - pagatan - kunlaboron, rice- vinte sciigon de la redakcio, „ke miaj artikoloj ne multe plaĉas al la legantoj; ne pro tio, ke iU ne estas interesaj, sed tial ke ŝajne mi ne opinias, ke la franca kapitalismo staras ĉe la rando de ban- kroto; ankaŭ pro tio, ke mi ne raportis sufiĉe optimisme pri la ,progresoj' de 1' kompartio".[784] Ne estas surprize, ke la malkaŝemo de Lanti kunpuŝiĝis kun la redaktaj kriterioj de soveta gazeto. Sed, pli signife, ankaŭ la persona korespondado ne estis senpro- blema: Eksterlandaj esperantistoj en siaj leteroj ne nur, ofte nekonscie, komprenigis, ke la vivkondiĉoj de laboristoj en kapi- talismaj landoj ne ĉiam kompariĝas nesaveble pli malbonaj kun tiuj en Soveta Unio. Ili ankaŭ, eĉ se plene simpatiante kun la konstruado de socialismo en Soveta Unio, de tempo al tempo vidigis la fenomenon de revoluciula ĉasteco, nome la sintenon de homoj, kiuj naive mezuris la realecon de Soveta Unio laŭ siaj imagoj pri la karaktero de sukcesa revolucio. Ekzemple, iu en letero al sia soveta korespondanto esprimis grandan miron pri la informo, ke la sovetaj sindikatoj „devas zorgi pri pli produktiva laboro" anstataŭ batali por la laboristo kaj kontraŭ la uzina admi- nistracio. Reage je tiaj leteroj, SEU jam en 1926 admonis siajn membrojn, ke ili evitu doni neĝustajn aŭ neprecizajn informojn pri la vivo en Soveta Unio, kiuj „naskas konfuzon ĉe alilandaj la- boristoj".[785]

En la unuaj tri jaroj SEU tuŝis nur sporade negativajn aspektojn en ligo kun la koresponda aktivado. Se problemoj estis nomitaj, ili temis ekzemple pri la „pezaj kondiĉoj", en kiuj labor- as eksterlandaj korespondantoj[786], aŭ pri tio, ke en kelkaj landoj esperantistoj, kiuj korespondas kun Soveta Unio, estas perseku- tataj .[787] Ke tamen ankaŭ la prezento de Soveta Unio en leteroj iĝis objekto de atento, unue montris diskutoj en Sennaciulo: Jam en aprilo 1927 Demidjuk, membro de la CK de SEU, vidis kialon por furiozi kontraŭ pli frue aperintaj asertoj de iu „Sovetiano" pri salajroj, impostoj, loĝeja pago kaj libertempo, kiuj, laŭ

Demidjuk, „tiomgrade fuŝas la faktojn, ke oni povas supozi komencon de iu sistema misinformado pri Sovetio".[788] Pli princi- pan prilumon de problemoj rilatantaj al la korespondado kaj la kontribuado de sovetaj esperantistoj al Sennaciulo unuafoje donis letero, kiun la organo de SAT publikigis komence de 1928. Subtenante la opinion de germana SAT-ano, ke sovetaj kamara- doj verkas artikolojn „kvazaŭ laŭ propono de soveta registaro", esperantisto el Rostov plendis, ke en Sennaciulo „abundas priso- vetia materialo pri plensukcesoj de laborista, ekonomia, kultura vivo", kaj faris energian pledon por pli realec-konforma rapor- tado pri la vivo en sia lando. Li rekomendis, ke la sovetaj esper- antistoj „ne prisilentu la temojn pri senlaboruloj, senhejmu- loj..., loĝeja krizo en urboj, pri malklereco de kamparanoj", ĉar nur tiamaniere la kamaradoj en eksterlando ricevos „plenan bil- don". La letero finiĝis jene: „Mi kredas, ke vero devas esti antaŭ ĉio."[789]

Tiu ĉi pledo koncernis la enhavon de kontribuaĵoj al Senna- ciulo, sed kiam temas pri leteroj, ŝajnas, ke tiutempe en ili jam pli ofte estis traktataj ĝuste la negativaj flankoj de la soveta vivo. Siavice, nesovetaj esperantistoj en siaj leteroj montris ĝenan sci- volemon, demandante la opinion de siaj korespondantoj pri luktoj interne de la soveta Partio, post kiam en decembro 1927 estis eksigitaj la opoziciuloj Trockij, Zinov'ev kaj Kamenev. En letero al sia siberia korespondanto Benjamin Zyrjanov la bavara SAT-ano Karl Weber ja aprobis tiun eksigon, sed samtempe esprimis malkonsenton „pri la mortiga punekzilo, ĉar tio estas kontraŭrevoluciula, kontraŭmarksista fiago". Weber krome demandis pri la ĝusteco de onidiroj, laŭ kiuj la leteroj, kiujn sovetaj esperantistoj sendas eksterlanden, „plejparte ne estas verkitaj de ili mem, sed de iu Esperanto-oficejo", al kiu oni ankaŭ devas submeti la korespondaĵojn ricevitajn el ekster- lando. Li avertis, ke, se la informo montriĝos ĝusta, li kaj liaj kamaradoj ĉesos korespondi kun sovetaj esperantistoj, ĉar sub tiaj kondiĉoj ili „ĉiam estus trompitaj kaj neniam ekscius la veron pri Sovetio".[790]