Выбрать главу

Ĉar multiĝis la okazoj de malagrabla interesiĝo en ekster- lando, ofte evidente stimuiita per leteroj ricevitaj el Soveta Unio mem, la Centra Komitato de SEU faris en julio 1928 senprece- dencan paŝon: En letero adresita al la redakcio de Sennaciulo ĝi komunikis:

Lastatempe apartaj neŭtralaj esperantistoj, ankoraŭ loĝantaj en Sove- tio..., en siaj leteroj al eksterlando disvastigas mensogajn sciigojn pri kvazaŭ politikaj kaj ekonomiaj krizoj en Sovetrespublikaro, pri kva- zaŭ kruela traktado al politikaj enkarcerigitoj... Certe eksterlandaj proletaj esperantistoj... estaskonfuzataj de tiuj informoj kaj rezulte ai SEU-organizoj kaj apartaj Sovetrespublikaraj esperantistoj venas multaj demandoj pri vereco de tiuj informoj.

SEU nomislainformojn „senhontaj kalumniaj mensogoj". Same aludante asertojn pri la ekzisto de ŝtata cenzura oficejo, al kiu la sovetaj esperantistoj devas sendi siajn leterojn destinitajn por eksterlando, SEU kategorie neis, ke tia oficejo ekzistas; ĝi kulpi- gis „neŭtralulojn" en Soveta Unio, ke ili en anonimaj leteroj dis- vastigis ankaŭ tiun aserton. Konklude, SEU patose emfazis:

Sovetlandaj esperantistoj SAT-anoj, kaj SEU-anoj skribas al siaj ek- sterlandaj klasfratoj nur veron, nur tion, kion diktas ilia klasa honoro, ilia laborista koro.[791]

Samtempe la Centra Komitato sendis ankaŭ al la SEU-organiza- ĵoj cirkuleron avertantan kontraŭ „misinformoj" venantaj el Soveta Unio. Tiu cirkulero tamen klare agnoskis, ke malfacilaĵoj en la korespondado ne fontis nur el la leteroj de sovetaj „neŭtra- luloj". Nome, sendepende de tio, „eksterlandaj esperantistoj lastatempe superŝutas esperantistojn de Sovetio per leteroj kun demandoj pri agado de V opozicio kaj pri apartaj opoziciaj tezoj, alsendas specimenojn de eksterlandaj opoziciaj flugfolioj ktp.". Sekve, kreskis la konfuziĝo interne de la membraro de SEU: „Ofte niaj kamaradoj, ne povante respondi ĉiujn, iam tre mal- facilajn demandojn, bombardas CK SEU per leteroj, petante konsilojn..."[792]

Jam antaŭ ol SEU publike alarmis pri kalumniaj leteroj kaj embarasaj demandoj, ĝi konfesis „kelkajn sufiĉe gravajn difektojn" en la korespondado inter sovetaj kaj alilandaj esper- antistoj. Ties radikojn ĝi atribuis ĉefe al la fakto, ke la korespon- dado estas farata preskaŭ ekskluzive sur individua bazo. La difektojn ĝi karakterizis jene:

... medio de eluzado de ricevataj leteroj estas tre malvasta kaj ofte, krom la korespondanto mem, neniu scias pri tiu korespondado; en individua korespondado pli ofte okazas misinformado al eksterlandaj kamaradoj pri vivo en Sovetio; individua korespondado estas tre mal- facile kalkulebla.

Por evitigi misinformadon kaj por vastigi la praktikan aplikon de Esperanto inter la laboristaj amasoj SEU opiniis necesa reorga- nizi la korespondan agadon entute. Gi rekomendis „nun transiri al pli supera ŝtupo de korespondado - al la korespondado kolektiva". Kiel tiu aspektu en la praktiko, SEU ilystris per la konsilo, ke letero el eksterlando estu publike diskutata en grupo, ke ĝia traduko estu elpendigita en speciala tabulo, por ke ankaŭ neesperantistoj informiĝu pri ĝia enhavo, kaj ke fine ankaŭ la respondo al la eksterlandano estu la rezulto de kolektive disku- tata, unue ruslingve ellaborita teksto.[793] Estis klare, ke SEU celis, per la slogano „kolektiva korespondado", al pli da reglamen- tado. La CK-ano Roman NikoFskij eĉ postulis „ĉiurimede kaj plene anstataŭi privatan individuan korespondadon per la kolektiva korespondado de konformaj grupoj (partiaj, fakaj, sindikataj ktp.) kaj per porgazeta korespondado".[794]

En pli frua cirkulero al siaj organizaĵoj SEU atentigis, ke la „plivigliĝo de neŭtraluloj" kaj mankoj en la politika eduko de la membraro, kaŭzantaj misprezentadon de la soveta vivo en lete- roj al eksterlando, havas rektan rilaton al ĝia socia strukturo - ke la danĝeraj tendencoj ŝuldiĝas ankaŭ al la nesufiĉa proporcio de laboristoj en SEU. Per tio ĝi tuŝis vundan punkton, ĉar efektive al la membraro apartenis multaj instruistoj kaj oficistoj, sed nur malmultaj laboristoj.[795] De nun al la varbado de industriaj labor- istoj estis dediĉota unuavica atento. La Centra Komitato alvokis siajn lokajn organizaĵojn streĉi siajn fortojn, ke la procentaĵo de laboristoj en SEU estu levita de 17% al almenaŭ 40%. Samtempe ĉiuj SEU-anoj estis admonitaj plifortigi la batalon „kontraŭ pro- voj eluzi la lingvon internacian ne por klasaj, revoluciaj kaj teknikaj celoj, sed por simpla amuzado, flirtado ktp.".[796]

Internaj konfliktoj en la Centra Komitato de SEU mem, kiuj iĝis konataj en la komencaj monatoj de 1928, evidente ne estis senril&taj al tiuj severaj admonoj. La CK-ano Ivan Iidin pro mal- akordo kun sia kolego Demidjuk kaj pro „nekontentiga redakto" de la Bulteno estis liberigita de siaj taskoj.[797] Eĉ pli grave, en decembro 1927 NikoFskij, kiu kiel sekretario de la CK respond- ecis pri la internacia korespondado, deklaris sian eksiĝon el SEU. En letero li motivis tion per la „troa mildeco" de la CK, specife de Drezen, al „neŭtraluloj". Kelkajn semajnojn poste NikoFskij retiris siajn akuzojn kaj estis revenigita al sia antaŭa pozicio.[798] Tio evidente estis la rezulto de kompromiso, ĉar Dre- zen nun siaflanke, kvazaŭ por forigi suspektojn pro cedemo, transiris al pli batalema lingvaĵo: En tezoj por la okazonta Kvara Kongreso de SEU li komprenigis, ke jam ne plu temas nur pri lukto kontraŭ neŭtralismo, sed ke necesas senmaskigi precipe „la tendencojn oportunistajn klasperfidajn de certaj eksterlandaj la- boristgvidantojM. Drezen nomis la mondan situacion karakteri- zita Mper ĉiuloka pliakrigo de la klasa interlukto", dum kiu „fari- ĝas sensencaj ĉiuj mezaj pozicioj". Krome, li ripetis, ke la mem- broj de SEU Mlaŭpove" forlasu „la malnovajn metodojn de indi- vidua korespondado" favore al „kolektiva grupa interkorespon- dado".1 Kiom hardiĝis la pozicio de la gvidantoj, montris atakoj ankaŭ kontraŭ la „25%-a neŭtralismo", praktikata de tiuj SEU- anoj, kiuj „preferas kolekti poŝtmarkojn anstataŭ pritrakti sociajn temojn".[799] Ĝuste al tiaj interŝanĝemuloj direktiĝis la post- ulo estonte serioziĝi per kolektiva korespondado.[800]

La mencio de Drezen pri „akriĝo de klasbatalo" memorigas pri la politika fono, sen kies konsidero la ĉiam pli ordona tono, uzata de la gvidantoj de SEU ekde 1928, fakte ne estus komprenebla. Estis Stalin mem, kiu lanĉis la agitsloganon pri „akriĝinta klasba- talo" en ligo kun siaj du grandaj celoj: kolektivigo de la agrikul- turo kaj rapida industriigo, kaj ĝi utilis al li malpli kiel rimedo por analizi veran situacion, ol kiel preteksto por pravigi senkompa- tan batalon kontraŭ ĉia opozicio al la efektivigo de tiuj celoj.

La 15a Kongreso de la Partio en Decembro 1927, kiu akceptis direktivojn por la ellaboro de Kvinjarplano cele al industria eks- pansio, finiĝis per la forpelo de Trockij kaj aliaj „maldekstruloj", kiuj kontraŭstaris la stalinan programon pri la konstruado de socialismo en unu lando. Sekvis jam komence de 1928 la arestado kaj ekzilado de opoziciuloj, dum samtempe, kiam pro malbona rikolto en 1927 la ekonomia krizo atingis sian kulminon, la Partio rigore intervenis en la vivon de la kamparanoj, ordonante la kon- fiskadon de iliaj gren-provizoj.

Ke anonciĝis eĉ pli drastaj politikaj ŝanĝoj, iĝis evidente en marto 1928, kiam la sekreta polico asertis esti malkovrinta kon- traŭrevolucian konspiron de „specialistoj" en la nordkaŭkaza urbo Ŝahty. Ne nur sekvis pubiika proceso kaj mortverdiktoj, sed ankaŭ insistaj alvokoj por pli alta atentemo pri burĝaj specialis- toj. Per tio la dekjara alianco inter la Partio kaj nekomunistaj fakuloj, karakteriza por la periodo de Nova Ekonomia Politiko, alproksimiĝis al sia fino.

Stalin en 1928 ne tuj atingis sian celon de solregado, ĉar mode- ruloj inter la partiaj gvidantoj, precipe Buftarin, rezistis kontraŭ tro rapida industriigo kaj la akompana ekspluato de kamparanoj. En junio Kamenev kaj Zinov'ev estis reallasitaj kiel membroj de la Partio. Kaŝe, tamen, Stalin daŭre laboris por senkreditigi la moderulojn. Kiam en juiio estis malfermita en Moskvo la Sesa Kongreso de Komintern, li postkulise intrigis kontraŭ Buĥarin, kiu estis la prezidanto de Komintern. La kongreso fine submeti- ĝis al Stalin, prokiamante batalon kontraŭ ĉiuj dekstraj deviantoj kaj reformistoj en la komunistaj partioj kaj kontraŭ la socialde- mokratoj. Per tio Komintern metis finon al sia unuecfronta devizo kaj krome anticipe legitimigis la pli fortan batalon kon- traŭ dekstruloj en Soveta Unio mem, kiun Stalin preparis enmeze de disvastiĝanta atmosfero de politika teroro kontraŭ ĉiuj malsamopiniantoj.