En novembro 1928 Stalin prezentis al la Centra Komitato la teorian bazon de la estonta politiko. Li asertis, ke la venko de socialismo povos esti garantiita nur, se en la industria kaj ekono- mia evoluo oni atingos kaj preterpasos la kapitalismajn landojn. Krome, ne eblos certigi la sekurecon kaj sendependecon de Soveta Unio sen la kreo de industria bazo por la nacia defendo. Tiu kurso trovis la aprobon de la Centra Komitato.
Ankoraŭ ne fidante la stabilecon de sia pozicio, Stalin intensi- gis la kampanjon kontraŭ ideologiaj deviantoj. Unue, li disbatis la restintajn „maldekstrulojn"; Trockij en januaro 1929 estis ekzilita el Soveta Unio. Sed por Stalin jam estis pli grave elimini ankaŭ la influon de Bufiarin kaj aliaj „dekstruloj". Meze de marto komenciĝis senbrida gazetara propagando kontraŭ la „dekstruloj" kaj entute kontraŭ ĉiaspecaj „malamikoj de la Par- tio". Por mutigi la opoziciulojn kaj por plene obeigi la popolon al siaj instrukcioj, la Partio kompletige al la propagando pri akri- ĝinta klasbatalo lanĉis la same disciplin-instigan tezon, ke ĉiam pli aktuala iĝas la danĝero de imperiisma milito kaj de surpriz- atako kontraŭ Soveta Unio. La landon kvazaŭ ĉirkaŭis atmos- fero de sieĝata fortikaĵo.
Ĉio ĉi okazis paralele kun la plifortiĝanta suferado de vastaj popolamasoj. En nordokcidenta Ruslando kaj en suda Ukrainio kamparanoj multnombremalsatmortis. Laboristoj estis submeti- taj al severaj ordonoj kaj minacoj de puno, celantaj levi la „la- boran disciplinon". Arestado iĝis amasa fenomeno, kiun homoj jam ne plu spertis nur pro politika devio, sed eĉ pro la nura apar- teno al socia grupo.[801] En aprilo 1929 definitive estis akceptita la Kvinjarplano por la industriigo kaj la plano pri rapida kolekti- vigo. Finiĝis la kompromisa Nova Ekonomia Politiko, siatempe proklamita de Lenin, kaj komenciĝis nova etapo en la historio de Soveta Unio, kies nepridisputata mastro estis Stalin. Li nun povis per revolucio de supre konstrui la socialismon en unu lando.
Tia estis la interna politika situacio en Soveta Unio, kiu reflektiĝis en la agado de SEU ekde 1928. En posta ĉapitro ni klo- podos priskribi pli detale, kiel SEU akordigis sin al tiu situacio. Sed unue ni ĉi-sekve esploru, kiamaniere evoluis ĝis la jaroj 1928/ 29 la rilatoj inter SEU kaj SAT. La demando, kiu precipe intere- sas nin, estas, ĉu la t.n. „akriĝo de klasbatalo" en Soveta Unio, kiu interne de SEU esprimiĝis per signoj de kreskanta maltole- remo kaj per severaj admonoj al la membraro, havis influon al la rilatoj inter la sovetaj esperantistoj kaj SAT.
4.1.7. Diskutopriprogramo de SA T
Lanti, kiu en majo 1925 estis eksiĝinta el la Ekzekutiva Komi- tato de SAT, ĉefe por montri al la anarkiistoj, ke li „tute ne celas ian ajn personan diktatorecon"[802], en julio 1926 denove transpre- nis la redaktorecon de la revuo Sennaciulo.[803] Lia gvida principo estis stiri la asocion tiel, ke neniu el la anoj de diversaj tendencoj de la socialisma movado, kunigitaj sub la tegmento de laborista Esperanto-organizaĵo, sentu sin diskriminaciata. A1 socialistoj, komunistoj kaj aliaj partianoj estis rekomendite formi frakciojn, en kiuj ili faru, ekster la respondeco de SAT, sian partian labor- on. En Sennaciulo, kontraŭe, polemikoj de la anoj de unu ten- denco kontraŭ tiuj de alia tute ne havu lokon. Ke tiu principo ofte invitis al silento pri maljustaĵoj, aliaj ol tiuj de la kapitalisma sis- temo, jam estis montrinta la kazo de Levandovskij kaj aliaj anarkiistoj. Sed Lanti nur tiamaniere esperis konservi la unuecon de SAT, kaj lian singardon, kiel ni vidis, ankaŭ Drezen subtenis en 1926.
Pro la sama kialo Lanti tre skeptike observis la provojn doni al SAT programon, ĉar tio riskus igi SAT simila al aliaj laboristaj organizaĵoj kaj malatenti ĝian specialan karakteron kiel „serv- aparato".[804] Sekve, kiam projekto de programo, prezentita en marto 1926, en lingvaĵo ĉefe komunisma difinis SAT „kiel orga- nizaĵon de unueca proleta fronto kontraŭkapitalista"[805], ĝi tuj tro- vis la kontraŭstaron de Lanti[806], kaj la afero restis en pritrakto de komisiono.
Kiel montris la priprograma diskuto, Lanti ne hezitis bremsi la entrudiĝon de partiecaj tendencoj en SAT. Sed la komunistaj membroj de la asocio ne povis esti surprizitaj pro lia kritiko kon- traŭ la program-projekto, ĉar ili sciis, ke li, eĉ kiel partiano, neniam estis tre aktiva komunisto. Ili konis lian konfeson, skribi- tan en 1923 pri la vojaĝo al Moskvo, ke li „ne kunportis el Rusio kuraĝigajn impresojn pri la efektivigebleco de F komunismo, kiel teorie oni ĝin prezentas al si".[807] Kaj ankaŭ al Lanti estis klare, ke minimume parto el la komunistaj membroj de SAT daŭre rigar- dis lin kun malfido. En persona letero li malkaŝis komence de 1925 la jenan observon: „... en Moskvo estas kelkaj ,komunis- toj\ kiuj celas pere de S.E.U. kapti en siajn manojn la gvidadon de la esperanta movado laŭ internacia skalo. Kaj por tion fari ili ne preterlasas la okazon prezenti min kiel ne tre ortodoksan komuniston."[808] Tiamaniere ambaŭ flankoj bone konsciis pri siaj diverĝaj pozicioj, sed malgraŭ tio sukcesis konservi modus vivendi- aŭ eble pro tiu ĉi konscio des pli zorgis subordigi politik- ideologiajn diferencojn al la komune dezirata disvastigo de Esperanto.
Tamen, en aŭgusto 1928 (dum okazis en Moskvo la Sesa Kon- greso de Komintern) unuafoje estis signoj de publika kunpuŝiĝo inter Lanti kaj Drezen. La estro de SEU en laborkunsido de la Oka Kongreso de SAT en Goteborg faris deklaron, kiu sonis minace:
Mi povas diri tute klare: ni en Sovetio havas diktaturon lab-istan; tiel longe kiel SAT-movado helpas al pliklerigo de nia lab-istaro, ni parto- prenas en SAT. Eble povas veni momento, kiam ni estos devigitaj for- iri el SAT aŭ el SAT foriros ĉiuj alitendencanoj.
Drezen estis aparte furioza pro kelkaj neortodoksaj artikoloj de
Lanti en Sennaciulo, aperintaj precipe en la rubriko „Inter ni"[809],
en kiu Lanti per ofte ironia tono akcentis la specifan, „sennacie-
can" karakteron de SAT kaj celis konsciigi al la membraro, ke ĝi
„ne devas estis politika, sed eduka, kultura, informa organizo".[810]
Malgraŭ sia kritiko kontraŭ la nesufiĉe klasbatalaj artikoloj de
Lanti, Drezen konfirmis sian ligitecon al SAT, tuj aldonante, ke
la momento de foriro „povas okazi nur, kiam ŝanĝiĝos la cirkons-
tancoj":
Nun SAT havu politikon, por ke ni ĉiuj ne interpuŝiĝu, ĉar tio povas esti utila al neniu. Estas bone, se Lantisukcesas trovi mezan vojon por ni ĉiuj, kun zigzagoj jen al unu flanko, jen al alia. Se estas tiel, ni dum kelkaj jaroj havu eblon iri kune. Por ni estas kara nia „S-ulo", kiu donas al ĉiuj bonajn informojn. Ni ne volas frakasi ĝin kun neklara
espero pri io, kio eble estus por ni pli agrabla. Ni starigu unuecan fron ton almenaŭ en tiuj medioj, kie tio estas ebla en kultura laborkampo.[811]
Drezen ankaŭ ne kontraŭstaris proponon de Lanti pri komple-
tigo de la statuto de SAT per redifino de ĝiaj celoj, kiu implicite
estis direktita kontraŭ la pravemo de komunistoj. La kongreso
akceptis aldonon al la unua paragrafo de la statuto, laŭ kiu SAT
atendas de siaj membroj komprenemon kaj toleremon rilate al la
diversaj klasbatalaj movadoj: „... per komparo de faktoj kaj