ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la
dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj."[812]
Tiu ĉi punkto estis por Lanti aparte grava, kaj li kontentis pri ĝia
senproblema akceptiĝo. Post la kongreso li tial esprimis sin fido-
plena, „ke la SAT-aneca sento superregas la disigajn fortojn en la
kadro de nia Asocio'\[813]
Sed pri la programo la plua diskuto montris daŭrantan mal-
akordon. En Goteborg Lanti estis nominta ankaŭ la reviziitan
program-projekton neakceptebla, ĉar ĝi „ne ebligas al anoj de
ĉiuj lab. organizoj aliĝi al SAT"; li malkaŝis sian opinion, ke pre-
fere oni eble entute ne havu programon. Ankaŭ Drezen je tiu
okazo konsentis, ke la projekto bezonas prilaboron.4 Sed kiam
en la kongresa protokolo aperis kritikaj rimarkoj de Lanti pri la
projekto, kiuj egalis ĝian plenan kondamnon, venis forta reago
de Drezen. Li nun nete kulpigis la Direkcion[814] de SAT pri „revi-
ziado de la SAT-idearo".[815] Tiu atako de Drezen estis farita evi-
dente malph por defendi la projekton de programo mem, ol por
refuti la argumentojn, kiujn Lanti estis uzinta por kondamni ĝin;
ĉar la projekto grandparte estis komunist-tendenca, Lanti neevi-
teble estis kontraŭargumentinta en maniero, kiu provokis la
komunistojn. Sekve, Drezen sentis sin devigita akre rebati la
komentojn de Lanti.[816]
Kvankam Drezen, ĝuste taksante la danĝeron de plua parti- politika poiemiko, jam en marto 1929 proponis ĉesigon de la debato pri programo, ĉar „pli valoras la praktika laboro"[817], lia kri- tiko kontraŭ Lanti, precipe la akuzo pri „reviziado", ne povis esti ignorata. En majo 1929 la direkcio de SAT respondis al Drezen per longa deklaro, kiu, inversigante la lancon, akuzis la ĝenera- lan sekretarion de SEU kiel „ĉefrevizianton", ĉar li aspiras trans- formi la superpartian SAT en unuecfrontan organizaĵon laŭ la proponoj de Komintern. La deklaro finiĝis per averto al la „revi- ziemuloj", ke, se per sia agado ili okazigos skismon en SAT, „ili portu antaŭ la Historio plenan respondecon pro tiu krimo kon- traŭ la veraj interesoj de 1' Proletaro".[818] En junio la CK de SEU respondis al la Direkcio per letero, kiu defendis la starpunkton de Drezen kaj protestis kontraŭ la suspekto, ke iuj sovetaj mem- broj provas estigi skismon en SAT. Sed la letero ne ripetis la aku- zon pri „reviziado" kaj entute estis verkita en surprize milda tono.[819]
Kiom ajn ambaŭ flankoj klopodis zorgi, ke la disputo ne eska- ladu, je tiu tempo jam aldoniĝis plia signo, ke paralele kun la kreskinta sentemo de la komunistoj malkreskis ankaŭ la sinrete- nemo de Lanti. Fine de 1928 SAT estis publikiginta broŝuron, kiu portis la titolon La laborista esperantismo. La aŭtoro de la bro- ŝuro estis Lanti, kaj en la antaŭparolo li, kiu antaŭe ĝuste kon- traŭ programo de SAT estis avertinta, nomis sian verketon „kva- zaŭa programo" por la SAT-anoj .[820]
Tiu ĉi karakterizo de la broŝuro kaj la fakto, ke Lanti en ĝi eks- plikis sian specifan interpreton de „sennaciismo"[821], trovis mal- aprobon ĉe la CK de SEU, kiu en sia menciita letero de junio 1929 nomis la broŝuron plia pruvo, ke Lanti, misuzante sian aŭto- ritaton, propagandas en SAT siajn proprajn ideojn, kiuj por la anoj de almenaŭ unu tendenco - la komunista - ne estas akcepte- blaj. Sekve, Drezen lanĉis en Leipzig, dum la Naŭa Kongreso de SAT, novan ofensivon kontraŭ la Direkcio. Permesinte la publi- kigon de la broŝuro, ĝi faris, laŭ li, „pekojn aŭ krimojn ... kon- traŭ la revolucia tradicio". Kvankam li ne proponis eksigon de Lanti el la gvidado de la revuo, li postulis, ke la Direkcio transiru de Parizo al germana urbo, kie ĝiaj anoj „estu pli ligitaj kun la amaso".[822] Denove ekaperis la nuboj de skismo, sed, surprize, Drezen jam la postan tagon, rimarkinte la kontraŭstaron, rezi- gnis sian postulon pri ŝanĝo de la Direkcio, admonante nur, ke la erarintoj „ne ripetu siajn erarojn". En emociplena parolado li deklaris, ke al li, kiu dum 22 jaroj „estis pli malbona komunisto ol bona esperantisto"[823], la danĝero de disfalo kaŭzas sentojn de doloro: „Tial mi serĉas mezan vojon, por gardi la unuecon. Ni malplej celas komunistigi SAT."[824]
Ankoraŭfoje estis trovita kompromiso: La kongresa rezolucio de Leipzig esprimis fidon al la Direkcio kaj notis ties konfeson, ke la maniero, laŭ kiu eldoniĝis La laborista esperantisto, estis „mispaŝo". Ĝi deklaris la program-komisionon dissolvita kaj krome ŝovis la kulpon pri miskomprenoj en la priprograma diskuto ĉefe al „la fordetruenda kapitalisma sistemo, kiu nun- tempe malebligas normalajn kaj liberajn kontaktojn de la larĝaj amasoj el Sovetio kun la proletaro de la kapitalismaj landoj".[825]
Lanti faris post la kongreso optimisman bilancon, skribante ke la rezolucio revenigis SAT „al pura, sana stato". Li hipotezis, kredeble pensante ankaŭ pri la vortoj de Drezen, ke la evito de skismo eble ŝuldiĝis al tio, „ke ni ĉiuj, pli malpli konscie, estas unue esperantistoj kaj nur due partianoj".[826]
Ne povas esti dubo, ke Drezen ankoraŭ en Leipzig opiniis skis- mon en SAT evitebla. Lia tuta sinteno montris, ke li estis tre fleksebla, jen energie defendante tion, kio laŭ komunista kom- preno estis la ĝusta klasbatala linio, jen tuj cedante, kiam la eista- rigo de la komunista pozicio minacis tuŝi la bazan interkonsenton pri la unueca karaktero de SAT. Sed same ne estis pretervideble, ke la interna situacio en Soveta Unio pli kaj pli malvastigis la manovro-kapablon de SEU. En Soveta Unio ŝanĝiĝis la cirkons- tancoj, de kiuj - laŭ la diro de Drezen en Goteborg- dependis, ĉu SEU povos resti en SAT. La demando estis, kiel longe ankoraŭ eblos konservi la kontraŭdiron inter la kondamno de „mezaj pozicioj", direktita de Drezen al la membroj de SEU en 1928, kaj lia subteno de „meza vojo" por SAT, proklamita en Leipzig.
4.2. SKISMOENSATKAJPEREODELA SOVETA MOVADO
4.2.1. La agado de SEUinter subteno kaj suspekto
Revenante al la evoluo de la Esperanto-movado en Soveta Unio, ni disponas pri multaj faktoj, kiuj permesas la konkludon, ke ĝi troviĝis en prospera stato fine de la 1920aj jaroj. La kores- pondaj rilatoj inter sovetaj kaj eksterlandaj esperantistoj atingis imponajn ciferojn. Dum ok monatoj la esperantistoj de Sebasto- polo ricevis 500 leterojn el 20 landoj[827], iliaj kolegoj en Kurgan dum 17 monatoj ricevis 696 leterojn el 23 landoj kaj mem sendis 938 korespondaĵojn.[828] En Irkutsk, kie la komitato de junkomu- nistoj rekomendis al siaj ĉeloj lerni fremdajn lingvojn cele al internacia edukiĝo, nomante Esperanton unualoke, la korespon- dado kun eksterlando ampleksis jare ĉ. 500 sendaĵojn.[829] Oni rimarkis kreskantan pretecon de redakcioj publikigi materialojn ricevitajn per tiu korespondado. Ili aperis regule en pli ol 10% de la soveta gazetaro.[830] En 29 periodaĵoj de Moskvo dum duona jaro aperis 82 korespondaĵoj, tradukitaj el Esperanto[831], kaj en Kurgan el 481 leteroj ricevitaj dum unu jaro 86 aperis en ĵurnaloj aŭ mur- gazetoj.[832] De la materialo el eksterlando, kiu dum la vintro 1928/ 29 aperis en la fabrikaj gazetoj de la leningrada urboparto Volo- darskij, 95% havis esperantlingvan originon.[833] La revuoj de SEU regule raportis pri surlokaj spertoj en la koresponda agado, donante konsilojn al siaj membroj, „kiel per lerta uzado de peresperanta korespondado oni povas en ĉiu redakcio trabori indiferentecon kaj eĉ kontraŭstaron rilate al esperanto".[834]Redakcioj, kiuj preferis utiligi naciajn lingvojn por la korespon- dado, estis kritikataj pro malŝparo de mono, ĉar anstataŭ uzi la servon de Esperanto ili elspezas grandajn sumojn por tradukan- toj.[835] La esperantistoj argumentis ankaŭ, ke ilia materialo estas pli aŭtentika, ol tiu, kiun gazetoj ricevas el eksterlando pere de „transdonaj instancoj".[836]
Ŝuldiĝis precipe al tiu senlaca utiligo de Esperanto en la inter- naci-koresponda laboro, ke SEU renkontis pli ofte favoran sinte- non al sia agado flanke de organizaĵoj aŭ influaj personoj. Komence de 1928, ekzemple, la gazetara fako de la Komunista Partio en Belorusio aprobe atentigis pri la sukcesa agado de la Esperanto-korespondantoj en Minsk.[837] Tiujare la sovetaj labor-