Выбрать главу

 

Novaj lemantoj de Esperanto en la Pola Pedagogia Teknikumo de Minsk (1927).

Anoj de Esperanto-grupo en Lipeck, Tambova gubemio (1927/28).

 

istoj estis oficiale alvokitaj lerni fremdajn lingvojn por povi pli intime ligiĝi kun eksterlandanoj; SEU reagis je tio argumen- tante, ke Esperanto estas la plej facile lernebla lingvo kaj krome helpas la lernadon de fremdaj naciaj lingvoj.[838] Efikoj ne mankis. En aŭgusto 1929 la Centra Komitato de Ukraina Komsomolo, jam pli frue agnoskinte la servojn de junaj komunistaj esperant- istoj sur la kampo de internacia korepondado, laŭdis la „plenan taŭgecon" de Esperanto precipe por la interkompreniĝo de di- verslandaj junaj laboristoj kaj insiste rekomendis al siaj mem- broj la lernadon kaj uzadon de la lingvo.[839] Ĉirkaŭ la sama tempo konata verkisto kaj kultura aktivulo, Jurij Larin, ligis la nuntem- pan utilon de Esperanto kun la bezonoj de internacia komuni- kado en la epoko post la monda revolucio:

Ekmastri en unu fojo plurajn fremdajn lingvojn nia laboristo ne povas. Sed estas necese havi la eblon komuniki kun eksterlandaj kamaradoj, kompreni ilin. Ja tiuj, kiuj nun eniras lernejojn, estos plenkreskuloj post la venko de la proleta revolucio en la resto de Eŭropo, kiam voja- ĝoj al eksterlando (kaj la alveno de eksterlandanoj al ni) fariĝos ĉiuta- gaj kaj amasaj. Se estas malfacile ellerni ĉiujn lingvojn, estas do facile ellerni la ununuran Esperanton ... Jam nun oni povas travojaĝi ĉiujn ĉefajn landojn de Eŭropo kaj interrilati kun la tieaj laboristoj sciante nur Esperanton. ... Se en niaj duagradaj lernejoj oni enkondukus la instruadon de la lingvo Esperanto, tio forte antaŭenpuŝus la pluan konatiĝon kun ĝi kaj kun eksterlandaj laboristoj...[840]

Organize, SEU registris kreskadon „en grado preskaŭ katas- trofa". En majo 1928 la Centra Komitato kalkulis, ke jam la dua dekmilo da homoj „estas tirita en niajn rondetojn kaj grupojn". La aktivaj membroj de SEU (kiuj abonis la revuojn) tiutempe estis 3500. Sole dum duona jaro estis venditaj lernolibroj en 35 000 ekzempleroj[841] Kvankam tiuj atingoj ankoraŭ ne kontenti- gis SEU kaj ĝi ofte riproĉis al siaj lokaj grupoj organizajn man- kojn, la publika interesiĝo pri Esperanto ŝajnis sufiĉe granda por rigardi al la estonteco kun optimismo.

Komence de la Kvinjarplano, dum kiu estis entuziasme glorata la heroeco de la soveta laboristo, por SEU estis aparte grave pro- gresi ankaŭ rilate sian proklamitan celon altigi la procentaĵon de laboristoj en la membraro. E1 la lokoj venis al la centro raportoj pri sukcesoj en plenumo de la plano: Jen Sebastopolo informis, ke la procentaĵo de laboristoj kreskis de 7,6 al 22,9[842]; jen en la gubernio Moskvo ĝi grimpis de 18 al 23.[843] Sed tio ankoraŭ ne sufi- ĉis, kaj SEU daŭrigis siajn fortostreĉojn por pligrandigo de la la- borista kerno en la soveta Esperanto-movado, des pli ĉar ĝian konscion pri la urĝeco de tiu tasko akcelis la sperto, ke ĝuste la gvidantoj de la oficiala laborist-koresponda movado montris malinklinon al vasta apliko de Esperanto. Iliaj rezervoj fontis el antaŭjuĝoj kontraŭ artefarita lingvo, sed ricevis plian, gravan nutraĵon per la observo, ke la socia konsisto de ĝiaj uzantoj ne estis sufiĉe proleteca. Krome, la materialo publikigita en gazetoj surbaze de Esperantaj korespondaĵoj ne ĉiam ŝajnis konformi al la ideologiaj reguloj.

En novembro 1928 la organo de la laboristaj kaj kamparanaj korespondantoj, Raboĉe-krest 'janskij korrespondent, publike traktis la demandon de la apliko de Esperanto. En ĝi aperis arti- kolo, kiun verkis neniu alia ol la fratino de Lenin, Maria Urjanova, la respondeca redaktorino de la revuo. Si nete dekla- ris, ke Esperanto, kvankam oni dankas al ĝi kelkajn rezultojn en la organizado de internacia interligo, pro sia nesufiĉa esprimpovo kaj limigita disvastigiteco ne havas estontecon - „malgraŭ laŭdaj himnoj de siaj adeptoj", ke laboristo prefere lernu fremdan nacian lingvon kaj ke ekzistas okazoj, kiam „oni uzas esperanton malutile por Sovetio' 3 Tiun lastan punkton ankoraŭ pli draste elstarigis alia aŭtoro en la sekvanta numero de la revuo:

Oni havas faktojn, kiuj konfirmas, ke esperanton uzas malamikoj de V laborista klaso por disvastigo de mensogoj kaj nekredindaj informoj

pri la situacio de 1' laboristaro en USSR kaj en kapitalistaj iandoj. Necesas ankoraŭ aldoni, ke esperanto en eksterlando estas pli disvasti- gita inter etburĝaro, en medio de diversaj oficistoj, komercistoj kaj burokratoj, en tiu de personoj, kiuj estas malamike agorditaj al ĉio revoluciema. Estas superflue paroli pri tio, kiel tiaspecaj homoj utili- gas eblon dank' al esperanto de libera interiigo kun la laboristaro en Sovetio. Ai tio jam delonge necesas direkti atenton.[844]Estas notinde, ke tiu averto pri misuzo de Esperanto estis publi- kigita nur kvar monatojn, post kiam la CK de SEU mem, en letero al Sennaaulo, estis konfesinta, ke „neŭtralaj esperant- istoj" disvastigis eksterlanden „mensogajn sciigojn" pri la poli- tika situacio en Soveta Unio.

La atakoj de Raboĉe-krest'janskij korrespondent okazis ĵus antaŭ la Kvara Konferenco de Laboristaj kaj Kamparanaj Korespondantoj en Moskvo (28a de novembro ĝis 7a de decem- bro 1928). Sur ĝia tagordo troviĝis ankaŭ la uzo de Esperanto en la internacia laborista interligo. Projekto de rezolucio, submetita al la konferenco, entenis la aserton, ke la Esperanto-movado estas etburĝa. Krome, la esperantistoj estis kulpigitaj pro troa fanfaronemo pri siaj atingoj. Dum la diskuto tamen elpaŝis ankaŭ multaj defendantoj de Esperanto, tiel ke el la rezoluci- projekto fine estis forstrekita la frazo pri etburĝeco de la Esper- anto-movado kaj anstataŭigita per la rekomendo utiligi por la korespondado paralele al naciaj lingvoj ankaŭ Esperanton.[845]

Simile, malgraŭ la eksplicita malrekomendo de la sekretario de la Tutsoveta Komsomolo, Lazar Ŝackin3, lerni Esperanton, la Oka Kongreso de Komsomolo en majo 1928, dank' al persistaj pledoj de multaj delegitoj, akceptis rezolucion, laŭ kiu Esper- anto-organizaĵoj „devas esti utiligataj por la internacia ligo".[846]Ambaŭ eventoj montris do, ke estis eble limigi la influon de gvi- dantoj malamikaj al Esperanto - ne nur per desuba premo, pri kiu SEU aparte fieris[847], sed ankaŭ pro la fakto, ke en la superaj in- stancoj ne regis unueca opinio rilate la Esperanto-movadon. En Komsomolo, ekzemple, la starpunkton de Sackin kontraŭpezis la varma subteno de ukrainaj funkciuloj kaj de aliaj, kiuj agnoskis la potencialon de Esperanto kaj rekomendis al la junko- munistoj atenti „tiun ĉi vastan volontulan movadon, kiu estiĝis spontane, sen ajna premo de supre".[848] Reprezentanto de la dis- trikta parti-komitato de Vladivostok en marto 1929 nomis „mal- sana", ke loka lernejo korespondas angle kun burĝaj lernantoj en Usono, kaj rekomendis: „Niaj lernantoj devas korespondi kun infanoj de alilandaj proletoj, kaj tion povas helpi esper- anto."[849] Redakcioj, kiuj komence preferis organizi koresponda- don en naciaj lingvoj, devis konstati, ke per Esperanto estas rice- vata pli da utiligebla materialo el eksterlando.[850]

Aliflanke, ke ĝuste la gvidantoj de la laborist-koresponda movado kontraŭis Esperanton, sendube ĝenis la agadon de SEU. A1 gubernia ĵurnalo la redakcio de Pravda sendis el Moskvo admonan leteron pro la misuzo de papero per pritrakto de Esper- anto.[851] Sekve, okazis, ke gazetoj aperigis materialon ricevitan de esperantistoj sen indiko pri la fontolingvo aŭ kun sindistanciga noto, montranta al la oficiala pozicio, ke en interligoj prefere estu uzata la gepatra lingvo de eksterlandaj laboristoj[852] - aŭ ke ili entute rifuzis aperigi ĝin. La revuo Raboĉe-krestjanskij korres- pondent ne ĉesis riproĉi la esperantistojn pro aplomba agado kaj kritiki gazetojn, „precipe en la provinco", ke ili tro abunde aperi- gas leterojn tradukitajn el Esperanto. La propagando de Esper- anto kiel ilo de interproksimigo de la laboristaj amasoj estis nomata „la plej malutila formo de ŝmirado (= mis-klarigado) pri klasbatalo"; uzi anstataŭ naciaj lingvoj la artefaritan Esperanton signifas „en plej bona okazo agitadi por margarino anstataŭ butero".[853] Por dokumenti, ke la korespondado per Esperanto kondukas al dubindaj rezultoj, eĉ al „politike malutilaj sensenca- ĵoj", la revuo citis el diversaj provincaj gazetoj kontribuaĵojn, kiujn ĝi trovis nebezonaj, malseriozaj, naivaj aŭ simple danĝeraj - kiel la leteron de germana esperantisto, kiu plendis, ke la socia- listaj kaj komunistaj partioj okaze pli multe bataias inter si, ol kontraŭ la burĝaro.[854] Iu ĵurnalisto bazis sian kritikon kontraŭ la esperantistoj sur la konstato, ke en laboristaj Esperanto-gazetoj amase troviĝas anoncoj de filatelistoj aŭ eĉ de edzin-serĉantoj.[855]Sekve, Meĵdunarodnyj jazyk, la monata teoria organo de SEU, tra la jaro 1929 dediĉis multe da spaco al klopodoj refuti precipe la kulpigon, ke la sovetaj esperantistoj korespondas kun eksterlandaj etburĝoj. Konsentante, ke la Esperanto-movado en aiiaj landoj havas etburĝajn restaĵojn, ĝi atentigis, ke la kores- pondantoj preskaŭ senescepte apartenas al la laborista klaso.[856]Pruvcele estis prezentita la persona fono de kelkaj el tiuj kores- pondantoj, kaj ankaŭ estis donitaj citaĵoj el iliaj leteroj, laŭ kiuj la eksterlandaj amikoj brulas pro scivolo pri la atingoj de Soveta Unio, entuziasme apogas la batalon kontraŭ kulakoj kaj dekstraj deviantoj aŭ konfesas, ke, foje ŝanceliĝinte per misprezentoj de klasmalamikoj, ili retrovis sian revolucian ekvilibron dank' al la konvinkaj klarigoj de siaj sovetaj korespondantoj.[857] Alia arti- kolo, citante el leteroj de aŭskuitantoj, celis montri, kiom efikas la esperantlingvaj elsendoj de Radio Komintern en Moskvo por kreskigi la sentojn de solidareco kaj simpatio de eksterlandaj la- boristoj al Soveta Unio.[858]