Выбрать главу

La sindefendojn kompletigis admonoj al la membroj. Kian celon havis la kampanjo por „laboristigo" de la soveta movado, montris la klarigo, ke „nur tiam gi estos ideologie pura \[859] Simile, la provoj de SEU mobilizi siajn membrojn al kolektiva korespon- dado intensiĝis pro la timo, ke ili, donante troan atenton al pri- vata, individua interŝanĝo de leteroj, sentas sin „kiel iun apartan kaston" kaj ne „unu el branĉoj de la ĝenerala laborist-kamparan- korespondanta movado".[860] La fakto, ke la menciita Kvara Konfe- renco de Laboristaj kaj Kamparanaj Korespondantoj oficiale decidis doni al la kolektiva korespondado pli grandan atenton[861], ankoraŭ pligravigis la tiurilatajn klopodojn de SEU.

Tio ĉi kondukas al la demando, ĝis kiu grado esperantistoj en eksterlando, de kies kunlaboro fine dependis sukceso, emis par- topreni en la novtipa kolektiva korespondado. Cu ili pretis sekvi la vojon, kiun iri diktis al SEU la aktualaj bezonoj en Soveta Unio?

La jaro 1929 montris ankaŭ flanke de la ekstersovetaj SAT- anoj ŝanĝiĝantan sintenon al la korespondado. En januaro Ida Lisiĉnik, unu el la plej aktivaj organizantoj de korespondado en SEU, tumis sin al la legantoj de Sennaciulo per apelacio: Si alvo- kis la SAT-anojn plikonsciiĝi pri la „socia signifo" de korespon- dado kaj speciale instigis ilin pli aktive strebi al la interligiĝo de samprofesiuloj, laborejoj, partiaj ĉeloj, redakcioj k.s. de divers- aj landoj. Por substreki sian pledon ŝi atentigis, ke en ŝia urbo, Sebastopolo, la junkomunistoj „deziregas" korespondi, sed ke Sennaciulo ne disponigas al ili sufiĉe da adresoj de partneroj kon- formaj laŭ aĝo kaj profesio.[862] Unu monaton poste Barthelmess respondis la alvokon de Ida Lisiĉnik. Li principe subtenis ĝin, ankaŭ la ideon pri la interligo de kolektivoj, sed samtempe nomis du gravajn barojn, kiuj „tujan solvon praktike malebligas". Unu estas la ĝenerala fendo, ekzistanta inter la korespond-proponoj el Soveta Unio kaj la korespond-respondoj el la cetera mondo. La alia baro, kiu kontraŭstaras vastigon de la korespondaj rila- toj, fontas el sovetaj propraĵoj:

Ni ofte povis rimarki, ke sovetiaj leterskribantoj kontentiĝas per adre- sado de agitvortoj kaj laŭskema, seka pritrakto de organizaj temoj al la eksterlandaj K-doj. Sovetiaj junk-doj pripensu, ke la spiritostato de multaj junaj K-doj alilandaj formiĝas en medio tute fremda al la sove- tia mondo kaj ke, por trovi la intiman kontakton kun ili, oni ne devas komenci per priskribo de organiza aŭ partia laboro, sed per rakonto pri vivkondiĉoj individuaj kaj kolektivaj en laborejo, klubo kaj familio.[863]

Tiaj admonoj ĝis tiam aŭ ne necesis aŭ estis retenitaj. Ili sendube baziĝis sur aktualaj impresoj, sed en la momento de publikigo jam estis iusence anakronismaj. Barthelmess kredeble ne kons- ciis, ke, subtenante kolektivan korespondadon kaj pledante por malpli da agitvortoj, li celis du aferojn, kiuj reciproke sin eksklu- dis: La invito al la sovetaj esperantistoj, ke en siaj leteroj ili klo- podu adapti sin al la „spiritostato" de alilandanoj kaj ne rezignu priskribi sian privatan sferon kaj esprimi personajn sentojn, sen- dube estis adresitaj al homoj, kies pensmaniero ne esence dife- rencis de loĝantoj en la cetera mondo. Sed la novstila kolektiva korespondado, kia ĝin propagandis SEU sub la kondiĉoj de „akriĝinta klasbatalo", ĝuste celis subordigi la nekalkuleblan riskon de individueco. E1 eksterlando ĝi bezonis unuavice tiajn korespondaĵojn, kiuj harmoniis kun la redakta politiko de la soveta gazetaro kaj atestis la utilon de Esperanto por la havigo de bonvenaj informoj. Analoge, al eksterlando fluu leteroj, en kiuj la sovetaj esperantistoj fidinde raportu la atingojn de la socia- lisma konstruado. SEU en 1929 komencis rekte preskribi al siaj membroj, pri kio ili skribu al eksterlando - nome, „pri la senco kaj signifo de kvinjara programo de la ,Grandaj laboroj', de la seninterrompa kaj kvintaga laborsemajno kaj aliaj gravaj momentoj en la vivo de Sovetio".[864] Ĝuste je tiaj temoj, tamen, multaj nesovetaj membroj de SAT jam komencis satiĝi, kaj seentute ili plu volis korespondi kun Soveta Unio, ili ĉiam malpii povis liveri leterojn kun enhavo, kiu taŭgis por publikigo en sove- taj ĵurnaloj, uzinaj bultenoj kaj murgazetoj.

257

4.2.2. SA Tkaj la sennaciismo

En la sama tempo, kiam SEU klopodis altigi la procentaĵon de laboristoj en sia membraro kaj liberiĝi de suspektoj, ke ĝia kores- ponda aktivado permesas la infiltriĝon de etburĝaj ideoj, ĝi vidis sin devigita dediĉi kreskantan atenton ankaŭ al la evoluo de siaj rilatoj kun SAT. Estis ĉefe du faktoroj, kiujn necesis konsideri. Unue, la interesoj de la komunisma movado tute kunfandiĝis kun la celo garantii la potencon de Soveta Unio. Stalin en 1927 difinis, ke „internaciisto estas tiu, kiu senrezerve, senhezite, sen- kondiĉe pretas protekti USSR, ĉar USSR estas la bazo de la tut- mond;i»«. volucia movado".[865] En la posta jaro Komintern komple- tigis tiun postulon per bataldeklaro kontraŭ ĉiuj, kiuj, laŭ ĝia vid- punkto, forlasis la veran linion de klasbatalo kaj per nesubteno de Soveta Unio servas al la imperiisma konspiro. Pasis la tempo, kiam Soveta Unio, rigardante al la celo de monda revolucio, pro- pagandis aŭ almenaŭ toleris la lojalan kunagadon de komunistoj en internaciaj laboristaj organizaĵoj, kaj ekvalidis la tezo, ke krom la faŝistoj la socialdemokratoj estas la plej danĝera mal- amiko de Soveta Unio - de la patrolando de ĉiuj proletoj.

Pli-malpli frue SEU devis rimarki tiun evolutendencon en la komunisma movado kaj klopodi sin adapti al ĝi koncerne sian kunlaboron en SAT. Ni jam vidis, kiom kunpuŝiĝis Drezen kaj Lanti dum la kongresoj de Goteborg kaj Leipzig, tiel ke multaj jam time antaŭsentis skismon. Ankoraŭ ne venis la momento de disiĝo, kiun kredeble Drezen same timis; en Goteborg li esprimis la esperon, ke, kvankam laŭ lia opinio „Moskvo k Amsterdamo neniam interharmonios", tamen „/i/ povas harmonii".[866] Sed la pluiradon sur komuna vojo plikomplikis dua faktoro, kiu aldoni- ĝis ekde la fino de 1928: Temis pri ŝanĝoj en SAT mem.