Kiel ni klarigis supre, SAT dekomence ceiis eduki siajn mem- brojn al eksternacia, „sennacieca" pensmaniero. Gi konsciis, kenaciaj tradicioj plue havas grandan persistopovon, ankaŭ en la laborista movado, sed almenaŭ la SAT-anoj, unuigitaj per komuna lingvo, neniam infektiĝu per naciismaj tendencoj kaj tiel kvazaŭ modele demonstru la solidarecon de la tutmonda prole- taro. Tiun solidareco-senton ili defendu ne nur kontraŭ malvas- taj naciaj lojalecoj, sed ankaŭ kontraŭ la partioj, kiuj konkure pretendis plej bone reprezenti la proletaron. En la praktiko ne estis eble deteni sin de la laboro en partioj aŭ sindikatoj (ankaŭ ĉar la membroj tie varbu por Esp^ranto). Des pli zorgemaj estis la gvidantoj de SAT, precipe Lanti, ke partiaj konfliktoj ne enŝo- viĝu en la asocion - ke en la sino de SAT kiel kultura kaj kleriga organizaĵo regu intertendenca harmonio. Kiel eksplicite postulis la statuta kompletigo akceptita en Goteborg, SAT celis per la mensolarĝigo, kiun ebligas la internacia lingvo Esperanto, ankaŭ liveri kontraŭpezon al la dogmiĝo, kiun en la cerbo de proleto povas elvoki la gvidlinioj de partio.
La fakto, ke SAT mem ne alprenis difinitan starpunkton pri la plej bona revolucia starpunkto nek tro multe precizigis la enha- von de „sennacieca" pensmaniero, sendube helpis la kunekzista- don de la anoj de diversaj partioj, kvankam neniam mankis oka- zoj de ekscitiĝo pro artikoloj en Sennadulo kaj Sennacieca Revuo, kiujn tiu aŭ alia partiano trovis ofendaj. Tamen, fine de la 20aj jaroj plimultiĝis terenoj de interfrotiĝo. Inter la okciden- taj nekomunistaj SAT-anoj la preteco ŝpari al Soveta Unio ĉian kritikon malkreskis des pli, kiam interne de la unuopaj landoj pliakriĝis la rilatoj inter komunistoj kaj socialdemokratoj. Sajnis nur demando de tempo, kiam skuiĝos ankaŭ la ekvilibro en SAT.
SAT-anoj, kiuj estis, kiel la socialdemokratoj, samtempe firme enkadrigitaj en partio, pligrandigis siajn streĉojn por mal- helpi, ke SAT estu entirita en la kreskantan antagonismon de komunistoj kaj socialistoj; ili, kiuj antaŭe ofte plendis pri komu- nista superrego en SAT, sed pro la bono de unueco kutime dete- nis sin de polemikoj, nun atente observis, ĉu SAT gardos sian sendependecon. Por ili estis grave, ke la evoluo en SAT ne ĝenu ilian agadon en nacia kadro, precipe la pozicion antaŭ la landЈ socialdemokrata partio.
Aliaj, al kiuj mankis la kuseno de partio aŭ kiuj ne bezonis konsideri landajn cirkonstancojn, same celis konservi la unuecon de SAT. Sed ili, por atingi tion, konsideris necesa doni al SAT pli memstaran profilon, kiu kapabligu ĝin rezisti la entrudiĝon de partiaj disputoj. A1 tiuj apartenis unuavice Lanti. En 1928 li, jam ne paginte kotizon dum du-tri jaroj, eksiĝis el la Franca Komu- nista Partio. La seniluziiĝo pri komunismo, kiun esprimis tiu paŝo kaj kiun freŝe nutris raportoj de Laurat, reveninta en 1927 el Moskvo post kvarjara restado[867], lasis al Lanti kiel solan hejmon la propran fondaĵon - SAT. Kaj tio instigis lin pli konkrete elstarigi la karakterizaĵojn de SAT - ĝuste en tempo, kiam la interpartiaj konfliktoj elmetis la tradician, intence neniam klare difinitan pluralismon de SAT al grava elprovo.
Estas jam menciite, ke fine de 1928 Lanti en broŝuro sub la titolo La laborista esperantismo faris provon prezenti la „senna- ciismon" kiel apartan doktrinon. Pri tiu ĉi termino antaŭe ne estis multe da diskuto inter la SAT-anoj; la plej multaj, inkluzive la komunistojn kaj kredeble Lanti mem, longe kontentiĝis konsi- deri ĝin kombinaĵo el la proleta intemaciismo plus la strebo al internacia lingvo. Fruan provon teorie difini la sennaciismon faris Nekrasov dum la Tria Kongreso en Kassel en 1923. Citante Marx, Kautsky, Lenin kaj Staiin por montri al natura strebado de socialistoj je la asimiliĝo de nacioj kaj kulturoj, li komprenigis, ke SAT sur kultura kampo, aparte emfazante la batalon kontraŭ naciismo, kompletigu la ĝeneralan batalon de revoluciuloj por senklasa socio per batalo por sennacia mondordo.[868] Proksimume unu jaron poste Nekrasov precizige aldonis, ke la sennaciismo ne signifas toleron al la disvastiĝanta monda kapitalismo kaj ke SAT ne forgesu helpi la subprematojn en kolonioj, „ĉar ilia ,nacia' revolucio estas direktata kontraŭ la kapitalismo internacia".[869] En 1924 SAT eldonis broŝuron, A.B.C. de sennaciismo, kiu same argumentis, ke sennaciismo tute akordiĝas kun la antaŭvidoj de Kautskv kaj Lenin pri asimiliĝo de nacioj post la venko de socia- lismo.[870]
En la unuaj jaroj de SAT tiaj teoriaj eksplikoj ne estis oftaj. Entute, pri sennaciismo estis malpli ofte la parolo, ol pri la „sen- nacieca" pensmaniero, kiun SAT statute postulis de siaj mem- broj. Se aŭdigis kritiko kontraŭ sennaciismo, ĝi unue venis ĉefe de socialdemokratoj, precipe la germanaj kaj aŭstraj, al kiuj tia ismo ŝajnis utopia, eĉ absurda.[871] Inter la sovetaj esperantistoj, kontraŭe, la sennaciismo - „nia morgaŭa tago"[872] - havis entuzias- majn adeptojn; multaj rigardis la praktikadon de Esperanto kiel edukilon al tiu idealo.3 Kopelev priskribas en siaj memoroj, kiajn sentojn h havis, kiam li kiel 14jara lernanto ricevis la mem- brokarton de SAT: „De nun je la demando pri nacieco ni estis respondontaj fiere: ,neniu!'... Tiu ĉi ludo estis des pli bela, ĉar ĝi prezentis la komenciĝon de nova vivo."[873] Li krome klarigas:
Kiam en la lemejo mi aŭdis pri la lingvo, destinita interligi ĉiujn popo- lojn de la mondo, la estonteco ŝajnis al mi simpla kaj klara. La homoj de ĉiuj landoj lernos kompreni unu la alian; kaj tute per si mem mal- aperos malfido, malamikeco, mensogaj fabeloj de ŝovinistoj. ... Ni esperis, ke baldaŭ sur la tuta mondo venkos tiuj fortoj, kiuj bata- las por la frateco de ĉiuj homoj - por la komunismo. Kaj ni kredis, ke en nia lando tiuj bonaj fortoj triumfas, ke ĉe ni jam okazas la kunfan- digo de la diversaj gentoj kaj popoloj .[874]
Tio ĉi redonas la atmosferon de la jaro 1926. Du-tri jarojn poste, kiam Soveta Unio plene koncentriĝis al la konstruado de socia- iismo Јn la propra lando, la minacon de lojalec-konflikto inter la aparteno ai SAT kaj la subteno de Soveta Unio, kiu plue rigardis sin modelo por tutmonda revolucio, la esperantistoj povis eskapi nur tiel longe, kiel la enhavo de sennaciismo restis apenaŭ difi- nita. Sed precize tion Lanti klopodis fari.
En La laborista esperantismo Lanti dediĉas la pli grandan par- ton al resumo de la celoj de SAT, denove emfazarite ĝian kon- traŭdogman karakteron kaj la malfermitecon al libera diskutado. Sed en unu ĉapitro, „Apero de nova tendenco: Sennaciismo", li
malkaŝas sian deziron, ke malgraŭ sia superpartieco SAT pli multe ebligu la diskonigon de sennaciismo, eĉ se tiu „kelkrilate ne akordiĝas kun la nuntempa programo de la laboristaj par- tioj".1 Ĉi-kuntekste Lanti atentigas pri la disvastiĝado de „inter- naciaj trustoj"; li skribas: „Kontraŭbatali la imperialismon signi- fas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado kaj mondlingvo/ 2 Kiel atingi, ke tiu procezo rezultu en socialismo, Lanti tamen ne detaligas - krom akcenti, kiom la uzo de Esperanto povas kontribui al sennaciigo de la mondo. Li asertas, ke la unuiĝo de la proletaro, premiso por sukcesa agado, „estas ebla nur per la helpo de komuna lingvo", kaj riproĉas al la laboristaj gvidantoj, ke, malatentante tion, ili „senkonscie perfidas ... la interesojn de 1' Proletaro".[875]
La tezoj de Lanti baldaŭ provokis energian kontraŭstaron, precipe flanke de gvidaj sovetaj esperantistoj. Ili kulpigis lin pro defendo de „ideologia oportunismo", ĉar li nomis la batalon kon- traŭ imperiismo vana kaj la rajton de nacioj je memdecido ne subteninda.[876] Lanti respondis lakone, ke pri tiuj demandoj jam disputis Lenin kaj Rosa Luxemburg.[877] Malnova bolŝeviko, Boris Ejdel'man, kiu en 1898 estis kunorganizinta la fondkongreson de Rusa Socialdemokrata Partio en Minsk, riproĉis al Lanti, ke li „evidente tre malmulte zorgas pri la marksismo", je kio tiu reagis per la konfeso, ke li preferas pensi mem, ne per la cerbo de „iu ajn aŭtoritatulo".[878] Inter la unuaj atakoj eble la plej vunda estis tiu de Nekrasov, kiun Lanti kalkulis inter siaj amikoj. Li argu- mentis, ke Lanti, oponante al nacia emancipiĝo kaj kvazaŭ esperante sennaciiĝon pere de asimiliĝo, „faras fatale teruran kaj treege danĝeran eraron", ĉar ignori la batalon de la subpremataj popoloj estas inviti la apetiton de la „grandnaciismojv l Nekra- sov, kiel ankaŭ EjdeFman[879], insistis, ke Lanti kreis grandan kon- fuzon, prezentante la sennaciismon kiel novan tendencon, ĉar tiu termino jam delonge ekzistas kaj „tute plene akordiĝas kun la proleta koncepto de V internaciismo", substrekante nur la aldo- nan strebon konsciigi la proletaron pri la bezono de komuna lin- gvo en monda - senklasa kaj sennacia - socio.[880]