Выбрать главу

Durn la sovetaj esperantistoj, almenaŭ komence, klopodis savi sian komprenon de sennaciismo kontraŭ la reinterpreto de Lanti, al la socialdemokratoj la tuta debato pli servis kiel pruvo de sia ne nova suspekto, ke Lanti celas trudi al la laboristaj esperantistoj apartan ideologion de SAT. Efektive, ne estis logike, ke Lanti unuflanke konfirmis, ke li volas eviti ĉion, kio malhelpas al di- verstendencaj anoj resti en SAT, kaj ke aliflanke li implicite pro- pagandis specifan tendencon de SAT. Lanti skuis la fragilan ekvi- libron. Lia elpaŝo estis ĉiuokaze plej embarasa por la sovetaj esperantistoj - des pli, ĉar ĝi evidente estis elfluo de lia senilu- ziiĝo pri Soveta Unio kiel pioniro de monda revolucio.

En decembro 1929, nelonge post la pena kompromiso de Leipzig, Sennaciulo aperigis la tradukon de longa artikolo el Daily Herald> laŭ kiu en Soveta Unio reviviĝas naciismo kaj la bolŝevikoj „celas malpli al la realigo de Mondrevolucia kata- klismo, ol al la asekuro de la sendanĝereco de Rusio".[881] Per tio Lanti liveris novan municion al tiuj, kiuj vidis lin fordrivi en kon- traŭsovetan tendaron. La gvidantoj de SEU, por kiuj la kun- agado en organizaĵo ne kontrolata de komunistoj jam iĝis riska, nun devis demandi sin, kiel longe ankoraŭ eblos enlande prezenti SEU kiel ideologie fidindan organizaĵon, dum samtempe ili tole- ras, ke SAT ne nur rezistu konformiĝon kun gvidprincipoj de

Komintera, sed per disvastiĝo de la tezoj de Lanti eĉ akiru pli memstaran idean profilon, ol iam antaŭe.

4.2.3. Skismo en la laborista Esperanto-movado

La kreskanta antagonismo interne de SAT kondukis al nepre- tervidebla reaktiviĝo de la frakcioj. Post Leipzig, Franz Jonas vokis la socialistajn SAT-anojn al singardemo, atentigante ke la insulta esprimo „socialfaŝismo", uzata de la komunistoj, direkti- ĝas kontraŭ minimume la duono de la SAT-membraro[882]; evidente pro tio jam dum la kongreso estis refondita la Socialdemokrata Frakcio de SAT.[883] Nelonge poste, fine de septembro 1929, komu- nistaj esperantistoj en Leipzig fondis propran gazetaran servon, Proleta Esperanto-Korespondantc?, kies elekto de novaĵoj res- pegulis plenan akordiĝon kun la soveta difino de la ĝusta klasba- tala linio. Kaj en novembro, kiel organo de „Internacia Komu- nista Esperantista Frakcio", estis kreita la bulteno Kunligilo, kiu senĝene levis la demandon, ĉu „klaskonsciaj" esperantistoj povos plue resti en „politike senforma asocio simila al S AT" - ĉu ili ne devos foriri, se daŭros la „fuŝa oportunisma filozofado" de ties gvidantoj.[884]

Grava etapo en la vojo al skismo estis la evoluo en Laborista Esperanto-Asocio por la Germanlingvaj Regionoj (LEA), kiu post SEU estis la plej granda nacia organizaĵo kunlaboranta kun SAT. Kvankam la membraron konsistigis plimulto de nekomu- nistoj, la estraro de LEA estis jam de 1924 ĉefe komunista. Kiam ekde 1928 ankaŭ en kelkaj lokaj grupoj komunistoj transprenis la gvidadon aŭ, kiel en Berlino, malobservis la pripartian neŭtra- lecon per kolektiva membriĝo de la grupo en la komuniste regata

Laborista Kartelo de Sporto kaj Kulturo, pluraj socialdemokra- taj membroj de LEA eksiĝis kaj fondis en siaj lokoj proprajn gru- pojn. Per statuta ŝanĝo ili volis atingi, ke ankaŭ tiuj novaj grupoj povu aparteni al LEA. Pri tio devis decidi la jarkunveno de LEA, okazanta en aprilo 1930 en Essen. Dank' al lertaj preparoj flanke de la komunistoj, kiuj profitis de la fakto, ke el 207 lokaj grupoj (kun ĉ. 3 600 membroj) nur 59 estis reprezentitaj, la propono allasi kelkajn grupojn en unu loko estis malakceptita. Krome, plimulto de la delegitoj voĉdonis por membriĝo de LEA en „Intereskomunaĵo por Laborista Kulturo", kiu estis klare komu- nista organizaĵo. Kiel sekvo, demisiis la socialdemokrata redaktoro de la asocia organo kaj eksiĝis el LEA granda nombro de socialdemokrataj membroj, parto el kiuj fondis propran orga- nizaĵon sub la nomo Socialista Esperanto-Asocio. LEA de tiam estis firme en la manoj de komunistoj.1

Por SAT estis granda bato, ke LEA forlasis sian supertenden- can karakteron. Ankoraŭ pli forta, neatendita bato sekvis du monatojn post la paskaj eventoj en Essen: La administracio de SAT sciigis, ke la soveta Popola Komisaro pri Financoj malper- mesis la pluan transpagon de mono el la bonhavo de SAT en Moskvo, atinginta la sumon de pli ol 15 000 germanaj markoj, kaj ke tial provizore ne plu eblas akcepti abonojn kaj mendojn el Soveta Unio.[885]

La administracio direktis al Drezen insistan peton uzi sian influon por reguiigi la transsendon de la mono, kiu estis kolekti- ĝinta ĉefe per la kotizoj de preskaŭ 2 000 sovetaj SAT-membroj. La maniero, en kiu respondis Drezen, estis interpretebla kiel neta rifuzo helpi: Li skribis, ke „SAT nun ne estas ĉe ni atentata tiel, kiel antaŭ 3-4 jaroj", kaj ke pro la ĝenerala sinteno de la gvi- dantoj en Parizo lia persona interveno „povus ŝajni nur tre stranga". Drezen tamen ne ekskludis klopodojn flanke de SEU, kaj tiuj efektive okazis. Demidjuk informis, ke laŭ la ricevitaj sciigoj transpago ne eblos „ĝis oktobro", iom poste aldonante sian impreson, „ke la nunaj malhelpoj estas provizoraj". Kiom ajn reaiisma estis la atendo, ke la deviza problemo estos solvebla, SAT meze de 1930 estis minacata de bankroto.

Kvankam la Direkcio de SAT komence klopodis maidramigi la monproblemon, nomante ĝin „signo de ,rusto' ĉe ŝtata aparato, rusto kontraŭ kiu batalas la sovetia proletaro"[886], inter ĝiaj mem- broj la informo, ke la mono de SAT estas blokita en Moskvo, elvokis ŝokon kaj indignon. La pubiikigitaj leteroj montris nekredemon, ke laborista mono el Soveta Unio ne estas transpa- gata ai laborista asocio, kaj furiozon pri tio, ke SAT, kiu ĉiam servis al Soveta Unio kaj kiun pro tio la klasaj malamikoj tiel ofte nomis „maskita komunista entrepreno", nun suferas tian ĉikanan trakton.[887] Baldaŭ Sennaciulo aperigis ankaŭ leterojn de sovetaj membroj, kiuj - anonime - ne nur plendis pri „inertemo" de la CK de SEU rilate la monproblemon, sed ankaŭ aludis tute spe- cife je diktatora sinteno kaj „rabema" politiko de Drezen.[888]Kvankam ĉirkaŭ la sama tempo Demidjuk klarigis, ke pro la bojkoto en eksterlando kontraŭ sovetaj varoj[889] la ŝtato devis limigi la laŭplanan eksporton de mono kaj ke tiu decido ne trafis nur SAT, promesante ankaŭ, ke SEU laŭ siaj povoj pretas fari por SAT ĉion por kompensi la ŝuldon[890], la rilatoj inter SAT kaj SEU de tiam disvolviĝis al kulmino de streĉiteco, kiu estis aparte gravigata per la emocioj de la membroj: Ekster Soveta Unio la monafero forblovis la restaĵojn de la naiva kredo pri natura alianco inter la proleta ŝtato kaj la „kultura kaj interhelpa orga- nizo de prolet-esperantistoj", dum inter la sovetaj SAT-anoj dis- vastiĝis malespero pro la perspektivo, ke al ili nun kiel legaĵo res- tos nur esperantlingvaj broŝuroj pri la konstruado de socialismo eldonitaj de SEU kaj tradukitaj el la rusa lingvo.

Komence de aŭgusto 1930 en Londono okazis la Deka Kon- greso de SAT. En ĝi por la unua fojo ne partoprenis sovetaj dele- gitoj; pri la kialoj la kongresa komitato ne ricevis klarigojn. La unua laborkunsido de la kongreso, kiu aŭdis la raportojn de la Plenum-Komitato, komenciĝis en trankvila atmosfero: Lanti montris sin optimisma, ke la monafero „solviĝos pli malpli kon- tentige", kaj kvazaŭ petege deklaris sian „tutan admiron" al la soveta revolucio.[891] Tiam subite, aŭskultinte la vortojn de Lanti, ke la valutaj malfacilajoj ne detruis lian fidon je la soiidareco de la sovetaj SAT-anoj, la kongresanoj sciiĝis pri la teksto de tele- gramo ĵus ricevita el Moskvo: