Lastjare nuna Direkrio kaj Sennaciulo faris chion por malhelpi SAT kaj ankaŭ SEU agadon. Nuna Direkcio kondukas SAT al rapida skismo. Proteste agojn de Direkcio CK SEU decidis ne utila sian chees- ton en London. Alilandaj kongresanoj decidu mem pri situacio. Ni esperas, ke la chikanantoj kaj subfosantoj estos malhelpataj pluen chi- kani kaj subfosi. Se por la estonta Kongreso estos elektita Moskvo ni faros chion por ke ghi sukcesu. Ni promesas fidelon al nia laborafero CKSEU.[892]
Je tiu telegramo, kiu anstataŭ anonci, kiel multaj atendis, solvon de la monproblemo, krude kulpigis la gvidantojn de SAT pri skis- miga agado, la kongresanoj reagis per silenta konsterniĝo. La atmosfero nun abrupte ŝanĝiĝis. Kiam la germana komunisto Willi Vildebrand ripetis la akuzon, ke la Direkcio de SAT „ne plenumas siajn laŭstatutajn devojn",[893] Laurat, la franca eksmem- bro de la CK de SEU, eklanĉis kontraŭofensivon. Plurfoje alu- dante siajn personajn spertojn akiritajn dum la restado en Moskvo, Laurat protestis ne nur kontraŭ „la bolŝevika ĵargono" kaj la „kazerna tono" uzata de la komunistoj, sed pledis ankaŭ, ke la Direkcio rezignu sian timemon publikigi en Sennaciulo materialojn „pri la mispaŝoj k pri la malbonaj rezultoj de la poli- tiko" de la sovetaj regantoj. Li eldiris sian suspekton, ke „iuj sovetiaj K-doj" ekspluatas la problemon de montranssendo por „trudelpremi" la garantion, ke Sennaciulo konservu favoran raportadon pri Soveta Unio. Krome, li rekte demandis al la komunistaj frakcianoj, ĉu ili, dum Komintern klopodas disigi sin- dikatojn, sportajn kaj kulturajn asociojn de laboristoj, nvolas sammaniere agi en SAT".[894]
Post la longa interveno de Laurat, kiu - kiel „renegato" - aparte ekscitis la komunistajn kongresanojn, ankaŭ Lanti rezi- gnis la sinretenon montritan komence de la kongreso. Kvankam jam en Leipzig estis proponite kongresi en Moskvo, li rekomen- dis malakcepti la „kvazaŭan minac-inviton" de SEU, ĉar ĝi impli- cite metis kiel kondiĉon, ke antaŭe estu forpelita la nuna Direkcio de SAT. Lanti malkaŝis krome, ke li ricevis el Soveta Unio leterojn kun „tre gravaj akuzoj" kontraŭ la CK de SEU; el ili li konkludis, ke precipe Drezen havas multajn malamikojn inter la sovetaj membroj de SAT.[895]
La Londona Kongreso, la unua en la historio de SAT, dum kiu aŭdiĝis rekte malfavoraj juĝoj pri la soveta reĝimo, esprimis sian fidon al la Plenum-Komitato kaj - malgraŭ ĉio - „principe" voĉ- donis por okazigo de la venonta kongreso en Moskvo.[896]
Pri tiu rezulto tre rapide informiĝis la CK de SEU, kaj jam la 7an de aŭgusto - unu tagon post la voĉdonoj - kunvenis en Moskvo. La kunsido, kiun partoprenis ankaŭ du gastoj de Ger- mana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA)[897], decidis i.a. fari „vastan agitadon" cele al malvenko de Lanti en la referendumo pri la kongresaj decidoj; prepari la kongreson en Moskvo „por reguligi la novan revolucian organizadon"[898]; kaj kunlabore kun GLEA eldoni revoluciajn librojn kaj novan revuon. Fina decido pri la estonta kunlaboro kun SAT estis prokrastita ĝis post la membrara referendumo, sed SEU deklaris sian intencon inter- tempe zorgi pri repago de sia ŝuldo al SAT. Protokolo[899] de la kunsido de la CK de SEU estis baldaŭ koni- gita al la Direkcio de SAT, kiu, publikigante ekstraktojn el ĝi en Sennaciulo, nun definitive ĉesigis sian taktikon ne enverŝi oleon en la fajron, dum daŭris la traktadoj pri solvo de la transpaga pro- blemo. Konstatante ke SEU malobservas interkonsenton faritan inter la landaj laboristaj asocioj kaj SAT, laŭ kiu ili publikigu nur nacilingvajn verkojn pri Esperanto, dum SAT eldonu la esper- antlingvajn librojn[900], kaj komprenante kiel celon de la planata kongreso en Moskvo la starigon de nova organizaĵo, la Direkcio oficiale transiris al la interpreto, en formo de suspekto jam for- mulita de Laurat, ke la monafero servas al SEU kiel bonvena okazo por malfortigi la financan bazon de SAT kaj ĉantaĝe sub- premi la disvastiĝon de „kontraŭsovetaj" tendencoj. Aparte notinda trajto de la reago estis, ke la Direkcio koncentris sian kontraŭatakon grandparte al Drezen. Gi neis malamikan sinte- non al Soveta Unio kaj pozis eĉ kiel ĝia pli fervora defendanto, dum Drezen estis karakterizita kiel „intrigulo k ŝajnkomunisto", kiu denuncis SAT ĉe la sovetaj aŭtoritatoj „por kaŝi sian burĝe- con, sian esperantistan neŭtralismon, k aspekti ortodoksa".[901]Stampante Drezen kiel ĉeffriponon, la Direkcio do ŝovis la kul- pon preskaŭ ekskluzive al unu persono. Evidente, ĝi tiamaniere celis krei fendon interne de SEU, simile kiel Lanti en Londono estis distinginta inter Drezen unuflanke kaj granda nombro de sovetaj membroj fidelaj al SAT aliflanke.
Estas dubinde, ĉu la Direkcio konsciis la riskon, kiun ĝia atako kontraŭ Drezen prezentis por la sovetaj SAT-anoj. Nek ni scias, kiugrade la kulpigo baziĝis sur fidindaj informoj aŭ kiom ĝin
influis taktikaj konsideroj.[902] Ĉiuokaze mankas pruvo, ke la netranspago de vaiuto ŝuldiĝis ai denunco de Drezen. Li mem parolis tiurilate pri „monstra mensogo" kaj oficiaie plendis al la Kontrol-Komitato (t.e. konflikt-komisiono) de SATpro „perso- neca kompromitado" flanke de la Direkcio.[903]
Fakte, la reago de la Direkcio de SAT maltrafis la veran ker- non de la problemo, kiu en septembro 1930 ne plu turnigis ĉirkaŭ valutaj malfacilaĵoj. Ĝi ne rimarkis, kiom gravaj estis por SEU du punktoj, kiujn la CK en la protokolo pri siaj decidoj rangigis unualoke. La unua decido tekstis:
a) Konstati, ke propaganditaj ideoj de sennacii&mo k ĝenerala sinteno de SAT-Direkcio dum la lasta tempo nur malhelpis la SEU-laboron (elpaŝo de K-do Skrypnik). Ĉi sennaciisman ideologion necesas plej decide kontraŭbatali.
Pri kio temis? Ĝuste kiam Demidjuk kaj eble ankaŭ Drezen klo- podis pri ordigo de la monproblemo, SEU enlande estis dolore puŝita al konsciiĝo pri la delikataj implicoj, kiujn havis ĝia tuta kunlaboro kun SAT. La puŝo venis de unu el la plej aŭtoritataj politikistoj de Soveta Unio. En junio 1930 Komunist, la organo de la Komunista Partio de Ukrainio, publikigis sub la titolo „Ĉu esperantigo aŭ ukrainigo?" la tekston de parolado de Mykola Skrypnyk (ruse Nikolaj Skrypnik), la ukraina popolkomisaro pri klerigo.3 En tiu parolado Skrypnyk traktis progresojn kaj obsta- klojn en la procedo de disvastigo de la ukraina lingvo en Ukrainio - procedo, per kiu estis venkota la multjarcenta heredaĵo de rusigo. Parolante pri malhelpoj, Skrypnyk larĝe traktis lateorion de sennaciismo, kies adeptojn li renkontis, je sia miro, eĉ inter junkomunistoj. Lia starpunkto estis malaproba: La fakto, ke en kelkaj lernejoj Esperanto estas instruata kaj prezentata kiel alternativo al ukrainigo, servis al li kiel ekzemplo por tendenco
transsalti senpere al unueca lingvo kaj - je la nomo de interna- ciismo - malgravigi la signifon de naciaj kulturoj kaj lingvoj en la epoko de socialisma konstruado. Per tio estas ignorata, diris Skrypnyk, la ekzisto de gepatra lingvo de milionoj da laboruloj kaj sekve ankaŭ la praktika tasko levi ilian kulturan nivelon pere de lingvo, en kiu la amasoj parolas. Tiuj, kiuj pledas por la deviga enkonduko de Esperanto en lernejojn, havas la etburĝan deziron eskapi ukrainigon; se nova lernfako estas bezonata, tiam necesus enkonduki politeknikismon, sed ne Esperanton. Se la esperant- istoj pledas por aparta internacia, sennacieca kulturo, metata kontraŭ la nacia kulturo de la amasoj, tia teorio devas esti kon- traŭbatalata, ĉar ĝi estas nek proleta nek komunisma nek inter- nacia, sed reakcia kaj falsa.