La esperantistoj, kiuj komence devis unuavice batali por rekono, ke Esperanto entute estas lingvo, ne „nur kondiĉa maniero por esprimo de pensoj"[54], de tiam devis aparte peni por pruvi al la aŭtoritatoj sian soci-politikan fidindecon aŭ por forigi suspektojn, ke la lingvo servas konspirajn celadojn. Ofte, la sin- defendo ne helpis: La cenzuro rifuzis permesi la eldonon de Esperanta gazeto, eĉ kiam la petintoj promesis presi paralelan tekston en la rusa. Inter junio 1899 kaj oktobro 1904, Esperantaj eldonaĵoj aperis en Ruslando aŭ estis allasataj el eksterlando nur en tre malmultaj kazoj; estis la jaroj, kiam la cara registaro inten- sigis siajn persekutojn kontraŭ revoluciaj (aŭ supozate revolu- ciaj) movadoj. La litovoj, ekzemple, al kiuj ĝis 1904 estis malper- mesite eldoni librojn kaj aliajn presaĵojn en sia gepatra lingvo, povis konatiĝi kun Esperanto nur per lernolibro, kiu estis en 1890 presita en Tilsit (Germanio) kaj kontrabande importita en Lito- vion.[55]
1.3. PENETRO EN OKCIDENTON
Dum la ruslandanoj ankoraŭ laboris en ekstreme malfacilaj kondiĉoj, en aliaj landoj la esperantistoj jam metis la fundamen- ton por movado, kies forto estis sufiĉe granda, ke ĉikanoj de la aŭtoritatoj en unu granda regno ne plu povis decide skui ĝin.
Tiu fundamento estis metita en la politike kaj ekonomie pli evoluintaj landoj de okcidenta Eŭropo - fare de homoj, kiuj ne sentis sin ĉiupaŝe observataj de aŭtokrata reĝimo, kies vivo pasis pli trankvile, sen la perspektivo de sangaj konfliktoj interne de la propra lando. Meze de la 1890aj jaroj komencigis nova periodo en la historio de Esperanto, la t.n. franca aŭ propaganda periodo. Gia plej elstara reprezentanto estis iom misterplena homo, Louis de Beaufront[56], kiu en 1898 fondis Societon por la Propagando de Esperanto kaj ekde 1901 publikigis ĉe la eldonejo Hachette la unuajn lernolibrojn atingeblajn por pli vasta publiko. De Beaufront fariĝis la unua celkonscia propagandisto de la lingvo, enkondukis la modernajn metodojn de sistema reklamado kaj iom post iom sukcesis altiri al la movado homojn, kiuj atendis de Esperanto praktikan utilon por la internaciaj rila- toj en la kapitalisma epoko. Ne malprave, oni nomis lin „la pra- patro de ĉiuj francaj kaj novaj Esperantistoj".2
Dank' al la agado de de Beaufront, komence de la 20a jarcento la praktika aplikeblo de Esperanto jam tiom antaŭenŝoviĝis, ke la juna movado baldaŭ kalkulis en siaj vicoj kelkajn influajn per- sonojn en la scienca vivo de Francio. Ili estis, interalie, la mate- matikisto Carlo Bourlet (li varbis por Esperanto Hachette kaj la gravan Touring-Club), la filozofo Emile Boirac, la lingvisto Thĉophile Cart, la generalo kaj balistika specialisto Hippolyte Sebert. La novaj varbitoj ne venis al Esperanto pro la deziro eskapi sufokan intelektan atmosferon aŭ kontribui al la mildigo de naciaj konfliktoj. A1 ili estis fremda la speciala homfratiga retoriko, kiun uzis la rusaj esperantistoj sur la fono de la inter- genta malamo en la cara regno. La ekstreme idealismaj, preskaŭ religiecaj trajtoj de la frutempa movado perdis sian superregon.
Fakte, la francaj intelektuloj estis tute aliaj tipoj, ol la ĉarmaj ideaj fratoj de Tolstoj. Ili havis malmulton komunan kun la kura- cisto A.I. Asnes, kiu en 1906 amare nomis sin unu el la „mizeraj ruslandaj sklavoj"[57], kun la pola darvinisto Benedykt Dybowski iam kondamnita al morto pro sia partopreno en la kontraŭrusa ri- belo de 1863-65[58], kun la plurfoje arestita juda advokato kaj verk- isto Leo Belmont, populara Esperanto-oratoro[59], kun la juna ĉeha laboristo kaj Esperanta pioniro Frantiŝek Vladimfr Lorenc, kiu en 1893 fuĝis de la aŭstria polica persekuto al Brazilo[60], aŭ kun la slovaka tolstojano Albert Ŝkarvan, kontraŭ kies arestiĝo pro la rifuzo militservi en 1895 protestis eminentuloj en tuta Eŭropo.[61]Kontraŭe al slavoj kaj orienteŭropaj judoj, la francoj ne ŝatis sen- timentalan paroladon pri homa frateco nek konsideris Esperanton helpilo en batalo por nacia aŭ socia emancipiĝo. Ili estis homoj, kiuj en Esperanto rekonis „la legitiman frukton de ilia komuna fido en la progreso de la civilizo k en la suvereneco de la racio".[62]Sur la bazo de tiu konvinko ili atingis, ke la lingvo iĝis respektinda ankaŭ inter anoj de la supra tavolo de okcidenta Eŭropo.
Historiistoj de Esperanto jam ofte emfazis la diferencon inter ruslandanoj kaj francoj - inter la idealisma pionira spirito kaj la posta disvastiĝo de pli praktikaj konsideroj. Kiom ajn ĝusta estas tiu ĝenerala observo, ne estus taŭge troige prezenti la kontraston inter orientaj kaj okcidentaj esperantistoj. Unue, necesas memorigi, ke Zamenhof metis ne nur la fundamenton por la idealisma kompreno, sed ankaŭ tiun por la praktika apliko. Ne restis nur ĉe la gvidlinioj formulitaj en 1887/88. En 1898, ĝuste kiam Esperanto komencis altiri la atenton de francoj kaj aliaj okcidenteŭropanoj, li verkis traktaĵon, kiun oni povas nomi provo teorie pravigi la unuavice servan rolon de Esperanto.
En la traktaĵo, titolita „Esenco kaj estonteco de la ideo de lin- gvo internacia", Zamenhof trankvilige atentigas, ke Esperanto ne estu konfuzata kun tutmonda lingvo; li neas, ke ĝi celas detrui la naciajn iingvojn. Sonas kvazaŭ sindistancigo de la plej entu- ziasmaj esperantistoj, se Zamenhof ekskludas la eblecon, ke la homoj kunfluiĝos en unu popolon per Esperanto; tio, kontraŭe, okazus nur per „la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj". Tute akcentante la grandajn praktikajn avantaĝojn de neŭtrala komunikilo, Zamenhof eĉ diras, ke „celadon al internacia iingvo ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo".[63]
Parto de la traktaĵo estis komence de aŭgusto 1900 voĉlegita de de Beaufront en I4 kongreso de Franca Societo por la Progresigo de la Sciencoj, okazinta kadre de la Universala Ekspozicio. Dum kelka tempo oni kredis, ke li mem aŭtoris ĝin.[64] Ciuokaze, oni povas preni tiun tekston, kiu donis grandan influon al postaj ler- nontoj, kiel dokumenton pri la komuna opinio, kiun havis Zamenhof kaj de Beaufront rilate la plej taŭgan manieron pledi por Esperanto en Francio komence de la 20a jarcento.
Due, tamen, necesas konscii, ke la eblecoj praktike uzi Esper- anton estis longtempe tiel limigitaj, ke la movado ankaŭ en okci- denta Eŭropo devis bazi sin sur la idealismo de siaj membroj. Fakte, inter la pioniroj de Esperanto en la okcidenteŭropaj land- oj estis multaj, al kiuj neniel eblas atesti absorban zorgon pri la praktika profito de la lingvo. Feiix Moscheles, la unua prezidanto de Londona Esperanto-Klubo, estis famulo en la pacifisma movado, prezidante la Internacian Asocion pri Arbitracio kaj Paco. En Germanio, la bankisto Georg Arnhold, unu el la ĉefaj mecenatoj de la germana pacifisma movado, donis materian hel- pon ankaŭ al la Esperanto-movado. Kaj la artileria oficiro Gas- ton Moch, kiu en 1894 eksiĝis el la armeo por dediĉi sin al la batalo por paco, demokratio kaj homaj rajtoj, apartenis al la unuaj esperantistoj de Francio.
Ankaŭ de Beaufront, kutime konsiderata kiel prototipo de pure praktikcela esperantisto, deklaris sin „tre varma partiano de la pacaj ideoj". Sed lian tutan agadon ĝuste karakterizis la klo- podo zorge eviti, ke Esperanto konfuziĝu kun pacifismo. Por pravigi tiun sintenon li uzis la argumenton, ke esperantistoj kaj pacifistoj ambaŭ estas ĝenerale rigardataj „kiel naivaj utopiistoj" kaj ke ili, marŝante kune, nur „duobligus ... la malfacilecon de V venko".[65]