Выбрать главу

En alia loko ni pli detale analizos la politikan fonon de la elpaŝo de Sk^pn^k.1 Tie ĉi gravas noti, ke SEU reagis je lia sur- priza atako per tuja memkritiko: „Ni estas kulpaj, ĉar ni ne klari- gis bone al niaj k-doj ke sennaciismon ni konsideras nur kiel bata- lilon kontraŭ naciismo, ŝovinismo de socialŝovinistoj en laborista movado... ke ni ne celas per esperanto krei iun apartan esperant- an kulturon, sed ke ni celas uz/esperanton por eduki internacian spiriton proletan kaj anstataŭi per ĝi la spiriton malvaste nacian, naciisman."[904] En la lumo de tiu konfeso, ke la tuta ĝisnuna teoria laboro de SEU estis malsufiĉa, iĝas facile kompreneble, kial la CK envicigis en siajn decidojn de la aŭgusta kunsido frontloke la alvokon batali kontraŭ la sennaciisma ideologio, kiun Lanti las- tatempe estis klopodinta reformuli kun la evidenta celo utiligi ĝin kiel novan integrigilon por SAT skuata de interpartia luktado.

Aldoniĝis alia zorgo de SEU: Penante pruvi al la partiaj aŭtori- tatoj, ke ĝi havas nenion komunan kun sennaciismo en la senco de ignoro de la naciaj kulturoj en Soveta Unio, kaj laŭe eduki ankaŭ siajn membrojn, ĝi sentis sin aparte vundita per la kons- tato, ke multaj sovetaj SAT-anoj, laŭ la eldiro de Lanti mem, skribis leterojn apoge al la Direkcio en Parizo kaj ke kelkaj el tiuj, entenante fortajn akuzojn kontraŭ la CK, estis publikigitaj en Sennaciulo. Pri tio temis la sekva decido en la protokolo:

b) ... Anonima karaktero de tiuj elpaŝoj ankoraŭ pli substrekas ilian kontraŭsovetan esencon. CK SEU alvokas lokajn organizojn de SEU k SAT plej krude malaprobi la agentojn de reformista alo, kiuj penetris en la vicojn de Soveta esperanta movado.

En la unua informo de Sennaciulo pri la kunsido de SEU tiu punkto ne estis citita. SAT nek registris la signifon de la parolado de SkrypnykJ, minimume ne komprenis ĝin kiel elementon en la decidoj de la CK, nek konsideris, ke Drezen, jam en defensivo post la atakoj de alta ŝtata funkciulo, estis aldone timigita per la publika alvoko al la sovetaj SAT-anoj senigi sin de gvidanto, kiu estas kaŝita malamiko de Soveta Unio. Ne plu tamen povis esti surprizo por SAT, ke Drezen kaj la CK nun siavice malfermis grandskalan kampanjon kontraŭ la Direkcio de SAT2, pri kiu estis klare, ke ĝi devos konduki al rompiĝo.

Jam en oktobro 1930 ekaperis la anoncita nova revuo, Interna- ciistc?, kies unua numero portis deklaron de la „klasbatala SAT- opozicio" vokantan al batalo por retransformo de SAT en revo- lucian organizaĵon kaj forpelo de la Direkcio, kiu faris el la aso- cio „ian sekton deŝiritan de la vastaj proletaj amasoj".[905] En nov- embro estis fondita en Leipzig la eldonejo EKRELO, en kiu komencis aperi, presitaj en Moskvo, dekoj da libroj kaj broŝu- roj. Ĉirkaŭ la sama tempo, evidente pro interveno de SEU ĉe la aŭtoritatoj, eldonaĵoj de SAT senditaj al Soveta Unio komencis esti konfiskataj.5 En januaro 1931 la opozicio gublike alvokis al bojkoto de la revuoj de SAT kaj anoncis la organizon de referen- dumo cele al eksigo de la Direkcio.[906] Sekvis kontraŭbato de la gvi- dantaro de SAT: Gi eksigis la ĉefajn opoziciulojn kaj minacis eksigi ĉiujn aliajn, kiuj partoprenis ilian „detruan laboron".[907] La polemiko en la gazetoj atingis senprecedencan apogeon de reci- prokaj kulpigoj kaj insultoj. La rusiingva revuo de SEU aperigis serion da artikoloj por denunci la „kontraŭrevolucian" karakte- ron de sennaciismo[908], Internacusto atakadis la „fiagadonw kaj kalumniojn de la „uzurpulaj" SAT-gvidantoj kaj instigis porti la batalon inter „oportunistoj" kaj „klaskonsciaj proletesperantis- toj" ankaŭ en la kadron de la landaj asocioj[909], dum Sennaciulo nun regule publikigis leterojn el Soveta Unio, en kiuj troviĝis deklaroj de subteno al la Direkcio kaj samtempe esprimoj de for- ta malaprobo de la CK, specife de la persono de Drezen.[910]

Car disbloviĝis la espero kongresi en Moskvo, la lla Kongreso de SAT okazis, komence de aŭgusto 1931, en Amsterdamo. Ĝin denove ne partoprenis delegitoj el Soveta Unio[911], sed la star- punkton de SEU dum la kongresaj kunsidoj reprezentis kelkaj el la jam eksigitaj kaj aliaj opoziciuloj, kiuj per bruado kaj kriaj intervokoj substrekis sian postulon, ke per forpelo de Lanti kaj la ceteraj gvidantoj estu restarigita la klasbatala unueco kaj demo- krateco en SAT. Lanti defendis sin kontraŭ tiu agitado, denove asertante ke SAT havas inter la sovetaj esperantistoj plimulton de simpatiantoj, ke SEU pro tio denuncis la SAT-eldonaĵojn kiel kontraŭsovetajn kaj ke la Direkcio de SAT „pli bone servas lainteresojn de 1' Sovetia popolo ol faras la CK de SEU".[912] Voĉ- dono rezultigis preskaŭ unuaniman apogon al la agado de la Ple- num-Komitato.[913] Sed jam antaŭ ĝi la opoziciuloj proteste forlasis la kunsidon kaj malfermis sian propran „Kongreson de Revolu- ciaj Esperantistoj"[914], kiu fondis Internacian Unuigan Komitaton por reorganizo de la proleta Esperanto-movado. La skismo en SAT per tio estis plenumita fakto.

273

4.2.4. IPE, ISEkajSAT

La sekvojn d« la amsterdama „batalkongreso" eblas priskribi koncize. La malvenkintaj opoziciuloj vokis al „batalo kontraŭ la restaĵoj de SAT mem".[915] Nun ankaŭ la mono igis malkaŝe utili- gata armilo: Jam en julio 1931 la CK de SEU decidis „ĉesigi pro- vizore la transpagon de SAT-mono gis kiam estos restarigita la internacia organo de proleta esperanto-movado".5 Poste, apo- gante sin sur la rezultoj de aranĝita voĉdono, laŭ kiu granda pli- multo de la laboristaj esperantistoj ne plu subtenas la Direkcion de SAT[916], la CK destinis la Internacian Unuigan Komitaton „la vera heredanto de tiu mono".7 Fine, dum kongreso en Berlino, en aŭgusto 1932, estis fondita nova organizaĵo. Ĝi alprenis lanomon „Internacio de Proleta Esperantistaro" (IPE).[917] Dife- rence de SAT, kiu havis membrecon sur individua bazo kaj nur kunlaborajn rilatojn kun naciaj laboristaj Esperanto-asocioj, IPE estis asocio konsistigata de landaj sekcioj - kaj tio permesis al ĝi dekomence proklami sian „amasan karakteron" kiel kolektivo de 14 000 proletaj esperantistoj.[918]

La skismo en la laborista Esperanto-movado, kiu unue perdi- gis al SAT la sovetajn membrojn kaj fine kulminis en la starigo de konkurenca organizaĵo, sendube estis influita de la katastrofe malutila decido de Komintern komenci la frakason de faŝismo per la detruo de ĝia „ĝemelo", la socialdemokrataro. Tiu ĉi poli- tiko, decidita en Moskvo kaj instiganta la komunistojn al sen- kompata batalo kontraŭ „socialfaŝistoj", malebligis al la sovetaj movad-gvidantoj plue konservi sian eĉ nur silentan toleron de la pluralismo de SAT kaj fari signifajn cedojn en la rapide evo- luanta procedo de dispolusiĝo. Esperanto ne plu povis servi kiel unuiga faktoro super la rivalaĵoj de la laboristaj partioj, eĉ se SEU mem ĝis la lasta momento - kredeble ankoraŭ ĝis la mezo de 1930 - tion esperis. Pro tiuj eksteraj cirkonstancoj ankaŭ la klo- podoj de SAT preterpasi Drezen de maldekstre kaj sendi al siaj sovetaj membroj „fratecan saluton trans la kapoj de la nuna C.K. de SEU"[919] devis kolizii kun la politika premo, al kiu SEU interne de sia lando estis submetita - por ne paroli pri tio, ke la tezoj de Lanti pri sennaciismo, propagandataj ĝuste en la plej tikla periodo, kvazaŭ devige puŝis SEU en fronton kontraŭ SAT.

Aliflanke, la skismo en SAT estis pli, ol sekvo de la disduiĝo de internacia laborista movado en du alojn, unu stalinisman kaj unu demokrat-socialistan. Nome, ĝi havis sian specife esperantistan koloron - en tiu senco, ke SAT post la foriro de komunistoj ĉesis esti akceptebla hejmo ankaŭ por adeptoj de la alia ĉefa direkto en la laborista movado, la socialista, kaj tiel preskaŭ estis reduktita al malgranda grupiĝo de sennaciistoj kaj senpartiuloj. Se ni ne mencius tiun aspekton, ni maltrafus plenan komprenon pri la signifo de la skismo.