Inter multaj socialistaj membroj de SAT kaj precipe de la landaj organizaĵoj jam delonge regis malkontento pri la organiz- strukturaj kaj ideologiaj apartaĵoj de SAT. Tio validis unuavice por la aŭstroj: Fakte, Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE), kiu en sia lando proksime kunlaboris kun la Socialista Partio, ĉiam estis skeptika pri SAT, ĉar tiu rezulte de sia principo de individua membreco emis neglekti la agadon por Esperanto en nacia kadro kaj ne sinapogis al la laboristaj Internacioj por tia- maniere kunordigi la laboron de la landaj aktivuloj.[920] Se la aŭstroj kunlaboris dum pli ol dek jaroj kun SAT, ilia ĉefa motivo estis per tio malhelpi, ke en la asocio superregu la komunistoj. Sed estas karakterize, ke ankoraŭ en 1932 el 2000 membroj de ALLE nur 118 estis samtempe aliĝintaj al SAT.[921]
La skismo ŝanĝis la situacion ankaŭ por la socialistaj esperant- istoj. Jam antaŭ la fondiĝo de IPE, ALLE anoncis, ke socialistoj ne vidas kialon resti en SAT post la eksiĝo de la komunistoj, ĉar tiam forfalus por ili la bezono gardi la supertendencan karakte- ron de la asocio.3 En aŭgusto 1932, dum la SAT-Kongreso en Stuttgart, 40 aŭstraj SAT-anoj faris lastan provon por realigo de sia delonga revo: fari el SAT esperantistan Internacion bazitan sur la landaj organizaĵoj de laboristaj esperantistoj, do komplete ŝanĝi ĝian sennaciecan, „individuisman" strukturon. La provo fiaskis4, tuj poste fondiĝis IPE, kaj ALLE nun siaflanke paŝis al la starigo de propra Internacio, kiu sentu sin konscia parto de la socialista movado. Malgraŭ certigoj, ke ne temas pri konkurenco al SAT, la proklamoj de ALLE, precipe de ĝia motoro Franz Jonas, elradiis la konvinkon, ke SAT, elŝirinte la laboristojn el la neŭtrala movado, „jam plenumis sian historian funkcion" kaj ke devas nun sekvi nova etapo. Jonas prijuĝis la situacion de SAT post la foriro de la komunistoj jene:
Kio restis en SAT? K-doj, kiuj al neniu partio apartenas, do senpartiu- loj, kiuj pro iuj sentimentalaj kaj individualistaj kaŭzoj faras „memsta- ran" klasbataion, mondreformantoj, fantaziuloj kaj ĉagreniĝintaj filantropoj. Ili montriĝas ĉiuj en SAT sub la masko de revoluciuloj. Krom ili restis en S AT la granda aro de socialistaj esperantistoj. Cu tiuj pro la senpartiuloj restu supertendencaj? Neebla postulo![922]
Dum la pentekostaj tagoj de 1933, komence de junio, la repre- zentantoj de asocioj de sociahstaj esperantistoj en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Francio kaj Hungario[923], kunvenintaj por Mezeŭ- ropa Konferenco en Vieno, starigis Internacion de Socialistaj Esperantistoj (ISE). Ĝi prenis kiel organon la revuon La Socia- listo, kiun aperigis ALLE ekde 1926. Sed la multpromesa starto de ISE, kiu celis koncentri sin al la disvastigo de Esperanto inter la partioj de la Dua Internacio, volante nek influiĝi de la politiku- mado de IPE nek malŝpari siajn energiojn per sennaciismaj ĥimeroj, baldaŭ venis al abrupta fino. Kelkajn monatojn post sia fondiĝo ĝi perdis en februaro 1934 sian faktan bazon, kiam en Aŭstrio la dekstra reĝimo de Engelbert DollfuB malpermesis kune kun ĉiuj laboristaj organizaĵoj ankaŭ ALLE. Tio trafis la vivonervon de ISE, eĉ se ĝi ankoraŭ, dank' al siaj sekcioj en Francio kaj Nederlando, daŭrigis sian ekziston ĝis la militeks- plodo.
Transvivis ankaŭ SAT, kvankam organize kaj finance ĝi estis preskaŭ ruinigita. Komence de 1933 ĝi havis malpli ol 2000 mem- brojn.[924] La organo Sennaciulo aperis en reduktita amplekso kaj malpli ofta ritmo - ekde februaro 1933 nur unu fojon monate.[925]Fine de 1932, kiam minacis jam la apartiĝo de la socialistoj, Lanti sentis la respondecon ne plu portebla kaj anoncis sian eksiĝon el la gvida pozicio de SAT.[926] Lin turmentis la penso, ke lia persono povus esti obstaklo en la klopodoj savi la asocion kontraŭ disfaio, ĉar „ekzistas la emo ĉe muitaj personoj konsideri miajn dirojn kiel ion oficialan".3 Li konsciis, ke estis malfacile konvinke kla- rigi, ke sennaciismo, pri kies propagando li ne volis rezigni, estas nur unu el la tendencoj reprezentitaj en SAT - kaj tio efektive estis malfacila, ĉar la Sennaciista Frakcio estis la sola frakcio, kiu ne havis apogon ekster S AT, kaj ĉar sennaciecan sintenon la aso- cio postulis de ĉiu membro. Sekve, Lanti, kiu insistis pri ia rajto plue „herezumi", decidis demeti siajn funkciojn, esperante ke tio ankaŭ helpos „faciligi la rekuniĝon de ĉiuj fortoj en SAT".[927] Li restis regula kontribuanto al la revuoj, sed post 1933 ne plu parto- prenis en kongreso de SAT. En 1936 li por ĉiam forlasis Eŭro- pon, komencante kelkjaran mondvojaĝon, kiu kondukis lin al Japanio, Aŭstralio, Novzelando kaj Suda Ameriko. Lia fina sta- cio estis Meksikio, kie en januaro 1947 li mortigis sin.[928]
En sia abdika artikolo Lanti proponis, „ke sur nian standardon oni skribu novan frazon, nome: Niestu unueesperantistoj, SAT- ano/'[929], kaj en aŭgusto 1933, dum la kongreso en Stokholmo, kie li demisiis, li nomis erara la na$kiĝan sloganon de SAT ,ni estu unue revoluciuloj k nur due esperantistoj".7 Kvankam tio praktike egalis deklaron pri bankrotiĝo de la principoj de SAT, fontantan el plena seniluziiĝo pri la centrifugaj fortoj en la labor- ista movado, sendube la transvivo de SAT ŝuldiĝis - krom al la financa helpo de la nederlanda asocio[930] - ĝuste al tiuj membroj (inter kiuj restis ankaŭ kelkaj komunistoj[931]), kiuj povis kaj volis ne subordigi sian esperantistecon al partiecaj konsideroj aŭ kiuj, ne estante ligitaj al iu partio, ne bezonis pensi pri prioritatoj. Per aliaj vortoj: SAT post la duobla skismo iĝis pli kohera organi- zaĵo, ĉar la restintaj membroj, plejparte loĝantaj en demokrataj landoj, ne sentis konflikton inter partia linio kaj sia lojaleco al Esperanto. La kosto de tio ofte estis manko de politika klarvido, kiel montris ekzemple la distanciĝema pozicio de multaj SAT- anoj rilate al la Civila Milito en Hispanio2, sed kompare kun la malglora bildo, kiun prezentis la kelkjara vivo de IPE, oni povas diri pri SAT almenaŭ tion: ĝi kuraĝigis al memstara pensado kaj estis je dispono kiel libera diskut-forumo. Dank' al la fideleco de siaj restintaj membroj SAT sukcesis rezisti la politikajn ŝtormojn de la 30aj jaroj, kaj ĝian organizan malfortiĝon (jertagrade kom- pensis la fakto, ke ĝi fine povis pli senĝene demonstri sian bazan karakterizaĵon, kiun en la unua jardeko ofte ombris partieca fanatiko kaj oportunisma nedecidemo: la toleremon.
4.2.5. Esperanto en la maturiĝ-procezo de stalinismo
La skismo en S AT estis por la sovetaj membroj doloriga sperto - ankaŭ por tiuj, kiuj, kiel Demidjuk kaj Nekrasov[932], ne povis tion konfesi. Ilia kunlaboro en SAT estis tro aktiva, ĝia utilo kiel peranto de kontaktoj kun laboristaj esperantistoj ekster Soveta Unio estis tro evidenta, por ke la disrompiĝo de unueco ne lasu profundan vundon. La membroj de SAT en Soveta Unio estis kvazaŭ forŝiritaj de intima hejmo; por ili la ĉeso de livero de Sen- naciulo signifis la adiaŭon al revuo, al kiu iii ofte kontribuis, per kiu ili konigis siajn korespond-dezirojn kaj kiu provizis ilin per legonutraĵo jam ne plu trovebla en sovetaj gazetoj. Estas dubinde, ĉu la teoriaj diskutoj pri sennaciismo aŭ la pikoj de Lanti kontraŭ la soveta patriotismo multe malagrabligis al ili la legadon. Fakte, ĝis tuj antaŭ la skismo Sennaciulo neniel povis esti konsiderata kiel kontraŭsoveta revuo. Eĉ male: Ankoraŭ fine de 1928 Lanti varbis por la subteno de Drezen, plendante ke „en Moskvo oni ne ĝuste taksas mian laboron", dum efektive li multe streĉas „por malhelpi atakojn kontraŭ Sovetio". Li aldo- nis: „Eĉ inter komunistoj oni riproĉas, ke mi ne permesas diri la ,veron' ktp."[933] Kaj en sia redakta raporto por la Londona Kon- greso Lanti skribis, ke „la materialo ricevita el Sovetio estis pre- cipe abunda", ke aperis en la agadjaro 1929/30 entute 60 artikoloj pri Soveta Unio kaj ke intence li „enmetis nur favoran materialon pri Sovetio, ĉar ni konsideris, ke aperas sufiĉe da malfavora materialo en burĝaj gazetoj". La kritiko kontraŭ tio ne mutiĝis; komence de junio 1930 parizaj SAT-anoj rezoluciis kontraŭ la tro laŭda raportado de Sennaciulo pri Soveta Unio.[934] Sed se plen- dis sovetaj legantoj mem, ili ĉefe turnis sin kontraŭ la abundo de artikoloj pri sia lando.[935]