Nemirige do, ke la interrompo de livero de Sennaaulo lige kun la montranssenda problemo ŝokis la sovetajn SAT-anojn. La Centran Komitaton de SEU atingis insistaj petoj, ke ĝi ordigu la transpagon de la kotizoj de SAT, ĉar la disvolviĝon de la loka movado tre malhelpas la foresto de Sennaciulo, la revuo „tiel de ĉiuj ŝatata k legata".[936] Precipe post kiam pro la cenzuro aldone iĝis maleble profiti donac-abonojn, multaj skribis amarajn lete- rojn al SAT, en kiuj ofte - ĉu prave aŭ ne - la kulpo pro tiu situa- cio estis donita al la CK en Moskvo.
Kiel ni vidis, Lanti post komenca hezitemo larĝe utiligis tiujn leterojn en sia sindefendo kontraŭ la komunistaj atakoj. Dekla- rante, ke Sennaciulo restas lojala al Soveta Unio, kaj eĉ espri- mante komprenemon por la ekzisto de cenzuro malhelpe al „la spionado de la kapitalistaj landoj k la konspiroj de la blankuloj", li celis diferencigi inter Soveta Unio unuflanke kaj la ambiciaj interesoj de la CK de SEU aliflanke. „Danĝeraj malamikoj de Sovetio troviĝas en Moskvo mem"[937], estis lia drameca konkludo. Verŝajne Lanti pravis supozante, ke multaj sovetaj esperantistoj malŝatas Drezen kaj emas sekvi la rezonadon, ke la skisma dan- ĝero fontas el lia regemo. Sed - aŭ naive aŭ intence - Lanti silen- tis pri la politikaj kondiĉoj, kiuj plej malfme meze de 1930 pelis la CK al konfrontiĝo kun SAT, kaj pri la premo, sub kiu troviĝis Drezen mem. Postulante revenigi SAT al klasbatalaj pozicioj kaj tiel dependigi ĝin de Komintern, la CK sciis sin plene akorda kun la aktualaj taskoj proklamitaj por la sovetaj civitanoj kaj sekve starigantaj ankaŭ la kondiĉojn por plua agado de SEU, eĉ se ĝi ne ricevis eksplicitan ordonon kaperi la gvidadon de SAT. Pro tio la provo de Lanti apelacii al la solidareco de la sovetaj SAT-anoj trans la kapojn de la CK kaj prezenti Drezen kiel karieriston kaj kaŝitan neŭtraliston estis, se ne memtrompo, minimume nebu- ligo de la politika kunteksto, en kiu disvolviĝis la konflikto inter SAT kaj la komunista opozicio.[938]
Plie, tiu provo estis danĝera por la sovetaj SAT-anoj, ĉar la atakoj el Parizo ne povis skui la pozicion de Drezen. Jam antaŭ ol la Direkcio en semptembro 1930 malfermis sian kampanjon kon- traŭ Drezen, Ivan Lidin, antaŭa membro de la CK de SEU, estis transdoninta al la Partia Kontrolkomisiono materialojn malfavo- rajn pri Drezen. Sekve, tiu ricevis „severan mallaŭdon kun averto".[939] Post refoja espioro, tamen, la kontrolorganoj deklaris Drezen „absolute pura de tiuj malĝustaj atakoj"; Lidin estiseksi- gita el SEU.[940] Drezen ricevis helpon ankaŭ de du antaŭaj kon- traŭuloj, la CK-anoj Demidjuk kaj NikoFskij, kiuj pli frue estis akuzintaj lin pro tro maldekstra sinteno resp. troa mildeco: Ili rebatis la kulpigon de la Direkcio per longaj artikoloj.[941] Car en la leteroj de sovetaj SAT-anoj ofte troviĝis plendoj pri la „teruro de Drezena kompanio"[942] kaj asertoj, ke oponintoj de Drezen „trafis malliberejon" aŭ estis timigitaj „per polica domtraserĉo"[943], NikoFskij opiniis necesa eksplicite nei, ke iu „pro ne konsento kun Drezen trafis malliberejon".
Se ne malliberigon, almenaŭ silentigon atingis la CK en la kazo de tiuj, kiuj kuraĝis protesti la batalon de SEU kontraŭ SAT. Maksim Krjukov en Irkutsk, partiano de 1904, kiu en 1907 ren- kontiĝis kun Zamenhof[944] kaj en oftaj kontribuaĵoj al SennaciuJo elstarigis, foje per aŭdacaj ekzemploj[945], la revolucian karakteron
de sennaciismo, en 1930 en letero al la estraro de la Komunista Frakcio riproĉis ĝian „malutilan malpacigan aplomban rilaton al organizo de unuecfronto SAT". Tiun leteron SEU publikigis en sia ruslingva revuo kun minaca komento.[946] Depost tiam, laŭ la konstato de Lanti en Amsterdamo, Krjukov silentis.[947]
Aludoj pri „perfiduloj" inter la sovetaj esperantistoj[948] klare montris, ke SEU ne intencis allasi dubojn pri sia volo elimini ĉiujn, kiuj konservis rilatojn kun la Direkcio en Parizo. Paralele kun sia laboro por „reorganizo" de la internacia proleta Esper- anto-movado ĝi intensigis la fortostreĉojn por restarigi enlande la organizan kaj ideologian koheron. La membroj estis alvokataj eltrovi kaj senmaskigi adeptojn de Lanti en siaj vicoj; al la „plej obstinaj" la CK minacis eksigon el SEU [949] Pedante estis registritaj la nomoj de SEU-membroj, kies pozicio en la konflikto kun S AT ŝajnis neklara, kaj pri la loka movado en Barnaul, kiu malobser- vis la direktivojn de SEU, averte estis deklarite, ke ĝi „estas des- tinita, inter kondiĉoj de soveta konstruado, al fiasko".3 Kie ajn montriĝis signoj de devio, la CK tuj publike ilin skurĝis. Ekzem- ple, pri la grupo en Koĥma estis notite, ke ĝi al centoj da homoj „neŭtralece" instruas Esperanton, sen doni al ili „vivan laboron" per korespondado. Por ilustri, ke tie regas „plena dekadenco", estis cititaj la vortoj de unu Esperanto-lernanto:
Kial mi skribu pri mia vivo al alilandaj k-doj, se mi estas nur oficisto, t.e. pariao, forrifuzito, se miaj infanoj ne lernas en lernejo, se mi preskaŭ nenion ricevas el produktejo, se post la laboro mi ne ripozas, sed laboras en arbaro aŭ staras en antaŭbutikaj vicoj ktp ?
Ankaŭ tiaj „fiparoloj" estis atribuitaj al influo de Lanti. La sekvo
estis, ke la Landa Komitato de Ivanovo „decidis fari personan
purigadon de ĉiuj urbaj esperantistoj" en Koftma.[950]
Kiom vasta fakte estis la malkontento inter la sovetaj esperant-
istoj pri la ĉesigo de siaj rilatoj kun SAT, ne plu eblas konstati.[951]
Sendube, multaj pli-malpli frue akceptis la oficialan tezon, ke
S AT degeneris al „socialfaŝisma" organizaĵo kaj transiris en kon-
traŭsovetan tendaron. Kiuj dubis pri tio, estis silentigitaj iom
post iom, dum la CK de SEU sentigis sian firman volon ne toleri
opozicion kaj denunci ĉiun malsamopinianton kiel amikon de ek-
sterlandaj renegatoj aŭ eĉ kiel perfidulon de socialismo. La plej
multaj membroj de SEU kredeble preferis plue praktiki la lingv-
on malgraŭ la ŝanĝiĝinta situacio. Kelkaj el ili, dank' al varb-
kampanjo de Heroldo de Esperanto por donac-abonoj por sove-
taj esperantistoj, ĝoje profitis la eblecon senkoste ricevi tiun
neŭtralan gazeton.[952] Kvankam La Socialisto en Aŭstrio konjektis
en 1931, ke inteligentaj esperantistoj en Soveta Unio retiriĝas el
la organizaĵo „por mute protesti kontraŭ la intelekta endoga-
mio"[953], la oficiala statistiko de SEU montris kreskon de la mem-
braro. Nome, fine de 1930 estis 5116 membroj en 686 lokoj, unu
jaron poste 5740 en 884 lokoj[954], kaj dum la Kvina Kongreso de
SEU fine de novembro 1931 en Moskvo Drezen eĉ konstatis, ke
„la movado superkreskis la ĝisnunajn formojn" kaj ke diversloke
„estas efektivigata brilanta modela esp. laboro". Li pentris ĝene- rale optimisman bildon pri la estonteco.1
En la kongreso, kiu okazis post plurfoja prokrasto2, partopre- nis 119 delegitoj el 45 lokoj; el tiuj 70 estis oficistoj kaj 49 labor- istoj.3 Lafakton, ke 41% de la kongresanoj estis laboristoj, SEU nomis aparte fierinda karakterizaĵo, „ĉar ne estas sekreto, ke ĝis nun en Sovetio la absoluta plimulto de la esp.-istaro konsistis el oficistoj k studentoj".4
Kiel menciite, estis la celo de SEU plialtigi la procentaĵon de laboristoj en sia membraro, kiu ankoraŭ en septembro 1932 res- tis sub 33%.5 Tiu celo estis proklamita sub la impreso de atakoj
,,5-a Kongreso de Sovetrespublikara Esperantista Unio", samloke, p. 135.